La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj/Kaptitoj de la Glacirokoj/Ĉapitro V

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro IV Indekso : Kaptitoj de la Glacirokoj
de František Omelka
Sur la glaciroko
Ĉapitro VI

S-ino Gibson agis kiel lerta kuracisto. Ŝi neniam supozis, ke ŝi uzos la spertojn, akiritajn dum la kelkaj unua-helpaj kursoj, en tiom eksterordinaraj cirkonstancoj. Ankaŭ la konoj, kiujn ŝi akiris kiel flegistino dum la milito, estis al ŝi tre utilaj.

Tutan nokton ŝi ne fermis la okulojn. La stevardino tre kompleze helpis ŝin. Ili ambaŭ havis la manojn plenaj de laboro. Jen ili devis ree purigi la vundojn, jen doni novan bandaĝon, jen denove kuiri teon. Ĉiuj vunditoj kondutis brave. Malgraŭ tio, ke ili suferis de netolereblaj doloroj, multaj bezonis kvietigajn injektojn, kaj ĉiuj fartus pli bone se ili povus komforte etendi siajn membrojn sur libera lito, sed ĉi tie ili estis devigataj kaŭri sur primitivaj kuŝejoj, kunmetitaj el sidtabuloj--tamen neniu eĉ plendetis.

Ambaŭ donis al la pacientoj ĉiun eblan flegon. Kun anĝela pacienco ili trairadis la malgrandan spacon inter la du vicoj de kuŝejoj. Al ĉio ili respondis kun afabla rideto kaj neniel montris, ke ankaŭ ili estas lacaj.

"Vi devas dormeti, S-ino Gibson," diris la stevardino je la matena krepusko, kiam ŝajnis, ke la malsanuloj jam iomete kvietiĝis.

"Vi tion bezonas pli, fraŭlino," ridetis la maljuna sinjorino. "En mia aĝo dormo jam ne estas tiom altvalora."

Kaj malgraŭ tio, ke la stevardino defendis sin, S-ino Gibson devigis ŝin iri dormi. Se oni povus nomi dormo la sidadon en malkomforta pozicio, kun la kapo plena de teruraj bildoj kaj maltrankviligaj sonĝoj....

S-ino Gibson estis ne nur la kuracistino de la tuta ekspedicio, ŝi estis ankaŭ mastrumistino. Tuj antaŭ vespero ŝi detale kontrolis ĉiujn nutraĵojn en la aeroplano. Ili ja estis malesperige malmultaj; kelkaj panbuletoj, iom da salmo, pasteĉ-konservoj, ĉirkaŭ du kilogramoj da ĉokolado, sukero kaj teo. Oni neniel povis miri, ĉar neniu volis kunpreni provizon da nutraĵoj por tiom mallongedaŭra flugo, precipe se por ĉiu paketo oni devis pagi altan pagon. Sed kiom ajn ŝi klopodis, ŝi ne povis fari alian konkludon ol tiun, kiun ŝi lasis elsendi en la eteron: provizojn da nutraĵoj por nur du tagoj.

Por du tagoj! Kaj poste...?

Denove kaj denove ŝi pripensis la tutan provizplanon. Sed ŝi apenaŭ konsoliĝis per la esperiga penso, ke al sanuloj estos eble iom rezigni pri porcioj, kiam ŝi denove konsterniĝis. Estas ja ĝuste, ke la sanaj estu pli modestaj; sed tion, kion ŝi tiamaniere gajnos, ŝi devos ja doni al la malsanaj!

Tio ĉi, espero kaj duboj, fido kaj malespero, interluktis nur interne. Ekstere S-ino Gibson estis nur kompleza, servema, preta helpi, afabla. Ŝi kovradis la malsanulojn, kiam ili tremis de malvarmo, ordigis al ili la kusenojn, konsoladis ilin per afablaj, patrinaj vortoj kaj kuraĝigaj ridetoj.

Tutan nokton tondris la sovaĝa ventego. Ĝi plenforte puŝegis la aviadilon, kiu krakis, ĝemis kaj tremegis. La neĝo, pelate je neimagebla rapido, frapegis la tegmenton de la aeroplano kaj gluiĝis sur la fenestroj de la kajuto.

Payen kun la radiisto kaj Bakker premiĝis en la pilotkajuto. Se S-ino Gibson bezonis ilin por iu malfacila tasko, ekzemple se estis necese turni malsanulon aliflanken, ili volonte helpis. Sed alie ili ne miksis sin en ŝian laboron.

