Kvin virinoj en la nova estraro de TEJO
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Kvin virinoj en la nova estraro de TEJO |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 31-a de julio 2019 |
Permesilo: | ![]() |
Joop Kiefte estas la nova prezidanto de TEJO. Li estis la sola kandidato kiu sin proponis por la tasko. La nova estraro estis elektita por unujara mandatperiodo dum la IJK en Liptovský Hrádok en Slovakio. Kvin el la naŭ estraranoj estas virinoj, dum UEA havas neniun virinon inter siaj ok estraranoj.
La komitato de TEJO elektis novan estraron kaj faris kelkajn modifojn en sia statuto. Estis ankaŭ propono ŝanĝi la nomon de la organizaĵo, sed tio estis rifuzita. La kunsido estis vive elsendata rete, sed ne plene – okazis paŭzoj en la elsendado “por pli libere diskuti” pri tiklaj aferoj, inter kiuj estis la demando pri tio, kiom da membroj TEJO fakte havas.
Komence de la komitata kunveno Michael Boris Mandirola, kiu mem proponis plurajn ŝanĝojn en la statuto, estis elektita al la voĉdona komisiono. Tio donis al li la privilegion gvidi la voĉdonojn kaj en ĝusta momento tre videble levi ambaŭ manojn por instigi al voĉdono laŭ sia prefero. (Li havis du voĉojn en la kunsido, unu kiel komitatano B kaj unu kiel anstataŭanto por komitatano A de Burundo.)
La eliranta vicprezidanto Francesco Maurelli dum la kunsido aŭdeble komentis:
– La voĉdona komisiono ne devus esti tiom entuziasma, indika kiel voĉdoni.
La elekta komisiono havis problemon trovi kandidaton por prezidanteco ĝis la fino de junio, kiam pasis la limdato. Tial oni ŝovis la limdaton por kandidatiĝoj ĝis la 10-a de julio. En la dua raŭndo por la posteno de prezidanto kandidatiĝis nur Joop Kiefte el Nederlando. La komitato elektis lin per 17 voĉoj, kun 8 kontraŭoj kaj 2 voĉoj nevalidaj, en kiuj oni markis “0” apud lia nomo.
Kiel vicprezidantoj estas elektitaj Mounir Abjiou (Maroko) kaj Hoan Tran – Ĝojo (Vietnamio), kiel ĝenerala sekretario Catherine Neilson (Usono) kaj kiel kasisto Mung Bui – Feliĉa (Vietnamio). La aliaj estraranoj estas: Karina Oliveira (Brazilo), Jung Yuro – Unika (Korea Respubliko), Luis Miguel Obando (Kolombio) kaj Koffitché Koufionou (Togolando). La naŭkapa estraro oficos unu jaron ekde la 1-a de septembro 2019.
La voĉdonado pri Catherine Neilson estis prokrastita, ĉar mankis certa informo pri tio, ĉu ŝi efektive estas individua membro de TEJO. Ŝi diris, ke ŝi ja antaŭ unu semajno aliĝis tra la retejo de UEA, sed ke la retejo iel misfunkciis. Fine la konfirmo pri ŝia membreco estis trovita.
La elektoj forrabis multe da tempo dum la komitata kunsido, ĉar ĉiu kandidato estis detale prezentata kaj poste la surlokaj kandidatoj estis intervjuitaj en formo de debato, en kiu tamen ne povis aktive partopreni la komitato.
En la ĉi-jara IJK la komitatajn laborojn partoprenas nekutime multaj personoj. Se ne ĉeestas komitatano de iu landa sekcio, tiam reprezentas ĝin anstataŭanto. Nur manpleno da sekcioj ne uzis ĉi tiun rajton.
La komitato sendiskute akceptis la ŝanĝojn en la regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO. Laŭ la nuna ĝenerala sekretario, Konstanze Schönfeld, oni ne devus dediĉi tro da tempo al ĉi tiu temo, ĉar la afero jam estis traktita de la komitato de UEA kaj oni laŭ ŝi devus fidi tiujn, kiuj laboris pri ĝi en Lahtio.
