Kraljeviĉ Marko

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Kraljeviĉ Marko (1896)
de M. Abesgus
Originala rakonto sendita al la Juĝanta Komitato de la internacia literatura konkurso 1896 kaj honorita per arĝenta ĵetono.
Nurnbergo: W. Tümmel: 1897.


Kraljeviĉ Marko
Tri renkontoj

„Ne mortis la reĝido Marko; li dormas en monta kaverno; lian dormon gardas vila;[1] apud li staras lia ĉevalo ŝarac kaj manĝas muskon; lia glavo staras en ŝtono.... Venos la tempo, la glavo elsaltos el la ŝtono, la reĝido Marko vekiĝos, prenos per siaj manoj la glavon kaj forpelos la turkojn kaj restarigos la serban imperion.“

Tiel kantis, sidante sur la ferdeko de Danuba[2] vaporŝipo, homo de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj, kun delikataj kaj noblaj trajtoj, grizaj okuloj, brilantaj je flamo de entuziasmo, vestita je ordinara kostumo de serbaj vilaĝanjo: tola ĉemizo, metita super la pantalonon, kuntiritan apud la genuoj, mallonga, dika cinamkolora drapa jako, malalta feso sen peniko kaj belaj ledaj ŝuoj, vidataj nur ĉe serboj, — ornamitaj supre per plektaĵo de maldikaj rimenetoj. — Li akompanis sin per „gusle“, — stranga korda instrumento de duongloba formo kun unu sola kordo, kiun oni ludas per hara arĉo; la sonoj de „gusle“ ne estas sen agrableco, sed kompreneble, tiuj ĉi sonoj ne povas fari muzikan frazon, kaj servas nur por esti fundamento de la pentraĵo, kiun faras la vortoj de la kantisto.

Estis suna oktobra tago — unu el tiuj tagoj, kiuj estas al homoj iafoje donacataj de aŭtono antaŭ ol ĝi fine cedos sian lokon al la vintro. La vaporŝipo, egalmezure laborante per siaj radoj, bataladis kun peno kontraŭ la fluo de Danubo, kiu estas tie ĉi tre rapida; tio ĉi estis pli malproksime de la Fera Pordego, tie, kie la Danubo sin trabatadas inter la disbranĉoj de Balkanoj (de serba flanko) kaj de Karpatoj (de hungara flanko) kaj fluas rapide sur terure mallarĝa kaj profunda lito. De ambaŭ flankoj la bordoj sin levas perpendikulare la riveron ĝis timiga alto, kompare kun kia homo ŝajnas nemezurebla malgranda kaj sensignifa, aparte se oni ekpensas, ke tiuj ĉi bordoj staris tiel same neŝanceleble, ke tiu ĉi rivero fluis tiel same rapidege kaj la tuta naturo tie ĉi estis tia sama, kiam ne ekzistis ankoraŭ la regnoj, limataj nun de tiu ĉi rivero, kaj kiam la popoloj, trinkantaj nun ĝian akvon, ankoraŭ migradis en ebenaĵoj de Azio kaj Eŭropo orienta! Ia trankviliganta sento, ia konscio de malgrandeco de ĉiaj niaj pasioj penetras en la animon, kiam subite sur la serba bordo sur la terura alto oni ekvidas glatehakitan ŝtonegon kaj sur ĝi — latinan surskribon kun du grandegliteraj vortoj supretitole: „Tabula Trajani.“ Tiu ĉi surskribo ekzistas preskaŭ mil okcent jaroj! Post ĝi oni renkontas poste pli trankvile Golubac'on, la antikvan kastelon de serbaj reĝoj (antaŭ la perdo de la maldependeco): ĝi ekzistas daŭre sescent jaroj.... La montoj kaj la rivero estis tiaj samaj, kiel nun, kiam tie ĉi trakondukis siajn legionojn la venka roma imperiestro, kaj kiu scias, kiom da centjaroj antaŭ tio ili estis tiaj samaj, kaj kiom da centjaroj post ni ili estos tiaj samaj! La naturo estas tiel same ŝanĝebla, kiel ĉio en la mondo, sed ĝiaj tagoj estas miljaroj por ni, kaj al niaj okuloj ĝi ŝajnas malŝanĝata! Sed la homoj sin ŝanĝas pli rapide ol la naturo, kaj la aŭskultintoj la kantiston, kiu ĵus finis la kanton pri la reĝido Marko (Kraljeviĉ Marko, kiel diras serboj), — tiu ĉi publiko similis nek je romaj legioneroj, nek je dakoj, kiujn ili estis devigataj humiligi sur la bordoj de Danubo; multkoloramase staris, sidis kaj kuŝis vestitaj je plej diversaj kaj originalaj kostumoj serboj el la „Ŝumadia“ („arbara lando“, t. e. la nuna regno Serbujo), el la Malnova Serbujo, el la aŭstra Slavonio, el la Bosna kaj Hercegovina, valakoj, bulgaroj, makedonanoj, cincaroj (rumanoj el Makedonujo), hungaroj, ciganoj, turkoj, hispanaj hebreoj; nur malofte estis vidata ĉapelo kaj europekudrita supervesto; tiu ĉi tuta diversvizaĝa amaso aŭskultadis atente la kantiston; eble ne ĉiuj komprenis bone la vortojn de l' serba kanto, sed ĉiuj, videble, estis tuŝitaj de la kora sento kaj de la entuziasmo, kiuj ĉirkaŭkaptis la kantiston kaj estis aŭdeblaj el ĉia sono de lia voĉo.

