La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj/Kaptitoj de la Glacirokoj/Ĉapitro II

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro I Indekso : Kaptitoj de la Glacirokoj
de František Omelka
La atestanto
Ĉapitro III

"Tio ne estas ebla!" ripetis denove kaj denove Marcel Payen. "Jean Daumal, modelo de la neprofitema patrioto--kaj perfidulo de la patrujo! Kiom malhonorige, humilige, ofende!"

La rememoroj pri la malfeliĉa jaro 1940 en li dolore reviviĝis....

Estis sufoka somera antaŭvespero. Payen kaj Daumal sidis en la oficejo. En tiu momento ili ne volonte parolis. La sciigoj el la batalkampoj pikis per sia krudeco. Malvenko de Francujo ŝajnis neevitebla.

"Oni lasis nin hejme kiel gravajn por industrio," interrompis la silenton Daumal. "Sed kredu, Payen, centoble pli volonte mi estus sur la fronto."

"Mi komprenas vin, Daumal. Sed ni devas kredi, ke ankoraŭ ne estas la fino."

"Mi scias. Sed ĉu estis necese, ke ni falu tiom profunden? Jam de Munĥeno ni falegas en la abismon. Ni falegas kaj kuntiras ankaŭ aliajn. Rememoru nur pri Ĉeĥoslovakujo! Kiel konfide ĝi rigardis nin--kaj kiel ni ĝin trompis! Ĉu estas eble, ke honesta Franco ne ruĝiĝu pro honto?"

Payen levis la ŝultrojn. Estis pli bone ne pensi, ne rememori.

En tiu momento eksonoris telefono. Daumal levis la aŭdilon. Estis aŭdeblaj kelkaj raŭkaj vortoj.

"Kion vi diras...?" Daumal ne povis kredi. "Kvindek kilometrojn antaŭ Parizo? Tio ja estas--allo! allo!"

Li vokis vane. La voĉo en la telefono silentis.

Payen demande rigardis sian pli maljunan kunulon.

"Ĉio estas finita," diris Daumal. "La Germanoj rapidegas al Parizo. Niaj armeoj estas frakasitaj."

Mortiga silento denove inundis la oficejon.

"Ni devas tre rapidi, por ke ni povu forkuri," rimarkis Payen.

"Mi iros eĉ ne unu paŝon!" eksplodis Daumal.

"Kaj viaj planoj?"

"Mi forbruligos ilin!"

"Daumal...!"

"Mi konas ilin parkere, estu senzorga! Se la patrujo ankoraŭ iam bezonos ilin, facile mi ĉion skribos."

Flamoj avide englutis la valorajn paperojn. Daumal restis senmova, malgraŭ tio, ke li ĵetis en la fajron laboron de multaj senfinaj noktoj.

"Nun ili venu. La forkuro egale neniel helpos nin."

Sed la duan tagon matene, kiam la tondrado de la kanonoj alproksimiĝis, ambaŭ viroj kuniĝis kun la forkurantaj popolamasoj. Ĉu ne povas okazi miraklo kaj la fronto ekhaltos? Ĉu ne estus eble organizi ie en la sudo novajn formaciojn kaj denove efike ekbatali? La vojo, laŭ kiu ili forkuris, estis la vojo de la morto. Aŭtomobiloj kaj veturiloj rapidegis antaŭen en egoista, senrespekta vetveturo. Patrinoj veturigis en kaleŝetoj kusenojn kaj vivrimedojn; malgrandajn infanojn ili havis sur la dorso aŭ en la manoj. La plej malgrandaj infanoj ploris. Ankaŭ maljunuloj larmis. Certe ankaŭ pro sia propra mizero, sed ĉefe, ĉefe pro la mizero de Francujo.

Daumal kun Payen iris ioman tempon kune, sed post nelonge ili estis disigitaj. Payen restis kelkajn dekojn da metroj malantaŭe kaj malgraŭ siaj klopodoj ne povis atingi sian kunulon.

El la konfuzo sur la strato fariĝis tuta ĥaoso, kiam en la malproksimo ektondris kelkaj aviadil-motoroj.

"Ĉu niaj?"

"Ne! Boŝoj!"

Boŝoj! Boŝoj! Boŝoj!

Timego kaj teruro. Iu oficiro antaŭe klopodis regi la malesperantajn popolamasojn.

