La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj/Kaptitoj de la Glacirokoj/Ĉapitro III

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro II Indekso : Kaptitoj de la Glacirokoj
de František Omelka
Super la Alpoj
Ĉapitro IV

Kiam Marcel Payen alveturis al la flugejo, estis la dekunua horo. En la flugstacio la vivo viglis. Vojaĝantoj alvenadis kaj foriradis, reciproke sin bonvenigis kaj adiaŭis. Oni parolis tie itale, angle, france, hispane, ruse, pole kaj la dio scias per kiom da lingvoj krome.

Payen iris al la giĉeto, super kiu pendis granda, okulfrapa surskribo: Air France.

"Ĉu vi havas linion Romo-Parizo?" li demandis oficiston.

"Jes, sinjoro."

"Kiam forflugos la plej proksima aeroplano?"

"Jen la aeroplano. Ĉiutage je la dekdua. En Parizo ni estas je la deksepa."

"Mi petas unu flugbileton."

"Por kiu tago?"

"Por hodiaŭ."

"Ĉiuj sidlokoj estas rezervitaj."

"Do, por morgaŭ."

"Mi bedaŭras, sinjoro, sed ĉiuj lokoj estas rezervitaj jam por kvin tagoj. Hodiaŭ estas la deksepa de Novembro, tial vi ne povas havi bileton por dato ĝis la dudekdua de Novembro."

"Neeble! Mi devas flugi jam hodiaŭ. Temas pri grava afero."

"Mi tre bedaŭras, sinjoro, sed tiurilate mi vere povas nenion fari por vi."

La vizaĝo de Payen malheliĝis. Li komprenis, ke ĉiu vojaĝanto havas pretendon pri transporto nur se li havas pagitan flugbileton. Sed ĉu oni povus fari escepton! Ĉu li ne povus persvadi iun?

"Ĉu mi povus paroli kun la direktoro de via asocio?"

"Certe, sinjoro. La Direktorejo estas tuj apud la kasejo."

Ĝi ja estis franca asocio, la direktoro certe komprenos ĉion. Kaj eble oni povos aranĝi la aferon tiel, ke la pakaĵoj, kiuj ne estas tre gravaj, restos ĉi tie.

La Direktoro havis viziton de iu angla generalo.

"Kion vi deziras, sinjoro?" li demandis post pardonpeto al la generalo.

Marcel Payen prezentis sin kaj demandis, ĉu li povus jam hodiaŭ flugi al Parizo. La direktoro rigardis la anglan generalon. Ambaŭ ekridetis.

"Vi havas feliĉon, sinjoro Payen. Jen sinjoro generalo..."

"Gibson," prezentis sin la anglo.

"Sinjoro generalo Gibson mendis tri lokojn por la hodiaŭa flugo. En la lasta momento li sciigas nin, ke li bezonos nur du biletojn, ĉar lia filino devas resti en Romo. Li do flugos nur kun sia edzino. Novan vojaĝanton--jam estas duono antaŭ la dekdua--ni en tiuj malmultaj minutoj malfacile akirus. Pro tio sinjoro generalo estus devigata pagi la flugbileton, kiu ne estus uzata."

"Bonege!" kriis Payen. "Mi dankas vin, sinjoro generalo!"

"Nedankinde," ridetis Gibson. "Efektive, mi devus danki vin ĉar vi savis al mi kelkmilojn da liroj. Vi komprenas.... kiam homo havas filinon...."

Ankoraŭ feliĉe estis, ke Payen ĉe malmobilizo ricevis de sia regimento konfirmon, kiu lin rajtigis al libera traveturo en ĉiuj landoj de la aliancanoj. Se li devus prizorgi la vizon, tio certe okupus kelkajn tagojn.

Antaŭ la flugstacio staris grandega kvarmotora aviadilo de la tipo Amiot. Ĉiuj vojaĝantoj jam sidis sur siaj lokoj, krom Payen kaj Generalo Gibson kun la edzino. Post kiam ili sidigis sin, la piloto rigardis horloĝon. Ankoraŭ kelkajn minutojn.

Fine aperis oficisto el la flugoficejo. Li donis signon kaj la kvar motoroj ektondris. Kiam la aviadilo flugis alten la vojaĝantoj rigardis malsupren. Ili vidis ravan panoramon de tuta Romo. Ĉiu elserĉis konatajn historiajn lokojn kaj adiaŭis al ili. Oni flugis laŭlonge de la marbordo. Maldekstre brilis la Tirhena marebenaĵo, dekstre troviĝis la Apeninoj.

Sendube post unuhora flugo, kiam ili estos sataj de la bela panoramo, komenciĝos en la aeroplano vigla konversacio. La kajuto por vojaĝantoj estis tiel bone izolita, ke la motoroj ne faris surdigan bruon, kiel en aliaj tipoj de aviadilo.

Marcel Payen ekobservis la ceterajn vojaĝantojn. Krom Generalo Gibson, lia edzino kaj stevardino,2 estis tie tri usonaj soldatoj kaj tri civiluloj. Antaŭ li sidis nederlanda vendisto, kiu jam diris, ke lia nomo estas Bakker.

[Piednoto 2 : speco de kelnerino, servistino, kun ĝeneralaj devoj.]

"Mi amas la aeroplanojn," li ĵus diris al siaj najbaroj, "sed samtempe mi timas ilin."

"Kial, sinjoro Bakker?" demandis la stevardino, ridetante.

