La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj/La Alaska Stafeto/Ĉapitro VI

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro V Indekso : La Alaska Stafeto
de František Omelka
Leonard Seppala
Ĉapitro VII

Neniu alia povis entrepreni tiom danĝeran vojaĝon, kiom estis el Ruby al Unalaklik ol Leonard Seppala. Kiel Gunnard Kasson ankaŭ li devenis de Finnlando. Jam de sia infanaĝo li vivis en malvarma klimato kaj tial alkutimiĝis al la malmilda Alasko multe pli frue ol miloj da aliaj enmigrintoj. Lia staturo estis alta, li estis maldika. Li havis blondajn, ondajn harojn kaj bluajn okulojn, el kiuj elradiis infana ludemo kaj fera volo.

Lia kunjungaĵo estis la plej bela en la tuta Ruby. La terkulturistoj en aliaj landoj fieras pri la belaj ĉevaloj. En Alasko la viroj fieras pri siaj hundoj. Precipe la gvidanta hundo Balto, kiu ricevis la nomon laŭ la Balta maro, ĉar Seppala volis havi daŭran kaj vivan rememorigon je sia malproksima patrujo, distingiĝis per belega kresko, forto, kuraĝo kaj inteligento. Ĝi ja ne saltis laŭ ordono super bastonon, nek prezentis diversajn figuretojn, nek "petis". Sed sufiĉis, ke ĝia sinjoro diris al ĝi kelkajn vortojn kaj la hundo tuj komprenis, kion li postulas de ĝi.

De tempo al tempo okazis, ke aro da hundoj komencis interbatali. Unu signo de Seppala--kaj Balto troviĝis inter ili. Se la hundoj konkorde ĵetus sin kontraŭ ĝi, ili certe disŝirus ĝin. Sed estis preskaŭ mirinde, kiom la ĉeesto de la fortstatura luphundo efikis al ĉiuj. Sufiĉis, ke ĝi al unu aŭ du ribelantoj mordetu la orelon, ke ĝi mallonge boju, ke ĝi montru siajn dentojn kaj ĉirkaŭrigardu kiel reĝo--kaj jam estis trankvilo. La hundoj ekmurmuris kaj konfuzite retiriĝis en siajn budojn, aŭ ili komencis flati al Balto.

Komence Seppala veturis laŭ la fluo de Yukon. La vojo kondukis tra la arbaro, kiu iomete mildigis la akrecon de la ventego. Malgraŭ tio la kunjunĝaĵo iris nur tre malrapide antaŭen, ĉar ofte troviĝis sur la vojo elradikiĝinta arbo, kiun li devis ĉirkaŭveturi.

Matene li transveturis Yukon-on kaj baldaŭ atingis la ebenaĵon. Ĉi tie la danĝero kulminis. La ventego, nekatenita per la baro de la arbaro, ekfuriozis kvazaŭ freneza. La frosto plifortiĝis tiom, ke Seppala povis mezuri 60°C sub nulo. Kaj krom tio li veturis sur tia surfaco de la tero, ke ĉiu paŝo povus rezultigi teruran falon en la profundon.

Seppala konis tiajn marĉajn regionojn, kie nur la maldika surfaca tavolo estis frostiĝinta. Tia loko facile rompiĝus sub la pezo de unu hundo, tiom pli de la tuta kunjungaĵo! Pro tio li veturis tre singarde, grandparte fidante la naturan instinkton de Balto.

Horo post horo pasis kaj la monotona regiono daŭris. La hundoj estis elĉerpitaj de laco kaj de malsato, ĉar sur la vasta ebenaĵo ne estis unu loketo ŝirmita kontraŭ la ventego, kie Seppala povis nutri la kunjungaĵon. Kiam li vidis, ke li vane atendas tian monteton, li decidiĝis pri mallonga ripozo en la malferma regiono. Li haltigis la kunjungaĵon kaj disdonis al la hundoj la frostiĝintajn fiŝojn. La hundoj avide ĵetis sin al ili. Pli frue, ol Seppala venis al Balto, la duopo ĉe la glitveturilo jam pretis por pli kaj postulis per mallonga murmuro aldonon. Seppala ĵetis al ili ankoraŭ kelkajn fiŝojn kaj karesis ilin per la mano. Samtempe li rigardis al la neĝo, kie videblis kelkaj ruĝaj makuloj. Li konsterniĝis. De kio ili devenis? En tiu momento unu hundo levis la piedon kaj Seppala ekvidis sange ŝirvunditan plandon. Kompato premis lian gorĝon. Sed li tuj venkis ĝin. En Nome mortas infanoj. Ili atendas savon. Ne konvenas ĝemi kaj perdi tempon pro kelkaj ŝirvundoj.

