Kvin minutojn antaŭ sunsubir’

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Informoj pri la teksto
Titolo: Kvin minutojn antaŭ sunsubir’
Aŭtoro: Bertilo Wennergren
Fonto: [1]
Permesilo: CC BY-SA 3.0

muziko & teksto: Bertilo

Fore en apuda ĉambro sonas ies rid’
Sed ne ĝenas min - mi simple ignoras ĝin
Plu en jena eta ĉelo sidas sola mi
Kvin minutojn antaŭ sunsubir’

Ie en la proksimec’ aŭdiĝas ies plor’
Ne koncernas min - mi simple daŭrigas ĝin
Nur fadeno de mireg’ min ligas al la viv’
Kvin minutojn antaŭ sunsubir’

Kiom ajn da toler’, kiom ajn da infer’
Kiom ajn da babilo pri ĉio krom pri la ver’
Ĉiam pli da arog’, ĉiam pli da delogo
Ĉiam pli da preparo por lasta mensogo

Vojo al la paradiz’ - senspira paraliz’
Jam prezentas sin, mi dume ignoras ĝin
Perplekseco, konsterniĝ’ - jen lasta mia dir’
Kvin minutojn antaŭ sunsubir’