La kanto estis finita, kaj fariĝis silento; la amaso staris senmove, kvazaŭ atendante ankoraŭ iom da kantoj; la kantisto kondukis facile la arĉon sur lia instrumento; subite li eklevis la kapon kaj ekkantis denove; mi jam sciis tiom la serban lingvon, ke komprenis el kelkaj bulgarismoj, ke tiu ĉi kanto estis verkita, videble, de loĝantoj sur la serba-bulgara limo:

      Sufiĉe ni iradis, sufiĉe ni promenadis,
Sufiĉe ni promenadis la ebenon de Ŝumadia,
Sufiĉe, ke ni pereu, ni, nigraj, malriĉaj,
Eklevu vian standardon. Manuŝ-vojevodo
Niaj virinoj estas nigraj kukoloj,[3]
Niaj patrinoj estas nigrevestataj,
Niaj patroj estas nerazataj,
Niaj fratinoj estas nekombataj,
Niaj infanoj estas sklavoj al turkoj.
Sufiĉe ni iradis, sufiĉe ni promenadis,
Sufiĉe ni promenadis ebenon de Ŝumadia,
Sufiĉe ni manĝis bakitajn ŝafidojn,
Sufiĉe ni manĝis blankajn pogaĉojn.[4]
Ni dismetu, ni dispelu la arojn de tiranoj,
Ni liberigu almenaŭ niajn malgrandajn infanojn!

Ŝajnis, ke la sovaĝa energio de tiu ĉi kanto metiĝis en la kantiston; liaj okuloj ekbrilis ankoraŭ pli, lia talio rektiĝis, kaj kiam li finis, la amaso ŝajnis esti premita per deziro de libereco kaj de venĝo al la tiranoj, kiujn tuŝis la kanto. La amaso ree eksilentis, sed la kantisto profunde ekĝemis kaj malrapide sin levis de sia loko; tio ĉi estis klara signo de tio, ke estos pli nenia kanto; mi atendis, ke la kantisto komencos ĉirkaŭiri la publikon, sed okazis nenio simila; la amaso disiradis, kaj la kantisto tute ne ekprovis ricevi ion por la liverita plezuro; ĉu li estis artisto, malestimanta monon, aŭ li jam estis ĉirkaŭirinta la amason, kaj la lastaj kantoj, kiujn mi aŭskultis estis dankaĵo por la malavara doneco de la publiko? Mi aliris al la kantisto.

