Kuracefiko varmo 1913 GE

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kiel ni povas imagi kaj klarigi al ni la kuracelikon de la varmo?[redakti]

De Dr. med. Wilhelm Winsch.

en Germana Esperantisto 1913 No 6 B p. 84 - 86

La homa korpo, same kiel la besta kaj la kreskaĵa, estas konstruita de la naturo tiel, ke ĝi ja entenas forton, kiu ĝin funkciigas, kaj kiun oni entute nomas vivoforto; sed per tiu ĉi forto ĝi ne povas funkcii sola, el si mem, ĝi bezonas konstante la alkondukon de nova forto de ekstere. Ĉi tiuj fortoj, kiuj en- iĝas en ĝin de ekstere, povas esti kaj materiaj kaj spiritaj. La homo ne vivas nur de pano, kiel la granda profeto de Nazareth jam siatempe tre prave diris, sed per ĉia vorto de Dio, aŭ, kiel ni nun dirus: la homo ne vivas nur de materia, sed ankaŭ de spirita nutraĵo. Estas tio, kio la homon distingas de ĉiuj ceteraj vivajoj, ke li bezonas ankaŭ spiritan instigon. Cetere ankaŭ ĉe la superaj bestoj ni ja vidas, ke ili estas akceptemaj por spiritaj instigoj; estas konata fakto en zoologiaj ĝardenoj, ke la superaj bestoj pli bone prosperas, se oni aranĝas bestludejon, kiel tio okazis antaŭ kelNi ĉiuj scias, ke la korpo por iom da tempo povas ekzisti eĉ sen nutraĵo. La fastkuracoj tion pruvas. La malnova rakonto de la Biblio pri kvardek-taga fastado, pri kvardek-taga sin- detenado de nutraĵo, escepte de la akvo, montriĝis tute vera per la modernaj fastkuracoj, Sed la fastkuracoj povas esti aplikataj kun sukceso nur tiom longe, kiom la korpo anicoraŭ de pli malfrue entenas amasiĝintajn rezervofor- tojn. Se tiuj ĉi estas konsumitaj, la vivograva provizo de la korpo mem estas ekuzata, kaj en tiu okazo ne daŭras longe, ĝis la morto venas; en tio espereble la plej radikala profeto de la fastkuracoj, kiaj hodiaŭ ekzistas diversaj, trovas siajn limojn. Mi ne volas nei per tio, ke la fastado estas tre ŝatinda helpo por la pensanta kuracisto, ĉar ĝi helpas forigi malnovajn, mal- bone konsumitajn ŝtofojn, kiuj amasiĝis en la korpo kiel malsanigaj ŝtofoj; pro tio mi mem ĉe mia klientaro tre volonte kaj ofte aplikas fastkuracojn kun tre bona sukceso. ĉi tie mi nur volas averti kontraŭ senkritika ĵurado je tiu metodo, kiun oni kredas sole feliĉiga. Sed ni revenu al nia ĉefa temo.

