La Botistoj/Akto tria/Dua Parto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akto tria/Unua Parto Indekso : La Botistoj
de Aleksis Kivi
Tradukita de Hilma Hall
Akto tria, Dua Parto
Akto kvara

(La Mezvoja drinkejo. Ambaŭflanke tableto. Je la dekstra tableto sidas ZAKARIO kaj IVARO, antaŭ si ili havas brandobotelon kaj glasojn. Je la maldekstra tableto sidas NIKO apud bierkruĉo.)

NIKO (aparte, trinkinta el la kruĉo). Treege mi estas laca. Maristo ne kutimas marŝi laŭlonge malebenajn kaj polvajn vojojn. Diablo! La poplitoj rigidiĝas, kiel ĉe ĉasata leporo, kaj mi ne scias kiam atingi hejmon, se iu terkankro min ne akceptas en sia veturilo. Sed tiu trinkujo forprenas mian lastan moneron, poste malplena 73 estas la monujo. Tamen ne maltrankviliĝu, venos tempo, venos konsilo. (Trinkas.) Kiaj malsaĝuloj estas tiuj ambaŭ apud la alia tablo?

IVARO. Pripensu, onklo Zakario, hodiaŭ vespere, ĝuste ĉi-vespere Esko revenas kun sia juna edzino de la edziĝvojaĝo, kaj mi, kiu laŭ via scio, devas venigi spicon por la postfesto, troviĝas tie ĉi kun du malplenaj manoj. Tondro kaj fulmo, onklo Zakario!

ZAKARIO. Ĉio finiĝos bone, se nur ni agas laŭ mia propono. Fidu al mi, Ivaĉjo! Ne malĝoju! (Ivaro trinkas.)

NIKO (aparte). Malpliaĝa filo de la botisto Tobio kaj frato de Marto, nun mi konas ilin!—Ŝajnas, ke ĉio ne estas, kiel devus. (La drinkeja mastro envenas.)

IVARO. Kion vi diras, mastro, la komplezema homo, tiel helpema al ĉiuj? Rekompencon vi ankaŭ ricevos en la lasta tago, plenan rekompencon, ĉar vian malgrandan soifantan najbaron vi ĉi tie sensoifigis.

LA DRINKEJA MASTRO. Hi hi hi! petolulo!—Mi povas sciigi al vi ion.

IVARO. Ĉu ni ne pagis al vi?

LA MASTRO. Ĉio estas pagita.

IVARO. Nu, pri kio vi do murmuras?

LA MASTRO. Mi murmuras pro tio, ke, se ni havus bonŝancon, ĝi povus al ni doni treegan ekpuŝon!

IVARO. Se ĝi ekpuŝus nin en inferon, estus feliĉe por ni ĉiuj.

ZAKARIO. Ivaro, nun vi ebriiĝis!

IVARO. Dank’ al la drinkeja mastro, limimpostisto de Beelzebubo.

74 ZAKARIO. Fermu vian faŭkon, knabo!

LA MASTRO. Ne, mia gasto; ĉiuj havas parol- kaj ŝercrajton tie ĉi. Ne ĝenu vin, gastoj miaj!

ZAKARIO. Vi ion parolis pri ekpuŝo de bonŝanco, kion vi opiniis?

LA MASTRO. Jen la afero: oni rakontas, ke en ĉi tiu regiono antaŭ nelonge vidiĝis la lerta ŝtelisto, kiu de fremdlanda grafo ŝtelis grandegan sumon, kaj al kies kaptanto estas promesitaj sepcent taleroj.

ZAKARIO. Kia estas lia eksteraĵo?

LA MASTRO. Tondita tonsurhararo, malgranda pintbarbo kaj nigra makulo proksime al la maldekstra naztruo.

IVARO. Precize!

ZAKARIO. Sama viro!

LA MASTRO. Ni estu atentaj: eble li baldaŭ eniros tien ĉi. Kaj se ni sukcesus lin kapti, ĉu ne estus ekpuŝo de bonŝanco?

ZAKARIO. Granda ekpuŝo!

IVARO. Se mi ekvidus lin, tuj mi lin ŝnurligus, igus en mian veturilon kaj ĝoje rapidus hejmen kun mia monŝarĝo, kaj poste al polica komisaro.

NIKO (aparte). Bone, bonege! Petolaĵo tre gaja ekprezentiĝas al mi kaj eble havigos al mi senpagan hejmrevenon.—Provi taŭgas! Antaŭen, Niko, kaj estu egale ruza kiel ĉiam. La drinkeja mastro min helpu. (Al la mastro.) Mastro, aŭskultu al mi!

