Kosma kanto 38

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
37Ty věčné hlasy proroků,
že také mrtvi budem,
nuž ano, ano, víme to —
my Světa nepřebudem!
Indekso : El la Kosma Kantaro — ''Písně kosmické''
de Jan Neruda
Tradukita de Olga Valentová du Temple
Kosma kanto N-ro 38:
Post kiam la planedoj revenos al Sun’
elĉeĥigis Olga Valentová du Temple


Až planety sklesnou k Slunci zpět a mrazem se Slunce rozskočí,
až drobty ty, smrtí poštvány, si v divokou elipsu zabočí....


Post kiam la planedoj revenos al Sun’
kaj la Sun’ eksplodos pro frosto,
post kiam la erojn pelatajn de mort’
ensuĉos sovaĝa orbito,

    post kiam ĉi funebra, trista parad’
    terurplena, sen vivĝojoj,
    flugos tra vasta univers’
    dum trilionoj da jaroj;

post kiam en iu angulet’
la longega flugo haltos,
kaj polvo el iama mondaro
en ĥaoso nova ekbrulos,

    post kiam en l’ ĥaos’ flama batal’,
    batal’ titana denove startos
    kaj en l’ flamoj varmegaj nova mond’
    kiel Feniks’ fabela aperos;

post kiam sur tiu nova mond’
la batal’ cedos al juna vivo,
kaj pejzaĝ’ abundos en koloroj
kaj dolĉe susuros arbaro,

    post kiam en tiu mond’ naskiĝos
    estaĵ’ kun kantem’ en koro:
    tiam miaj etetaj atomoj
    eksonos en kosma ĥoro.