La 'Gioj
Herman Melville
Ros' Haruo
1856
Indekso : La 'Gioj (1856) de Herman Melville Tradukita de Ros' Haruo |
La 'Gioj
Herman Melville
Ros' Haruo
1856
En ĉi tiu artikolo, kiu aperis (en la usona revuo Harper's) en marto, 1856, Melville satiras tiun pensmanieron pri "subaj" rasoj kaj klasoj, laŭ kiu "aliaj" homgrupanoj estas rigardeblaj kiel nehomaj bestoj. (Li iomete memorigas min pri la Modesta propono de Swift.) En la tempo de la verkiĝo de ĉi tiu artikolo, polemikado pri la posedo de homaj sklavoj ardis en Usono; la Enlanda Milito, kiu rezultigis la emancipiĝon de la usonaj sklavoj, estis erupcionta en 1861. La subtenantoj de la sklavposedado havis vidpunkton kaj sintenon tre similajn al tiuj, kiujn Melville donas al siaj fikciaj ŝipestroj. Ankaŭ la priskribita sinteno de la simplaj maristoj al la 'gioj spegulas ofte renkonteblan klasmiskonscian sintenon de usonaj proletaj blankuloj -- tiam al la liberigotaj (postenŝtelontaj, salajrojn malsuprenpuŝontaj) nigruloj, poste al diversaj enmigrantaj etnoj, kaj nun plej ofte al meksikanoj. Similan sintenon oni ofte vidas ĉe germanoj pri turkoj, ĉe francoj pri alĝerianoj, ĉe niĝerianoj pri beninanoj, ktp, ktp. La temo restas do tute aktuala, kaj tute internacia.
Rakontante al miaj amikoj diversajn eventojn el miaj marveturoj, mi kelkfoje menciis tiun unikan genton, la 'gioj, jen kiel hazardajn konatojn, jen kiel samŝipanojn. Tiaj mencioj venis al mi nature kaj facile. Ekzemple, mi diris "La du 'gioj", same kiel iu alia dirus "La du nederlandanoj" aŭ "La du indianoj". Fakte, ĉar mi mem tiel intime konis la 'giojn, ŝajnis al mi, ke same devas ankaŭ la cetera mondo. Sed ne estas tiel. Miaj aŭskultantoj kutimis rondigi la okulojn kvazaŭ por diri, "Kio, sub la suno, estas 'gio?" Por informi ilin, mi devis ĉiufoje interrompi mian rakontadon, kio ne lasis la rakontojn entute nedifektitaj. Por forigi la maloportunaĵon, amiko konsilis, ke mi verku ian raporton pri la 'gioj, kaj eldonigu ĝin. La sekvaj notoj, en la nuna formo, fontas el tiu feliĉa propono:
La vorto 'gio (ofte kun majuskla 'G-) estas marista mallongigo de Portagi', kiu estas angla koruptaĵo je Portugalo. Kiel la nomo estas kurtigaĵo, tiel la raso mem estas restaĵo. Antaŭ ĉirkaŭ tri jarcentoj, iuj portugalaj kondamnitoj sendiĝis kolonie al Fogo, unu el la Verdakabaj Insuloj, apud la nordokcidenta bordo de Afriko; tiu insulo jam estis stokita per indiĝena raso de negroj, kiuj atingis sufiĉe altan gradon de malĝentileco, sed iom maldevancis en staturo kaj moraleco. En la pasado de tempo, oni forkonskripciis ĉiujn pli allogajn anojn de la miksrasa generacio por nutri pulvon, kaj la prapatroj de la poste nomataj 'gioj restis kiel la caput mortuum, aŭ melankolia resto.
