La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj/La Alaska Stafeto/Ĉapitro I

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antaŭparolo Indekso : La Alaska Stafeto
de František Omelka
Epidemio
Ĉapitro II

Januara vespero 1925.

Malvarma norda vento blovis rekte de la poluso. Ĝi kuregis tra la stratoj de la urbeto Nome kiel furioza ĉevalo. Ĝi fajfis, bruegis, ĝemis. Ĝi kolere atakis dikajn fenestrotabulojn kaj penetris en varmigitajn loĝejojn.

Post la sesa horo la vento ankoraŭ plifortiĝis. Ĝi suprenlevis de sur la tero freŝan neĝon, portis ĝin alten kaj pelis ĝin antaŭ sin. El malproksimo aŭdiĝis malserena bruado de grandegaj glaciblokoj, kiuj puŝis unu la alian, kuniĝis kaj denove rompiĝis, ĝis la tero tremis.

Malgraŭ la malbona vetero, ĉirkaŭ la sepa horo la pordoj de la domoj malfermiĝis kaj en la neĝblovadon eliris gepatroj kun siaj infanoj. Ili apenaŭ transpaŝis la sojlon de la domo, kiam la vento atakis ilin, ĝi ekpikis iliajn vizaĝojn kaj penetris ĝis la ostoj. La irantoj ektremis pro la malvarmo, entiriĝis en siajn peltajn mantelojn, patrinoj altiris al la infanoj ŝalojn kaj iliajn ĉapojn malsuprentiris ĝis la okuloj, sed nenio helpis. La vento haltigis ilin, pikis, sufokis, pelis larmojn en la okulojn.

"Terure!" ĝemis plenaĝuloj kaj la infanoj singultis.

Sed neniu revenis hejmen. Ĉiuj rapidis al la hotelo, kies hele lumigitaj fenestroj altiris ilin, kiel per magneta forto.

En la vasta salono de la hotelo estis tre vigle. Antaŭe apud la scenejo svarmis infanoj. Malantaŭe sidis plenaĝuloj, kiuj ridante observis la svarmadon de siaj infanoj.

"Mi diras al vi, ke fraŭlino Elias devas havi nervojn kiel ŝnurojn, por ebligi al ŝi vivi kun ili tutajn tagojn," diris maljuna Davison al sia najbarino.

"Mi opinias, ke ŝi jam alkutimiĝis," respondis la sinjorino.

"Sed tamen.... Almenaŭ por mi tio estus super la fortoj."

"En la lernejo ili certe ne estas tiom sovaĝaj," defendis la infanojn alia sinjorino. "Sed hodiaŭ--kiu ja mirus? Infana teatraĵo! Nia Tommy jam tutan semajnon parolas pri nenio alia."

"Vi pravas, sinjorino," konsentis Davison. "Nia Karlo lernis sian rolon en ĉiu libera momento. Mi mem konas ĝin jam parkere."

"Kaj la teatraĵo estas versimile tre interesa. El tio, kion mi aŭdis de nia Mary, mi komprenis, ke la teatraĵo prezentas la vivon en nia urbo de la unuaj tempoj de ĝia ekfloro," daŭrigis la konversacion plua sinjorino.

"Plej multe plaĉis al mi tiu okazintaĵo kun iu orministo," diris Davison.

"Kiu? Pri tio mi ne aŭdis," devigis atenton maljuna sinjoro, kiu ĝis tiu momento silentis.

"La afero okazis jene," ekparolis lia komunikema najbarino. "En la fino de la pasinta jarcento venadis en Alaskon multaj aventuremaj homoj kaj tiuj, kiuj sopiris je oro. Ĵurnaloj skribis pri la riveroj plenaj de oro, pri la fabelaj orŝtonoj, kiuj estas troveblaj je ĉiu paŝo. Ĉu mirinde, ke la homoj alvenadis ĉi tien amase? Nomoj kiaj Yukon, Klondike, Dawson City estis aŭdeblaj de la mateno ĝis la nokto. Ĉiu sciis, ke tiuj nomoj signifas oron kaj riĉecon. Kaj post nelonge oni povis aŭdi nomon novan, kiun pli frue neniu aŭdis. Nome, Nome aŭdiĝis el ĉiuj flankoj."


