La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj/Kaptitoj de la Glacirokoj/Ĉapitro IV

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro III Indekso : Kaptitoj de la Glacirokoj
de František Omelka
La akcidento
Ĉapitro V

Kelkajn sekundojn regis en la kajuto silento. Neniu moviĝis. Ĉiuj aspektis, kvazaŭ ili atendas ankoraŭ unu, la lastan frapegon.

Sinjorino Gibson rekonsciiĝis la unua. Ŝi tuŝis per la mano siajn vizaĝon kaj harojn, rigardis la manplatojn kaj kiam ŝi konstatis, ke nenio estas sanga, rektigis siajn membrojn. Tio ne estis facila. Ĉe la puŝego ŝi tuŝegis la manojn kaj piedojn; kofro batis ŝin forte sur la dorson kaj per la kapo ŝi frapis la plafonon de la malalta kajuto.

Rigardo al la ceteraj vojaĝantoj konvinkis ŝin, ke ŝia sufero estis evidente la plej negrava. Interne de la aeroplano oni povis vidi bildon de absoluta ruiniĝo. La homoj, ĵetitaj el siaj sidlokoj, kuŝis sur la seĝoj kaj sur la planko en la plej diversaj pozicioj.

Kaj jam estis aŭdeblaj la unuaj ĝemoj de la vunditoj.

Sinjorino Gibson rigardis tra la fenestro de la kajuto. Kie ili troviĝas? Kio okazis al ili? La duonblanka, malsimpatia grizo donis neniun respondon. Tra la malfermita pordeto blovis en la kajuton penetre malvarma vento, kiu ĵetis internen aron da neĝeroj.

Ŝi sukcesis atingi la pordon kaj fermis ĝin.

En tiu momento levis sin de la planko ankaŭ la stevardino. Ŝia ĉiam ridetanta vizaĝo estis kuntirita per doloraj sulketoj.

"Kio okazis al vi, fraŭlino?" Sinjorino Gibson klinis sin al ŝi.

"Mi ne scias, S-ino Gibson," diris la brava knabino, venkante la doloron en ŝia tuta korpo. "Mi esperas, ke estas nenio grava, nur ekfrapo. Sed kiel fartas la ceteraj?"

Generalo Gibson jam sidis. Poŝtukon, ruĝan je sango, li tenis al la nazo.

"Kio estas al vi, Roberto?" ektimis lia edzino.

"Nur bateto ĉe la nazo...eksangis. Ne atentu pri mi, zorgu pri la ceteraj."

Li estis soldato per korpo kaj animo. Kial teruri la virinojn per la sciigo, ke lia nazosto estas rompita?

La takso pri la akcidento estis timiga. Sen pli gravaj vundoj restis nur kvar personoj: S-ino Gibson, la stevardino, la radiotelegrafisto kaj Marcel Payen. Tiu lasta ja kuŝis senkonscia duonhoron, ĉar li puŝegis per la frunto kontraŭ metalan apogilon, sed alie li ne estis vundita. Ĉiuj ceteraj estis vunditaj. Kelkaj ŝirvundoj sur la vizaĝoj kaj sur la kapoj, tri rompitaj aŭ manoj aŭ piedoj. Unu vojaĝanto plendis pri doloro en la ŝultra osto. Plejmulte suferis sendube la piloto. Liaj premitaj lipoj ne ellasis eĉ la plej etan ĝemon, sed oni bone konstatis, kiom li suferas. Li verŝajne havis gravan internan vundon, ĉar ĉe la puŝego li estis ĵetita sur la gvidilon de la aeroplano.

Sinjorino Gibson kaj la stevardino kaj la du sanaj viroj havis multe da laboro ĝis kiam ili prizorgis ĉiujn vunditojn.

Nur poste ili komencis interesiĝi pri la ĉirkaŭaĵo. Marcel Payen malfermis la pordeton de la kajuto. Denove penetris internen frostiga ventblovo.

"Malvarmege!" kunfrapis la dentojn la vojaĝanto kun la rompita piedo. Payen rapide fermis. La virinoj kovris la vunditon per du kovriloj.

"Ĉu vi vidis ion?" demandis la generalo al Payen.

"Nur neĝon kaj nebulon."

"Jen bela situacio. Ni estas kiel pereintoj ĉe la norda poluso."

Eble ankoraŭ pli malbone, pensis Payen.

"Sed kio okazis al S-ro Bakker?" rimarkigis la stevardino. "Pli estis konvinkita, ke pri tiuj pordo kaj paraŝuto li nur fanfaronis, sed jen...."

"Ni esperu, ke li savis sin," diris konsole S-ino Gibson. La ceteraj silentis. Ĉiu havis proprajn dolorojn, ili estis dankaj al la oferema virino pro tio, ke ŝi klopodis konsoli ilin. Sed ili kredis, ke la nederlanda komercisto pereis en la ventego.

