La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj/La Alaska Stafeto/Ĉapitro XI

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro X Indekso : La Alaska Stafeto
de František Omelka
Fino

Pasis unu jaro.

Kaj denove fajfis malvarma norda vento de la poluso.

Loĝantoj de la urbo Nome sidis en la varmigita salono de la hotelo kaj atendis komencon de la infana teatraĵo.

"Do, la infanoj tamen ĝisatendis la aferon!" diris Davison.

"Espereble ĝi ne estos denove tiel malfeliĉe prokrastata, kiel pasintjare!" diris kun ekĝemo sinjorino Hastings. "Kredu al mi, mi ne volas eĉ rememori tion."

"Ni ĉiuj suferis sufiĉe," kapjesis Davison. "Sed via situacio estis tamen la plej malbona, sinjoro doktoro!" li turnis sin al doktoro Welch.

"Nu, tio estas jam for..."

"Sed kiam venis la sero, la morto versimile tre ekkoleris kontraŭ ni," ŝercis la ŝerifo. "Ja jam de tiu momento kiel en fabelo: fino de la mortado, fino de plua disvastiĝado de la difterio."

"La tuta malfeliĉo alportis tamen ankaŭ ion bonan," diris maljuna sinjoro.

"Ion bonan? Kiel do?" Ili ne komprenis kaj demande rigardis la homon, kiu diris tiom strangajn vortojn.

"Ĉu vi ne rimarkis, kiel la malfeliĉo kunigis nin ĉiujn? Kiel ni estas de tiu tempo iel aliformigitaj?"

"Nu, tio estas vero. Dum la tuta jaro ĉi tie ne estis eĉ unu konflikto. La advokato ĉi tie baldaŭ mortos pro malsato."

"Mi opinias, ke krom la malsano, kunigis nin ankoraŭ io alia," diris enpense Davison.

"Kio?"

"La stafeto."

"Ho, la stafeto...! Eĉ hodiaŭ homo preskaŭ ĉesas spiri pripensante la heroecon de tiuj kuraĝuloj!"

"Mi bedaŭras nur tion ke krom Kasson ni vidis neniun el ili. Rigardu, la afero estas vere stranga: kelkaj viroj batalegas, ili riskas sian vivon--kaj ni neniam eĉ ekscios, kiel ili aspektas."

"Ni povus inviti ilin al Nome, sed, imagu, tia malproksimeco!"

En tiu momento oni sonorigis la trian fojon kaj la prezento komenciĝis.

Infanoj prezentis la teatraĵon, kiun ili konis jam antaŭ unu jaro. Kiam la epidemio estis forpelita, apenaŭ restis sufiĉe da tempo nur por la ekzamenoj, tial ili prokrastis ĉion ĝis la vintro. Ĉiu akto estis rekompencita per meritita aplaŭdo.

Kiam la teatraĵo estis finita, la ŝerifo stariĝis antaŭ la publiko kaj diris:

"Karaj amikoj, restu ankoraŭ momenton sur viaj lokoj. Mi havas por vi malgrandan surprizon."

Ĉiuj denove sidiĝis kaj scivoleme rigardis al la scenejo. La ŝerifo mansignis al la knaboj, por ke ili montru ekranan tolon. Projekciisto foriris en sian kabaneton.

La scivolemo de la vizitantoj kreskis duoble.

La aparato ekzumis, lampoj estingiĝis. Kaj sur la blanka tolo aperis la surskribo: _La Alaska stafeto_.

En la salono ekmuĝis, sed denove trankviliĝis.

Aperis stacidomo en Nenana. Tuj poste Will Shannon kun siaj hundoj.

En tiu momento kvazaŭ iu donis signon, la vizitantoj stariĝis sur siaj lokoj, aplaŭdis, ĝojkriis, premis reciproke la manojn, larmis.

Kaj jam defilis la ceteraj herooj: Wurd Kalland, Emil Erikson, Leonard Seppala, Gunnard Kasson. Ĉiu kun sia kunjungaĵo. Gunnard Kasson kun kvin hundoj.

La salono subite pleniĝis per brilo de blindiga lumo.

Kaj kun tiu ĉi lumo en la animoj disiris la Nomanoj en siajn hejmojn...


Fino