"Liberigu la vojon! En la fosaĵojn, sur la kampojn! Al la tero!"

Kelkaj disciplinitaj unuopuloj obeis. Sed la aro ruliĝis antaŭen kun la okuloj pligrandigitaj, kun la gorĝoj premitaj, kun unu vorto sur sekaj lipoj:

Boŝoj!

Oni diris pri ili, ke ili mortpafis ankaŭ la civilajn personojn. Eble tio estis nur mensogo. Eble ili mem faris tian propagandon, por ke la moralo de la malamika lando estu ruinigita. Estas ja leĝoj. Ne nur tiuj internaciaj, de ĉiuj rekonataj kaj por ĉiuj devigaj, sed ankaŭ tiuj aliaj, ne skribitaj--la leĝoj de humaneco.

Ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ....!

Novaj kaj novaj dozoj. Mallongaj kaj pli longaj. Kaj ankaŭ plenaj.

Germanaj aeroplanoj flugis preskaŭ super la kapoj de la forkurantoj. Dekoj da mortintoj kaj vunditoj falis sur la teron.

Kelkaj manovroj en la aero kaj--nova flugatako! Ankoraŭ pli profunda, ankoraŭ pli efika.

Ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ta - ....!

Post ĉiu dozo la popolamaso leviĝis kaj en blinda teruro kuregis pluen. Kelkaj ĵetis sin en la fosaĵojn, aliaj kuris sur la kampojn, kiel eble plej malproksimen de la ŝoseo. Tie ili premis sin al la humo, enboris siajn kapojn en la argilon kaj per kunigitaj manoj ŝirmis al si la vertojn.

Sed tio neniel helpis. Jam venis denove la germanaj aeroplanoj kaj la aviadistoj klopodis neniigi ĉion, kio povus humanecon eĉ nur rememorigi.

Kien oni povis ĵeti sian rigardon, tie kuŝis mortintoj kaj vunditoj: sur la ŝoseo, en la fosaĵoj, sur la kampoj.

Ĉe la lasta atakondo Daumal rigardis returne. Li volis scii, kio okazis al Payen. Tiu el malproksimo svingis la manon, donante signon, ke ĉio estas en ordo. En tiu momento krakis germana aŭtomat-pafilo. Payen renversiĝis. Dum la falo li kontraŭfrapis per la kapo akson de la kaleŝo, kiun li ĵus preterpaŝis. Li restis kuŝanta sur la loko senkonscia.

La aviadiloj apenaŭ malaperis en la malproksimo, kiam la terurigitaj homoj amasiĝis denove sur la ŝoseo. Oni daŭrigis la forkuregon. Ankoraŭ pli rapide, pli sovaĝe, pli egoiste, pli malespere.

Daumal returnis sin kontraŭ la torenton de la homoj. Li volis rigardi, kio estas al Payen. Forkurantoj malrespekte kaj malamege tuŝegis lin, sed Daumal malatentis tion.

Subite li aŭdis akran krion:

"Allo--vi tie! Turnu vin!"

Sur la rando de la ŝoseo rajdis oficiro. Unu el tiuj, kiuj provis savi kio estis ankoraŭ savebla.

"Mi ne povas! Tie falis mia amiko!"

"Tiun prizorgos ambulancgrupo! Returne!"

"Mi devas lin vidi!"

"Kaj per via kulpo estos piedpremataj dudek novaj viktimoj! Returne!"

Daumal eksplodis.

"Mi ne povas!"

La oficiro, kiu ĝis tiu momento estis ruĝa de ekscito, subite paliĝis. Ĝi estas ja nehoma, nenatura, kaj tamen li povis fari nenion alian: li elujigis pistolon kaj ekkriis:

"Returne--alie mi pafos!"

Daumal faris grandajn okulojn. Ĉu eble? Franco kontraŭ Franco?

Sed li rapide ekkomprenis. Kion signifas unuopulo por oficiro, kiu klopodas savi la popolamasojn?

Cetere, eĉ se Daumal ne komprenus tion, por Payen li jam nenion povus fari. La vicoj de forkurantoj kuntiriĝis tiamaniere, ke ne estis eble progresi kontraŭ ilia lavango eĉ unu paŝon.