"Kaj nun," diris post kelkaj momentoj la radiotelegrafisto, "ni provu, kion ni povos fari. Mi trarigardu la ĉirkaŭaĵon de la aeroplano por konstati, ĉu ni povos orienti nin. Poste mi esploros la elsendaparaton. Se ĝi estos en ordo mi komunikos, kio okazis. Ĉu vi bonvolos akompani min, S-ro Payen?"

"Kompreneble!"

"Ankaŭ mi iros," proponis sin la stevardino.

"Vi devas resti kun la vunditoj, fraŭlino," diris Payen. "Oni bezonos vin ĉi tie senĉese."

La du viroj bone vestis sin kaj eliris en la furiozantan ventegon. Ekstere ili falis en la neĝon ĝis la zono. Ili ŝanceliĝis kiam la vento blovegis kontraŭ ilin. Akraj neĝeroj pikis ilian vizaĝon kaj blindigis ilin.

"Ĉu vi vidas ion?" kriis la radiotelegrafisto al Payen, kiu ĉirkaŭiris la aeroplanon kaj staris ĉe la kontraŭa flanko.

"Nebulon kaj neĝon! Ne dek paŝojn for oni povas vidi!"

Ili kunvenis antaŭ la aviadilo.

"Per ĝi ni ne plu flugos," diris Bernier. "La helicoj estas frakasitaj, la malsupraĵo rompita kaj la flugiloj derompitaj."

"Ni iru esplori la terenon," diris Payen, "alie ni frostiĝos ĉi tie."

Ili faris ĉirkaŭ tridek paŝojn.

"Ĉu vi rimarkas ion strangan?" ekkriis Payen en la ventegon.

"Sub la neĝo estas glata glacio!"

"Tio signifas, ke ni troviĝas sur la glaciroko!"

"Ni povas esti feliĉaj, ke neĝas. La neĝo almenaŭ mildigis nian kunpuŝiĝon. Alie la aeroplano estus tute frakasita."

"Kaj ni kun ĝi!"

Post kelkaj paŝoj ili haltis. Ili rerigardis. La aeroplano malaperis en blanka maro.

"Ni reiru," decidis Payen. "En tia neĝventego nenio estas videbla."

"Kaj ni facile povus ien falegi. La tereno abrupte deklivas."

Ili reiris laŭ siaj postsignoj al la aeroplano. Subite ili haltis kaj rigardis unu la alian.

"Ĉu vi aŭdis?" demandis Payen.

"Jes, aŭskultu....!"

Ili aŭskultis. Denove ili aŭdis malfortan vokadon, kiu venis de la direkto de la aeroplano.

"Helpon!"

"Ni rapidu! Io okazis tie!"

Ili klopodis iri tra la altaj neĝblovaĵoj kiel eble plej rapide. Fine ili atingis la celon. Payen malfermis la pordeton kaj ambaŭ rapide englitis internen.

"Kio okazis?" ili demandis kvazaŭ per unu buŝo.

Ambaŭ virinoj kaj ankaŭ la pacientoj rigardis ilin kun surprizo.

"Kial?" nekomprene diris S-ino Gibson.

"Kiu vokis ĉi tie pri helpo?"

"Neniu."

"Dum la tempo, kiam vi forestis, neniu eĉ ĝemetis," komunikis la stevardino. "Ĉu vi aŭdis ion?"

"Jes, iu dufoje vokis helpon."

"En la aeroplano vokis neniu," diris S-ino Gibson. "Do tio povas esti nur..."

"S-ro Bakker!" ekkomprenis Payen. "Ni aŭdis la alvokon tre klare."

Ili denove eliris en la neĝventegon. Momenton ili aŭskultis.

"Heeelpooon!" aŭdiĝis denove. Nun jam pli mallaŭte, pli longe, pli malespere.

Ili sekvis la direkton de la voĉo. De tempo al tempo ili haltis kaj aŭskultis. La vokado ne ĉesis.

Fine ili trovis lin. Li kuŝis en neĝblovaĵo, en kiun li penetris ĝis la kolo. La manoj plektiĝis malantaŭ la dorso. Li tiregis per ili, ŝiris, movegis sin, sed sensukcese. Li jam estis preskaŭ blua pro la malvarmo. Liaj malfermegitaj okuloj estis elokventaj atestantoj de la terurego, kiun li travivis.

Nur en la aeroplano li plene rekonsciiĝis.

"...ĉiam mi diris al mi, ke mi neniam denove flugos super nebulitan montaron," li daŭrigis sian nefinparolitan frazon. "Sed nun mi volas tion ĵuri!"

"Do, kio okazis al vi, S-ro Bakker?" demandis la stevardino.

