Kozako en stepo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La kozako Indekso : Kozako en stepo
de Antoni Malczewski
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
La kroneto
Parto de la poemo Maria.
Kozako en stepo
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Ej! ty na szybkim koniu, gdzie pędzisz, kozacze?
 Czyś zaoczył zająca, co na stepie skacze?

I.


Hej, kozak' sur ĉevalo! vi kien rapidas?
Ĉu leporon, saltantan sur stepo, vi vidas?
Ĉu, ludiginte pensojn, en liber' senfina
Vi kuras pro la veto kun vent' ukraina?
Aŭ vin eble en kampo atendas, rajdanto,
Amatino kun sia malgaja revkanto?
Ĉar vi, ĉapon premante, bridon ne retenas,
Kaj longa polva nubo sur vojo sin trenas.
Per fervoro ardiĝas vizaĝa bruneco,
Kiel vaglumo brilas sur ĝi la ĝojeco;
Dum ĉevalo sovaĝa, obeante volon,
Tranĉas bruantan venton, eltirinte kolon.
Flanken! Nigramarano kun knarveturiloj.
Ke ne frakasu vian salon stepo-filoj!
Kaj vi, nigra birdeto, kiu salutante
Rond-flugas, enrigardas, ion demandante,
Rapidu la sekreton al kozak' babili, —
Ke antaŭ fin' de l' rondo ne forkuru ili.

II.


Ili flugas — en suno subira, radia,
Similaj al kuranto ĉielana ia.
Kaj longe, malproksimen sonas huf-frapado,
Ĉar en la vastaj kampoj regas silentado:
Ne bruas nobelaro, gajec' kavalira,
La spikojn sole fleksas la vento sopira;
Nur el herbokovritaj tomboj ĝemo sonas,
Kie glorajn dormantojn velkaj laŭroj kronas...
Muzik' sovaĝa — vorta sovaĝec' pli granda,
Por idaro konservas ĝin spirit' Pollanda;
Se kampaj roz-arbetoj ilin nur honoras,
Ho! kies kor' ne plendas? kies ne doloras?

III.


Kozak' jam preterflugis profundajn kavarojn,
Kiuj kaŝas kutime lupojn aŭ Tatarojn;
Alkuris sankt-figuron — sub tiu altaĵo,
Kie delonge kuŝas vampir' en tombaĵo —
Klinis ĉapon, farinte kruc-signojn silente,
Tra l' stepo kun ordonoj urĝaj fajfas vente.
Brav-ĉevalo ne timas de sorĉoj teruron,
Kraĉospiris, piedbatis — kaj daŭrigas kuron.
Boh-river' sur granitoj, arĝent-skarpojn trenas,
Kozak' fidela penson de l' estro divenas.
Bruas la muelilo, malamik' en valo,
Scias kozakan penson fidela ĉevalo, —
Kaj tra pikantaj kardoj, tra herbejo-floroj,
Pli lerte ne ŝoviĝas timemaj leporoj.
Kiel sago sur alta selo ekklinite,
A! sia ĉevaleto karese premite,
Rajdas dezerto-reĝo tra l' senvoj' sen timo —
Li, step', ĉeval', nokt' — unu sovaĝa animo.
Ho! kiu lin malhelpos en diboĉo tia?
Perdiĝis — nekaptebla en step', hejmo lia.