Ili sidis senvorte kaj senmove rigardis en la densan mallumon. Eĉ Bakker, kiu alitempe estis tiom parolema, gaja kaj vivoplena, ne inklinis paroli. Li ne pensis pri la komerc-profitoj, kiujn li perdos, se li ne estos en Parizo. Li estis skuita pro la proksimo de la Morto, kies vizaĝon li posttagmeze de proksime rigardis kaj kiu, eble, ĉirkaŭiras la areton da malfeliĉuloj.

Marcel Payen ne povis rekonsciiĝi de la granda bato, kiun li ricevis dum la elsendo. Kiom malmulte mankis, por ke la sciigo por la redakcio de Paris Soir, povu esti savata! Li estus povinta senigi sin de la turmentaj imagoj kaj angoro, kiuj lin certe en la nunaj tagoj kaj noktoj obsedas. Kio ja konspiris kontraŭ li? Sed tamen eble ili estos savataj. Sed ĉu oni trovos ilin ĝustatempe?

Amaraj riproĉoj pikis lin. Kial li ne forsendis telegramon el Romo? Li havis sufiĉe da tempo. Sufiĉus nur kelkaj minutoj, dum li estis en la flughaveno. La oficisto certe volonte aranĝus la aferon.... Li ne povis antaŭvidi pereon. Cedate. Sed tio ne estis senkulpigo. Prudenta homo devas pensi pri ĉio; li devas antaŭvidi ankaŭ tion, kio ŝajnas neverŝajna...

"Sinjoro Payen," eltiris lin el la malĝojigaj pensoj la radiisto. "Ektagiĝas. Ĉu ni denove iru iom promeni en la ĉirkaŭaĵo?"

Ili tamen revenis post nur kelkaj paŝoj. La ventego furiozis ankoraŭ pli sovaĝe kaj pli ŝtorme ol hieraŭ.

Sekvis longa, senfine longa tago. La tuta konversacio turniĝis ĉirkaŭ unusola penso: ĉu oni sendos aviadilon por serĉi ilin!

"En ĉi tia vetero, certe ne," diris Generalo Gibson, ne suprenlevante la kapon de la landkarto, kiun li ankoraŭ kun intereso studis. "Ĝis la ventego ĉesos kaj la nebulo suprenleviĝos, ni ne povos esperi, ke oni povus trovi nin."

"Kiel longe tio povos daŭri?" Bakker demandis la radiiston.

"Unu, du aŭ plurajn tagojn."

"La duan, jam estos en ordo," provis rideti S-ino Gibson. "Ni esperu, ke la naturo faros al ni komplezon."

Ĉiu uzis la tempon laŭ sia povo. Iuj legis jam kelkajn fojojn la malnovajn sciigojn en ĵurnaloj, aliaj ludis kartojn, S-ro Bakker fine ĉesis esti melankolia kaj rakontis novajn historietojn. Generalo Gibson estis ĉiam klinita super la detala landkarto de Svislando kaj ion mezuris kaj kalkulis.

Payen kun la radiisto provis ankoraŭ kelkfoje trairi la ĉirkaŭan regionon, sed la ventego ĉiufoje repelis ilin.

La dua nokto en la aeroplano estis ankoraŭ pli malfacila, ol la unua. S-ino Gibson paliĝis, ŝiaj okuloj perdis sian brilon kaj ili kvazaŭ iomete enkapiĝis, sed la ridetoj, per kiuj ŝi kuracis pli efike ol per bandaĝoj, estis ĉiam la samaj; plenaj de kuraĝigo kaj kredo, ke ĉio finiĝos bone.

Matene la ventego subite ĉesis. La nebuloj suprenleviĝis kaj al la mirigitaj okuloj de la perditoj prezentis sin ĉarma, sed malkonsola panoramo. Kien ajn la okulo rigardis, ĉie troviĝis glacirokoj aŭ elstaris krutaĵoj de la montegoj. Nenie eĉ signo de la valoj kun dometoj de la svisaj montanoj aŭ signo de vilaĝeto aŭ urbo.

La perditoj antaŭe konsolis sin, ke ili eble troviĝas sur unu el tiuj glacirokoj, kiuj jam proksimis de la valoj, ke ili ekvidos, eĉ se en malproksimo, homan loĝejon; ke sufiĉos doni nokte lumsignalon kaj ili estos savitaj...

