Konz 1924 GE

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

[redakti]

Karl Konz

Germana Esperantisto, N-ro 10, p. 193

Paul Christaller

Gravan perdon spertis nia Esperanto-Stelo Stuttgart-a, ĉar post kelkmonata suferiga malsano mortis nia multjara grupano kaj kursgvidinto, supera instruisto Karl Konz Lau sia ĉiama fervoro por Esperanto li estis modela Esperantisto; per sia eminenta instrukapablo li atingis, ke la vesperoj de la Esperanto-kursoj, ĉu aranĝitaj de nia grupo, ĉu en „Volksbildungskurse" (kursoj por popolklerigo) aranĝitaj de „Volks-Hochschule" (popolaltiernejo), estis vera ĝuo por la partoprenantoj eĉ post la laboroj kaj penoj de 1a tago. Kvankam ofte tre suferante dum sia malsano, li ĉiam estis spirite vigla, propagandis nian lingvon en la malsanulejo ĉe kuracistoj kaj kunuloj. Post la Vien-a kongreso lin vizitis unu el niaj grupaninoj, rakontis pri nia mondfesto kaj lasis al li ia kongreslibron, kiun li kun granda intereso akceptis. Kelkajn horojn poste apopleksio finis lian vivon. Esperanto estis lia lasta ĝojo, kun Esperanto-libro en mano li mortis. Kor-dankon al li pro lia ĉiama fervoro; ne estis vana lia laboro.