Ankoraŭ unufoje li mankaresis la hundojn kaj li kliniĝis por preni la konduk-rimenojn.

La hundoj je la antaŭo rigardis al li. Kiam li kliniĝis, ili ŝajne supozis, ke li volas doni al ili novan porcion da fiŝo. Ili rapide ariĝis ĉirkaŭ li. Ĉiu volis esti la unua.

Kaj en tiu momento okazis io neatendita.

Eksonis mallonga, seka krako. Seppala tuj divenis, kio okazis. Sed antaŭ ol li povis forsalti, la glacio sub li rompiĝis kaj Seppala kun la glitveturilo troviĝis en la marĉaĵo.

La timigitaj hundoj saltis sur la firman glacion kaj volis forkuri. Sed Balto revenis per arka flankvojo por sia sinjoro.

"Antaŭen, Balto! Tiru!" kriis Seppala kaj klopodis suriri sur la firman glacion, sed tiu sub lia pezo ĉiam rompiĝis.

La saĝa hundo komprenis. Ĝi kuregis denove al sia gvida loko kaj streĉis ĉiujn fortojn. Tiamaniere la ceteraj hundoj estis devigataj kuntiri.

Feliĉe estis ke la kondukrimenoj estis faritaj el tre solida felo. Ili alie certe traŝiriĝus, ĉar la sledo kojnumiĝis kaj ne povis elgliti.

Fine Seppala sukcesis kuŝiĝi sur la glacion. Li kliniĝis super la perfida marĉaĵo, levetis iom la glitotrabojn kaj--la sledo ekflugis sur la firma glacio.

"Balto, haltu!" kriis Seppala kaj li pene levis sin. Li ja havis peltan veston, kiu estis taŭgigita por tiaj akcidentoj, sed tamen kelkaj gutoj penetris sub ĝin ĝis la nuda korpo kaj nun senkompate malvarmigis.

La kunjungaĵo obee haltis. Seppala atingis la sledon kaj lia unua penso estis al la paketo da sero. La pelto, en kiu ĝi estis envolvita, estis surface malsekigita, sed la interno estis absolute seka. Trankviligita li sursaltis la sledon kaj la kunjungaĵo denove ekveturis.

La ventego furiozis senĉese. Seppala sentis, ke liaj kruroj komencas rigidiĝi. Tuj kiam li konsciiĝis pri tio, li saltis de sur la sledo kaj kuris apude. Tio iomete helpis. La sango en la vejnoj komencis cirkuli pli rapide kaj lia dorso eksentis agrablan varmon. Sed samtempe kun ĝi aperis tia laciĝo, ke li devis vole nevole sursalti la sledon.

Intertempe la regiono ekŝanĝiĝis. Anstataŭ la vastaj ebenaĵoj aperis montetoj. Unue malaltaj, sed ĉiam pli kaj pli altaj, ĝis ili ŝanĝiĝis al kontinuaj montarĉenoj.

Se la vojo tra la tundro estis danĝera, ĉi tie ĝi ne estis pli sekura, ĉar malantaŭ ĉiu monteto povis neatendite troviĝi perfida abismo.

Estis jam malfrua posttagmezo, kiam li traveturis longan valon. Ambaŭflanke etendiĝis alten grandegaj montegoj, sur kiuj estis videbla neniu arbetaro. La ventego okulfrape malplifortiĝis, kaj tial la kunjungaĵo veturis pli rapide.

Subite eksonis obtuza bruego, kvazaŭ en la malproksimo ektondrus. Seppala maltrankvile ĉirkaŭrigardis. Kiam lia rigardo trafis sur la deklivon, kiu etendiĝis je la dekstra flanko altegen, li ekkomprenis kaj paliĝis.