LA MASTRO. Volonte!

NIKO (flankeniras kune kun la mastro). Kredeble vi ne konas min?

75 LA MASTRO. Unuan fojon mi vidas vin.

NIKO. Vi eraras, mastro mia. Multajn kruĉojn ni kune malplenigis.

LA MASTRO. Tion mi ne memoras. Diru vian nomon!

NIKO. Se mi forigus tiun barbon, certe vi trovus malantaŭ ĝi vizaĝon de antaŭa Niko Järvelä.

LA MASTRO. Ho, vere! (Ili premas manojn unu al la alia.)

NIKO. Sed silentu, mastro!—Mi volus ŝerce aranĝi artifikaĵeton, por kio mi petas vian helpon. Ni eniru vian vestibloĉambron kaj dum mi forrazos tiun barbon, vi tondos mian hararon kaj donos al mi alian jakon kaj ĉapelon. Sur pinto de l’ mentono mi lasos pintbarbon kaj metos nigran makuleton apud la nazo, kaj jen la granda ŝtelisto estas preta. Mi denove envenos, la tieuloj ekkaptos min; kaj ili eĉ ligu min per ŝnuro; tio nenion faros, sed hejmen ili min senpage veturigos. Imagu al la rido kaj ĝojbruego, kiun ĉio ĉi kaŭzos.

LA MASTRO. Tio ŝajnas treege sagaca, sed atentu, ke ĝi ne alportu al vi malplezurojn. Ĉu vi tuj kaj klare povas identigi vin?

NIKO. Estu kiel ajn, mi ne cedos de tiu ŝerco pro iu ebla malplezuro. Plue, kiam la ŝtelo okazis mi min nutris per akvo kaj pano en la malliberejo de Abo kaj al Abo mi alvenis rekte el la angla ŝipo.

LA MASTRO. Bone! Ni ekkomencu!

NIKO. Atendu! (Kun pli laŭta voĉo.) Kion mi ŝuldas al vi?

76 LA MASTRO. Ses kopekojn, bona gasto.

NIKO (pagas). Adiaŭ!

LA MASTRO. Bonan vojaĝon! (Niko foriras.)

IVARO. Mi volus scii, kiu estis tiu barbulo.

LA MASTRO. Li estas maristo, se mi ne eraras. (Rigardas tra la fenestro.) Eĉ lia irado tion pruvas.

IVARO. Li ŝajnas al mi ne malŝatanta la ĉevalaĉon de alia.

LA MASTRO. Mi kredas ke li estas honesta viro. (Iras.)

ZAKARIO. Nun ni ekveturu, knabo mia.

IVARO. Kien?

ZAKARIO. Hejmen, kompreneble.

IVARO. Neniam!

ZAKARIO. Kion vi opinias?

IVARO. Neniam, onklo Zakario, neniam hejmen!

ZAKARIO. Kien do?

IVARO. En la pendingon!

ZAKARIO. Knabo, ĉesu parolaĉi!—Hej! Ĉu vi ankoraŭ estas murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis!

IVARO. Ĉio ŝanĝiĝis, ĉio estas returnite kaj renversite, kiel la piedvestaĉo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antaŭaj tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi fariĝis gaja kaj babilema kvazaŭ hirundo; nun, kvankam per kulerego mi verŝus en la faŭkon, miaj okuloj nur griziĝas, kaj anstataŭ la antaŭa agrablega sento, mi nun sentas nur konfuzaĵon en la kapo, kaj la menso estas ĉiam nigra kiel la flanko de brandkaldrono.

77 ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l’ menso. Ni malkonfuzas nin el tiu afero kvazaŭ anĝeloj. Ĉio prosperos bone, eĉ bonege, kaj la kapon ni ne bezonas klini.

IVARO. Ĉio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn.

ZAKARIO. Pli facile mi povas ĉesigi iradon de la suno, ol havigi al vi dek talerojn.

IVARO. Sed ĝuste tiun sumon faris la prezo de l’ ŝarĝo kaj la mono por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.—Mi ja devis aĉeti al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por ŝiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono, Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita.

ZAKARIO. Ĉion ja forprenis la rabistoj.

IVARO. Tiu senkulpigo ne taŭgas. Se oni rakontus al mi tian historion, tuj mi antaŭsentus alian kaj baldaŭ divenus la verecon; kaj certe ekzistas aliaj egale saĝaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo ne savos nin. Neeble estas kaŝi nian diboĉadon en Hämeenlinna, kiun tiel multaj povas atesti; ĝi estos malkaŝata.

ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l’ tempo jam intervenis. La afero nur mallaŭte sentiĝos kiel malproksima fulmotondro, kaj ĝis tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi ĉiujn. Se ni tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego fariĝus kaj ni evitu la sagon.

78 IVARO. La sagon en formo de vipo.

ZAKARIO. Ĝin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon.

IVARO. Maltaŭga konsilo. Eble ili jam eksciis ĉion.

ZAKARIO. Neeble.—Nun kuraĝe antaŭen, knabo mia!

IVARO. Ne!—Unue havigu dek talerojn!

ZAKARIO. Neeble!

IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno, vi do ankaŭ helpu min!—Dek talerojn, onklo!

ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon.

IVARO. Tio okazu! La nuko anstataŭu ĉion, ĝuste tion mi ankaŭ pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaŭ iru en la pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian ĝis la morto!

ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu!

IVARO. Tiam ni silentos kaj dolĉe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni ambaŭ pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por serĉi kurbbranĉan, fortikan kaj ĉiamaniere konvenan pinon. En la faro mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi. Nun ni ekiru, onklo!

ZAKARIO. Knabo!

IVARO. Vi kredas, ke mi ŝercas, ke mia parolo ŝajnas tia. Nu, ja! eble mi ŝercas meze de l’ suĉkirliĝo de l’ morto, jes, eble mi ridas rekte al la barbo de l’ Hadesestro, ĉar 79 tia estas mia karaktero. Sed mia intenco estas neŝanĝebla. Al morto mi iras! Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon enŝovi sub la kaldronon.—En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi estis al mi satano, tentanta spirito de l’ mallumo.

ZAKARIO. (Retiriĝas timeme al la pordo.) Trankviliĝu, Ivaro, trankviliĝu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo, pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en alia ĉapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per larĝe malfermitaj okuloj.)

ZAKARIO (aparte). Estas li!

IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas!

ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumiĝi!

IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaŭ la pordo.)

NIKO. Ĉu oni tie ĉi ricevas brandon?

ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.) Mi ŝvitegas. La afero nur prosperu!

NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo?

ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi.

NIKO. Mia tempo urĝas.

ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.—(Aparte.) Estas li!

80 NIKO. Ni havas belan veteron.

ZAKARIO (aparte). Altkreska viro, mi tre malkvietiĝas. (Laŭte.) Jes, la vetero estas kontentiga.

IVARO (aparte ĉe la pordo). Feliĉino, mi preĝas vin, montru foje ankoraŭ al mi vian vizaĝon, unu momenton ĝin briligu! Videtigu ĝin eĉ iomete, mi petegas vin!—Ĉio sukcesos!

ZAKARIO. Pardonu al mi, de kie vi venas?

NIKO. El Naantali.

ZAKARIO. Kaj kien vi iros?

NIKO. Al Naantali.

ZAKARIO. Do al via hejmo?

NIKO. Mi hejmen reveturas el Käkisalmi.

ZAKARIO. Certe tre gravaj aferoj vin devigis fari tiun vojaĝon?

NIKO. Mia onklino mortis tie, mi kredis min heredanto de l’ maljunulino, sed ho ve! mi revenas pli malriĉa ol mi ekiris. La parencoj de ŝia edzo forprenis ĉion, kaj min ili tre insultis; ĉie, bonaj amikoj, la maljusteco regas.

ZAKARIO. Mi bedaŭras vian fatalan sorton. Ĉu la tutan vojon vi piediris?

NIKO. Jes, kiel la botisto de Jerusalemo.

ZAKARIO. Neniu tornistro sur la dorso, nek paketo en la mano?

NIKO. Malriĉa diablo, malriĉa diablo!

ZAKARIO. Nenia dubo plu! (Gestas avertante per la pugno al Ivaro. Laŭte.) La leĝo estas severa, bona najbaro, montru al mi vian pasporton!

81 NIKO. Kion ni faras kun pasporto; finnoj ni ja estas ĉiuj.

ZAKARIO. Certe vi parolas nian lingvon. Sed kiu pro tio povas ĵuri ke vi estas finno? Kaj ŝajnas al mi ia fremda dialekto ĉe vi.—Montru al mi vian pasporton, viro! (Niko sin ĉirkaŭrigardas malkviete.) Pasporton!

NIKO. Vi ne povas ĝin legi.

ZAKARIO. Bone mi povas, nur ĝi estas en nia gepatra lingvo.