"Tiu rapideco; ĉu vi scias, ke tio estas fabeleca," respondis la Nederlandano vigle. "Imagu al vi la jenon: tagmeze en Romo, vespere en Parizo. La duan tagon en Amsterdam. Poste Praha, Beograd, Káhira, Kalkuto, Batavio, Tokio, San Francisco, New York! Kie restas la kompatinda Jules Verne kun sia Vojaĝo ĉirkaŭ la mondon en 80 tagoj? Sed kiam mi pensas, ke mi povus falegi de tiu alteco, brrr!"

"Ne timigu nin," haltigis la torenton de liaj timigaj vortoj la stevardino. "Cetere, vi devus tiaokaze pensi pri malfeliĉo ĉiufoje, kiam vi eniras vagonaron."

"Jes, ankaŭ tion mi faras," li kapjesis fervore. "Pro tio mi ĉiam sidas apud la pordo."

"Por ke vi povu elsalti, ĉu?" ridis soldato, kaj gaje tuŝegis lin.

"Jes. Elsalto estas la sola afero, pri kiu mi ĉiam kalkulas."

"Ĉu ankaŭ en aeroplano?"

"Kompreneble. Kaj mi diru al vi: se mi ne ricevas lokon apud la pordo, mi ne flugas. Tion mi faris jam kelkfoje."

Li efektive sidis ĉe la pordo.

"Kaj kion pri paraŝuto?" incitis la soldato.

"Tion mi havas preparita," diris Bakker kaj leviĝis por ke oni vidu, ke li vere havas paraŝuton fiksitan al la korpo.

La vojaĝantoj ridis, sed la vizaĝo de du aŭ tri ombretiĝis. La stevardino rimarkis tion.

"Vi provas timigi nin, sinjoro Bakker," ŝi interdiris. "Ni preferas aŭskulti pri viaj vojaĝoj."

"Ho jes, pri tiuj mi volonte rakontos," li konsentis kompleze. "Kompreneble, se tio ne maloportunos al la ceteraj." Kaj li rakontis. Li estis unu el tiuj globtrotuloj, al kiuj la mondo ŝajnas tro malgranda kaj kiuj sentas sin tute hejme ĉie. Li vidis kaj travivis multon. Li sciis akre observi, kompari, taksi, kaj tial la tuta societo kun intereso sekvis lian parolon pri la postmilitaj cirkonstancoj en diversaj landoj.

Payen nur duone aŭskultis. Jen kaj jen li elpoŝigis la Paris Soir kaj legis la artikolon pri Daumal. Kia feliĉo, ke li aĉetis tiun ĵurnalon! Jam hodiaŭ vespere li elserĉos la defendanton de Daumal kaj klarigos al li ĉion.

Ili alproksimiĝis al Svisujo.

"Nun ni flugos pli alten," atentigis la stevardino. "Preparu vin kontraŭ malvarmeto."

En la malproksimo staris alpa montegaro kontraŭ la firmamento kiel murego.

"Je kia alto ni troviĝas fraŭlino?" demandis Bakker.

"Je dumil kvincent metroj, sinjoro," ŝi respondis senhezite. "Post nelonge ni atingos kvarmil kvincent."

Payen estis kontenta, ke li povos rigardi la maron de montegoj en ilia pompa grandiozo, sed li estis seniluziigata. La Alpoj estis kaŝitaj de densa kovraĵo de nebulo.

La aeroplano flugis ĉiam pli alten.

"Domaĝe," diris S-ino Gibson kaj rigardis sian edzon. Tiu senvorte levis la ŝultrojn. Nur post momento li diris: "Tio ofte okazas super la Alpoj. Cetere, la nebulnuboj povos ankoraŭ disiĝi."

Ili ne disiĝis. Tute male. Ili leviĝis alten kaj ĉirkaŭis la aeroplanon. Oni povis rigardi maldekstren, dekstren, antaŭen aŭ malantaŭen; nenion oni povis vidi, krom blanko-grizo.

"Kiel en tunelo," diris soldato, kiu sidis apud la Nederlandano.

"Kaj jam komencis eĉ neĝi!" kapjesis ĉagrene la komercisto. "Ke ni ne travivu neĝoblovegon!"

"La meteorologiaj informoj estis favoraj," konsolis ilin la stevardino. "Ĉi tiu neĝbloveto verŝajne havas nur lokan karakteron, kaj certe ne daŭros longe ĝis ni havos ĝin malantaŭ ni."

Por forigi la enuon ŝi ekfunkciigis la radioaparaton, el kiu eksonis melodia muziko. Estis ja stranga sento esti forportata je rapido de 300 kilometroj en horo kaj vidi nenion krom rigidaj vizaĝoj....

"Kiom alte ni nun estas?" denove demandis Bakker.

La stevardino rigardis tra vitra pordeto en la kajuton de la piloto kaj radiotelegrafisto.

"Kvarmil metrojn. Kaj ni ĉiam flugas pli alten."

"Oni ja povas tion senti," diris S-ino Gibson dum ŝi plialtiris sian vojaĝmantelon.

Dum kelka tempo ili flugis senparole. Nur la muziko mallaŭte sonis en la regula muĝado de la motoroj.

"En tia nebulo mi flugis jam dufoje," komencis denove la Nederlandano, "kaj ambaŭfoje mi diris al mi, ke neniam plu..."

Li ne finparolis.

La aeroplano forte ŝanceliĝis kaj la vojaĝantoj estis elĵetitaj el siaj lokoj, kiel dum kunpuŝiĝo de vagonaro. La kajuto pleniĝis per doloraj kaj teruraj ekkrioj. La nederlanda komercisto malfermis la pordon kaj elsaltis. Sed neniu atentis lin.

Nova puŝego, ankoraŭ pli granda skuo, kvazaŭ iu de malsupre frapegis per grandega martelo, kaj la aeroplano restis senmova....