La Centra Oficejo ekparolis angle
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | La Centra Oficejo ekparolis angle |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 18-a de oktobro 2017 |
Permesilo: | ![]() |
Dum jardekoj la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis la plej esperantlingva loko en la tuta mondo, sed jam ne. Volontuloj ne plu bezonas scipovi Esperanton, kaj por komuniki kun ili la oficistoj devas paroli angle.
De multaj jaroj en la Centra Oficejo krom la dungitaj oficistoj de UEA regule laboras ankaŭ volontuloj de TEJO kaj UEA, kiuj kontraŭ senpaga loĝado kaj modesta rekompenco plenumas multajn taskojn por la asocioj.
Lastatempe volontuloj ricevis pli respondecajn taskojn, kiam financaj malfacilaĵoj devigis UEA-n ŝpari monon. Ekzemple la Jarlibro, kiu ĉiam antaŭe estis redaktita de pagata oficisto, ĉi-jare estis preparita de volontulo kun malmulta sperto pri la Esperanto-movado.
Eĉ se la volontuloj ne ĉiam havis perfektajn konojn pri la kulturo kaj movado, ili dum la antaŭaj jaroj tamen ĉiam kapablis bone komuniki en Esperanto, kaj dum la volontulado perfektigis sian lingvoscion. Antaŭ unu jaro TEJO tamen decidis ne plu postuli, ke novaj volontuloj scipovu Esperanton.
Anstataŭe TEJO en sia anonco ĉe Eŭropa Volontula Servo en majo 2016 skribis nur, ke la kandidato "montru interesiĝon pri Esperanto kaj pretu lerni ĝin". La unua volontulo efektive lernis Esperanton dum sia volontulado en la Centra Oficejo, ĉar ŝi estis la sola neesperantlingvano en la oficejo.
Kiam aperis pliaj neesperantistaj volontuloj la ekvilibro tamen ŝanĝiĝis. La novaj volontuloj parolas angle inter si, kaj anstataŭ Esperanton la laborantoj de UEA nun estas same devigataj paroli la anglan por povi komuniki kun la novaj volontuloj.
Laŭ fontoj kun bona kono pri la situacio en la Centra Oficejo, iuj el la novaj volontuloj montras nenian interesiĝon pri Esperanto kaj rifuzas diri eĉ unu vorton en la lingvo, kion ja eblas kompreni – ili venis al la Centra Oficejo ne ĉar ili mem specife interesiĝis, sed ĉar Eŭropa Volontula Servo sendis ilin tien.
La kafoĉambro de la Centra Oficejo en pli fruaj jaroj estis la loko, kie la oficistoj ĉiutage je difinita horo kolektiĝis por babili pri aktualaj temoj de la oficejo, de la movado kaj de la tuta mondo. La kafkunvenoj iĝis institucio de la asocia kulturo, kaj dum ili precipe la novaj volontuloj povis multon lerni pri la funkciado de UEA kaj la tuta Esperanto-movado.
La komunaj esperantlingvaj kafoklaĉoj tamen nun iĝis maloftaj – ne nur pro tio, ke jam ne ĉiuj laborantoj scipovas Esperanton, sed ankaŭ pro la ĝenerale malboniĝinta laboretoso. Anstataŭ kune kafumi, multaj oficistoj nun preferas preni sian kaftason kaj reiri kun ĝi al sia labortablo.
La prezidanto de TEJO, Enric Baltasar, tamen ne vidas problemon en tio, ke Esperanto ne plu estas la komuna lingvo por ĉiuj laborantoj en la Centra Oficejo de UEA:
– Rilate al tio ke nun aŭdeblas pli da angla, estas nature ke tio okazas kiam oni havas malaltan nivelon en iu specifa lingvo kaj povas uzi alian dum lernado, des pli ke en kvardek tagoj venis du neesperantparolantaj novuloj. Kompreneble mi preferus ke ĉiuj havu altan nivelon komence de sia volontulado, sed ĝi ĝuste estas oportuno por memevoluigo, sendepende de onia komenca nivelo.
Laŭ Enric Baltasar la decido akcepti volontulojn kiuj ne scias Esperanton, estis farita por “kreskigi la volontulan strukturon”. Laŭ li la unua sperto estis bona, kaj tial TEJO decidis daŭrigi sian “malfermiĝemon”:
– Ne estas novaĵo ke ni foje publikigas malfermajn alvokojn en pluraj lingvoj, kaj konsekvence ricevas kandidatiĝojn de homoj kiuj ne parolas Esperanton, kun tre pozitivaj rezultoj post la unua volontulo kiu komencis sian volontuladon sen paroli nian lingvon. Menciindas ke en la alvokoj aperas pri la serĉata kandidatprofilo: “havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, montru intereson lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado”. Tiu frazo jam estas indiko kiu malpravigas la aserton ke niaj volontuloj ne lernas Esperanton.
Efektive tamen ankaŭ la plej freŝa anonco de TEJO tute ne mencias “bonan scipovon de Esperanto”, kvankam oni ja mencias ke “ideala kandidato” scipovu Esperanton. La sola firma postulo estas, ke la kandidato “montru interesiĝon lerni Esperanton”. Kaj evidente tio neniel garantias, ke la volontuloj efektive provos lerni Esperanton, des malpli ke ili parolos ĝin kun aliaj laborantoj de la Centra Oficejo.
Atentigo: Jam post la publikigo de la artikolo ni ricevis konfirmon pri tio, ke ne nur TEJO sed ankaŭ UEA nuntempe akceptas volontulojn kiuj ne scias Esperanton.