"Kiamaniere estis tiu nomo kreita?" la maljuna sinjoro interrompis la rakontantan virinon.

"Tion mi scias el la rolo de nia Karlo," klarigis kompleze sinjoro Davison. "Kiam oni eksciis pri la nova regiono plena de oro, ĉiu orministo sciis, ke tiu ĉi regiono troviĝas en la ekstrema okcidento de Alasko, proksime de Behring-markolo kaj do jam malproksime de la polusa cirklo. Sed se iu demandis, kiel la loko nomiĝas, neniu tion sciis. Oni diris, ke la regiono estas sen nomo--no name.1 La esprimon no name mallongigis la orministoj je Nome kaj tiu ĉi nomo jam restas por nia urbo."

             [Piednoto 1 : anglalingvaj vortoj = neniu nomo.}}]

"Tio estas tre interesa," kapjesis maljuna sinjoro. "Kaj kio okazis poste, sinjorino?" li turnis sin denove al sia najbarino.

"En la urbon Nome venadis la orministoj amase. Plej multaj el ili serĉis la valoran metalon individue, sed post sia laboro ili kunvenadis kaj amuziĝis kune. Nur unu neniam vizitis iliajn rondojn. Li loĝis sola en ligna barako, li sola laboris, li sola sin nutris. Neniu sciis, kiel li fartas, kaj iom post iom oni perdis intereson pri li. Atenton de la orministoj li vekis nur tiam, kiam li en kelkaj sinsekvaj tagoj ne estis videbla en sia laborloko. Kio okazis al Sam?--oni demandis unu la alian. Neniu sciis. Kiam li ne estis videbla ankaŭ en la sekvantaj tagoj, orministoj eniris lian barakon. Kaj tie ili ekvidis malgajan spektaklon."

"Kion?"

"Sam kuŝis en la lito, mortinta. Ili tuj divenis, ke li mortis elĉerpita pro la malsato. La afero estis des pli tragika pro tio, ke apud li kuŝis kelkaj saketoj kaj en ili la plej belaj orpecoj...."

"Do Sam estis riĉegulo?"

"Li povus esti, se li estus sukcesinta forveturigi la oron en civilizitan mondon. Ĉi tie la tuta riĉaĵo havis por li neniun valoron. Li mortis de malsato, kiel la plej malfeliĉa malriĉulo."

"Ĝi estis vera tragedio," diris enpense juna ĵurnalisto Hilton, kiu venis en Nome nur por scii, kiel aspektas arkta vintro. "Tiamaniere morti sur la sojlo de sia feliĉo, tio estas iom kruela."

"Jes," konsentis Davison. "Kaj oni rakontas ke similaj aferoj okazis ĉi tie pli ofte. Sed tio estas jam pasinta historio. Hodiaŭ--"

"Hodiaŭ ni aŭskultas tion, kiel fabelon," rimarkigis sinjorino Hastings. "Kaj la infanoj, kiuj hodiaŭ ludos aŭ rigardos la teatraĵon, certe opinios, ke ĝi estas fabela de la komenco ĝis la fino."

"Fraŭlino Elias certe havis malfacilan laboron, kiam ŝi verkis la teatraĵon."

"Ni havas lertan instruistinon. Estas ĝojo rigardi ŝin, kiam ŝi parolas kun la infanoj. Ĉiuj geknaboj estas en siajn rolojn enamiĝintaj."

"Kaj kiom malfeliĉaj estis tiuj, kiuj ne ludos!"

"Mi volas vidi, kiel fieraj ili estos, se la hodiaŭa vespero sukcesos."

"Kaj la publiko komencas jam esti malpacienca, rigardu!"

Vere! En la salono aŭdiĝis aplaŭdo. Komence ĝi estis nur malkuraĝa--ja nur kelkaj plej kuraĝaj knaboj aplaŭdis kvazaŭ ili provus kion diros pri tio maturaj homoj. Sed kiam ili ekvidis nur indulgemajn ridetojn, en kiuj kuŝis la sincera kompreno por infana malpacienco, la salono ektondris per plifortigita aplaŭdo kaj laŭtaj krioj.

Subite eksonis sonorilo. En tiu momento la malpaciencaj infanoj trankviliĝis kaj streĉe rigardis al la scenejo.

