La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj/Kaptitoj de la Glacirokoj/Ĉapitro I

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj Indekso : Kaptitoj de la Glacirokoj
de František Omelka
La Patrujo bilancas
Ĉapitro II

"Izvestija! Moskevská Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Italia! Paris Soir!"

La voĉo de gazetvendisto eĉ superis la bruon de la Roma strato. Aŭtomobiloj trumpetis, tramoj tintis, ŝarĝaŭtomobiloj peze ruliĝis, hufoferoj de ĉevaloj sonoris sur la malmola pavimo, surstrataj vendistoj de vinoj, legomoj, kaj cigaredoj kriis ne alie, ol se ili persekutus forkurantan ŝteliston--sed la vigla knabo malatentis ĉion. Li haltigis sian veturileton, prenis en la manojn ĵurnalojn kaj lia penetra voĉo denove venkis la surdigan inundon de la voĉoj:

"Izvestija! Moskevská Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Italia! Paris Soir!"

Preterirantoj haltadis. Kiel plimalgrandiĝis la nombro de la ĵurnaloj en la manoj de la agema gazetvendisto tiel kreskis la aro da moneroj sur lia pladeto.

"Ĉu vi havas ankaŭ Petit Parisien?" demandis viro proksimume tridekjara. Li diris tion en itala lingvo, sed la saĝa vendisto divenis laŭ la akcento, ke antaŭ li staras Franco.

"Ne, sinjoro," li respondis france. "Petit Parisien mi intertempe ne havas. Sed mi certigas vin, ke en Paris Soir vi trovos ĉion. Ankaŭ tion, kion vi sensukcese serĉus en Petit Parisien."

La viro ridetis. Li prenis Paris Soir kaj donis al la vendisto bankbileton, kies valoro duoble superis la prezon de la aĉetita ĵurnalo. La knabo volis redoni al li monerojn, sed la aĉetanto svingis per la mano kaj malrapide forpaŝis.

"Mi dankas vin, sinjoro!" vokis post li la vendisto. "Mi deziras al vi agrablan legadon--vi ekvidos, ke la Paris Soir vin ne trompos." Kaj ĉar dume la loko ĉirkaŭ lia veturilo denove iomete malpleniĝis, li komencis ankoraŭ pli atakeme: "Izvestija! Moskevská Pravda! Times....!"

La viro, kiu aĉetis francan ĵurnalon, iris al la parko. Li ridetis. Ĉio estis tiom bela.... Blindige blua firmamento de la itala ĉielo. Kapturna trafiko kaj vigla vivo de la Eterna Urbo: Aŭtomobiloj, tramoj, veturiloj, vendistoj. Ankaŭ tiu gazetisto kaj Paris Soir.

Paris Soir.... Estas vero, li ofte havis okazon legi francan ĵurnalon. Sed tiuj ĵurnaloj havis ĉiam malnovan daton de antaŭ semajno, dek kvar tagoj, monato kaj ankoraŭ pli. Tiu ĉi Paris Soir estas tute freŝa, ankoraŭ hieraŭ ĝi estis en Parizo.

En la parko estis trankvile. La tumulto de la strato alflugis ĉi tien kiel el granda malproksimo. Sur la benketoj sidis kelkaj maljunaj homoj. Kelkaj legis libron aŭ gazeton, aliaj rigardis arbojn kaj arbetaĵojn kaj silentis.

La viro eksidis sur la liberan benketon kaj komencis legi. Lia rigardo glitis sur grandaj surskriboj. Enkonduk-artikolo, sciigoj politikaj, kultura rubriko, sporto.... Kiom mirinda estas ĉio! Li sidas en la parko, li legas ĵurnalon, li aŭskultas la kanton de la birdoj. Kaj li scias, ke ne ekzistas forto, kiu povus ĝeni lin. Neniu sireno. Neniu alarmo. Neniu batalo, atako, retiriĝo. Ja eĉ neniu ekzerco. Li estas libera. Li estas sinjoro de sia tempo.

La leganto ridetis. Vere, nur nun homo fariĝas denove--homo.

