Kora enuo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Konsolo Indekso : Kora enuo
de Tomaso Giordani
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
La korvo
Kora enuo
elitaligis Antoni GRABOWSKI

 Caro mio ben,
 Credi mi almen'

Ho, karulin',
Vi kredu ĝin:
Sen vi, trezor',
Enuas kor'.

Por mi, fidela,
En ĉiu hor',
Ĉesu kruela
Via rigor'.

Ho, amatin',
Vi kredu ĝin:
Sen vi, trezor',
Sopiras kor'!