Sed la kurteno restis mallevita. Nur pli vigla vivo malantaŭ ĝi malkaŝis, ke tie oni finas la lastajn preparojn por la granda debuto.

Ĵus eniris la salonon kuracisto Welch kun sia dektrijara knabo Georgo. Ĉiuj ĝentile salutis la estimatan viron, kies kapableco kaj lerteco estis bone konataj.

La kuracisto kun afabla rideto respondis la salutojn kaj sidiĝis kun la civitanoj. Georgo iris inter la geknabojn.

"Ni jam timis, ke ni venos malfrue," diris la kuracisto. "Sed, kiel mi vidas, la komenco estas prokrastita."

"La infanoj jam ribelas," sinjorino Hastings rigardis al la unuaj benkoj.

"Kiu povus miri!" ridetis la kuracisto. "Ĉu ni kondutis alie, kiam ni estis junaj?"

Post nova tondra aplaŭdo aŭdiĝis la akra voĉo de sonorilo. Kaj en la trankviliĝintan salonon penetris el la scenejo konfuzitaj ekkrioj:

"Kie estas Roberto? Kio okazis al li? Ĉu vi ne vidis lin?"

"Kaj kie restas Karlo?" koleris fraŭlino Elias. "Ili faris tion belege! La publiko estas jam malpacienca kaj la aktoroj restas hejme!"

"Sinjorino instruistino, mi venigos ilin!" proponis iu knabo.

"La ventego vin forportus--ĉu vi ne aŭdas, kiel ĝi tondras? Sed.... ne gravas, infanoj! Kelkajn momentojn min atendu, mi mem venigos ilin."

Kaj la instruistino rapide foriris.

"Se tio estus iu alia....!" koleretis ĉarme vestita knabineto. "Sed ĝuste Roberto, kiu ludas la ĉefan rolon!"

"Kaj sen Karlo ni ankaŭ ne povas ludi," aliĝis knaba voĉo.

Dume la malpacienco ĉiam kreskis. La infanoj sidantaj sur la unuaj benkoj ekaŭdis, ke Roberto kaj Karlo ne alvenis, kaj la neatendita sciigo rapide disvastiĝis tra la tuta salono.

"Ĉu vi ne scias, kial ili ne alvenis? Kio retenis ilin? Eble ili forgesis, ke oni ludas hodiaŭ!"

Panikaj demandoj flugis laŭ la salono. Neniu scipovis respondi ilin. Ĉiuj akorde interkonsentis, ke ili estas malordemaj lernantoj kaj oni devus puni ilin.

Kiam la koleriĝo kontraŭ la malakurataj knaboj kulminis, antaŭ la kurteno aperis la instruistino. Momente ĉiuj silentiĝis kaj rigardis ŝian ekscititan vizaĝon.

"Estimataj ĉeestantoj! Kun granda bedaŭro mi devas komuniki al vi, ke la teatroludon, pri kiu ni ĉiuj tiom ĝojis, ni ne povas hodiaŭ efektivigi."

"Kial?" elspiris trompigite ĉiuj infanoj.

"Ĉar Roberto kaj Karlo, kiuj ludas ĉefajn rolojn, subite ekmalsaniĝis," diris rapide la instruistino kaj estis feliĉa, ke ŝi jam plenumis sian malagrablan taskon. "La enirbiletojn bonvolu teni. Ni ludos la teatraĵon, kiam ambaŭ knaboj resaniĝos."

Tio estis dirita klare, sed tamen neniu leviĝis. Ĉiuj bedaŭris, ke la afero tiel malfeliĉe malsukcesis. La infanoj preskaŭ ploris. Ili ja tiom ĝojis je la hodiaŭa tago!

Fine ekparolis Davison:

"Nu, kion fari! Almenaŭ restos al ni ĝojo post kelkaj pluaj tagoj. Kaj ĉu vi ne scias, sinjoro doktoro, kio okazis al ili?" Li turnis sin al kuracisto Welch.

"Mi ne scias. Neniu vizitis min. Eble ia malvarmumiĝo. Infano elkuras el la varma hejmo malbone vestita--"

Li ankoraŭ ne finparolis, kiam aperis ĉe la pordo la patrino de Karlo.