"El la societo." Anonco pri edziĝfesto, naskiĝo de filo, morto de iu maljuna sinjoro, avanco, gratulo al ora edziĝfesto.... Nur kelkaj mallongaj jaroj, kaj kiom da penetraj ŝanĝoj!

Kaj ĉi tie "Juĝa halo". Tio estas certe denove tiuj ĉiutagaj okazintaĵoj de etaj homoj: ŝtelita kokino, elrabita loĝejo vagabondeco, almozpetado, sed ne, ĉi tie estas io alia, io pli grava. Jam tiu surskribo!

La viro ĉesis rideti. Ĝis tiu ĉi momento li pli multe ĝurigardis la francan tekston ol perceptis ĝian enhavon. Sed li jam koncentriĝis kaj legis:

"Patrujo bilancas!

En la proceso kontraŭ tiuj, kiuj kondukis Francujon en la jaro 1940

al la rando de la pereo, eksidis hodiaŭ sur la benko de la akuzatoj meĥanikisto Jean Daumal. Forta viro en la aĝo de kvindek jaroj kun klaraj okuloj kaj griziĝantaj haroj li kondutas entute nature kaj trankvile. Iam kondutas tiamaniere homoj senkulpaj. Sed pli ofte ruzegaj friponoj, kiuj volas per sia trankvilo konfuzi la

juĝistaron.

Jean Daumal estis antaŭ la milito gvidanto de la laborejo en iu

armila fabrikejo proksime de Parizo. Li estis sperta fakano se ni povas juĝi el liaj kelkaj patentoj por perfektigo kaj plirapidigo de

fabrikado de pafiloj.

Antaŭ la eksplodo de la milito Jean Daumal sendis al la

aviadministerio sian novan proponon por fabriki specialajn aŭtomat-pafilojn por aeroplanoj. Lia propono estis trastudita,

rifuzita kaj resendita. Per tio la tuta afero ŝajne estis finita.

Kiam oni komencis je la dua fronto, anglo-amerikanaj armeoj kaptis en

Normandujo nedifektitajn germanajn aeroplanojn. Militaferaj fakanoj trastudis ilin kaj ĉiuj estis mirigitaj de la unika konstruo de la ferdekaj aŭtomatpafiloj. Post fino de la milito estis trovitaj en unu aviadil-fabrikejo en Germanujo planoj por fabrikado de tiuj ĉi efikaj armiloj. La planoj estis fotografe multkopiitaj. Subskribo de

la eltrovinto estis tute legebla--Jean Daumal.

La akuzo kulpigas Jean Daumal pri perfido de la patrujo. La afero

estas tute klara: ofendita eltrovinto serĉis novajn vojojn. Kaj li

trovis la plej malbonan.

Estas memkompreneble, ke Jean Daumal defendas sin. Tion ja faras

ĉiuj kunlaborintoj kaj perfiduloj. Je la demando, kion li povos diri

pri sia eltrovaĵo, li respondis:

"La planojn mi forbruligis."

"Kiam?"

"La tagon antaŭ la alveno de la Germanoj."

"Kial vi ilin forbruligis?"

"Por ke ili ne falu en la manojn de la Germanoj."

"Kaj kial vi tion faris tiom malfrue?"

"Neniu povis atendi, ke la Germanoj venos tiom baldaŭ."

"Nu, tio estas vero..." konsentas juĝisto. Sed tuj li demandis

denove: "Kaj kial vi ilin pli volonte ne kaŝis? Vi ja povis ilin ie

enterigi."

"Neniun kaŝejon mi opiniis sufiĉe sekura," klarigas la akuzato.

"Cetere, por Francujo la planoj estis tute senvaloraj, se ili estis

rifuzitaj de la ministerio."

"Pro tio vi transdonis ilin tien, kie ili povis havi ian valoron."

"Sinjoro prezidanto, mi protestas kontraŭ tia agado!"

"Mi scias...." prezidanto de la juĝistaro svingas per la mano.

