La Ĝemo de Unu Soleca Animo/Lulkanto
Ploras knabo, ploras kara,
Ploras en lulil’,
Li ne volas kontentiĝi
Eĉ je belludil’.
Ŝajnas io lin timigas
En la noktmallum’,
Vidas ion li teruran
En mistera fum’.
Tremas li… ho, mia knabo!
Mia kara Ĥin’!
Kiaj nun fantomoj venis
Por timigi vin?
Ĉu timigas vin Japano
Kun pafil’ en man’?
Ĉu vi timas ke vin batos
Blanka Eŭropan’?
Vi ne estas la unua,
Mia kara Ĥin’,
Se ne batas ni aliajn
Oni batas nin.
Ĉu vi timas, ke gajvivon
Kun muzik’ kaj vin’,
Kun opi’, hazardaj ludoj,
Kun la kromedzin’
Ne atingos vi? Kaj via
Malbenita sort’
Igos esti vin ĝinrikŝo[1]
Ĝis mizera mort’?
Vi ne estos la unua,
Mia kara Ĥin’,
Se ne rajdas ni aliajn
Oni rajdas nin.
Ĉu vi timas ke friponoj
El la fremda land’
Rabos vin, patrujon vian
Kiel verrabband’?
Igos la filinon vian
Esti kromedzin’,
Igos filon esti ‘kuli’
Ĝis malbena fin’?
Sciu, ne unua estos
Vi, ho, kara Ĥin’,
Se ne rabas ni aliajn
Oni rabas nin.
Tia estas, oni diras,
Leĝo de natur’,
Tia estas ĉefprincipo
De l’benitkultur’.
Ĉu ne plaĉas al vi tio,
Mia kara Ĥin’?
Ĉu vi volus ke ne nasku
La patrino vin?
Vi ne estis la unua,
Kompatinda Ĥin’,
Sen demand’ pri nia volo
Oni naskis nin.
Dormu do trankvile, knabo,
Dormu kun ludil’,
Nokte ĉiuj bonaj knaboj
Dormas en lulil’.
- ↑ En Oriento la homo, kiu tiras per siaj manoj la duradveturilon, estas nomata ‘ĝinrikŝo’.