La Centra Oficejo restos en Roterdamo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Informoj pri la teksto
Titolo: La Centra Oficejo restos
en Roterdamo
Aŭtoro: Jukka Pietiläinen
Fonto: [1]
Eldonita: je la 29-a de julio 2018
Permesilo: CC BY 4.0

La demando pri la situo de la Centra Oficejo regule reaperadas, ĉar iuj asertas, ke UEA povus atingi gravajn ŝparojn, se la oficejo troviĝus en malpli kosta lando. La estraro tamen almenaŭ momente ne planas tian drastan ŝanĝon.

Dimanĉe je la 10-a horo estis solene inaŭgurita la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto. La dua ĉefa programero post la duhora inaŭguro estis la tradicia ero "Estraro respondas".

Pasintjare en Seulo tiu programero estis aranĝita en netradicia maniero, kun laŭtemaj grupoj. La eksperimento ne montriĝis sukcesa, kaj ĉi-jare la programero estis organizita en tradicia maniero, demando el la publiko, respondo de respondeca estrarano.

La pasintjara dividiĝo je temaj grupoj post la ĉi-fojaj komencaj prezentoj estis kritikata, kvankam la prezidanto Mark Fettes diris ke tiuj kritikoj pli frue ne atingis liajn orelojn. Malmulte da aliaj plendoj aperis ĉi-jare, kvankam UEA eĉ laŭ la estraro estas en financa krizo kaj neniu havas bonajn respondojn kiel solvi tion.

El la publiko reaperis ankaŭ la ideo pri ebla translokigo de Centra Oficejo de UEA al lando, kie la salajrokostoj, la ĉefa parto de oficejaj kostoj, estus malpli grandaj. La prezidanto tamen ne subtenis la ideon almenaŭ momente, kvankam li ja ankaŭ ne povis diri, ke la oficejo neniam translokiĝos.

La situo en Roterdamo laŭ la estraro ja estas avantaĝa, ĉar Nederlando estas lando kie aferoj funkcias kaj mankas problemoj, kiuj povus esti gravaj aliloke. Tamen, kiom ni pretas pagi pro tiu avantaĝo? Tio estas la demando, Fettes rimarkigis.

Ankaŭ la argumento, ke la oficejo situu tie, kie aliaj internaciaj organizoj havas siajn oficejon, laŭ la estraro ne estas grava, ĉar la oficejo ekzistas unuavice por esperantistoj. Se ĝi situus en Parizo, Bruselo aŭ Vieno, esperantistoj ne multe vidus diferencon kompare kun Roterdamo.

La divido de taskoj ankaŭ al volontuloj estis diskutata, interalie rilate la artikolon de Libera Folio pri la uzo de la angla kun volontuloj kiuj ne scipovis Esperanton kiam ili alvenis.

En oktobro 2017 Libera Folio rakontis, ke novaj volontuloj ne plu bezonas scipovi Esperanton, kaj por komuniki kun ili la oficistoj devas paroli angle. Nun unu el tiuj volontuloj tamen unuafoje partoprenas UK-n kaj jam bone parolas Esperanton, rakontis la brazila estrarano Emilio Cid.

Krome al la oficejo rilatis la demando pri tio, kial la nova ĝenerala direktoro Martin Schäffer plejparte ne laboras en la oficejo. Laŭ la klarigoj prezentitaj en Lisbono, la estraro ja demandis la jamajn oficistojn en la Centra Oficejo, ĉu iu el ili pretus akcepti la direktoran taskon, sed neniu pretis, ĉar ili ne venis al la oficejo unuavice por tiu laboro.

La manko de oficistoj en la Centra Oficejo estas problemo, kiun la estraro provis solvi per transpreno de kelkaj taskoj el oficistoj fare de estraranoj, oni klarigis en Lisbono.

Multaj esperoj estis ligitaj ankaŭ kun la nova retejo, kiu devus "baldaŭ" funkcii. La retejo devus fariĝi forumo por funkcii kiel agadejo, ne kiel diskutejo, diris Emilio Cid.

En aliaj demandoj temis interalie pri tio, kial UEA ne planas kongresi en Rusio aŭ Albanio, nome en landoj, kie neniam okazis Universala Kongreso.

Dimanĉe okazis ankaŭ ekumena diservo kaj pluraj fakaj programeroj. Je la 20-a horo granda parto de la kongresanoj kolektiĝis por la Nacia Vespero.