— Pardonu al mi, diris mi, penante klare elparoladi la serbajn vortojn, ankoraŭ nekutimajn por mi: kredeble, vi jam ricevis antaŭ ol mi alvenis kaj aŭskultis; jen... kaj mi eltiris al li arĝentan moneron.

— La sinjoro, certe, estas ruso? demandis li, ne prenante la moneron kaj ne respondante rekte al mia demando.

— Jes, mi estas rusano, sed de kio vi povis diveni tion ĉi?

Li ekridetis.

— La sinjoro ja estas vestita je pelto; ĉu tie ĉi iu vojaĝas vestita je pelto? eraro estas neebla.

Efektive, tio ĉi estis vero; sur la tuta vaporŝipo mi sola estis vestita je pelto.

— Ĉu la sinjoro komprenis tion, kion mi kantis? Ĉu la sinjoro scias, kiu estis Kraljeviĉ Marko? Mi vidis multajn rusajn memvolulojn ĉe ni, en Serbujo, dum la milito por la liberigo,[5] sed tre malmultaj sciis pri li.

Mi ne volis jesi lian opinion pri miaj sampatrujanoj, kaj mi rakontis al li kiel mi povis kaj kion mi sciis pri la historia Marko, filo de reĝo Vukaŝin Mernjavĉeviĉ; mi memorigis al li, ke li estis unu el la kontraŭuloj de la lasta serba regnestro Lazar Grebljanoviĉ; ke poste li estis vasalo de turkoj kaj estante ilia ligano li pereis en Valakujo en la jaro 1394 dum militiro.

Kun neesprimebla mireco rigardis min la kantisto dum mi parolis.

— Eble, estis ankaŭ tia Marko, elparolis li malrapide, kiam mi eksilentis; — mi ne scias,... nur tio ĉi ne estas tiu Kraljeviĉ Marko, kaj vi, videble, pri la vera Kraljeviĉ Marko ne scias....

Mi komprenis, ke mi faris eraregon. Ĉu havis rilaton al historia persono de Kraljeviĉ Marko al la kantisto-entuziasto? Li sciis nur sian Kraljeviĉ' Markon, la Kraljeviĉ' Markon de legendoj, tiun, kiu dormas jam multe da centjaroj kaj, kiam „venos lia horo“, vekiĝos kaj liberigos de tiranoj la tutan serban nacion, — kaj tiu ĉi Kraljeviĉ Marko estas neniom simila je la „mia“....[6]

Kaj li ripetis al mi la legendon. — Kaj venos lia horo, kiam li vekiĝos por liberigi sian nacion, kaj — kiu scias? — eble, tiu ĉi horo estas proksima; estas eble ke Kraljeviĉ Marko jam vekiĝis kaj iradas inter ni, sed lia horo ankoraŭ ne venis, kaj ni lin ne konas!

La okuloj de l' kantisto strange ekbrilis ĉe tiuj ĉi vortoj; ĉu tio ĉi estis okulbrilo de entuziasto aŭ de frenezulo?

— En ĉia okazo, mi diris, la serboj de Ŝumadia jam estas liberigitaj, kaj sekve ili ne bezonas la vekiĝon de Kraljeviĉ Marko.

Tiuj ĉi vortoj impresis la kantiston tiel forte, kiel mi ne povis atendi; li eksaltis de l'benko, sur kian li eksidiĝis.

— Sinjoro, mi aŭdis, ke la italoj ne povas trankviliĝi, ĉar la malgranda parto de ilia nacio ankoraŭ ne estas unuigita kun la patrujo, ankoraŭ ne havas rajton esti nomataj italanoj; tiaj serboj ekzistas ankoraŭ en pli multa nombro, kaj eble nur unu kvarono de l'serba nacio estas liberigita... estas sufiĉe por efikado de Kraljeviĉ Marko — nur li venu!

Li sidiĝis sur la benkon kaj enpensiĝis.

La krepusko malleviĝis; super la rivero pendis nebuleto, tra kiu estis vidataj fantaziaj dentetoj kaj turoj de l' fortikaĵo de l' urbo Smederevo (Semendria), al kiu alproksimiĝis la vaporŝipo.

