Kvin oficistoj de UEA trafitaj de la reduktoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Kvin oficistoj de UEA
trafitaj de la reduktoj
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 30-a de junio 2019
Permesilo: CC BY 4.0

Du dungitoj de UEA en la Centra Oficejo forlasas sian laboron, dum tri pliaj havos reduktitajn laborhorojn. Nur ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães ne estos tuŝitaj de la reduktoj. Ĉar tri oficistoj ne konsentis pri redukto de la laborhoroj, la estraro de UEA turnis sin al la nederlandaj aŭtoritatoj por povi realigi la decidon kontraŭ la volo de la dungitoj.

Komence de marto Mark Fettes, la prezidanto de UEA, anoncis pri planataj drastaj reduktoj en la Centra Oficejo por malpliigi la buĝetan deficiton de la asocio. Samtempe kvin el la sep oficistoj ricevis proponon pri eksigo aŭ reduktita labortempo. Nur du oficistoj ne estis tuŝitaj de la redukto: ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães.

La detaloj de la reduktoj iĝis konataj la 29-an de junio, kiam Mark Fettes informis la komitaton de UEA pri la afero. Du oficistoj konsentis akcepti unufojan financan kompenson kaj libervole maldungiĝi: la partatempa sekretario, Katarzyna Marciniak, kaj la partatempa purigisto, Linda Silva Miranda. Ili jam ĉesis labori en la Centra Oficejo. Aliaj tri oficistoj devas akcepti reduktitajn labortempon kaj salajron, se ili volas plu labori ĉe UEA.

Tiuj tri estas la libroserva respondeculo Ionel Oneţ kaj la du kontistoj, Stanka Starčević kaj Ralph Schmeits. Neniu el ili akceptis la proponon pri reduktitaj laborhoroj, do UEA turnis sin al la nederlanda laboroficejo por ricevi aprobon por deviga redukto. Por tio necesis prezenti al la laboroficejo financajn argumentojn kiuj montru la neceson de la reduktoj. La dungitoj povis prezenti siajn proprajn kontraŭargumentojn.

Laŭ informo de Mark Fettes sendita al la komitato de UEA, la laboroficejo post kelksemajna proceso la 26-an de junio akceptis la argumentojn de la estraro. Post tio la tri menciitaj oficistoj ricevis formalan leteron kun informoj pri la nova kontrakto, kiun ili devos akcepti, se ili plu volos resti dungitoj de UEA.

– Kompreneble ĉiu el ili rajtas ne akcepti la proponitan kontrakton kaj ekserĉi laboron aliloke. En ĉiu okazo, mi volas esprimi grandan dankon al ili pro iliaj kontribuoj al la Asocio, kaj deziri al ili sukceson kaj feliĉon, sendepende de ilia decido, ĉu resti ĉe UEA aŭ ne, skribas Mark Fettes al la komitato de UEA.

La peza decido pri drastaj reduktoj laŭ li estas necesa por savi la financojn de la asocio:

– Evidente ni ne venis facile al ĉi tiu drasta paŝo. Ĝi estas tamen nepre necesa por limigi la jarajn deficitojn. La faritaj paŝoj apenaŭ rezultigos ŝparojn en ĉi tiu jaro, pro la pagado de diversaj kompensoj al la oficistoj pro la kontraktaj ŝanĝoj. Nur en la buĝeto por 2020 oni povos vidi la sekvojn de ĉi tiuj decidoj — kaj ne imagu, ke temas pri plena forigo de la deficito. Ruĝa inko plu abundos, kaj la Komitato kaj Estraro devos cerbumi pri daŭra ŝparado kaj la serĉado de novaj fontoj de enspezoj.

Ne tuj klaras, kiel la reduktoj influos la funkciadon kaj servojn de UEA. En la komitata diskutejo Rob Moerbeek, pensiita multjara oficisto de UEA, esprimis maltrankvilon pro la situacio de la trafitaj oficistoj:

– Se la salajropolitiko de UEA efikas malsanige, urĝas malakceli la drastajn amputojn en la Centra Oficejo. Minimume la komitatanoj sciu, al kiuj, kiom kaj ekde kiam oni reduktis la laborkompenson de la trolaborigata CO-personaro. Mi de proksime sciiĝis pri sendormaj noktoj kaj povas nur esperi ke ne okazos malhumana troekspluatado.

Responde al tio Renato Corsetti, iama prezidanto de UEA, esprimis sian subtenon al la decidoj de la nuna estraro:

– Rob, ĝis antaŭ kelkaj jaroj regis granda amikeco inter ni ĉiuj, komitatanoj, oficistoj, simplaj membroj, kaj neniam okazis malhoma troekspluatado. Aliflanke nun la situacio estas tia, ke oni devas reveni al ekvilibro inter elspezoj kaj enspezoj. Ĉu vi vidas alternativojn al la decidoj de la estraro?