La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj/La Alaska Stafeto/Ĉapitro VII

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro VI Indekso : La Alaska Stafeto
de František Omelka
Inter vivo kaj morto
Ĉapitro VIII

Jam de tiu momento, kiam venis al Nome la sciigo, ke la stafeto ekveturis, la loĝantoj de la urbo respiris. Ili sciis, ke oni ankoraŭ ne venkis. Ili sciis, ke la ĉefa lukto kun la mortinsida malsano nur ekestas. Sed tamen la malespero cedis al la espero.

Doktoro Welch maljuniĝis en tiuj kelkaj tagoj almenaŭ je dek jaroj. Ja ne estis facila tasko vizitadi la pacientojn, kiuj rigardis al li kun senfina fido, kaj ne povi doni al ili la efikan medikamenton.

La poŝtejo estis ĉiutage sieĝata. La depeŝojn pri la proksimiĝanta savo jam atendis kun malpacienco ne nur doktoro Welch kaj la ĵurnalisto Hilton. La gepatroj de la malsanaj infanoj, ankaŭ tiuj, en kies domo la malsano ankoraŭ ne aperis, rapidis kelkfoje dum la tago al la poŝtejo por demandi, kio estas nova.

Ĉiu parto de la stafeto estis sekvata kun senspira streĉo. La nomojn de la veturantoj oni elparolis kun admiro kaj respekto. Kaj post ĉiu depeŝo sciiganta, ke ankoraŭ unu viro ekveturis, granda ŝtonego falis de sur la koro.

Tiun tagon, kiam el Ruby ekveturis Seppala, la vivo en Nome estis neordinare vigla. Neniel gravis la malpermeso pri amas-kunvenado. La homoj estis tiom impresitaj per tiu granda sciigo kaj ili devis komuniki al iu siajn sentojn.

"Ĉu vi jam aŭdis?" demandis unu la alian renkontiĝinte.

"Pri kio?"

"Nu, pri Seppala!"

"Ho, Seppala! Bonega homo...!"

"Kaj kion vi opinias--ĉu li sukcesos?"

"Li sukcesos. Seppala alvenos. Certe!"

"Sed la vojo estas tiom longa kaj--"

"--kaj danĝera, mi scias. Sed iu diris, ke li konas Seppala-n. Laŭdire li estas viro kvazaŭ el ŝtalo. Kaj mi--mi mem ne scias, kial mi tiom fidas lin. Sed io senĉese diras al mi, ke Seppala alvenos."

"Nur ke...!"

Ju pli longe la telegraf-oficejo en Unalaklik silentis, des pli multe kreskis la fido al Seppala. Neniu volis malesperi. Neniu havis sufiĉe da forto por allasi la penson, ke Seppala povus perei en la dezerto. Ili vidis la teruran polusan ventegon, kiu eĉ en ilia lando estis supernormale akra. Ili sciis, ke la regiono, kiun traveturas Seppala, estas plena de danĝeroj. Ke tie troviĝas perfidaj marĉaĵoj kaj montoj kun abismoj. Ke tie vivas malsata kaj danĝera bestaro.

Kaj tamen ili kredis. Ili kredis kun tiu stranga kredo, kiun la homo kapablas havi nur tiam, kiam al li jam nenio alia restas. Ili krome ja bezonis ĝin, ĉar nur tiamaniere ili povis forpeli la ombrojn de la malespero kaj dubo, kiuj en iu kaŝita anguleto de iliaj animoj neforpeleble nigris.

Sed kiam venis la depeŝo pri la alveno de Seppala en Unalaklik, kiam la tutan vesperon kaj longe tra la nokto estis aŭdebla neniu alia frazo ol "Seppala alvenis!", kiun ili elparolis kun malsekiĝintaj okuloj kaj tremantaj lipoj--nur tiam ili senvorte konfesis, kiom bazita sur espero estis ilia kredo...

La ekscito kulminis, kiam Unalaklik komunikis, ke Gunnard Kasson estas survoje.

Gunnard Kasson!

Pri li pensis doktoro Welch tage kaj nokte. Kaj ne nur doktoro Welch. Ankaŭ aliaj viroj en Nome kaj, sekve de la komunikoj de Hilton, en la tuta mondo. Kaj kompreneble precipe la patrinojn, kiuj kun rideto sur la vizaĝo, sed kun la koro sanganta, kliniĝis super malsanaj infanoj kaj ilin konsolis, ĝojigis kaj kuraĝigis la nuraj du vortoj: Gunnard Kasson...

Jam la sono de la fiera nomo povis plifortigi. Ne estis necese koni Gunnard Kasson. Sufiĉis elparoli lian nomon, malmolan kaj koncizan, kaj jam oni vidis antaŭ si la viron, kiu povis kuraĝe vizaĝ-al-vizaĝe starigi sin kontraŭ eĉ la plej granda danĝero.

Gunnard Kasson estas survoje.

Ĉu li venkos?