La ĵurnalisto, kiu ridigis la tutan mondon: Poul Biraŭlt

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La ĵurnalisto, kiu ridigis la tutan mondon: Poul Biraŭlt (1918)
de Martin Palsberg
El: La Laboro, Odense Esperanto-Forening, Unueco. - Julio-Aŭgusto 1918.

Antaŭ kelkaj tagoj mortis franca ĵurnalisto Poul Biraŭlt. Estas certe neniu, kiu plu memoras lian nomon kaj tamen li estas senmortema kaŭze giganta ŝerco, kiu li antaŭ ĉirkaŭe dek jaroj efektivigis.

Estis la kolekto al monumento por la granda probatalanto de la demokratio Hegesippe Simon.

Biraŭlt sendis leterojn al la politikistoj kaj gloraj viroj en Francujo pri kotzaĵo por doni meritan monumenton al la probatalanto de la demokratio Hegesippe Simon, kies fiera devizo: "kiam la suno leviĝas - la mallumo malaperas" - ankoraŭ vivis inter la popoloj.

Kvankam Hegesippe Simon neniam vivis, la kotzaĵoj ensvarmis, kaj multaj plie aldonas, ke estis al ili eksterordinara ĝojo alkotizi ke, tiu-ĉi bonega viro ricevis sian treege meritan monumenton.

Franca virino sendis 1000 frankojn kaj aldonis, ke estis al ŝi kora devo, ĉar ŝi estis speciala amikino de la mortinto, kiu kelkafoje vizitis ŝin en ŝia hejmo.

Jes, Poul Birault estas senviva, kaj Hegesippe Simon ne ricevis sian monumenton, sed tiel longe kiel estas humoro en la mondo la nomo Biraŭlt estas memorita.

Kaj tio certe sukcesas nur al malmultaj.

1.8.1918