NIKO. Ĝi estas en sveda lingvo.

ZAKARIO. Montru ĝin tamen! (Niko kuras al la pordo. Ivaro kaj Zakario sin ĵetas sur lin. Zakario krias.)

IVARO. Haltu, viro! (Ĉiuj tri batalante ĉirkaŭmoviĝas sur la scenejo.)

ZAKARIO. Ne lasu lin, Ivaro, haltigu lin kiel morto. (La mastro envenas.) Alportu ŝnuregon, mastro! Pro Dio, alportu ŝnuregon!

LA MASTRO. Tuj, tuj! Ne forlasu lin. (Iras.)

ZAKARIO. Alkroĉigu viajn ungegojn en lin, Ivaro! Ne liberigu lin, ne liberigu lin!

IVARO. Mi ne liberigos lin, ne, kvankam mia skapolo disiĝus ĝis la ripoj. (La tumulto pliiĝas.)

ZAKARIO (kun plendanta voĉo). Li forkuros de ni, li forkuros. Rapidu por helpi, ĉiuj homoj! (La mastro alvenas kun ŝnurego.)

LA MASTRO. Nu, nu, submetiĝu, fripono! (La batalado ĉesas.) Vane vi baraktas, malbonulo!—Donu bele la manojn!

82 IVARO. Donu al mi la ŝnuregon. (Kunligas la manojn de Niko.)

LA MASTRO. Ĉu vere, jen do troviĝas nia birdo, jen malbonsorte alkroĉigita. Ho, vi petolulo! (Aparte.) Mirinde, kiel li povas konservi seriozecon.

NIKO. Ne ligu min tiel firme.

LA MASTRO. Ne tro streĉu la manojn de mizera satano.

ZAKARIO. Nur tiel, ke ili restos ligitaj, kvazaŭ en ŝraŭbtenilo! Ho, nun la viro estas en niaj manoj kaj tiel same sepcent taleroj.

IVARO. Sepcent taleroj! (Niko faras subitan movon al la pordo. Zakario ekkrias, ĉiuj sin ĵetas sur lin, malhelpante lian forkuron.)

IVARO. Ne tiel, knabo mia!

ZAKARIO. Kondutu vin bone! alie vi ricevos vangfrapon.

NIKO. Mi ja submetiĝas kiel ŝafo.—Nu, okazu kio okazos, malĝojo kaj ĉagreno ne apartenas al mia karaktero.

ZAKARIO. Ĉu vi bonvolas diri al ni vian nomon?

NIKO. La nomon vi trovas en la pasporto.

ZAKARIO. Kie estas la pasporto?

NIKO. En mia brustpoŝo.

ZAKARIO. (Elprenas la pasporton el la poŝo.) Bone, bone! Tiu pasporto fariĝos al vi multekosta, ĉar certe ĝi estas memfarita.—Ni konservu ĝin. (Enmetas la pasporton en sian propran poŝon.)

NIKO. Kiamaniere vi nun intencas agi por mia plejbono?

83 IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la manojn de nia komisaro.

NIKO. Pro kio en liajn manojn?

IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaŭ ol ni?

NIKO. La kaŭzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l’ ĉielo.

LA MASTRO. Ha ha ha!

ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Plaĉas al mi iom petolŝerci kun li. (Laŭte.) Mi demandas vin: ĉu vi konas iun riĉan fremdlandan sinjoron?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. En Finnlando?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas ŝtelita grandega monsumo, kaj pro tio mi nun demandas vin, ĉu vi konas grandan, grandegan friponon?

NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la perditan monsumon.

ZAKARIO. Lia eksteraĵo?

NIKO. La kapo estas de verto ĝis la frunto kvazaŭ nudigita de skabio, sub la frunto du ruĝaj okuletoj rigardaĉas, kaj sub la dekstra estas nune ia flavblua ornamaĵo; plie lia vizaĝo havas formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksteraĵo, kaj mi garantias, ĝi estas eksteraĵo de plej granda fripono sur la terglobo.

IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono la leĝo ĝis nun ne tute povis 84 alpremi sur kapon de onklo. Mi ekkoleregas pro mia onklo.

ZAKARIO (al Niko). Ĉu vi nomis min ŝtelisto?

NIKO. Ĉu mi nomis vin ŝtelisto?

ZAKARIO. Mi demandas vin: ĉu vi nomis min ŝtelisto?

NIKO. Mi demandas vin: ĉu mi nomis vin ŝtelisto?