Lavango!

La grandegaj amasoj da neĝo, kiuj liberiĝis per la propra pezo, ruliĝis en la mallarĝan valon, kiun li traveturas!

Kien forkuri? Per unu rigardo li konvinkiĝis, ke la lavango ruliĝas je tia larĝeco, ke ne estas eble saviĝi antaŭ ĝi.

Li rapide direktis sin al la kontraŭa deklivo. Li svingis la vipon kaj per laŭta ekkrio instigis la hundojn al pli rapida kuro. Sed ne estis necese fari tion. La bestoj antaŭsentis la danĝeron kaj streĉis ĉiujn fortojn por forkuri antaŭ la pereiga elemento.

Sed la lavango estis pli rapida.

Balto apenaŭ atingis la piedon de la kontraŭa deklivo, kiam tremis la tuta valo per barelsona bruego. La neĝamasoj ruliĝis en la valon kaj neatendite silentigis la ekkrion de Seppala kaj angorplenan bojadon de liaj hundoj.

La stafeto estis entombigita!

La valo trankviliĝis. Finsonis la bruego de la lavango, ĉesis la obstina lukto de la homo kun la naturo. Nur en la alto ekhurlis nova atako de la ventego.

La senmovo daŭris unu sekundon, du sekundojn, poste jam kelkajn minutojn.

Kaj subite la neĝo moviĝis. Poste denove kaj denove. Kaj jen aperis super la neĝo la kapo de Balto.

La hundo rigardis antaŭen; poste ĝi turnis sin. Ĝiaj okuloj estis plenaj de mirego. Kelkaj momentoj pasis antaŭ ol ĝi komprenis. Sed poste ĝi puŝis la piedojn en la neĝon kaj rastis kaj rastis.

Post nelonge aperis la kapoj de la unua entombigita duopo. Tiumomente Balto ĝoje ekbojis kaj komencis rasti ankoraŭ pli obstine. La du liberigitaj hundoj skuis sin kaj tuj komencis helpi Balton. Neĝo forflugis dekstren kaj maldekstren kaj novaj kaj novaj duopoj de la hundoj estis liberigataj!

Finfine aperis la sledo kaj apud ĝi Seppala. Li estis trafita per la lavango tiom malfeliĉe, ke li puŝegis per la kapo la sledon kaj senkonsciiĝis.

La hundoj ariĝis ĉirkaŭ li ĝoje bojante, sed ili tuj silentis. Ilia sinjoro ne moviĝis.

La bestoj staris konfuzite. Neniu eĉ moviĝis. Kaj eble la tuta kunjungaĵo frostiĝus en tiu pozicio, se ne ĉeestus Balto.

Kiu scias, kial ĝi tion faris. Eble ĝi volis esprimi la amon al sia sinjoro, eble vekiĝis en ĝi la sama sento, kiun ĝi havis por siaj suferantaj idoj, eble bedaŭro kaj kompato devigis ĝin al tio, ke ĝi alproksimiĝis ĝis sia sinjoro kaj....komencis ĉirkaŭleki lian vizaĝon.

Kaj tio helpis. La vundito palpebrumis kaj post momento li malfermis la okulojn. Balto ankoraŭ kelkfoje lekis lin kaj poste ĝoje ekbojis.

Seppala ĉirkaŭrigardis. La tuta kunjungaĵo kuŝis en la neĝo kvazaŭ en tombo. Dum Balto por atingi la surfacon devis tralukti nur kelkajn decimetrojn, ĉirkaŭ Seppala etendiĝis la neĝamasoj pli alten ol du metrojn. Eĉ se li ne estus vundita, el tiu ĉi tombo li neniam liberigus sin per propraj fortoj.

Li dankeme rigardis Balton kaj ankaŭ la ceterajn hundojn. Li dankis la bestojn pro si, siaj edzino kaj infanoj, kiuj streĉe atendas lian revenon, kaj pro tiuj en Nome, kiuj sopire atendas la savan seron.

La seron!

Ĝi ja devis esti kiel eble plej baldaŭ en Nome! Kaj li kuŝas ĉi tie en la neĝo, kvazaŭ li havus sufiĉe da tempo--

Li provis leviĝi, sed ne sukcesis. Lia kapo zumis, liaj okuloj nubiĝis. La tuta korpo estis kvazaŭ bruligata.

