La ŝrumpado de UEA momente haltis

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: La ŝrumpado de UEA momente haltis
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 6-a de aprilo 2018
Permesilo: CC BY 4.0

La kvanto de individuaj membroj de UEA denove kresketas, tamen de rekorde malalta nivelo kaj tre malrapide. Ĉi-jare UEA eble havos 4.600 individuajn membrojn. Laŭ la strategia plano akceptita en 2013, la membrokvanto tamen devus esti 7.178.

La ciferoj por 2017 kaj 2018 estas taksoj.

En 2016 la kvanto de individuaj membroj en Universala Esperanto-Asocio draste falis, kaj la estraro longe ne volis malkaŝi la membrostatistikon. En decembro 2016 Libera Folio tamen povis malkaŝi, ke la membrokvanto falis je 23 procentoj.

Laŭ definitiva statistiko por 2016, kiu fine aperis en la revuo Esperanto en aprilo 2017, la suma kvanto de individuaj membroj atingis 4.365, kiu estis malrekordo post la dua mondmilito.

La definitiva membrostatistiko por 2017 devis aperi en la ĵus publikigita aprila numero de la revuo Esperanto, sed ĝi ne troveblas tie. Demandoj pri ĝia manko ne ricevis respondon en la komitata diskutejo, sed al Libera Folio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis jene:

– La IM-nombroj estas jam tute klaraj, estas la AM-nombroj kiuj postulas kroman laboron de Martin, ĉar en diversaj kazoj li devas postĉasi landajn asociojn pri konfirmo kaj pago. Mi ne havas ĉemane tiujn ciferojn, tamen.

La plej freŝa oficiala cifero pri la pasintjara suma membronombro aperis en la komitata diskutejo en oktobro 2017, kiam la tiama ĝenerala direktoro Veronika Poór raportis, ke la asocio havas 4.355 individuajn membrojn. Kompare kun la sama dato la antaŭan jaron temis pri kresko de 132.

Ĉar la proporcio de homoj, kiuj membriĝas dum la lastaj monatoj de la jaro estas sufiĉe konstanta, laŭ tiu informo eblas taksi, ke la suma kvanto de individuaj membroj en 2017 atingis 4.400–4.450. Do, pasintjare la ŝrumpado almenaŭ por momento haltis.

(Jam post la apero de ĉi tiu artikolo, Martin Schäffer kontaktis Liberan Folion kaj informis, ke la suma kvanto de individuaj membroj en 2017 laŭ liaj ĝisnunaj kalkuloj iĝis 4.499.)

Ŝajnas, ke ankaŭ ĉi-jare la membraro de UEA kresketos, supozeble ne malplej pro la evidente alloga Universala Kongreso en Lisbono, kiu jam nun havas pli da aliĝintoj ol estis la suma kvanto en Nitro en 2016, aŭ en Seulo en 2017. Grandaj Universalaj Kongresoj ĉiam favore influas la membrokvanton de UEA, ĉar multaj membriĝas pro la rabatita kongresa kotizo.

Laŭ ciferoj publikigitaj de la nova ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, la asocio en la komenco de aprilo havis 2.642 membrojn en la ĉefaj kategorioj, 59 pli ol je la sama dato pasintjare. Se la evoluo daŭros, tio signifas, ke UEA realisme povus dum 2018 atingi 4.600 individuajn membrojn.

La multjara ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en la komitata diskutejo tamen avertis, ke en aprilo estas ankoraŭ tro frue fari fidindajn prognozojn:

– Mi kutimis unuafoje informi pri la membroevoluo komence de majo. Pli frue povas influi hazardaj aferoj, ekzemple ke perantoj ne anoncas la ricevitajn kotizojn ĉiujare laŭ la sama ritmo. En aprilo la situacio kutime sufiĉe stabiliĝas.

Eĉ se UEA kresketos kompare kun la du antaŭaj jaroj, la evoluo de la membraro estas nekontentiga, skribis Martin Schäffer en la komitata listo:

– Por la buĝeto oni kalkulis kun pli da membroj ol nun estas, do rimedoj estos malpli altaj ol prognozitaj (se ne okazas ŝanĝo de evoluo dum la resto de la jaro). Se oni faras prognozon laŭ la nunaj ciferoj, fine de la jaro povus manki enspezoj en alto de ĉ. 8.000 – 10.000 EUR kompare kun la buĝeto.

Osmo Buller en la komitata diskutejo instigis la Centran Oficejon rapide restarigi la malnovajn rutinojn pri revarbado de membroj.

– La plej grava el ili estas la dissendo de la unua rememorigo al la nepagintoj en majo. Laŭ mi oni prefere uzu paperan poŝton, almenaŭ al la landoj kun “plena” kotizo. La rememorigo necesas, ĉar la kaŭzo n-ro 1 de ne-remembriĝo estas forgeso aŭ preteratento. Ju pli pasas la tempo, des malpli verŝajne forgesemuloj rekotizas. La neglekto de la rememoriga praktiko perdigis centojn da membroj, ĉar revarbi iun post unu aŭ du jaroj estas multe pli malfacile ol post kelkaj monatoj.

Renato Corsetti aliflanke rezignacie konstatis, ke “la UEA de nia juneco ne plu ekzistas”, kaj refoje konsilis al la estaro nuligi la paperajn revuojn por ŝpari monon.

– La papera revuo, kara al nia koro, ne plu ŝajnas altiri homojn, kiuj apenaŭ [tiele] ili povas elektas kategorion sen papera revuo. Ankaŭ tiurilate la labor-grupo konsilis transiri al nepapera revuo.

Laŭ la strategia plano de UEA, kiu estis ellaborita sub la gvido de Mark Fettes kaj aprobita en 2013, kiam li prezidantiĝis, la membraro de la asocio ĉiujare kresku je 10 procentoj.

Ĉar UEA en 2013 havis 4.903 individuajn membrojn, la membrokvanto ĉi-jare devus atingi minimume 7.178. Tiu celo nun aspektas same neatingebla kiel la ceteraj celoj starigitaj en la ampleksa plano.

Atentigo: La artikolo pli frue enhavis la aserton, ke la membrostatistiko por 2017 ankoraŭ ne aperis, ĉar ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne havis tempon prepari ĝin. Jam post la apero de la artikolo Martin Schäffer kontaktis Liberan Folion por atentigi, ke tia interpreto de la faktoj estas erara. Jen kion li skribis: Ne estis "tempo", kiu malhelpis la finpreparon de la statistiko. Plene la kaŭzo estis, ĉar pluraj LA ankoraŭ ne respondis / pagis. Tute ne rilatas al mia tempo-dispono.