ZAKARIO. Tion vi faris, ĉefŝtelisto!

NIKO. Tion pruvu, kaj pruvu ankaŭ, ke mi estas ĉefŝtelisto.

IVARO (aparte). Plie, plie, laŭ tia maniero!

ZAKARIO (aparte). Bandito!

IVARO. Onklo, ni frakasu la malhonorulon!

ZAKARIO. Ne, Ivaro, kial agi infane kaj nin pereigi pro la paroloj de tiu ridindulo?—Sed li estas spriteta. Hi hi hi! Vere, li estas iomete, kaj pro tio li ricevu ektrinkon. Ektrinkon, mastro, alportu al li ektrinkon! (La mastro verŝas ektrinkon en buŝon de Niko.) Ĉiun genieron, eĉ etan kiel pedikovon, oni devas ŝati. Kaj tio estis spritaĵo, kvankam tre malgrava. Nun, ektrinkon ĝi tamen valoras.—Ivaro, jam estas tempo ekveturi, kaj kun ĝojo ni nun tion faras; mi scias, ke vi nun deziras atingi la hejmon, kvankam antaŭ nelonge vi ĝin timis alproksimiĝi. En unu momento ĉio povas ŝanĝiĝi.

IVARO. Ĵus malriĉa kiel rato, nun posedanto de sepcent taleroj! Ĉu mi do timus la hejmon, eĉ kvankam mi estus malŝpareginta dekfoje pli?

ZAKARIO. Ni revenos kvazaŭ sinjoroj.

85 IVARO. Ili bonvenigos min kvazaŭ grandsinjoron.

ZAKARIO. Bone!—Ni rapidu!

LA MASTRO (aparte). Mi volas iomete pliigi la petolŝercon. (Laŭte.) Bonvolu atendi, mi petas vin. La viro estas kaptita en mia domo kaj je la kapto mi helpis vin; pro tio mi ricevu trionon de la promesita rekompenco.

IVARO. Hontu, mastro!

ZAKARIO. Kontentiĝu kun kvin taleroj.

LA MASTRO. Bonaj najbaroj, estu justaj. Mi petas trionon, ĝin vi ŝuldas al mi.

IVARO. Al infero, mastro! Ĉu vi intencas malheligi mian feliĉon, vi satano, ĉirkaŭata de bluaj flamoj?

ZAKARIO. Ni silentu en lia ĉambro. (Aparte al Ivaro.) Lasu min klarigi la aferon kun li. (Iras flanken kun la mastro.) Inter kvar okuloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.—Aŭskultu al mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l’ honto kaj singardeme tanis mian dorshaŭton, ĝis unu colon dika, kaj tial mi povas fari miregindaĵojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj aŭdu plue: Se vi ne tuj cedas de ĉiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo ekflamiĝos dum malhela aŭtuna nokto, estu certa pri tio.—Mi estas de furiozaj cirkonstancoj tentita homo.

LA MASTRO (ŝajne timiĝante). Pardonu al mi, ĉar mi estis trudema. Mi petegas vin!

ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksiĝos en tiun aferon?

LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petos.

ZAKARIO. Aŭdu, Ivaro, kion li sciigas.

86 LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petas.

IVARO. Nu, vi agas prudente.

ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj.

IVARO. Du! Kiuj estas ili?

ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po tricent kvindek ni havos.

IVARO. Mi ekkoleriĝas denove!

ZAKARIO. Intrigema bubo, ĉu ni ne kune lin kaptis?

IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia ĉevalo kaj veturilo lin alkondukos al la komisaro.

ZAKARIO. Ĉu mi ne helpis vin laŭpove?

IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon.

ZAKARIO. Duonon al ambaŭ, knabaĉo, duonon al ambaŭ.

IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per tranĉilo). Kruĉon da sango!

ZAKARIO. Ivaro!

IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la tranĉilo.

ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin!

IVARO. Kruĉon da sango, se plaĉas al vi komplikigi.

ZAKARIO. Mi kontentiĝas kun cent.

IVARO. Kun kvindek.

ZAKARIO. Estu tiel.

IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune daŭrigi nian vojaĝon.

ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!—Laŭleĝe mi tamen postulos de vi la duonon.

IVARO. Sidiĝu en mian veturilon, ŝtelisto. 87

NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin por malbone vin konduti kun mi.

IVARO. Kiel reĝon mi vin kondukos, ĉar vi ja estas mia multekosta trezoro.

LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent taleroj!

ZAKARIO. Sepcent taleroj!

IVARO. Sepcent taleroj!

88