Pri ĉiuj homoj, la maristoj havas fortan antaŭjuĝemon, precipe en la afero de raso. Pri tio, nu, ili estas ja rasistoj. Sed kiam ano de suba raso loĝas inter ili -- subeca maristo -- tiam ŝajne ilia malestimo ne havas limojn. Nu, kiel mi baldaŭ mencios, la 'gio, kvankam nature akvema, ne fariĝas la plej bona maristo, koncerne pli altajn kvalifikojn. Mallonge diri, la maristaro ekkreis la mallongigon "'gio" el pura mallaŭdemo, kies gradon oni povas parte diveni el tio, ke ĉe tiuj maristoj la simpla vorto "Portagi'" mem estas riproĉa, tiel ke "'gio", estante subtila distilaĵo el tiu vorto, staras el vidpunkto de relativa forteco en tia rilato al ĝi, kiel rozoleo al rozakvo. Kelkfoje, kiam iu krusteca olda marhundo pli ol kutime agaciĝas pro iu misŝanca misfaro de samŝipano-Fogano, estas mirindege, kioman daŭrigatan insultadon li povas ŝpinadi el tiu unusola eta unusilaba radiko "'Giiiiiii'!"
La insulo de Fogo, t.e. "Fajra Insulo", tiel nomiĝis pro sia vulkano, kiu -- vominte senfinan kvanton da ŝtonoj kaj cindroj -- finfine elvomis siajn lastajn varojn, bankrotinte el sia disĵetema abundeco. Sed dank' al la siatempa disdonemo de la vulkano, la grundo de Fogo estas tia, kian oni povas trovi je polva tago sur vojo ĵus makadamita. Malhavante farmojn kaj ĝardenojn, la loĝantoj nutras sin ĉefe per fiŝaĵo, kaj pri fiŝkaptado ili ja estas spertaj. Tamen ili tre ŝatas la ŝipan biskviton, kiun ja plej multaj insulanoj, barbaraj aŭ duonbarbaraj, rigardas kvazaŭ ian pastelon.
En la plej pura stato, la 'gio estas iom malgranda (li mem konfesas tion), sed, kun kelkaj esceptoj, fortika; li povas elteni ekstreme severan laboron, severan nutradon, aŭ severan traktadon, laŭ la respektivaj kazoj. Fakte, el scienca vidpunkto, ŝajnas esti natura adaptebleco en la 'gio al ĝenerala severeco. Tiun teorion ne malkonfirmas liaj spertoj, nek la afabla zorgemo de la Naturo, kiu pretigis lin al severeco, iom simile al la maniero, kiel la kvakero Fox pretigis sin al la severaj abradoj de severa mondo, nome, per fortika leda kompleto de la pinto ĝis la piedo. Alivorte, la 'gio tute ne respondas al tiu treege delikata sentiveco, kiun esprimas la adjektivo "minchaŭta". Liaj korpaĵoj kaj spiritaĵoj staras en sensimila kontrasto. La 'gio havas grandan apetiton, sed malgrandan imagipovon; grandan okulglobon, sed malmultan akravidon. Biskviton li krakmaĉas, sed sentemon li forrifuzas.
Lia kompleksio estas hibrida; lia hararo, same; lia buŝo, misproporcie granda, kompare al la stomako; lia kolo, mallonga; sed lia kapo, ronda, kompakta, aŭguras solidan komprenon.
Kiel la negro, la 'gio havas propran gustonuancon, sed ne la saman -- iel sovaĝan, maran, casaĵan guston, kiel ĉe la marbirdo, kiun oni nomas "hagleto". Kiel cervaĵo, lia karno estas firma sed malgrasa.
Liaj dentoj estas tiel nomataj buterdentoj: fortaj, daŭremaj, rektaj, kaj flavaj. ŝipestroj, al kiuj mankas pli diskutindaj aferoj dum malbrila, pluva vetero en la senventaj latitudoj, multe jam debatis la demandon, ĉu liaj dentoj estas intencitaj por karnovoraj aŭ herbovoraj celoj, aŭ por ambaŭ kune. Sed ĉar en sia insulo la 'gio manĝas nek karnon nek herbon, ĉi tiu demando ŝajnas superflua.