"Viaspecaj homoj ĝenerale volas protesti. Neniun ili perfidis,

neniun ili malutilis, pri nenio ili scias--eble vi volas, ke ni kredu la fabelon pri forbruligo de la planoj? Kiamaniere vi povus--kiel la eltrovinto--detrui la verkon, pri kiu vi certe laboris tre longan tempon? Tio ja kontraŭstaras al ĉiuj aksiomoj de la sana racio.

Ĉu vi povas tion klarigi?"

"Jes."

"Kiamaniere?"

"Mi ne volis malutili Francujon, se la planoj falus en la malamikajn manojn."

"Kaj ĉu ne per tio, ke vi ilin bruligus, ĉu ne per tio vi ĝin ja malutilus?"

"Ne. Mi konis la tutan procedon parkere."

"Ĉu... Supozante, ke ni kredus je la vero de via aserto: Ĉu vi povus pruvi, ke vi forbruligis vian projekton?"

"Ne."

"Nu, rigardu. Do vi ne havas atestanton?"

"Ne. Efektive--"

Ĉi tie Daumal eksilentis, sed la prezidanto lin tuj kuraĝigis: "Daŭrigu, mi petas! Efektive--?"

"Mi havis atestanton, sed li jam ne vivas."

"Memkompreneble," rimarkis glacie la prezidanto. "Gravaj atestantoj ofte ne vivas."

"Mi havis atestanton," persistis aserti Jean Daumal. "Mi forbruligis

la paperojn post konferenco kun li. Li estis mia kunlaboranto,

inĝeniero Marcel Payen."

"Kia estis lia nomo?"

"Marcel Payen. Nobla homo. Honesta, pura karaktero--"

"La juĝistaro ne havas intereson pri viaj personaj impresoj,"

interrompas Daumal-on la prezidanto. "Vi diris, ke la sola atestanto

de via faro jam ne vivas. Ĉu vi povas diri al ni, kio okazis al li?"

"Kiam ni kuris el Parizo, li estis mortpafita."

"De kiu?"

"De la germanaj aviadistoj."

"Kiu diris tion al vi?"

"Mi mem tion vidis."

La prezidanto demandis la protokolistojn, ĉu ili ĉion notis. Poste li interrompis la kunsidon, en kiu oni daŭrigos morgaŭ.

La tuta proceso, en kiun estas miksitaj ankoraŭ kelkaj personoj, daŭros ĉirkaŭ ok tagojn.

Ni ne volas antaŭkuri la okazantaĵojn, sed ĉio atestas pri tio, ke

Daumal vere perfidis la patrujon. Ni ne dubas, ke la juĝistaro ankaŭ en tiu ĉi kazo progresos kun ĉiu necesa severeco. Pro tia perfido de la patrujo ekzistas nur unu speco de puno--la puno de morto. Nur per ekzempla malmoleco ni atingos tion, ke la katastrofo el la jaro 1940, kiam la "kvina kolono" kaŭzis kapitulacon de

Francujo, neniam ripetiĝu.

Liberigita patrujo antaŭmetas siajn fakturojn. Kaj estas la tasko de

niaj juĝistaroj, klopodi ke tiuj ĉi fakturoj estu pagataj ĝis la

lasta cendo."--

Tuj ĉe la unuaj linioj malaperis la senzorga rideto de sur la vizaĝo de la leganta viro. Kaj kiam li finlegis li suprensaltis, la ĉifitan ĵurnalon li ŝovis en la poŝon kaj komencis maltrankvile marŝi tra la parko. Sur lia frunto troviĝis akraj sulkoj. De sur liaj lipoj deglitis duonlaŭtaj vortoj:

"Tio ne estas ebla! Tio ja ne estas ebla!"

Maljunaj homoj, sidantaj sur benketoj, kun intereso observis lian konduton. Ili ne komprenis, kio okazis ĉe tiu juna viro, kiu venis tien antaŭ momento kun ridetanta vizaĝo.

Ili eĉ ne povis tion kompreni. Ili ja ne sciis, ke antaŭ ili promenas--Marcel Payen.