Payen kompreneble ne sciis, kion lia amiko volis fari por lia savo. Ĝis la krepusko li kuŝis senmove sur la vojeto apud la ŝoseo, kien lin lokis savgrupo, kiu opiniis lin mortinta viktimo de la flugatako. Efektive li tute ne estis trafita per la kuglo. Lia piedo hazarde glitis je la disko de la dika drato, kiu falis el iu veturilo. Falante li forte frapegis sin sur la kapon.

Kiam li malfermis la okulojn, kelkajn momentojn li ne povis rekonsciiĝi. La amasoj de forkurintoj jam malaperis kaj la Germanoj ankoraŭ ne venis. La regiono fariĝis dum mallonga tempo nenies tereno.

Payen leviĝis. La kapo doloris, sed pli multe turmentis soifo.

Li ĉirkaŭrigardis.

Sur la maldekstra flanko de la ŝoseo estis malgranda civila flugejo. Li direktis siajn paŝojn tien.

Akvon li baldaŭ trovis, sed de homoj restis neniu postsigno. Sur la flugejo kuŝis kelkaj aeroplanoj, neniigitaj per bombardado. En la magazeno li vidis benzinbarelojn, kiujn oni jam ne povis forveturigi dum la neorganizebla evakuo.

Payen momenton pripensis. Kion fari? Ĉu li sekvu la forkurintojn? Aŭ ĉu li kaŝu sin ie kaj aperu nur post alveno de la malamiko?

En tiu momento li aŭdis bruon de aviadilmotoro. Ankoraŭ unu! La manoj de Payen minace pugniĝis. Ke li havu ĉi tie kontraŭaviadilan aŭtomatpafilon, por ke li povu repagi la Germanojn pro ilia barbareco kontraŭ la malpli fortaj kaj senhelpaj!

Sed--kion tio signifas? La aeroplano ĉirkaŭflugas super la flugejo, ĝi glitas al la tero, ĝi alteriĝas. Payen saltas en ejon. Se la Germanoj forlasos la aviadilon nur dum kelkaj momentoj, Payen scias, kion li devas fari.

Kia estis lia surprizo, kiam el la aeroplano elsaltis du--anglaj aviadistoj! Payen ne povis kredi al siaj okuloj.

Li forlasis la kaŝejon kaj kuris renkonten al la soldatoj. Unu celdirektis al li pafilon kaj ekkriis:

"Haltu! Manojn supren!"

"Mi estas Franco," respondis Payen angle. "Via amiko."

Malgraŭ tio la aviadistoj ne fidis al li. Estis ja tiom da Francoj, pri kiuj oni ne povis diri, ke ili estas amikoj de la Angloj!

Nur kiam li mallonge rakontis al ili pri siaj okazintaĵoj, ili fariĝis pli komunikemaj. Ilia aeroplano estis sendita el Anglujo por ia esplora tasko en Francujon. Post plenumo de la tasko ĝi flugis reen. Dum la transflugo de la fronto ĝi estis atakita per pafado kaj unu kuglo traboris la benzinujon. Antaŭ ol ili rimarkis tion kaj povis ŝtopi la malgrandan truon, la benzino plejparte elfluis. Ili estis devigitaj alteriĝi.

"Se ni ne havigos al ni benzinon," diris la piloto, "la aviadilo estos perdita."

"Estu trankvilaj," diris Payen. "Ĉi tie estas sufiĉe da benzino."

Per komunaj fortoj ili alrulis grandan barelon da valora fluido al la aeroplano. Meĥanikisto preparis flekseblan tubon kaj kontaktigis ĉerpan pumpilon.

"Kia estas la situacio sur la fronto?" demandis Payen. Li sciis la respondon jam antaŭe, sed li tamen devis demandi. Espero estas la lasta, kio homon forlasas.

"Katastrofa," diris piloto.

La tri viroj rigardis sin senvorte. La ĉerpa pumpilo mallaŭte zumis. La horizonto sur la norda parto estis ruĝa. Sude minacis teruriga mallumo.

"Ĉu vi opinias, ke Francujo estos venkita?"

"Ni vidis la germanan inundon kaj neimageblan teruron sur la ŝoseo. Tuta Francujo forkuras. Kien? Armeo estas malorganizita. La Maginot-linion, la fieron de via strategio, la Germanoj evitis. Mi tre bedaŭras devi tion diri al vi, sed niaj sentoj ne povas ŝanĝi la realon: Francujo jam estas venkita. Post kelkaj tagoj, eble post kelkaj horoj, ĝi kapitulacos."