La propra kostumo de la 'gio estas, kiel lia nomo, konciza. ĉar lian kapon nature tegmentas multa pajlo, li ne portas ĉapelon. ĉar li kutimas multe vadi en la surfo, li ne portas ŝuojn. Li havas utile malmolan kalkanon, kaj la prijuĝemaj opinias, ke ĝia frapo estas preskaŭ tiel danĝera, kiel hufofrapo de sovaĝa zebro.
Kvankam la portugala maristaro jam de longa tempo konas la 'gion, ĝis relative lasta epoko la usonaj maristoj apenaŭ imagis lin. Lin unuafoje ekkonis iuj estroj de niaj ŝipoj el Nantucket antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, kaj ili ekkutimis albordiĝi ĉe Fogo dum la forvelado, por tie plenigi vakajn postenojn en siaj ŝipanaroj, kaŭzitajn de la malabundeco de viroj hejme. Laŭgrade la kutimo fariĝis sufiĉe ĝenerala, tiel ke nun oni trovas la 'gion en proksimume triono el la balenŝipoj. Unu motivo, kiu igis ilin petataj, estas jena: Naiva 'gio, serĉante postenon en fremda ŝipo, neniam petas salajron. Li venas por biskvito. Li ne scias, kion signifas alia salajro, krom se frapoj kaj batoj estas salajro, kaj da tio li ja ricevas malavaran porcion, pagatan tre akurate, kun de tempo al tempo kromprivilegio da pugnado. Malgraŭ ĉio ĉi, troviĝas iuj homoj, kaj ne temas pri nur la partianoj liaj, kiuj tamen insistas, ke la 'gio neniam ricevas tiom, kiom li meritas.
Ĉar lia obeema servado estas tiel ĉipe akirebla, kelkaj ŝipestroj eĉ asertas, ke 'giaj maristoj estas pli preferindaj, ja ĉial ajn, korpe kaj intelekte, ol usonaj maristoj; tiaj ŝipestroj plendas, kaj prave, ke usonaj maristoj, se oni ne dece traktas ilin, emas doni seriozajn ĝenojn.
Sed eĉ iliaj plej ardaj admirantoj ne opinias, ke estas prudente veligi ŝipon kun tute 'gia maristaro, almenaŭ se temas entute pri senspertaj, t.n. verdaj, maristoj, ĉar verda 'gio estas el ĉiuj verdaĵoj la plej verda. Krome, ĉar liaj piedoj bezonas praktikadon en la rigo por perdi la mallertecon, verdaj 'gioj sufiĉe multenombre kutimas fali en la maron je la unua malluma, skuala nokto; tiom ja, ke kiam malprudentaj proprietantoj insistas al ŝipestro, kontraŭ lia volo, pri verda 'giaro de pruo ĝis pobo, tiu alprenos duoble pli multajn 'giojn, ol li prenus da usonanoj, por pretigi sin kontraŭ ĉiuj eventualaĵoj.
La 'gioj ĉiam pretas enŝipigi. Iutage ajn oni povas iri al ilia insulo, kaj montrinte la biskvitan monon trans la relo, povas ŝargi la ŝipon per ili ĝis la akvo atingas la randon. Sed kvankam kiom ajn da 'gioj ĉiam pretas enŝipigi, tamen ne estas bona ideo, preni ilin tiaj, kiaj ili venas. Ankaŭ inter 'gioj eblas selektado.
Kompreneble la 'gio havas sian privatan karakteron, krom la publika vesto. Por koni 'giojn -- por esti fidinda juĝisto pri 'gioj -- oni devas studi ilin, same kiel por koni kaj prijuĝi ĉevalojn, oni devas studi la ĉevalojn. Malgraŭ la komuna relativa simpleco de ĉevaloj kaj 'gioj, en ambaŭ kazoj oni ne povas sciiĝi pri la besto per intuado. Kiom malsaĝe do agas tiuj sensciaj junaj ŝipestroj, kiuj je sia unua vojaĝo iras kaj enŝipigas siajn 'giojn ĉe Fogo tute sen preparaj informoj, eĉ ne petinte oportunajn konsilojn de iu 'giĵokeo. La termino "'giĵokeo" temas pri homo, kiu ĝisoste konas la 'giojn -- "'giologo", tiel diri. Multaj estas la junaj ŝipestroj, kiujn deĵetis kaj grave vundis 'gioj, kiujn ili mem elektis. ĉar malgraŭ la ĝenerala obeemo de la 'gio en la "verda" stato, povas esti tute alie, kiam li maturiĝas. Diskretaj ŝipestroj ne akceptas tian 'gion. "For tiu matura 'gio!" ili krias, "tiu klera 'gio; tiu scihava 'gio! Ja la verda 'gio por mi!"
