La Botistoj/Akto tria/Unua Parto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Akto dua Indekso : La Botistoj
de Aleksis Kivi
Akto tria, Unua Parto
Akto tria/Dua Parto

(Strato en Hämeenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordŝtono.)

IVARO. Kiu tago estas hodiaŭ? Mi kredas lundo, kaj morgaŭ Esko revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriaĵojn por la bonveniga festeno, sed vane. Ĉio estas konsumita kaj la prezo de rapŝarĝaĵo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne restas eĉ unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena, plena de veneno kaj malbeno!—Nun libera estas la diablo kaj en la vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj aŭdas en la varmega ĉambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaŭ naskiĝinta, idojn naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!—Kiu venas? Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfeliĉa vojaĝo. Li estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.)

ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras?

IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun tagiĝas por mi tempo de abstineco, 62 sed kun teruro mi rigardas mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie ĉi estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan kuraĝon ricevus min vesti per homa indeco!

ZAKARIO. Mi ankaŭ foje estis membro de sobreca societo, sed eksiĝis.

IVARO. Vi estis foje ankaŭ policano sed eksiĝis.

ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikaĵon faris, preskaŭ intence, ĉar ne plaĉis al mi esti policano.

IVARO. Mi scias la aferon.

ZAKARIO. Diru, kion vi scias.

IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la viro, kiu ĝin senrajte proprigis al si kaj kiun ĝuste vi devis malliberigi.

ZAKARIO. Tio okazis kaŭze de mia bonkoremeco. Ĉu estis eble malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko?

IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo.

ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la bonvolo, pri kio lia regalo atestis.

IVARO. Ĉu nur unu ektrinkon vi ricevis?

ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriiĝis kaj plue plenan »Mation»[6] en la poŝon.

IVARO. Kio estas senpermesa forpreno?

ZAKARIO. Ŝtelo.

IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas?

ZAKARIO. Ŝtelisto.

IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun ŝtelisto?

63 ZAKARIO. Ŝtelisto. Sed tiu estas tute alia afero.

IVARO. La ĝenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun ŝtelisto estas ŝtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontraŭe: vi kunagis kun ŝtelisto, pro tio vi ne estas ŝtelisto.

ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia verto kuŝas pli ol kvindek vintroj, kaj malgraŭ tio vi min ekzamenas kaj nomas ŝtelisto. Kia senhonteco!

IVARO. Onklo! Ĝis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis ĉiun mian monon kaj kune kvazaŭ porkoj ruliĝis sur pajlaĵo en anguloj de drinkejo. Ĉu ni nun malamikiĝus pro kelkaj nekonvenaj vortoj, trorapidece diritaj?

ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas malkonsentema.—Amikoj ni do restu daŭre!—Diru al mi verece: ĉu via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko?

IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis.

ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara dometo sur la plataĵo.

IVARO. Sed se panjo vin forpelos?

ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni interdisputas, eĉ interbatiĝas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas gefratoj.—Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via ĉevalo?

IVARO. Sur la korto de burĝo Nylund staras la skeleto, kovrata de bruna felo.

ZAKARIO. Ĝi staras tamen ankoraŭ!

IVARO. Jes, ĝi staras, eĉ iafoje moviĝas, kio sciigas, 64 ke la mizerulo ankoraŭ vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.

ZAKARIO. Mi revigligos ĝin; fojnon kaj avenon ĝi ricevos.

IVARO. Ĉu vi posedas monon?

ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj artifikaĵoj.

IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn aĉetaĵojn!

ZAKARIO. Nenio sufiĉas por aĉetaĵoj, tute nenio. Por la mono ni nur ricevos nutraĵon por la ĉevalo kaj litron da brando en la Mezvoja drinkejo.

IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.

ZAKARIO. Sensencaĵoj! Lertulo sin malkonfuzas eĉ el pli malfacila embaraso.

IVARO. Neeble estas liberiĝi el tiu dilemo. La prezo de l’ ŝarĝo estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en ĉio tio ĉi vi estis al mi tre helpema.

ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.

IVARO. Ĉu vi povas havigi al mi dek talerojn?

ZAKARIO. Ne eĉ moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.

IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.

ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraŭ restas.—Aŭskultu al mi! Dum la reveturado rabistoj ĉion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn, kiujn ni ambaŭ, dank’ al Dio, sufiĉe havas en kapo kaj vizaĝo.

IVARO. Diru: dank’ al brando!

ZAKARIO. Sed kia ŝajnas al vi mia projekto?

65 IVARO. Mi dubas, ĉu ili kredos ĝin.

ZAKARIO. Ili devos kredi, se plue la kondukilojn ni detranĉos kaj en la femuron de Brunulo faros vundaĵon, kiun ĝi ricevis en la tumulto dum la batalo kontraŭ la rabistoj. Ĉio tio ĉi ŝajnas tre kredinda kaj niaj propraj sangkrustaj cikatroj faras la ceteron, estu certa pri tio!—Kredu min, ĉio prosperos. Trankvile ni nun ekveturu al via hejmo.

IVARO. Estu tiel! Mi konsentas al la ruzo, ĝi prosperu aŭ ne. Al diablo ĉio!—Onklo, kiel ni ricevos duonlitron da brando?

ZAKARIO. Ne eĉ guteton antaŭ ol en la Mezvoja drinkejo.

IVARO. Ni do tuj rapidiru, onklo! Pro kio malĝoji!

ZAKARIO. Ni ekveturu, sed memoru vin konduti dece kontraŭ vojaĝantoj dumvoje. Vi posedas kuraĝon kaj karakteron de via patrino, bonan kuraĝon, sed ne ŝiajn larĝajn ŝultrojn, nek fortecon vi havas pli ol ermeno, kaj la entreprenoj de tiaj personoj povas malbone finiĝi. Neniu, kiun li ne incitus, neniu, kiu lin evitus ataki, neniu, kiu restus je distanco de li; jes, Ivaro, via kunesto estas danĝera.

IVARO. Mi ja promesas dece min konduti dum la tuta vojaĝo.

ZAKARIO. Tion vi faru ĉiam; kredu min, tio estas plej saĝe por vi!—Malfortulo iras kurban vojon, englutas multajn maldolĉajn fruktojn, multajn fivortojn, ĉiam komparante la insultaĵojn kun sia neforteco, tiamaniere li ŝteliras tra la mondon pli sendifekta ol giganto, kiu fidas al sia forteco.

66 IVARO. Sed vidu, la galo sentiĝas amara!

ZAKARIO. Malfortulo havas aŭ ne havas galon. Nur tiam la amareco sin sentigas, kiam li, kompreneble, scias estri sian humoron, kaj tiam li estas diablo; ne mire: li revenĝos.—Kredu miajn vortojn: malforteco estas feliĉo, se ni ĝin uzas nur prudente.

IVARO. Pleja feliĉo tamen estus, se forteco kaj atenteco kuniĝus. Se mi estus forta kiel urso, neofendema kiel ŝafo, saĝa kaj singardema kiel vulpo, la fajrokula vostsvinganto de l’ arbustoj, tiam mi trairus milojn da mondoj kvazaŭ sago de sorĉisto.

ZAKARIO. Tiom da bonaj ecoj al neniu estas donitaj, jen leĝo de l’ vivo. Sed nun ni ekiru kun beno! Iom min timigas, kiel finiĝos nia vojaĝo.

IVARO. Se ni nur ricevus knabinon belan en nian veturilon!

ZAKARIO. Kion plu, vi mallertulo! Ni ambaŭ estos jam sufiĉa ŝarĝo por via ĉevalaĉo. Neniun inon en nian veturilon, ho ne, knabo mia. Nun ni ekiru! (Ili foriras. Niko envenas el maldekstre, Eriko el dekstre.)

NIKO. Bonan tagon, malnova kamarado mia! Kiajn novaĵojn el via vilaĝo?

