Saltu al enhavo

Kontraŭ Dio!/Scienco renversas asertojn de pastroj

El Vikifontaro
Scienco renversas asertojn de pastroj
FRAGMENTO
I. Lederer.

Depost kiam homoj komencis pensi, de tiam naskis disputon la demando — kiu estis pli frue: homo aŭ dio? Tiu ĉi demando estos respondita diference, depende de tio ĉu la respondanto estas teisto, t. e. di-adoranto, aŭ ateisto, t. e. di-neanto aŭ, pli bone dirite, natur-ekkonanto. La teisto diferencas de la ateisto per tio, ke li kredas la mondon kreita de supernatura estaĵo; kontraŭe, la dua estas konvinkita, ke la naturo — la materio — estas eterneca. La teisto kredas, ke la homo estas rezulto de momenta dia kre-kaprico, kontraŭe la alia scias, ke la homo estiĝis post longaj evolucioj, ke la homo estas la lasta kaj plej bona produktaĵo de milionjaraj ŝanĝiĝoj kaj aliiĝoj.

La di-neanto scias, ke la homo ekzistas pro la naturo, kontraŭe la alia kredas, ke la naturo ekzistas pro la homo.

Mi petas atenti — mi diras ke la teisto kredas kaj ke la ateisto scias, kion li diras.

La ateisto havigis al si sian scion per studado de la naturo, li konas la natur-evoluon — la kredanto vidas nenaturan vojon.

La teistoj konkludas laŭ la biblio: “dio estis unue, li kreis la mondon kaj la homojn“ — per tio ili diras kaj pruvas ĉion.

Nun venis la esplorantoj. Galileo pruvis al ni, ke tiu ĉi nemoviĝanta tero, ĉirkaŭ kiu sin devus turni la alia mondo, mem moviĝas kaj estas dependa de la suno. Li devis pro turmentoj publike rifuzi de siaj vortoj.

Ĝiordano Bruno, kiu asertis, ke la tero estas globa, estis pro tio bruligita de ekleziistoj.

La astronomoj eltrovis kaj klarigis, ke kelkaj steloj bezonas miljarojn por ĵeti sian lumon sur la teron, sian lumon — kiu trakuras dum sekundo 40000 mejlojn.

La fizikistoj pruvis al ni, ke nenia estaĵo fabrikis fulmon, tondron kaj pluvon, sed ke ili estas kaŭzataj de la kolektiĝanta elektro. Nunatempe eĉ homoj jam kaŭzis artajn fulmotondrojn per pafileg-pafoj. Oni ja ankaŭ povas trankviligi ondofrapantan maron per kelkcent bareloj da oleo.

La geologoj montras al ni ke la tero ne nur ekzistas depost 5684 jaroj, — ili pruvis, ke ĝi bezonis milionojn da jaroj por fariĝi tia, kia ĝi estas. Angla scienculo pruvas, ke 70000 jarojn antaŭ la “kreo“ de la tero homoj troviĝis tie. Honestaj homoj legas la “dian vorton“ el ŝtonoj kaj eltrovaĵoj, malhonestaj — el libraĉoj.

La scienco legas la kronikojn de la geologio, la teologio preferas la skribadon sur papero, ĉar tio estas pli taŭga por trompi la nepensantan popol-amason.

Fine venis Darwin kaj aliaj scienculoj, kiuj konvinkis nin, ke la multlaŭdata, nobla “di-plenportreto“ devenas de besto. — Mi diras, ke la homevoluo iris trans besto. — Nur mallongan pruvon. Se la homo ankaŭ ne scias tion, ne volas scii tion aŭ ne konsentas, li devas esti konvinkita de sia propra korpo; ĝi scias pli bone tion.

La embrio ne tuj homsimilas en la patrino korpo; sed ĝi travivas — kvazaŭ memore — la tutan evoluon de la besto ĝis la homo. Dum iu periodo la embrio similas al vermo, dum la alia — ĝi havas bronkojn kaj naĝilojn kiel fiŝo; je fino de l’kvara monato subite la tuta korpo kovriĝas per haroj. Unue tre delikataj haroj, komencantaj sur la kapo, brovoj kaj okulharoj, poste senhalte kreskantaj trans la vizaĝo, brusto, ventro, dorso, manoj kaj piedoj, ĝis la estonta homideto havas ĝustan pelton. Precipe dense kreskas haroj sur la vizaĝo kaj je la malsupra parto de la dorso super la krucosto, tie, kie ĉe niaj parencoj — la suĉbestoj — troviĝas la vosto. Ĉirkaŭ la sepa monato la pelto atingas la plejan denson, poste ĝi iom post iom malaperas kaj dum naskiĝo de maturiĝinta infano ĝi estas for. — Ĉi embrio pruvas faktojn, kiuj ekestiĝis milionojn da jaroj antaŭ la komenco de la homaro; ĝi pruvas, ke la homo iam estis besto kun vosto aŭ besto, kiu vivis en akvo kaj spiris per bronkoj, aŭ kiu havis maldikan kartilagbastonon anstataŭ malmola fortika vertebraro en la dorso.

Ja ekzistas homoj, kiuj tre multon scias, kiuj ĉion legis kaj vidis, sed la plej proksiman ili ne komprenas — ilian propran korpon. Do, ke ni devenas de besto, ni ne volas plu citi — sufiĉas — se ankaŭ tio estas malagrabla por niaj piuloj…

El germana lingvo tradukis X.