Por helpi al senspertaj ŝipestroj, kiuj vizitos Fogon, oni povas doni la sekvajn konsilojn pri tio, kiel plej bone ekzameni 'gion: Staru rekte antaŭ la 'gio, je (ni diru) tripaŝa distanco, por ke la okulo, kiel pafado, povu enfili la 'gion de pruo ĝis pobo, je unu ekrigardo vidante lian tutan formon kaj staturon -- kiel aspektas lia kapo, ĉu li portas ĝin bone; liaj oreloj, ĉu ili tro longas? Kiel li fartas ĉe la postkolo? Liaj kruroj, ĉu la 'gio staras sur ili fortike? Liaj genuoj, ĉu jen iuj simptomoj Belŝacaraj tie? Kiel statas la regiono de la brustaĵo? ktp, ktp.
Ĉi tiom do pri la osto kaj la pugo. Pri la cetero, alproksimiĝu, kaj metu la centron de la pupilo de via okulo -- metu ĝin, tiel diri, ĝuste en la okulon de la 'gio; kvazaŭ okulŝtonon, delikate sed firme englitigu ĝin tien, kaj rimarku tiam, kia (se entute ia) lignereto aŭ trabo da malvirteco estos elflosigita.
Ĉion ĉi, kaj ankoraŭ multe pli, oni devas fari; kaj tamen malgraŭ ĉio eĉ la plej sperta juĝanto povas trompiĝi. Sed nenial ajn la ŝipestro negocu pri sia 'gio kun iu peranto, kiu mem estas 'gio. ĉar tia ulo ja nepre estos scihava 'gio, kiu certe konsilos al la verda 'gio, kion li kaŝu kaj kion elmontri por plej bone impresi la ŝipestron; kaj kompreneble la scihava 'gio supozas, ke antaŭ ĉio la ŝipestron interesos kiel eble plej bona korpa kaj morala kvalito. Jen kazo, kiu forte montras la malprudentecon de fido al tia peranto: liaj samlandanoj rekomendis iun 'gion al ŝipestro el Novbedfordo, ŝajnigante lin unu el la plej lertmovaj 'gioj en Fogo. Jen li staris, rekta kaj fortika, en marsoldata pantalono nekutime bone plenigita. Vere, li ne multe paŝis tiutempe. Sed oni kredis tion senmemfideco. Bone. Oni enŝipigis lin. Sed je la unua mallongigo de la veloj, tiu 'gio prokrastegis. Oni ekzamenis lin, kaj ambaŭ krurumoj de la pantalono montriĝis plenaj de elefantiazo. Tio estis longa vojaĝo de kaĉalot-ĉasado. Oni ne povis trovi havenon, kie eblus forĵeti lin, do tiel senutila kiel la sama kvanto da segligno, ĉiam krakmaĉante biskvitojn, dum tri lacigaj jaroj tiu elefantiazoza 'gio portiĝadis ĉirkaŭ la globon.