La demando pri la fortobilanco estas, unu el la plej gravaj por la tuta homa vivo. Nur tiu homo estas konkurkapabla en la batalo je l'vivo, kiu ĉiam havas sufiĉe da fortoj por for- donado, Povas alproksimiĝi al mi la plej granda i malfacilajo; se mi havas pliajn kaj pli bonajn fortojn, ol la cirkonstancoj ilin postulas, mi ĉiam restas venkanto. Tial la demando pri la ĝusta fortobilanco estas fundamenta por la vivarto. Ciu feliĉo, ĉiu ĝojo kaj ĉiu sukceso en la vivo decidige dependas de ĝi. Gis nun oni ĝenerale kredis, ke oni nur per la nutraĵo povas alkonduki al la korpo materiajn fortojn, do, ke ia fortetato de la korpo, krom de ĝia saneca forto, estas sole dependa de lerta alkonduko de nutraĵo, Sed per la nutraĵo, kiu estas ĥemia energio, oni povas labori nur ĝis certa limo. Se oni prenas tro multe da ĝi, oni ne plu fariĝas pli forta, sed kontraŭe pli malforta, ĉar oni postulas tro grandan laboron de la digestaj organoj kaj per tio ilin faras malsanaj. Kaj tamen estus bone, precipe ĉe la altgradaj postuloj de nia hodiaŭa vivo, se estus eble, utiligi al la korpo ankoraŭ aliajn fortofontojn. Per tio altiĝus nia enspeza konto, kaj kompreneble ni ankaŭ nur per tio havus la eblecon, elspezi pli multe. Ci tiu ideo kondukis min al la eltrovo de mia varmokulturo, Mi diris al mi: Se la korpo povas esti provizata je forto per la nutrajo, kiu ja estas nenio aiia ol hemia energio, ĉu tio ne estas ebla ankaŭ per fizika vojo? Kaj por tiu okazo ŝajnis al mi, ke tiu forto, kiu sin plej bone prezentas al ni, kaj kiu estas ankaŭ plej konforma ai nia vivo, estas la varmo. La kaj jaroj en la Berlina zoologia ĝardeno. Do ankaŭ en tiu ĉi afero inter homo kaj besto estas nur diferenco de la grado; sed tamen, tiel evidenta, kiel ĉe la homo, la bezono pri spirita nutrajo ne estas ĉe neniu besto.

Sed hodiaŭ mi ne volas pritrakti la spiritajn fortojn, kiuj infiuas la homan vivon, sed nur ia materiajn. Kaj por tio ni unue, devas atenti la nutraĵon kiel tiun materian forton, kiu al ĉiuj vivaĵoj fundamente ebligas la vivon. La nutraĵo sur nia tero estas hodiaŭ nenio alia ol provizita sunenergio, kiu unue amasiĝas en la kreskaĵo kaj el ĝi transiras en la bestan kaj homan regnojn. Pli antaŭe oni kredis, ke la nutraĵo servas nur al la ŝtofŝanĝo, t. e. ke ĝi estas uzata por la anstataŭigo de la ŝtofoj, ĉiutage konsumitaj de la korpo; sed tiu Ĉi opinio ĉe pli preciza ekkono montriĝis ĝusta nur malgrandparte. Nur ĉirkaŭ 5% de la nutraĵoj asimiiitaj ĉe la digesto en la korpan internon, servas al la ŝtofŝanĝo, La ceteraj 95% de la nutrajoj, kiujn la korpo akceptas en la limfoj kaj sango, servas al tute alia celo, nome al la fortoŝanĝo. La korpo simiias akumula- toron, kiu povas entenigi certan kvanton da forto kaj poste ankaŭ povas ĝin ree fordoni de si. Tiel la korpo estas provizata kiel aku- mulatoro per la forto, amasiĝinta en ia nutraĵo, kaj kapabligata por siaj ĉiutagaj forteldonoj. Ciu korpo havas certan kvanton da forto, pri kiu ĝi ĉiutage povas disponi, kaj tiu ĉi fortokvanto estas precize tiom granda kiom la forto- kvanto, kiu ĉiutage estas alkondukata per la nutrajo.

Ni ĉiuj scias, ke la korpo por iom da tempo povas ekzisti eĉ sen nutraĵo. La fastkuracoj tion pruvas. La malnova rakonto de la Biblio pri kvardek-taga fastado, pri kvardek-taga sin- detenado de nutraĵo, escepte de la akvo, montriĝis tute vera per la modernaj fastkuracoj, Sed la fastkuracoj povas esti aplikataj kun sukceso nur tiom longe, kiom la korpo anicoraŭ de pli malfrue entenas amasiĝintajn rezervofor- tojn. Se tiuj ĉi estas konsumitaj, la vivograva provizo de la korpo mem estas ekuzata, kaj en tiu okazo ne daŭras longe, ĝis la morto venas; en tio espereble la plej radikala profeto de la fastkuracoj, kiaj hodiaŭ ekzistas diversaj, trovas siajn limojn. Mi ne volas nei per tio, ke la fastado estas tre ŝatinda helpo por la pensanta kuracisto, ĉar ĝi helpas forigi malnovajn, mal- bone konsumitajn ŝtofojn, kiuj amasiĝis en la korpo kiel malsanigaj ŝtofoj; pro tio mi mem ĉe mia klientaro tre volonte kaj ofte aplikas fastkuracojn kun tre bona sukceso. ĉi tie mi nur volas averti kontraŭ senkritika ĵurado je tiu metodo, kiun oni kredas sole feliĉiga.