La kantisto leviĝis.

— La sinjoro vojaĝas Belgradon?

— Jes.

— Mi ankaŭ vojaĝas tien. Ĉu estas eble sciiĝi vian estimindan nomon?

Mi min nomis.

— Kaj mi estas Marko Kraljeviĉ.

Se li dirus, ke li estas kapitano de l' republiko San-Marino, reĝo de l' insulo Samoa, duko de l'afrika gento Njam-Njam, — mi estus frapita malpli!... „Aŭ tio ĉi estas malĝentila kaj sensenca mistifiko, aŭ tiu ĉi homo estas freneza“, mi ekpensis.

— Ne miru, sinjoro, diris li facile ridetinte; — Marko estas mia baptonomo, kaj Kraljeviĉ estas nia familinomo; eble ian mian antaŭulon oni alnomis „kralj“ (reĝo), kaj estas ebla, ke iu el ili estis efektive reĝo, — kiu scias tion? Sed en nia familio neniam estis Marko. Unufoje mia patro vidis en sonĝo: venis al li vila kaj diris: ĉe vi estos naskita filo, kaj vi lin nomos Marko.“ — En la sekvanta tago mi estis naskita....

Videble, ke la okaza simileco de l' nomo, la sonĝo de l' patro, kiu ankaŭ estis, kredeble, entuziasto, konstanta revado en regiono de la legendo, — ĉio tio ĉi ne povis ne impresi je l' ekscita cerbo de l' malfeliĉulo, kaj liaj vortoj, ke la atendata Kraljeviĉ Marko iradas inter ni kaj atendas nur, ke eksonoru lia horo, — ĉu tiuj ĉi vortoj ne rilatis al li mem?

— Bonan nokton, diris Marko Kraljeviĉ forirante: — Dio helpos, ni nin vidos en Belgrado.

La vaporŝipo proksimiĝis al la smedereva haveno, kies sekvanta estas Belgrado. La suriranta luno arĝentigis la dentetojn kaj turojn de smedereva fortikaĵo, kies antikvaj muroj sin levas rekte el la akvoj de l' rivero ankoraŭ pli antikva.

* * *

Ni vagadis preskaŭ du horojn en mallarĝaj, kurbaj stratoj, kuŝantaj proksime de Savo. Tie ĉi, pli ol aliloke en Belgrado, estas konservita la karaktero de l' antaǔa originala duonturka-duonslava urbo; tie ĉi ekzistas ankoraŭ multe da malnovaj konstruaĵoj, altaj kaj mallarĝaj, kies supraj etaĝoj superstaras la malsuprajn, en kiuj preskaŭ ĉiam estas butikoj; la strata vivo tie ĉi estas ankaŭ pli originala, pli nacia, ol en la novaj stratoj de l' supra parto de l' urbo. La mallevi[ĝi]nta krepusko de mallonga vintra tago devigis nin fine ĉesigi nian migron, kaj ni decidis, ke antaŭ ol ni ekpaŝos laŭlonge de la kruta strato, kiu iras ĉefan arterion de l' nova urbo, ni eniru en la plej proksiman kafejon kaj manĝu ian nacian ŝumadian manĝaĵon. Baldaŭ ni trovis kafejon en malnova domo, super kies pordo estis pentrita militisto kun kurba glavo en la mano kaj surskribo ĉirkaŭe: „Kafejo de Kraljeviĉ Marko.“ Ni mendis nacian supon „ĉorba“ kaj rostaĵon „ĉjulbasti“ (manĝaĵoj, kiuj juĝante laŭ iliaj nomoj estis prenitaj de turkoj), kaj atendante ilin, ni mendis saligaĵon. Dum ni manĝis la alportitajn fiŝojn, la servanto bruligis la lampojn kaj eklumis nian tablon. Subite el la malluma, ankoraŭ nelumita angulo, sin levis belkreska homo kaj, veninte al ni, diris:

— Bonan vesperon, sinjoro!

