Kvankam ili ne atingos gloron

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Kvankam ili ne atingos gloron
de Rosalía de Castro
Tradukita de Vikifontaro
El la libro En las orillas del Sar (1884)

Kvankam ili ne atingos gloron,
pensis mi verkante tiel malgrandan libron,
estas facilaj kaj mallongaj miaj kantoj
kaj ili eble ja atingos mian sopiran revon.
Ĉar ja povas ilin konservi la memoro
kiel, spite al la distanco kaj tempo,
kaj al l' detrua fajro de la pasioj,
kurtaj sed fervoraj preĝoj.
Pro tio estas, kvankam ili ne atingos gloron,
tiel facilaj kaj mallongaj miaj kantoj.