Sed ni revenu al nia ĉefa temo.

La demando pri la fortobilanco estas, unu el la plej gravaj por la tuta homa vivo. Nur tiu homo estas konkurkapabla en la batalo je l'vivo, kiu ĉiam havas sufiĉe da fortoj por for- donado, Povas alproksimiĝi al mi la plej granda i malfacilajo; se mi havas pliajn kaj pli bonajn fortojn, ol la cirkonstancoj ilin postulas, mi ĉiam restas venkanto. Tial la demando pri la ĝusta fortobilanco estas fundamenta por la vivarto. Ciu feliĉo, ĉiu ĝojo kaj ĉiu sukceso en la vivo decidige dependas de ĝi.

Gis nun oni ĝenerale kredis, ke oni nur per la nutraĵo povas alkonduki al la korpo materiajn fortojn, do, ke ia fortetato de la korpo, krom de ĝia saneca forto, estas sole dependa de lerta alkonduko de nutraĵo, Sed per la nutraĵo, kiu estas ĥemia energio, oni povas labori nur ĝis certa limo. Se oni prenas tro multe da ĝi, oni ne plu fariĝas pli forta, sed kontraŭe pli malforta, ĉar oni postulas tro grandan laboron de la digestaj organoj kaj per tio ilin faras malsanaj. Kaj tamen estus bone, precipe ĉe la altgradaj postuloj de nia hodiaŭa vivo, se estus eble, utiligi al la korpo ankoraŭ aliajn fortofontojn. Per tio altiĝus nia enspeza konto, kaj kompreneble ni ankaŭ nur per tio havus la eblecon, elspezi pli multe. Ci tiu ideo kondukis min al la eltrovo de mia varmokulturo, Mi diris al mi: Se la korpo povas esti provizata je forto per la nutrajo, kiu ja estas nenio aiia ol hemia energio, ĉu tio ne estas ebla ankaŭ per fizika vojo? Kaj por tiu okazo ŝajnis al mi, ke tiu forto, kiu sin plej bone prezentas al ni, kaj kiu estas ankaŭ plej konforma ai nia vivo, estas la varmo. La homo ja origine estas la infano de tre varmega klimato. En la tempo, kiam li ekestis ĉi tie sur la tero, do proksimume en la mezo de la terciara epoko, la tuta tero ĝis la polusoj estis bone hejtita, tropika paradizo. La varmo, kiu hodiaŭ ankoraŭ estas en la terinterno, tiam penetris ankoraŭ ĝis la tersupraĵo, kio hodiaŭ ne plu okazas, kaj tial la tero tiam estis granda, ankaŭ de malsupre hejtita kreskigejo. Sed iom post iom la tero pli kaj pli de sia propra varmo elradiis en la malvarmegan universon, kaj tia- maniere ekestis klimata ŝanĝo, kiu kondukis al la statoj, kiujn ni hodiaŭ havas sur la tero. La hejtado de malsupre ĉesis, kaj ĉiu varmo sur la tero venas ankoraŭ nur de ia suno (aŭ de la karboprovizoj, konstruitaj en pli fruaj epokoj per la propra varmo de la tero kun helpo de la kreskaĵoj). La plej granda manko, kiun la homo havis per tio, estis tiu de la varmo. Laŭnature li estas aranĝita por pli granda kvanto da varmo, ol li hodiaŭ ricevas en niaj klimataj statoj, eble eĉ en la tropikoj; kaj tial li devis, se li ne volis perei je tiu ĉi manko, krei por si varmokulturon, per kiu li anstataŭigis la perditan varmonaturon. Tio okazis per la eltrovo de la fajro, per vestado, loĝejo, hejtado, lito, per manĝado de viando kaj trin- kado de alkoholo; la du laste nomitaj precipe per sia varmovaloro estas utilaj por homo de certa kultura ŝtupo.

