Saltu al enhavo

La Batalo de l’ Vivo/Al la Legantoj

El Vikifontaro
Tradukita de L.L. Zamenhof
(p. Al la Legantoj)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la Legantoj.

En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris : ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.

Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto ; tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.

L. L. Zamenhof