Sekvis trakto de la proponoj pri ŝanĝoj en la statuto. Laŭ la propono de Mia Nordentoft, unu el la nunaj TEJO-volontuloj en Roterdamo, la komitato ŝanĝis la esprimon “seksa orientiĝo” al “genra orientiĝo” kaj aldonis “genro” ĉie, kie menciiĝas “sekso”, ekzemple: “TEJO kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, (…)”.
Pli da diskuto vekis aliaj statutaj ŝanĝoj proponitaj de Michael Boris Mandirola. La komitato rifuzis interalie proponitan ŝanĝon de la nomo de la organizaĵo. Laŭ Mandirola la nomo de TEJO en Esperanto devus esti Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo, anstataŭ la nuna Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Li argumentis por la nova nomo per merkatiko. Laŭ li estus pli bone por eksteraj rilatoj se la nomo enhavus la vorton Esperanto.
Alia rifuzita propono pri modifo en la statuto rilatis al ŝanĝo de la vorto “raso” al “etno” kaj “haŭtkoloro”. Ankaŭ ĉi tiun proponon faris Mandirola.
– Ne plu ekzistas malsamaj homaj rasoj, li klarigis pli frue en la komitata diskutlisto.
Plia propono rilatis al aŭtomata remembrigo de ĉiu individua membro, kiu eksiĝis per nepago de la kotizo. Laŭ la propono tiuj homoj devus esti aŭtomate membrigitaj kiel Junaj Amikoj de Esperanto “por iel gardi [ilian] ligon kun ni kaj samtempe ni ne perdu ilin en nia membrokvanto”.
Kiam unu el la komitatanoj refutis, ke TEJO devus labori por havi pli da membroj anstataŭ mensogi pri la membronombroj, Mandirola tuj faris proceduran proponon pri ĉesigo de la videoelsendado “por pli libere diskuti ĉi tiun temon”, ĉar li “ne volas ke la diskutoj de ĉi tie disaperu”. La komitato akceptis ĉi tiun proponon kaj la viva elsendo estis haltigita.
Simile, la viva elsendo estis paŭzigita kiam unu el la volontuloj plendis pri sia rilato kun oficistoj de UEA en la Centra Oficejo. En la fermita parto de la sesio la komitato akceptis la proponon pri aŭtomata remembrigo de nepagintoj, sed mankis tempo por trakti plurajn aliajn, sekve la komitato havis aldonan sesion ne antaŭe planitan. La aldona sesio ne estis vive elsendata kiel la antaŭaj.
La nova sekretemo kredeble estas inspirita de la komitato de UEA, kiu pasintan semajnon unuafoje dum jardekoj havis plenan fermitan sesion. En tiu okazo en la komitata kunsido de UEA tamen rajtis ĉeesti neniu eksterulo. TEJO aliflanke malŝaltis nur la retan elsendon, sed en la salono sidis nekomitatanoj.
Pli frue la komitato voĉdone decidis forigi la malpermeson al la nemembroj eniri dum la komitatkunsido.
Tio signifis, ke ili ne devis atendi ĝis paŭzo por ekpartopreni. Inter la eksteruloj, kiuj do povis ĉeesti ankaŭ la partojn de la kunsido kiuj estis forcenzuritaj el la reta elsendo, troviĝis ankaŭ Giorgio Silfer. La korifeo de la Esperanta Civito dum la kunsido staris en unu flanko de la ĉambro kaj ofte marŝadis tien-reen.
En sia komuniko pri la komitata kunsido de TEJO la Esperanta Civito poste anoncis, ke unuafoje inter la estraranoj de TEJO estas persono kun "Esperanta civitaneco". Ŝajne temas pri Koffitché Koufionou, kies nomo ofte aperadas en la retejo de la Civito.