La Alaska Stafeto kaj Kaptitoj de la Glacirokoj/La Alaska Stafeto/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Iom pri la aŭtoro Indekso : La Alaska Stafeto
de František Omelka
Antaŭparolo
Ĉapitro I

ALASKO—malproksima lando en amerika nordo. Malmilda lando de kruelaj frostaj kaj neĝblovadoj. La lando de longa vintro kaj mallonga somero. La lando de senfinaj kaj dezertaj ebenaĵoj, de ĉielatingaj montoj kaj rabaj fluoj de riveroj. La lando, kiu en la fino de la pasinta jarcento fortege spiregis pro la alfluo de orministoj, kiujn tien allogis febraj fantomoj de oraj vejnoj kaj flave brilantaj montriveretoj. La lando, kiu—kiel neniu alia—estis la atestanto de kapturne rapida kresko de fieraj urboj kaj ilia mnlgaja bankroto. La lando preskaŭ senhoma, ĉar por unu homo—blankulo, Eskimo aŭ Indiano—estas spaco da 25-kilometra kvadrato....

Kaj al tiu ĉi malproksima angulo de nia terglobo estis direktataj antaŭ malmultaj jaroj la okuloj de la tuta mondo. Milionoj da koroj batis pli rapide ol kutime. Tio ne estis sciigo pri iaj novaj trovaĵoj de multekosta metalo, kio vigligis la loĝantojn de ĉiuj regionoj, kien penetris la civilizo. Ne tio estis io alia. Delikataj koroj estis premataj de doloriga kompato pro la tragedio, per kiu estis trafita la urbo Nome. La tuta mondo kliniĝis en humila respekto kaj senlima admiro antaŭ la heroeco de viroj de la Nordo. En tiuj momentoj, kiam oni perdis la spiron pro ekscitiĝo, multaj homoj ekkonsciis kiel bele estas—esti homo. Kaj ĉiuj atendis en angora streĉo, ĉu atingos ĝustatempe sian celonla alaska stafeto.