"Mi kredis, ke ni estas sufiĉe altaj. Mi saltis. Mi volis delasi la paraŝuton, kaj en tiu momento mi konstatis, ke mi kuŝis en la neĝo. Bele, dorsflanke, enborite ĝis la ŝultroj, manojn sub la dorso kaj plektitajn kun la ŝnuregoj. Mi ŝiris per la tuta korpo, mi eniĝis ĉiam pli profunden, la neĝo jam atingis mian mentonon, kaj tiam mi komencis vokadi. Por diri la veron, mi ne esperis, ke iu aŭdos min. Mi supozis, ke vi aŭ daŭrigis la flugon, aŭ estis ie frakasitaj."

"Nu, vi travivis pli ol sufiĉe," diris S-ino Gibson. "Kiel ankaŭ ni."

Payen kaj la radiisto donis raporton pri la rezulto de sia esploro. Ili decidis esplori la aparatojn, fiksi la geografian pozicion kaj provi elsendi.

"Pri ĉiu kulpas la mezurilo de alteco," diris mallaŭte la piloto. "Ĝi trompis min je kvincent ĝis mil metroj. Ĝi montris kvarmil kvincent."

La radiisto kalkulis ion dum kelkaj momentoj ĉe la kompaso. Poste li iris al la piloto kaj diris:

"Laŭ mia kalkulo ni troviĝas sur la kvardeksesa grado norde kaj kvina rado oriente. Ĉu tio akordas kun via kombino?"

La piloto enpensiĝis.

"Laŭ la flugtempo ni devus esti jam pli malproksimen. Sed.... tiu nebulo kaj vento... estas ja vere malfacile fari precizajn konkludojn. Tio povas esti."

"Ĉu mi do elsendu tion?"

"Nenio alia restas al ni. Ni ja konvinkiĝis, ke ni jam ne povas fidi niajn aparatojn, sed kion alian ni povas fari?"

Dum la radiisto notis sur la paperon raporton por sia elsendo, generalo Gibson dismetis sur la sidlokon detalan landkarton de Svisujo. Ĉiuj, kiuj povis movi sin, ariĝis ĉirkaŭ lin.

"Do, kie ni troviĝas, sinjoro generalo?"

"Se S-ro Bernier bone taksis la situacion, ni estas sur iu glaciroko inter montoj Combin kaj Collon en la Penin-Alpoj."

Dume la radiisto jam klopodis kontaktiĝi kun la mondo.

"MAYDAY el aviadilo F-AKCS!"

"MAYDAY el aviadilo F-AKCS!"

"Mi petas, estu silentaj!" S-ino Gibson admonis la aron ĉirkaŭ sia edzo. "Oni jam elsendas!"

Radiisto Bernier aŭskultis. Post nelonge aŭdiĝis mallaŭte:

"F-AKCS, flugejo en Berno!"

"F-AKCS, flugejo en Berno!"

"Oni aŭdis nin!" kriis entuziasme Bakker. "Ni venkis, ĉar..."

Suprenlevita fingro de S-ino Gibson ĉesigis pliajn esprimojn de entuziasmo. En profunda silento Bernier elsendis:

"MAYDAY! MAYDAY! MAYDAY! La aviadilo F-AKCS, kiu ekflugis je la dekdua horo en Romo por Parizo frakasiĝis je la dektria horo kvardek kvin minutoj en nebulo super la Alpoj. El la tuta nombro de dek du personoj, ok estas vunditaj. Aviadilo frakasita. Ni troviĝas sur glaciroko kovrita de dika neĝtavolo. Geografia pozicio proksimume kvardeksesa grado norda latitudo, kvina grado orienta longitudo. Mi komutas!"

Ĉiuj rigardis la ruĝan lumon, preskaŭ nespirante.

"ANSWERING! ROGER MAYDAY!"

Danke al Dio! Berno konfirmis, ke ili aŭdis la vokon pri helpo.

"Ankoraŭ ĉi tion!" S-ino Gibson donis al la radiisto papereton kun rapide skribita aldono:

"Provizoj de nutraĵoj por nur du tagoj!"

Kaj jam venis ankaŭ Payen kun plia sciigo. Li transdonis al Bernier kelkajn frazojn: "Sendu al redakcio de Paris Soir! Marcel Payen, atestanto en proceso pri Jean Daumal, revenas Parizon. Haltigu la proceson. Marcel Payen."

La radiisto vokis trian fojon.

"F-AKCS! Sendu al redakcio...."

En tiu momento estingiĝis la ruĝa lumo en la sendaparato. Bernier eksilentis.

"Kial vi ne elsendas?" elspiras Payen.

La radiisto ne respondis. Momenton li esploris la aparaton. Poste li peze suprenlevis sin kaj per raŭka voĉo komunikis:

"Nia izoliĝo de la cetera mondo estas perfekta. Ĉiuj baterioj estas eluzitaj."

Payen devis ekpreni la apogilon, por ke li ne falu.