La Civito minacas repreni Heroldon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: La Civito minacas
repreni Heroldon
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 28-a de februaro 2017
Permesilo: CC BY 4.0

La aĉetsumo estas ”eble la plej granda transakcio de la esperantista ekonomio en la tuta historio de Esperanto”, laŭ Fabrício Valle. Sed ĉar la pagoj malfruas kaj la gazeto ne aperas, la vendinto minacas repreni Heroldon.

Laŭ la kontrakto pri la vendo de Heroldo, la aĉetanto devis pagi parton de la prezo tuj je la subskribo de la kontrakto, kaj la reston kiel dek unu partopagojn, komencante en decembro 2016. Se la aĉetanto en tri sinsekvaj monatoj ne pagas akurate, LF-koop rajtos repreni la gazeton.

Ĝuste tio nun okazis, laŭ komuniko afiŝita en la Civita retejo, la firmao de Valle ne pagis la decembran, januaran kaj februaran pagojn, kiuj devis esti ĝiritaj la 10-an de la koncernaj monatoj. Sed ĉar Heroldo estas "paktinta establo", alivorte membras en la Civito, LF-koop anoncas, ke ĝi paciencos ankoraŭ du monatojn.

Tamen, se la unua papera numero de Heroldo ne aperos ĝis la 10-a de marto, kaj se ĝis la 10-a de aprilo ne alvenos almenaŭ la unua partopago, LF-koop nuligos la kontrakton, la retejo informas. Aldone la Civito diskonigas ke alia Civita instanco, Kultura Centro Esperantista, decidis rezigni pri planita kolektiva abono al Heroldo, ĉar ĝis nun ne aperis eĉ unu numero.

Responde al demando de Libera Folio Fabrício Valle konfirmas, ke la monataj partopagoj malfruas, sed atentigas, ke la unua parto de la aĉetsumo ja estis pagita kiam la kontrakto estis subskribita. Li ne volas diri, kiom estas la tuta aĉetsumo, sed komprenigas ke ja temas pri multe da mono.

– ​Pri la financaj klaŭzoj mi povas diri nenion, ĉar ili estas konfidencaj, sed mi povas diri, ke temas pri sufiĉe alta prezo. Eble la plej granda transakcio de la esperantista ekonomio en la tuta historio de Esperanto. Sed por esti eldonisto de Heroldo kaj liveri al Esperantujo sendependan, modernan kaj interesan gazeton valoras la penon laboregi por elpagi ĉiun eŭron.

Fabrício Valle esperas ke la malfruo de la projekto baldaŭ estos nuligita:

– La retan numeron oni ne devos longe atendi, kaj la papera aperos ĝis la fino de marto aŭ komenco de aprilo. Ĝis la fino de la jaro la aperritmo normaliĝos. Tio signifas, ke la 12 numeroj de la jarkolekto aperos tra la 9 venontaj monatoj​.

Valle esperas kreskigi la abonantaron de Heroldo ĝis 3.600, sed eĉ la listo de 600 iamaj abonantoj, kiun li lige kun la aĉeto ricevis, ne ŝajnas tre esperiga. Laŭ Valle efektive ne eblas scii, kiom da veraj abonantoj havas Heroldo nuntempe.

– En gazetara komuniko de HeKo ne estis citita alia klaŭzo, per kiu LF-koop sindevontigas liveri al ni liston kun ĉirkaŭ 600 aktualaj abonantoj. Fakte ni ricevis liston kun iomete pli ol 600 nomoj kaj poŝtaj adresoj, sed ne temas pri aktualaj abonantoj, sed kompilaĵo kun pluraj malperfektaĵoj. Estas nomoj kiuj aperas dufoje, nomoj de asocioj kiuj certe ricevis Heroldon senpage, nomoj de homoj kiuj ne plu abonas Heroldon de multaj jaroj kaj tiel plu.

Ĉar mankas retpoŝtaj adresoj en la listo, estas malfacile kontroli, kiom el la adresoj efektive estas validaj, Fabrício Valle diras.

– Eble ni alfrontos la riskon kaj investos monon por sendi al ili la unuan paperan numeron eldonotan de ni, sed estas tre bedaŭrinde, ke la ĉirkaŭ 600 supozataj abonantoj ne ekzistas aŭ almenaŭ ni ne povas kontakti ilin per retmesaĝo. Ni eĉ ne scias kiom da aktualaj abonantoj estas. Ni ja kalkulis pri tiuj "ĉirkaŭ 600 abonantoj", anoncitaj dum la konversacioj por aĉeto de Heroldo. Aliflanke, la aldona tempo koncedita al mi estas bonvena iniciato flanke de LF-koop. Ni certas, ke la afero solviĝos en tute bona ordo. Ni laboras por tio.

'Ankaŭ post la aĉeto Heroldo de Esperanto efektive restas "paktinta establo" de la Civito, konfirmas Fabrício Valle. Tio laŭ li tamen ne malhelpos al la nova Heroldo senpartie raporti pri UEA kaj la Civito.

– Mi kaj Paulo Lima decidis resti en la pakto pro pragmatismaj kialoj. Same kiel mi estas membro de UEA kaj planas fariĝi membro de SAT, lasi Heroldo en la pakto estas maniero konfirmi nian sendependecon, ĉar sendependeco ne signifas diskriminacii tiun aŭ ĉi tiun Esperantan tendencon, asocion aŭ grupon, sed objektive trakti ĉiujn surbaze de la samaj principoj. Heroldo adoptas la devizon “Ni pripensas la mondon” kaj estos gazeto plene sendependa, ĉu de la Esperanta Civito, ĉu de UEA. Ni sekvos la tradicion de Teo Jung kaj havos nian propran opinion. En tiu kvazaŭ religia milito inter raŭmistoj kaj finvenkistoj ni ne partoprenos.