Li ekkonsciis, kiel terura estas lia situacio. Li kuŝas tie ĉi sola en la dezerto, super li bruegas la ventego, kiu senĉese ŝutas novajn kaj novajn neĝtavolojn--kaj malproksime li estas atendata kun firma fido. Li trompos iliajn atendon kaj esperojn. La paketo, kiu jam veturis milojn da kilometroj, kiun tenis tiom da manoj de oferemaj homoj, haltos ĉe li. Seppala ne alvenos.

La turmentaj pensoj kaŭzis al li pli grandajn dolorojn ol la vundita kaj frostigita korpo. Kaj nur la dolorigaj pikoj de tiuj pensoj devigis lin denove leviĝi. Li ŝanceliĝis kaj falis denove en la neĝon. Tion li ripetis kelkfoje, ĝis li fine sukcesis rampi sur la sledon.

"Veturu, Balto!" li diris senenergie kaj senkonsciiĝis.

Balto tiris la sledon el la tranĉeo, kiun ĝi kun la hundoj elfosis, kaj veturis sur la deklivo tiom longe, ĝis ili preterveturis la falegintan lavangon. Poste ĝi malsuprenveturis en la liberan valon kaj sur la ebena surfaco ili ekveturis pli rapide. De tempo al tempo li rigardis malantaŭen por konvinkiĝi, ĉu Seppala kuŝas ankoraŭ sur la sledo.

La kuranta stafeto prezentis neesprimeble malgajan bildon. Seppala kuŝis sur la sledo sen moviĝo. La hundoj, kvazaŭ ili scius, ke ĉi tie okazas io eksterordinara, veturis serioze kaj trankvile.

Subite la sledo puŝiĝis je ia malmola elstaraĵo. Ĝi suprensaltetis, ŝanceliĝis kaj tuj sekve Seppala kuŝis sur la malmola neĝo. Falante li puŝiĝis per la kapo al la tero tiom forte, ke la doloro vekis lin el la senkonscio.

Li sidiĝis sur la tero kaj konfuzite ĉirkaŭrigardis. La sledo estis jam kelkajn metrojn antaŭ li kaj veturegis pluen.

"Balto! Balto!" li vokis ekscitite.

La hundo rigardis malantaŭen kaj revenis al sia sinjoro. Ĝi kelkfoje ekbojis kaj komencis froti sin ĉe la kruroj de Seppala.

"Vi estas bonkora, Balto," karesis ĝin Seppala. Kaj rigardinte la kompason li aldonis: "Vi kondukas nin bone."

Dua nokto vualkovris la neĝblovitan regionon. Kaj la ventego ne ĉesis.

Seppala nutris la hundojn kaj daŭrigis la veturon la tutan nokton. De tempo al tempo li veturis kun plena konscio, sed jen kaj jen li senpove dormetis. Kaj tiam la sekureco de la veturo restis nur ĉe Balto.

La duan tagon la stafeto jam nur treniĝis. Ĉiuj hundoj havis la piedojn tiom ŝirvunditaj, ke post la kunjungaĵo restis strio de ruĝa sango. La korpojn de la bestoj kaj de la elĉerpita homo skuis febro.

En kompatinda stato la stafeto atingis Unalaklik-on. Ĝi veturis pli ol 250 kilometrojn, estis survoje kvardek kvin horojn kaj travivis neesprimeblan suferadon.

La Unalaklikanoj, kiuj vivis jam kelkajn horojn en atmosfero de timo kaj espero, veturis renkonten al Seppala. Ili volis premi lian manon, danki lin, doni al li refreŝigaĵon.

Seppala ĉirkaŭis ilin per malforta rigardo, senvorte montris al la paketo da sero kaj preskaŭ neaŭdeble flustris:

"Flegu la hundojn!"

Poste li renversiĝis kaj senkonsciiĝis.

En tiu momento jam Gunnard Kasson alfiksis la paketon al sia sledo.

Kaj dum oni forkondukis la hundojn kaj forportis la senmovan korpon de Seppala, por redoni al li la vivon, la lasta, la decida ero de la stafeto direktis sin al la maro.