Payen silentis. Tio ja estis super la fortoj de viro, kiu amas sian patrujon.

"Ni faris eraron," provis lin konsoli la meĥanikisto, "ni Angloj kaj ankaŭ vi Francoj. Ni suferas pro tio, ke ni ne sufiĉe taksis nian malamikon. Nu, ni bezonis...ian skuon. Ruiniĝo de Francujo estas la lasta batego. Ni rekonsciiĝis. Ni havas pruvon, ke temas pri ĉio. Ni rektiĝos. Ni ekbategos."

La pumpilo eksilentis.

La meĥanikisto rigardis la mezur-aparaton.

"Preta!" li diris.

Piloto donis al Payen la manon.

"Ni dankas vin, sinjoro. Kaj kio estos nun--pri vi?"

"Pri mi?" elspiris pene Payen. "Do... vi opinias, ke ĉi tie ĉio estas finita?"

"Tio estas tiom certa, kiom ke mi estas Anglo."

"Tiuokaze mi kompreneble... plej volus... flugi--kun vi."

Mallonga konsulto de la britaj aviadistoj. Estas ja vero, ke la tasko de esplor-aviadilo ne estas kolekti izolitajn, forlasitajn homojn. Sed eksterordinaraj cirkonstancoj povas influi ankaŭ severajn ordonojn. Kaj krom tio--tiu ĉi Franco eble savis por la brita aviado unu aeroplanon kaj tre valoran materialon pri situacioj sur batalkampoj, kelkajn filmojn kun dokumentaj fotografaĵoj.

Tiun saman vesperon Marcel Payen estis en Anglujo. Sekvis milit-odiseo tra norda Afriko en Azion. Kiam alproksimiĝis la fino de la milito, li estis kapitano en Sirio. Li malmobiliziĝis tie, ĉar li volis returnvoje ekkoni Italujon kaj Svisujon. Hejmen li ne rapidis. Gepatrojn li perdis kiel infano kaj edzigita li ne estis. Gefratojn li ne havis. Kaj por renkonti la malnovan kunlaboranton Jean Daumal restis sufiĉe da tempo. Cetere, kiu scias, kio okazis al li? Payen skribis al li tuj post la fino de la milito ankoraŭ el Sirio, sed respondo ne venis. Eble li mortis dum la forkuro. Eble li estis arestita de la Germanoj kaj turment-mortigita en koncentrejo kiel miloj da aliaj patriotaj Francoj. Kaj eble li estas ie en la eksterlanda armeo. Kiom da plej strangaj sortoj kreis la milito!

Payen estis jam dek kvar tagojn en Romo. Li vizitadis muzeojn kaj ekkonis la vivon de la urbo, kiu lin jam de studentaj jaroj allogis pro sia riĉa historio.

Kaj hodiaŭ.....

Sciigo pri Daumal superŝutis la sunhelan tagon per pezaj nuboj.

Marcel Payen malrapide trankviliĝis. Li direktis la paŝojn al la hotelo, en kiu li loĝis.

"Lasu transporti miajn pakaĵojn sur la flugejon," li diris al la pordisto.

"Tre volonte, sinjoro Payen."

"Komuniku al la hotel-direktoro, ke mi petas la fakturon."

"Ĉu vi jam volas nin forlasi?" miris la pordisto, "Vi ja volis resti ĉe ni ankoraŭ dek kvar tagojn."

"Jes, mi volis. Sed neatendita sciigo plirapidigis mian forveturon."

La pordisto nenion pli demandis. Tiaj aferoj ofte okazas.

Marcel Payen iris al la flugejo. Ĉu estos malfacile ricevi lokon en aeroplano? Jes certe. Kaj tamen li ricevos ĝin. Li devas ĝin ricevi. Li devas iri sin prezenti kiel eble plej rapide ĉe la franca juĝistaro. Laŭ _Paris Soir_ oni povas juĝi, ke la proceso verŝajne daŭros ok tagojn. La ĵurnalo havis hieraŭan daton. La hodiaŭa tago estas la dua. Restas do ankoraŭ ses tagoj.

Verdikton de la morto oni kutime plenumas tuj post ĝia eldiro.

Marcel Payen plirapidigis siajn paŝojn. Jam li estu sur la flugejo! Jam li estu en Francujo! Jam li povu paroli kun la defendanto de Daumal! Li ja estas la unusola atestanto, kiu povas savi senkulpan homon!