Ke la varmo estas tia forto, per kiu oni povas provizi sian korpon kaj plibonigi sian fortetaton, tio rezultas el la sekvanta eksperi- mento. Se iu havas stomakan kataron, la sto- mako ne estas tiom laborkapabla kiom en sana stato. Certajn manĝajojn, kiuj neniel malhelpas sanan stomakon, ĝi ne plu povas digesti sufiĉe aŭ sen malagrablaĵo por la homo. Tial ankaŭ !a tuta homo ĉe tio sin sentas iom malforta, ĉar la malsana stomako ne plu permesas, en- konduki en la korpon tiom da fortoj kiom kutime. Sed se oni post la manĝo metas sur !a ventron de tia stomakomalsana homo var- megan botelon, tielnomatan ventrovarmigilon aŭ gumobotelon kun varmega akvo, aŭ termoioron aŭ de kelka tempo ankaŭ elektran varmokompreson, oni povas observi, ke la malsana stomako subite fariĝas pli laborkapabla sub la influo de la varmo. La malagrablaĵoj malpliiĝas, la stomako povas plenumi pli grandan kaj pli malfacilan laboron, kaj se oni daŭrigas tion kune kun aliaj bonaj rimedoj, oni baldaŭ atingas, ke la stomako rericevas sian plenan laborforton.

E1 tiu ĉi ekzemplo oni vidas evidente, kiel la korpo per la efiko de la varmo estas provi- .zata per iorto, kiu ĝin kapabligas por pli granda laboro. Estas, kvazaŭ oni havus vetunlon kun unu ĉevalo, kaj tiu ĉi veturilo venus en malfacilan situacion, fiksveturiĝinte en profunda marcaĵo, tiel ke ĝi ne povus daŭrigi sian vojon. Tiuokaze ne helpus io alia ol aljungi ankoraŭ duan ĉevalon. Tiel la homoj por sia korpomastrumado ĝenerale uzas nur la unu ĉevalon, kiun mi volas nomi nutra ĉevalo — por resti ĉe metaforo — dum eventuale estas necesa ankoraŭ dua ĉevalo: la varmoĉevalo.

Post tiu ĉi klarigo certe ĉiu senpene kom- prenos, kiamaniere oni per la varmo povas plialtigi siajn fortojn, kaj tio valoras ne nur por unu sola organo kaj por la malsana homo, sed ankaŭ por la tuta korpo kaj por la sana homo. La sanulo sin daŭre konservos pli kontraŭstarema kaj pli laborkapabla, se li scias sin bone trakti per varmo. La multaj elĉer- piĝaj statoj, kiujn oni nuntempe vidas, kaj je kiuj laŭ mia opinio pereas la plej multaj homoj, estas ĉiuj nur statoj de daŭra, pli kaj pli kreskanta deficito. Sed ofte ili ne nur venas el tio, ke iu tro multe elspezas, sed ankaŭ el tio, ke li tro malmulte enspezas; ĉar la efektiviĝo de deficito dependas ne nur de la elspezo, nek nur de la enspezo, sed de la rilatoj de unu al la alia. Kiu pli multe enspezas, tiu povas ankaŭ pli multe elspezi, sen ke li devas timi deficiton en formo de longedaŭra malsano.

Do, se oni volas plibonigi siajn vivon kaj sukcesojn, oni antaŭ ĉio devus atenti pri tio, ke la korpo povu plialtigi siajn enspezojn. Plej laŭcele por la korpa bilanco tio okazas, krom per laŭnatura nutraĵo, antaŭ ĉio per ĝusta alkonduko de varmo. Kiamaniere tio estas farebla por la malsanulo, ĉiu povas detale legi en mia verko „Pri varmokulturo".[1]

Por la sanulo mi ankoraŭ aldonas ĉi tie, kiel ekzemplon por bona varmobilanco kaj kiel necesan kondiĉon por daŭre sana kaj sukcesplena vivo, la jenon:

Dum la tuta jaro dufoje en ĉiu semajno varmega duonbano kun kovrado, escepte eble dum la plej granda somera varmego, kiam oni kompreneble ne bezonas artefaritan alkon- dukon de varmo. Ci tiu duonbano estas farata tiamaniere: En grandan banujon oni verŝas duone tiom da akvo, kiom oni bezonas por plenbano, tiei ke la ventro kaj la kruroj estos kovritaj. Oni sidas en la banujo. La varmeco de la bano estu 42 ĝis 45° C. Oni prenu malmulte da akvo kaj la plej malaltan varmogradon, ĉe kiu oni ŝvitas.