Saĝiĝinte per pluraj tiaj spertoj, la olda ŝipestro Hoŝea Kean, el Nantucket, enŝipigante 'gion, nun reĝisoras la aferon jene: Li albordiĝas al Fogo dum la nokto; per sekretaj rimedoj li informiĝas pri la loĝloko de la plej akirinda enŝipigema 'gio; tiam kun forta bando li surprizatakas ĉiujn amikojn kaj konatojn de tiu 'gio, metante ilin sub gardadon, kun pistoloj ĉe iliaj kapoj; post tio li singardeme rampas al tiu 'gio, kiu nun kuŝas naive en sia kabano, tute malstreĉite kaj ne sentante ian bezonon montri sin en trompa aspekto. Tiel silente, tiel subite, tiel senaverte, ŝipestro Kean sin ektrudas ĉe sia 'gio, tiel diri, en la familia sino mem. Ĉi tiel, pli ol unufoje, jam riveliĝis neekspektitaĵoj. Iu 'gio, laŭfame kvazaŭ iu Herkulo en forteco kaj iu Apolonio en beleco, subite malkovriĝis en mizera amaso, forlasitece velkinta kvazaŭ sur lambastonoj, kun kruroj kvazaŭ rompitaj sur ĉara rado. La soleco estas la domo de la malkaŝemo, laŭ ŝipestro Kean. En la stalo, ne en la strato, li diras, troviĝas la efektiva ĉevalaĉo.
Jen afero, kiu aldonas instigan eĝon al la natura malestimo de regule edukitaj maristoj al 'gioj: la 'gioj subvendas ilin, laborante kontraŭ biskvito, dum la maristoj postulas dolarojn. Pro tio, oni singardeme akceptu iun ajn onidiron de la maristoj, se ĝi malestime temas pri la 'gioj. Precipe tiu mokdiro ilia, ke la simiojako origine nomiĝis tiel ĉar tiu kruda hirta vestospeco unue konatiĝis en Fogo. Ili ofte nomas simiojakon "gi-jako". Sen juĝo pri ĉi ties praveco, estas certe, ke al neniu alia voko la 'gio pli entuziasme respondos ol al la vorto "Homo!"
Ĉu ia streĉa laboro estas farenda, kaj la 'gioj staras paŭte? "Jen, miaj homoj!" ekkrias la maato. Kiel ili saltas! Sed dek kontraŭ unu, kiam la laboro finiĝis, oni reiras al simpla 'Gio. "Ĉi tien, 'gio! Vi giiiii'!" Fakte, oni povas supozi, ke oni honoras ĉi tiujn malfeliĉajn 'giojn per la nomo "homo" nur tiam, kiam eksterordinara stimulado estas bezonata, nur kiam ekstran streĉiĝon oni deziras tiri el ili.
Ĝis nun la intelekto de la 'gioj estas malmulte kulturita. Neniu bone atestita eduka eksperimento estas aplikita al ili. Oni diras, tamen, ke en la pasinta jarcento sagacega mararmea oficiro portugala subvenciis junan 'gion al la Universitato Salamanka vekos, ĉe la etnologoj, ian deziron vidi 'gion. Sed por vidi 'gion tute ne necesas iri al fora Fogo, same kiel ne necesas iri al Ĉinio por vidi ĉinon. 'Giojn oni de tempo al tempo renkontas en niaj havenoj, precipe en Nantucket kaj New Bedford. Sed ĉi tiuj 'gioj ne estas la 'gioj de Fogo. Tio estas, ili ne plu estas verdaj 'gioj. Ili estas mondumaj 'gioj, ĉi tial oni ofte supozas ilin naturalizitaj usonanoj trosunumitaj. Multaj ĉinoj, en novaj jako kaj pantalono, kun la longa harplektaĵo kaŝita spiralite sub ĉapelo Genin, jam promenadis laŭ Broadway, kaj oni supozis ilin nur originalaj bienuloj el Georgio. Same okazas pri 'gioj; nekonanto bezonas akran okulon por rekoni 'gion, eĉ se li vidas lin.
Jen do ĝenerala, skiza rigardo al la 'gio. Por pluaj kaj pli plenaj informoj, oni povas demandi al iu ajn akramensa usona balenŝipestro, sed precipe al la menciita olda ŝipestro Hoŝea Kean, el Nantuketo, kies aktuala adreso estas "Pacifika Oceano."