ERIKO. Mi ne konas vin.

NIKO. Kvankam kune argilkukolojn ni faris, ŝtelis kokinnestojn de dometmastrinoj, kvazaŭ kokoj ŝiris hararon unu de l’ alia kaj bravege interbatalis. Mi ja rekonas vin, maljuna fripono.

ERIKO. Kiu mi estas?

NIKO. La granda kanajlo, Eriko Keihäskoski.

ERIKO. Kaj kiu vi do estas?

67 NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Järvelä, se vi memoras lin.

ERIKO. Ho, bonsaluton!

NIKO. Jen manon, la protektato de l’ kontinento!

ERIKO. Ne tiom premu mian manon!

NIKO. La piedeto de tertalpo nun troviĝas en tenilungego de l’ markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antaŭajn amikojn.

ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizaĝon de Niko malantaŭ tiu barbego.

NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun ĝi, kiun mi posedis antaŭ du jaroj, kiu atingis la genuojn. Ĝi preskaŭ frenezigis virinojn. Promenante sur la stratoj de l’ urbo nelkalkulebla amaso da ili ĉiam min sekvis, kiel aro da fiŝetoj en disondo de baleno, kiam la giganto de l’ maro, simila al renversita ŝipo, fendas la ondojn. Ĝi estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi ĝin forigis. Sed kion oni ne faras pro mono?

ERIKO. Kion vi faris pro mono?

NIKO. Vendis mian belan barbon kiel ĉapelan tufon al la turka sultano, kaj por cent piastroj, mi malsaĝulo, ĝin donis.

ERIKO. Espereble ĝi rekreskos kaj atingos la saman longecon.

NIKO. Ĝi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco ĝin difektis; ĉar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; ĝia kresko dependas de la Alteco, kontraŭe ekzemple al la nuboj sub la ĉielo, kies pliiĝo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskiĝas leviĝas 68 supren de malsupre. Ne, mian antaŭan barbon mi ne plu ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie ĝi nun troviĝas. Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun kliniĝas antaŭ mia barbo, kiu svingiĝas sur la verto de l’ turka imperiestro.

ERIKO. Respondu al mi: ĉu vere vi vizitis Turklandon?

NIKO. En ĝia ĉefurbo mi diboĉis tri monatojn, kaj gajege tiu tempo pasis. Ĉiutage fariĝis oferfestoj kun trosufiĉa regalo; porkviandon, terure grasan, oni manĝis kaj multekostajn vinojn trinkis laŭplaĉe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili ĉiam kovras, sed de brusto ĝis genuoj ili estas tute nudaj.

ERIKO. Ĉu nudaj?

NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn ŝtrumpojn kaj sur la piedoj ruĝajn ŝuojn. Ĝuste tiel oni vivas en Turklando, vivas kiel kaproj en la paŝtejo, kaj kun malĝojo mi disiĝis de tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo kiel ŝarĝo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego kaj krakego. Oni ĵus festis edziĝon de papo kaj ĝuste por tiu festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fianĉino nin kore dankis kaj admonis nepre ĉeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj diboĉis treege ĝis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon kaj tre nian ŝipon ili ŝarĝis per pekpardon-kvitancoj kaj ligŝlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la ŝlosilojn alporti al Anglujo. Tion 69 ni faris, kaj de Anglujo ni velveturis al nordo, por verŝi minkarban gudron en la poluson, ĉar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La ŝipo, sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; ĝia ŝipkelo, plena de gudro, kvazaŭ ligna kastelego sur la maro naĝis kaj ĝiaj mastoj tuŝis la nubojn. Malfeliĉaĵo tamen okazis al ni. Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto disbatis flankon de nia ŝipo. Ni komencis fundiri, kaj ĝuste tion la rabbesto celis per sia vostobato; ĉar dum ni malleviĝis ĝi englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al supro de l’ masto mi grimpis kiel sciuro—la ŝipo ĉesis malleviĝi, eble pro la gudro—fine la supron mi atingis kaj je la limo de l’ nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimiĝis nigra fulmotondra nubo, mi eksaltis sur ĝin, kaj tondrante kaj fulmante ĝi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis hejmen, kaj nun mi estas tie ĉi.

ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia ŝipo.

NIKO. Ĝin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi manĝis en Abo.

ERIKO. Nesufiĉe; pli severa estas la leĝo rilate al tio.

NIKO. Kio? Ŝajnas, ke vi fariĝis vera juristo.

ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa juĝanto ĝenerale devas scii.

NIKO. Ĉu vi estas helpa juĝanto? La plej granda malseriozulo en nia juneco, kaj egale malriĉa kiel mi.

ERIKO. Amiko mia, depost nia disiĝo miaj travivaĵoj 70 estas mallonge jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min, petolulon. Tio okazis. Mi edziĝis kun ŝi, forgesis la glason, laboris kaj agadis kaj ĉio sukcesis bone. La ŝatado de la paroĥanoj al mi pliiĝis tagon post tago, ĝis fine ili min elektis kiel helpjuĝanton, pro kio mi pufiĝis kompreneble kvazaŭ meleagro.

NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.—Vi do fariĝis taŭgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaŭ diversaĵojn spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus esti antaŭzorgemo, sed Dio scias kie mia haŭto fine estas alnajlota.—Tamen ĉiuj rimedoj ankoraŭ ne estas provitaj; ankoraŭ la neŝanĝebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno, ankoraŭ tago sekvas tagon kaj la koro freŝe batas en la brusto, certe ĉio bone finiĝos. Ree mi ja staras sur la tero de mia patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaŭ mi atingis ĝin.

ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klariĝis.

NIKO. Jen la afero. En la juĝejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj kaj faraĵoj dum la forkuro. Mi rakontis al la juĝisto la saman kiel ĵus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan juĝistaron kaj mi estas certa, ke ĝuste tiu historieto savis min. La juĝisto eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljuĝis la forkurinton.

ERIKO. Vi do nun povas diri, ke eĉ tiun panon vi manĝis kaj mi kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj.

71 NIKO. Tute ne, Eriko!

ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto!

NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika flartabako. Vintre manko de tabakmaĉaĵo ree kaŭzas nenian malplezuron al ĝia uzanto: kiam aperas tremola brulŝtipo, tuj la viroj kvazaŭ leporoj sin ĵetas sur ĝin, kaj baldaŭ troviĝas en ĉies buŝo ega maĉaĵo, kiu anstataŭas tabakon. Unuvorte, la estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian kompatindan filinon, kiu laŭdire estas sen ŝirmo, sen patro kaj patrino.

ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino?

NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciiĝis, memoris mian faron kaj renavigis al mia patrolando.—Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia filino troviĝas?

ERIKO. Post la morto de la patrino, ŝia heredaĵo, la dometo kaj movebla propraĵo estis aŭkcie vendata. La botisto Tobio, ŝia plej proksima najbaro, fariĝis ŝia kuratoro kaj akceptis ĉe si vian filinon kaj ŝian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias, sed sklave la knabino devas perlabori sian panon ĉe la botisto.

NIKO. Baldaŭ mi venos por vin savi kaj prirespondigi la botiston.—Ĉu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna kaporalo, laŭ kiu aŭ mia filino aŭ la filo de l’ botisto, tiu, kiu el ili unue edziĝos, havos profiton?

ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La feliĉo ŝajnas favori la filon de l’ botisto. Li estas ĝuste nun sur edziĝovojaĝo, al kiu liaj gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante 72 vian filinon edziniĝi kun Krisĉjo—juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi.

NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Krisĉjon, jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia.

ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn survoje pro aferoj.

NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilaĝo!—Nun, adiaŭ, kamarado!

ERIKO. Ĝis baldaŭa revido!

NIKO. Inter la konataj montetoj, ŝtonoj kaj ŝtipoj.—Adiaŭ. (Ambaŭ iras al malsama direkto.)

Kurteno.