Nun la bankuvo estas kovrata tiamaniere, ke oni metas sur ĝin unue kelkajn tabulojn, poste litotukon kaj fine lanan kovrilon. Se la banĉambro estas tre varma, aŭ en somero, oni povas ŝviti en tute nekovrita banujo aŭ meti nur litotukon sur la tabulojn. Ĉe la fino oni ankaŭ povas kovri la kapon per la litotuko. La daŭro de la bano estu 10—20 minutoj, poste oni malkovru la bankuvon. Nun oni sin denove metu en la akvon kaj laŭplaĉe malvarmiĝu dum 10 minutoj malrapide ĝis ĉirkaŭ 34° C, iom post iom aldonante malgrandan kvanton da malvarma akvo.

Krom tio oni uzu en malvarmetaj tagoj someraj kaj dum la tuta vintro ĉiutage almenaŭ unu horon la varmegan ventroovarmigilon.

Lada aŭ guma botelo estas plenigata per bolanta akvo, kaj seke envolvata en kotonon aŭ krudan silkon. La tiamaniere preparitan botelon oni metu sur la ventron kaj ĉirkaŭvolvu ĉi tiun per lano, por ke la botelo ne forŝoviĝu. Tian botelon oni kutime surhavas unu horon, kaj poste la ventro estas malvarme lavata per la mano.

Plej bone estas, se oni ripozas kun tiu ĉi ventrovarmigilo unu horon tagmeze, senpere post la tagmanĝo.

La plej grandiozan varmoteknikon ni nun havas dank' al la elektro, pri kio mi petas legi en la ĉapitro „Pri varmega botelo" en mia verko „Pri varmokulturo".

Kiu agas tiel, kiel mi ĝin diras en la ĉapitro „Pri vivarto" de mia verko, t, e, kiu metas en ĝustan rilaton la elspezojn kaj la enspezojn kaj plej eble altigas la enspezojn, al tiu mi sen- ĥezite povas promesi pli riĉan, pli gajan kaj pli feliĉan vivon ol li havis antaŭe.

Tre mirinde kaj atentinde ankoraŭ estas, ke la kunigo de la nutraĵo kun la varmo ne nur sekvigas simplan sumiĝon de ambaŭ fortoj; sed la alkonduko de fizika forto, kia estas la varmo, havas la rimarkindan sekvon, ke la hemia streĉforto de la nutrajo estas multe pli bone utiligata kaj krom tio, ke formiĝas pli bonaj ĥemiaj valoroj. Sekve tiamamere estas enigataj en la korpon pli bonaj kaj pli delikataj konstru- ŝtofoj, kaj tiel ĝusta varmokulturo nepre kon- dukas al pli alta evoluo de la korpo, ĉar ĝi helpas produkti pli bonan nutrofundon en la sukoj de la korpo. Do per tio okazas en la enspezado ne nur ŝanĝo de la kvanto, sed ankaŭ de la kvalito: la enspeza konto fariĝas per la varmo pli bona laŭ kvanto kaj kvalito.