Mi ekrigardis l' alveninton. Tio ĉi estis mia kantisto Marko Kraljeviĉ. Mi ne povis min deteni de ŝerco, kiu sin trudis al mi mem:

— Marko Kraljeviĉ ĉe „Kraljeviĉ Marko“.

— Ruso manĝas rusojn, — ridetante respondis la kantisto.

Certe, la nepovo kompreni tiun ĉi respondon estis klare skribita sur mia vizaĝo, kaj mia akompaniisto — aŭstra serbo — rapidis klarigi al mi, ke fiŝoj, kiujn ni manĝis — malgrandaj haringoj de dalmatia bordo de l' Adriatika Maro estas nomataj rusoj.

Mia konato montriĝis ne sole kantisto-entuziasto, sed ankaŭ interesa interparolanto. Mi invitis lin sidiĝi kaj mendis ruĝan negotinan[7] vinon. Interparolante, mi sciiĝis, ke Marko Kraljeviĉ aperis en la kafejo per maniero tute natura: la mastro de l' kafejo estis lia frato. Aranĝinte la kafejon, li ĝin nomis kafejo de Kraljeviĉ sen ia ruza senco; sed poste oni konsilis al li ĝin nomi „kafejo de Kraljeviĉ Marko“ kaj per tio doni novan signifon al ĝia elpendaĵo.

— Kredeble, sinjoro, vi nun jam pli bone scias nian lingvon, morojn kaj ankaŭ — kiu devas esti por ni Kraljeviĉ Marko? — demandis min la kantisto post la rakonto al ni la historion pri la nomo de l' kafejo.

— Jes, kompreneble, nun mi scias pli bone. Sed tamen mi devas konfesi, ke mi komprenas ne tute la nepran deziron de serboj, almenaŭ de ĉi-tieaj serboj, kiujn mi observas — formi ne nur unu nacion, sed ankoraŭ unu regnon, en kiun devas enflui ĉio, kio parolas serbe aŭ je simila lingvo.

Mi parolis certiĝinta, ke mi estos komprenita. Dum kelkaj semajnoj de mia loĝado en Belgrado mi konvinkiĝis, ke serba popolamasulo povas esti nur malmulte inteligenta je aliaj rilatoj, sed en politiko li staras en la alteco de la nuna stato de ĉia demando.

Marko Kraljeviĉ ekridetis.

— Tiu deziro ekzistas sinjoro, ĉar la serboj jam havis iam regnon dum niaj antikvaj reĝoj kaj caroj (imperiestroj); ĝi jam estis kaj devas ree estiĝi, kaj nun jam por ĉiam, ĉar ĉia nacio devas esti unuigita; nur antaŭ nelonge unuiĝis germanoj kaj italoj, kial do nia nacio ne devas esti same? Kaj mi kredas, sinjoro, ke tio ĉi estos, kaj por tio ĉi vekiĝos Kraljeviĉ Marko, kaj...

Li subite eksilentis kaj reve direktis malproksimen siajn rigardojn, kaj en liaj okuloj mi rimarkis tiun flameton, kiu frapis min jam sur la vaporŝipo — la flameton de nenormala cerbo.

Mi ne volis daŭrigi la interparolon je temo, kiu, okulvideble, tiel impresis la malfeliĉulon, kaj mi penis transmeti lin je tezo malpli ŝovinista.

— Bone, ni supozu, ke la serba nacio estas unuigita, faras unu regnon, — sed kio estos konkludata el tio ĉi? Ĉu oni devas trankviliĝi je tio ĉi?

La vizaĝo de Marko sin turnis al mi kun ia timigita nekompreneco en rigardo.

— Sed... kion oni deziru pli? Dio donu al ni atingi nur tion ĉi! Kaj, eble, tio ĉi estas jam proksima... Aŭdu, sinjoro, ekdiris li, mallaŭtiginte sian voĉon, — Dio elektis siajn profetojn el paŝtistoj, kaj Kristo siajn apostolojn — el fiŝistoj.... Kiu komprenos la signojn de Dio?... Kaj, eble, Kraljeviĉ Marko jam vekiĝis kaj iradas inter popolamasoj kun sia nomo aŭ kun la fremda, — kaj atendas sian horon....

