La Ĝemo de Unu Soleca Animo/Antaŭparolo
Se neniu amas nin, neniu kompatas nian malbenitan popolon, la aŭtoro de La Ĝemo de Unu Soleca Animo estas nia sola fidela amiko. Kiel apostolo de la homaranismo li revis pri la libera mondo, kraĉis je la imperialista kaj militista kulturo, ploris, sopiris kaj indignis por la popolo ofendata, insultata kaj maljuste vivanta. Oni nomas lin revisto, aliaj diras ke li estas anarĥiisto, aliaj timas ke li estas ‘danĝerulo’; ili ĉiuj lin malkomprenas. Li estas homaranisto, nur homaranisto.
Naskiĝinte en unu malgranda vilaĝo en Kurskaja Gubernio, Rusujo, en 1890 nia blinda samideano Vaselj Eroŝenko pasis sian vivon grandparte en la Oriento. Li estas la tria filo de siaj malriĉaj gepatroj. Li blindiĝis de morbilo kiam li estis infano kaj poste li estis sendita al la blindula lernejo en Moskvo, tie ekkreskis lia genio el la studado de muziko kaj literaturo.
Elirinte el la lernejo kiel juna muzikisto nia blinda aŭtoro vojaĝis tra la ĉefaj urboj de Eŭropa Rusujo. En 1912 Sro. Eroŝenko iris Londonon por studi en la Normala Reĝa Kolegio por Blinduloj, sed li revenis hejmen post kelkaj monatoj. Li vizitis Japanujon unuafoje en 1914. Dum la Granda Milito Sro. Eroŝenko vojaĝis Siamon, Birmon kaj Hindujon, kaj poste reiris Tokion, kie li loĝis kvar jarojn. Li vivis en la vivo de tiu lando, studis ĝian lingvon kaj literaturon kaj mem skribis per japanlingvo multajn poemojn, rakontojn, fabelojn kaj dramojn. La orienta vivo kaj ideo impresis lin tre multe. Liaj verkaĵoj estis eldonitaj en japanlingvo en tri libroj, el kiuj estas parte senkulpaj fabeloj por knabo kaj parte sociaj satiroj. En 1921 la japana imperiala registaro elpelis lin el sia lando pretekstante ke li estas ‘danĝerulo.’ Poste li venis Ĥinujon kaj instruis Esperanton en la Nacia Universitato en Pekino.
Kvankam Sro. Eroŝenko estas de longe la fama verkisto en Japanujo kaj Ĥinujo, tamen tre malmultaj eŭropanoj scias lian nomon. Per tiu ĉi malgranda libro ni povus antaŭvidi ke la eleganta genio de la blinda poeto estos rekonata en la Okcidento same kiel en la Oriento.
Ŝanhajo, Junio 1923.