Stranga fakto, kiun oni ĝis nun ne povis klarigi, estas jena: Se en somero fariĝas tre varme kaj sufoke, multaj homoj perdas la ape- titon kaj ne povas manĝi tiom multe kiom alitempe, se estas malpli varme. Laŭ ia antaŭaj pritraktoj ĉi tiu konata aperajo klariĝas tre facile. Ce granda ekstera varmego la forto necesa por la korpo estas donata per la varmo, kaj pro tio la korpo bezonas pli malmulte da nutraĵo. Ankaŭ tio estas grava fakto, kiu sin devas montri tre utila por la edukado de l'homo al pli granda modereco en la manĝado. Se mi volas instigi homon al tio, ke li manĝu pli modere, mi alimaniere devas alkonduki al 11 forton, kaj tio okazas plej bone per la varmo, La varmo havas krom tio ankoraŭ la sukceson, ke ĝi, ekzemple en formo de varmega botelo, pli streĉas la stomakon, kaj la streĉita stomako pli precize rimarkigas, kiam ĝi havas sufiĉe, kaj tiel la streĉeco de 1'stomako estas grava antaŭkondiĉo por bona kaj nedevigita modereco.

Ĉi tiuj pritraktoj ĵetas eĉ gravan lumon al la tuta estonta evoluo de la homo. La estonta homo sin provizos proporcie je pli multe da varmo kaj pli malmulte da nutrajo ol hodiaŭ, kaj tio devas ankaŭ influi lian korpan kaj spiritan staton. La varmo, kiel pure etera forto, helpos naski pli delikatajn kaj pli noblajn homojn ol la maldelikata energio de la nutraĵo. Kiu havas okulojn por tio, tiu jam en nia hodiaŭa vivo povas precize distingi ĉi tiujn du diversajn tipojn. Laŭ mia praktika sperto mi supozas, ke oni proksimume unu trionon de la ĉiutaga fortalkonduko povas doni per varmo.

Sed la varmo havos ankoraŭ tute precipan kaj benriĉan influon je la tuta popola saneco: Ĝi pliigos la purecon ĉe ĉiuj homoj tiom, ke ĉiu malpurajo malaperos el la homa vivo kaj per tio ankaŭ la popolmalsanoj. La popolo ne estas hidrofobia, ĝi timas nur la malvarman akvon. Se oni disponigas al ĉiu popolano sufiĉe grandan kvanton da varmo, tiel ke li ĉiutempe povas prepari al si varmegan akvon, ĉiu homo trovos ĝojon en tio, lavi sin kiel eble plej ofte. Ankaŭ tion ni atingos pere de la grandioze progresinta elektra tekniko. Ĉiu homo ricevos post plej malfrue cent jaroj per la elektro tiom multe da forto kaj varmo en sia mastrumado, ke li estos kapabla, plenumi ĉiun bonan kulturtaskon. Ne plu ekzistos fajro en la mastrumado, sed oni per elektro kuiros, rostos, bakos, hejtos kaj faros varmegan akvon, kiom estos necese, kaj cetere oni ankaŭ havigos al si per varmokompresoj kaj elektraj poŝfomoj[2] la varmokvanton, kiun nia korpo bezonas por sia plej alta disvolviĝo de forto.

Tiel la elektro estas granda socia forto, kiu nin helpos konduki la homon al tute ne antaŭvidita evoluo, kaj ĉio ĉi tio necesigas, akcepti en la kulturprogramo de la homaro ankoraŭ novan, gravan kaj fundamentan punkton, nome la rajton je varmo.

Kovrilo de la germanlingva eldono 1917

Recenzo de la Esperantoversio (Pri Varmokulturo, 1914)

  1. Ĉi tiu grava verko nun estas tradukata Esperanten kaj aperos fine de Julio. La germana titolo estas: „Über Warmekultur, eine neue Methode, den Korper mit Kraft zu laden". Verlag Lebenskunst - Heilkunst. Berlin SW. 11, Halleschestr. 20. Pr: 0.60. M. = 0.300 Sm.)
  2. Jam nun ekzistas poŝforno, kiun mi tre rekomendas al la ŝatantoj de la varmokulturo. Ĝuste uzate ĝi multe helpas plibonigi la sanecon kaj agrabligi la vivon. La japanoj havas jam de longe ion similan kaj tamen neniel estas malharditaj. Kiun interesas la demando pri ĝusta hardiĝo, tiu legu mian verkon „Pri varmokulturo". La poŝforno estas dum la vintro bonega anstataŭilo por alkoholo kaj viando.