Bedaŭrinda, malfeliĉa homo! En via cerbo, videble, forte enradikiĝis la penso ke vi ne sole nome estas Marko Kraljeviĉ; vi kredas, ke vi estas alvokota por plenumi la mision de la legenda heroo, kaj vi eĉ ne estas konfuzata de penso — per kia maniero vi faros tion ĉi!

Mi ree ekpenis turni la interparoladon je alia temo.

— Vi demandas: kion oni deziru pli? Tion, — ke jam nun la homaro celas unuiĝi ne sole nacie, sed tutare: ĉiuj homoj estu fratoj; kial ni celu en la komenco per glavo kaj sango fratecon en ĉia aparta nacio, dume estas ebla pace laboradi por efektivigi la fratecon de ĉiuj homoj? Ĉu vi legis, Marko, en Jesajo...?

— Ne, sinjoro, legi... mi legas malbone, mi aŭdis, ke estis profeto Jesajo, sed mi neniam legis.

— Nu, ja en la libro de Jesajo estas sekvanta profetaĵo... Kaj mi penis traduki tiel proksime al la originalo, kiel tion al mi permesis mia scio de lia nacia lingvo, — la glorajn inspirajn vortojn (Jesajo, II, 4):

— Kaj oni reforĝos el glavoj plugilojn kaj el ponardegoj rikoltilojn, ne levos glavon nacio kontraŭ nacio, kaj oni ne lernos pli militi.

Mi atendis de li rediron je miaj vortoj; tamen, al mia miro, li nelaŭte ripetis post mi la vortojn de la profetaĵo kaj poste petis min diri ilin ankoraŭ unufoje; kredeble, ili frapis lin pli forte, ol mi povis supozi.

— Nu! ekdiris li nelaŭte, — por tio ĉi la popolo ankaŭ povas bezoni Kraljeviĉ Markon.

Li sidiĝis sur benkon iom pli malproksime de ni kaj profunde enreviĝis; iafoje li ripetadis la vortojn, frapintajn lin.

Ni finis nian vespermanĝon.

— Bonan nokton, Marko!

Li, ŝajnis al ni, apenaŭ aŭdis nin en lia enreviĝo.

— Kun Dio! ekdiris li aǔtomate la laŭmoran serban „adiaŭ.“

Silente ni iris laŭlonge la kruta mallarĝa strato, kaj mia koro estis ŝarĝita. Malfeliĉa kantisto! kien kondukos vin la malfeliĉa okazo de via nomo, kiu tiel forte frapis vian ekzaltitan cerbon? Ĉu ne forbruligos vin la bruletanta en vi flamo de frenezeco?

