Kosma kanto 22

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
21Jak lvové bijem o mříže,
jak lvové v kleci jatí,
my bychom vzhůru k nebesům,
a jsme zde Zemí spjatí.
Indekso : El la Kosma Kantaro — ''Písně kosmické''
de Jan Neruda
Tradukita de Olga Valentová du Temple
Kosma kanto N-ro 22:
En flako ranoj kunsidis
23Že skály již Země plameny
v nezdolná pouta kují?
Vždyť já je zřím, ty plameny,
vrch Země poskakují!
elĉeĥigis Olga Valentová du Temple


Seděly žáby v kaluži, hleděly vzhůru k nebi,
starý jim žabák učený odvíral tvrdé lebi.

En flako ranoj kunsidis
ĉielen okulumis
dum dokta aĝa vira ran’
kraniojn penetradis.

Li klarigis pri firmament’
eksplikis lumajn punktojn
pri astronomoj parolis
kiel pri “kosmaj talpoj”.

Diris, ke ties kosma stud’
strangajn mezurojn uzas:
mejlaro en milionoj
por ili ulno estas.

Tial ni diras, ekzemple
— kredante al la talpoj —
tridek ulnoj al Neptuno,
al Venus’ tri kvaronoj.

Poste li prelegis pri Sun’
— miro mutigas ranojn —
ni povus ĉizi el la Sun’
je tricent mil da Teroj.

La Sun’ utilas tre al ni
ĉar lumradiaj klinoj
splitas eternon po jaroj
kaj po impost-terminoj.

Malfacile pri kometoj:
li ne volas aserti
tamen, laŭ lia opini’,
nek supraĵe prijuĝi.

Ne ĉiuj estas fatalaj
nek pereemas ĉiuj.
Pri unu tamen raportas
Luběněcki, la sciul’:

“Tuj kiam ĝiaj radioj
atingis nian Teron
ular’ en fama drinkejo
provokis manbatalon.”

Pri steloj poste menciis
— sur ĉiel’ ja abundaj —
sunoj preskaŭ ĉiuj estas
verdaj, bluaj kaj ruĝaj.

Per spektroskopo studataj
lumradioj iliaj
montras la samajn metalojn
kiel sur l’ Ter’ trovitaj.

Li finis. La aŭskultantar’
ĉirkaŭ fervore flustras.
Tial la klerul’ demandas
ĉu pli lerni deziras.

“Jes ja, ni ŝatus ekscii”
— la okuloj konveksas —
“ĉu io simila al ni,
ĉu ranoj tie vivas?”