Nenio tia. Nur ondeca maro de la montegaj pintoj kaj glacirokoj. Kelkaj ankoraŭ estis kaŝitaj de la nebulo kaj malpeze fluganta neĝo; aliaj jam brilis en la matena suno. Ĝi estis panoramo, kiu turiston ravus. La perditojn ĝi plenigis per teruro kaj malespero.

Marcel Payen kaj la radiisto, armitaj per ŝtalaj stangoj, fine eliris por rigardi la ĉirkaŭaĵon.

"S-ro Bernier, ĉu mi rajtas rigardi viajn mezuraparatojn?" vokis Generalo Gibson al la foriranta radiisto.

"Kompreneble, sinjoro Generalo."

Payen kaj Bernier supreniris sur neabrupta deklivo. Ili konstatis, ke la vojo estas libera ĝis tiu loko, kie eksuprenleviĝas la kruta, nuda kaj neatingebla pinto.

Tie ili haltis. Ili ĉirkaŭrigardis. Klifoj, glacirokoj, neĝo. Ili malsupreniris al la aeroplano.

"Ĉu vi vidis ion?" bonvenigis ilin la ceteraj.

"Nenion," diris Bernier.

"Ni nun rigardu malsupren. Eble tie..." diris Payen.

Kiam ili iris sur la deklivo malsupren, ilia perspektivo estis malebligita per la alta neĝblovaĵo. Preteririnte ĝin, ili ekkriis de mirego. Ili staris sur la rando de kruta rokmuro, kiu falis vertikale en la profundon de minimume dek kvin metroj. Malsupre ĝi ŝanĝiĝis en novan neabruptan deklivon, kiu subite kondukis maldekstren malantaŭ ankoraŭ unu rokmuron.

Kio troviĝis malantaŭ ĝi?

Certe ankoraŭ novaj krutaĵoj, deklivoj, ĝis tie en la malproksimo estas malsuprenira vojo en la valon....

Ambaŭ viroj senparole rigardis sin.

Malantaŭ ili staris krutaj klifoj; antaŭ ili vertikala rokmuro. Estis certe, ke per propraj fortoj ili neniarn foriros de sur la glaciroko.

La pasaĝeroj akceptis la raporton de la du viroj kvazaŭ tute trankvile. Neniu malkaŝis, kiom malgrandiĝis la flameto de espero en la koro. Sian tutan restantan fidon ili direktis al la blua firmamento. Nur de tie povas veni la savo.

Ili decidis, ke sanaj viroj alternos tage kaj vespere en patrolado. Se ili ekvidos tage aviadilon, ili elpafos kolorajn raketojn. En la mallumo ili bruligos benzinon, kiun ili tiucele lokis je sekura distanco de la aviadilo.

La tria tago pasis en febra streĉo. Ankoraŭ nenio. La ĉielo estis pura kaj silenta. La vento jam tute ĉesis. Ĉio estis bela, sed malĝojiga. Kiam vesperiĝis, la radiisto Bernier, kiu ĵus deĵoris, komunikis, ke al li ŝajnis, ke li aŭdas bruon de motoro. Kiu povis, kuris eksteren. Vere! Ili vidis nenion, sed tute klare distingis la regulan muĝadon de la motoroj.

Bernier pafis ruĝan raketon. Poste la duan, trian, kvaran, kvinan...

La muĝado malplifortiĝis, ĝis ĝi tute silentis.

La perditoj, palaj pro ekscitiĝo, preskaŭ ne spiris. Nur post momento Bakker diris:

"Domaĝe. Ĝi certe estis aeroplano serĉante nin."

"Mi ne samopinias," diris Generalo Gibson.

"Kial, sinjoro Generalo?"

"Ĉar...." la generalo eksilentis. Nur poste li daŭrigis: "Mi ne intencis diri tion al vi. Sed cetere estas pli bone koni la realon, eĉ se ĝi estas kruda."

Ĉiuj streĉe rigardis lin.

"Mi konstatis, ke la kunpuŝiĝo difektis ankaŭ la aparatojn por mezuri geografian pozicion. Tio, kion elsendis S-ro Bernier, ege diferencas de la realo. Pro tio, oni ne serĉas nin ĉi tie."

"Kaj kie do ni troviĝas?"

"Minimume cent kilometrojn nordoriente de la loko, kiun ni komunikis al la Berna stacio!"