"Mi petas vin, ĉu estas ĉi tie sinjoro doktoro Welch?" ŝi ekscitite demandis kelkajn homojn, kiuj jam volis forlasi la salonon.

"Jes, tie--," ili montris en la mezon de la salono.

Doktoro Welch iris al ŝi renkonte.

"Kio okazis, sinjorino Brown?"

"Mi venas rekte de via domo, sinjoro doktoro. Via edzino diris al mi, ke vi estas ĉi tie. Nia Karlo subite malsaniĝis," ŝi komunikis rapide, ekscitite.

"Eble la malsano ne estas tre malbona. Kio okazis al li?"

"Mi ne scias. Hieraŭ li kuradis kiel sovaĝulo, kaj hodiaŭ li nur brulas. Mi opiniis, ke pro la ekscitiĝo pri la hodiaŭa teatraĵo. Li ja tiom ĝojis je tio--sed vespere li komencis vomi, li ekhavis febron kaj nun li plendas, ke li sentas dolorojn en la gorĝo. Mi tiom timas, sinjoro doktoro!"

"Mi tuj vizitos vin. Sed unue mi devas iri hejmen por la kofreto," diris la kuracisto kaj li rapidis al la elirejo.

En la pordo li renkontis la patrinon de Roberto.

"Sinjoro doktoro, mi petas vin, venu rigardi nian Roberton!"

Denove la sama afero. Hieraŭ ĉio estis en ordo, kaj hodiaŭ vomado, febro, gorĝo.

Homoj, kiuj ĉion aŭdis, maltrankviliĝis. Kion tio signifas? Kio trafis la infanojn en Nome?

La salono rapide malpleniĝis. Neniu jam pensis pri la teatraĵo. Ĉiuj pensoj estis direktitaj al la malsano, kiu tiom neatendite aperis.

Doktoro Welch vizitis ambaŭ pacientojn, funde trarigardis ilin, donis al ili injektojn kaj diris, ke morgaŭ matene li venos denove. Je la demandoj, pri kiu malsano temas, li respondis elturniĝeme.

Kaj kiam li revenis hejmen, atendis lin tie ankoraŭ du virinoj. Li estu tiel afabla kaj iru al iliaj infanoj....

Post la dudekdua horo li revenis. Sinjorino Welch atendis lin malpacience.

"Kio okazis tiom subite?" ŝi demandis.

"Difterio," diris la kuracisto malrapide kaj peze li sidiĝis en la fotelon.

"Ĉe ĉiuj kvar?"

"Jes. Kaj mi timas, ke ili ne restos solaj. Almenaŭ oni diris al mi, ke en ankoraŭ kelkaj domoj estas malsanaj infanoj."

"Ĉu vi havas sufiĉe da kontraŭ-difteria sero?"

"Jes, mi havas, sed.... sed mi timas--"

"Kion?"

"Mi timas, ke ĝi estas jam tro malnova kaj efikos nur malforte."

"Ho!"

"Mi ne kulpas pri tio. Novan mendon mi faris somere, kiel mi faras ĉiujare. Eble ĝi survoje perdiĝis, eble la ŝipo ne povis veturi pluen--kaj nun--"

"Kion nun?" ripetis lian vorton la paliĝinta sinjorino.

"La seron mi devas havi je ĉiu prezo!"

"Sed kiamaniere vi povas ĝin akiri? La plej proksima bakteriologia instituto estas en Seattle, tio signifas distancon de kvin mil kilometroj--kaj vi devas ĝin havi tre baldaŭ, tre rapide, ĉu ne?"

"Jes, tre rapide. Ĉar se eksplodos epidemio ĉi tie en la nordo, tiam ĝi estas multe pli kruda ol en civilizitaj regionoj. Se estus somero, oni alveturigus la seron per aviadilo. Sed nun--en tiu ĉi terura vintro--"

En la ĉambro regis profunda silento.

La kuracisto subite leviĝis.

"Kien vi volas iri?" demandis lin sinjorino Welch.

"Al la poŝtoficejo. Mi faros ĉion, kio estos en miaj fortoj."

Li surmetis pezan pelton kaj eliris en la bruantan ventegon.