* * *

Estis la fino de Februaro, kaj ĉie sentiĝis ventumo de l' venanta printempo; jam neĝo estis nenie vidata; la glacio, kaptadinta Savon kaj Danubon, forfluis, liberiginte de siaj katenoj du aŭ tri vaporŝipojn kaj kelkajn trenŝipojn, ĉirkaŭtenitajn de ĝi apud Belgrado; post kelkaj tagoj devis foriri unuafoje la vaporŝipo malsupren laŭlonge la Danubo, kaj mi intencis per ĝi forlasi la ĉefurbon de Serbujo. Tiun ĉi matenon mi tute dediĉis al la rea ĉirkaŭrigardo de l' fortikaĵo, kaj nun mi sidis sur benko en parko „Kalimegdana“, kiu ĉirkaŭas la fortikaĵon, — sur alta monto super la Savo mem, kaj la printempa bloveto ventumadis min per sia afabla spirado. De malsupro estis aŭdataj sonoj de haveno, vekiĝanta al somera agado. Nelarĝa, sed multakva Savo sub miaj piedoj kunfluis sin kun la potenca Danubo, kaj ankoraŭ dum longe la rigardo povis observi la fluon de ĝiaj klaraj akvoj diferenceblaj de la flavetaj akvoj de Danubo. — Dekstre estis vidataj ambaŭ partoj de l' fortikaĵo: la malsupra, kies muroj sin levas rekte el la akvoj de l' kunfluantaj Savo kaj Danubo, kaj la supra — sur la monto; melankolia sento, demando: „pro kio tio ĉi ĉio estis bezonata, kaj por kio ĝi estas bezonata nun“ naskiĝas en la animo, kiam oni rigardas tiun ĉi aron de konstruaĵoj kaj muroj, de kiuj nur nemultaj estas loĝataj (de soldatoj aŭ punlaboristoj); tie ĉi ekzistas muroj kaj profunda, ĉirkaŭmetita per brikoj puto, en kiun oni sin mallevas per ŝraubaj brikaj ŝtuparoj — restaĵoj de tempoj de romanoj; tie ĉi interne sur ia pordego oni vidas surskribon: „Justinianus Imperator...“, kaj supre — la surkonstruaĵo estas de klarturka stilo, kiel ankaŭ la ŝvitbanejo kaj multaj aliaj konstruaĵoj; sur unu pordego estas elhakita insigno de glora aŭstra militestro princo Eŭgenio Savoja. Tiuj ĉi muroj vidis multajn batalojn kaj mortojn ĝis la atakmilito kontraŭ ili en la jaro 1806 per Karaĝorĝje.[8] Sed nun ili perdis ilian militan signifon, kaj antikvaj fandaferaj pafilegoj, forlasitaj kaŭze ilia maltaŭgeco, pace rustas sur la detruiĝantaj muroj, super difektitaj, larĝaj kaj profundaj fortikaĵkavoj, ĉirkaŭmetitaj per brikoj. — El la bluanta malproksimo — antaŭe — pelas siajn flavetajn akvojn la potenca Danubo, larĝege disverŝiĝanta sur la Slavonia ebenaĵo; sur alia bordo de Savo — jam en Aŭstro-Hungarujo — kuŝas la urbeto Zemlin; dekstre — sur la Danubo kuŝas Panĉova; estas ankoraŭ vidataj kelkaj vilaĝoj.... La ĉirkaŭvido de tie ĉi estas belega; oni diras, ke en klara vetero de tie ĉi estas videbla la tuta Slavonia ebenaĵo ĝis la sankta ĉe serboj monto Fruŝka (tie en monaĥejo ripozas la mortkorpo de la caro Lazar), — ĝis la blankaj turoj de Petervardejn.

— Bonan tagon, sinjoro! eksonis subite apud mi. — Mi returnrigardis. Tio estis nia malnova konato, Marko Kraljeviĉ, kun „gusle“ en siaj manoj. Li ŝanĝiĝis malmulte; tio ĉi estis tiu sama maldika gracia talio, tiuj samaj delikataj kaj noblaj trajtoj, tiu sama flamo de la grizaj okuloj; sed krom, ke en la okuloj de lia vizaĝo bruletis ankoraŭ flamo — du mallumruĝaj makuloj sur la vangostoj, — kaj mia koro estis kunpremita de kompato je la entuziasto, kiu en flugoj de sia ekscitita penso, eble, mem ne konsciis sian malsanon.

— Nu, kio, sinjoro, ĉu vi rigardas la landojn de la hungara reĝo? ekparolis Marko kun febra viviĝeco, — sed ja ĉirkaŭe, — kiom vidas la okulo — loĝas ankaŭ serboj; sur la dekstra bordo de Danubo — en Slavonio, kiel ili ĝin nomas — oni leĝigas almenaŭ la serban lingvon; dume sur la maldekstra, kiun ili rilatigas al Hungarujo, oni ne faras eĉ tion!... Jes, sinjoro, ekzistas ankoraŭ efikado por Kraljeviĉ Marko, kiam li venos; kaj li venos kaj kreos al ni grandan serban regnon; vi parolu, sinjoro, kion vi volas, sed antaŭ ol homoj unuiĝos en homaro, kiel fratoj, ili devas esti unuigotaj en sia nacio!

Li eksilentis kaj enpense rigardis malproksimen.

— La sinjoro estis tutatempe en Belgrado? estos ankoraŭ dum longe?

— Ne, mi forveturos post kelkaj tagoj.

— Kiel estas tio, kion vi, sinjoro, diris el Jesajo? ripetu al mi, se estas ebla.

Mi plenumis lian peton.

Responde je tio li subite eksidiĝis sur benkon apud mi, ekkondukis kelkfoje la arĉon sur la „gusle“ kaj — ekkantis. Tio ĉi estis kanto simila per ĝiaj versoj je versaĵoj de serba eposo; tia sama deksilaba verso kun cesuro post la kvara silabo; tiaj samaj turnoj de parolo kaj analogioj. En la komenco tio ĉi estis tia sama kanto pri Kraljeviĉ Marko, lia atendata vekiĝo kaj metataj sur lin esperoj; sed poste la kantisto subite faris kuraĝan turnon: li jesis, ke Kraljeviĉ Marko liberigos en la komenco sian nacion kaj poste unuigos en frata amo la tutan homaron por tio, ke estu plenumota la antikva profetaĵo: Kaj oni reforĝos el glavoj plugilojn kaj el ponardegoj rikoltilojn; ne levos glavon nacio kontraŭ nacio, kaj oni ne lernos pli militi.

Mia kantisto estis, sekve, ankoraŭ poeto, eble — ankaŭ improviziisto per helpo de la fleksebla kaj bonsona serba lingvo. Miaj vortoj, diritaj al li tiam en la kafejo, videble, frapis lin profunde; liaj idealoj kaj celoj fariĝis pli larĝaj, sed ankaŭ por tiuj ĉi celoj li estis konvikita de la neceso de vekiĝo kaj veno de lia Kraljeviĉ Marko.

La makuloj sur siaj vangoj pliheliĝis. Li profunde eksopiris, sin levis de sia loko kaj rapide foriris, dirinte pli nenian vorton, nek eĉ „adiaŭ“, nek returninte sin eĉ unufoje.

* * *

Kie vi estas nun, Marko Kraljeviĉ? Ĉu radikiĝis en vi la kreskadinta en vi semo de frenezeco, kaj vi nun jam sen ŝanceloj pensas, ke vi estas ne sole nome tiu Kraljeviĉ Marko, kiu liberigos kaj unuigos vian nacion? aŭ — kaj tio ĉi estas pli kredebla — vi, kiel la heroo de la legendo, dormas nun sub la tero, kaj tiu ĉi dormo estas por vi eterna dormo? via mortema korpo ripozas sub modesta ŝtono de ia trankvila tombejo de la jam libera Ŝumadia? via cerbo (kiun ni, homoj de ora mezo, homoj de amaso, ne povas ne opinii malnormala) kaj via multesuferinta koro eniris jam en la rondoturnon de l' ŝtofo, kaj la vivigadinta ilin malmortema animo revenis al ĝia unuafonto, al la Granda Spirito de l' universo?

Notoj[redakti]

  1. Monta feino de serba mitologio.
  2. Definante terminojn geografiajn, l' aŭtoro sin fondis je l' ortografio franca.
  3. Kukolo estas ĉe serboj sinonimo de malfeliĉulino, ĉar ĝi ne scias, kie estas ĝiaj birdidoj; ekzemple, anstataŭ: »ha, vi, malfeliĉulo!« ili diras: »via patrino estas kukolo!«
  4. Serba pastelo
  5. En 1876 jaro.
  6. Cetere, ekzistas kelkaj kantoj, priskribantaj la morton de Kraljeviĉ Marko; estas rimarkinda, ke en Malnova Serbujo, — loko de liaj heroaĵoj — lia nomo havas nebonan gloron.
  7. Negotin estas urbo en Serbujo.
  8. Kara (nigra) Georgio — la unua serba vasala princo.