La Civito reprenas Heroldon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: La Civito reprenas Heroldon
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 13-a de decembro 2017
Permesilo: CC BY 4.0

La Civito anoncis pri repreno de Heroldo de Esperanto, ĉar Fabrício Valle ne pagis la tutan interkonsentitan sumon por la gazeto. Li siavice minacas procesi en svisa kortumo.

Heroldo de Esperanto dum multaj jaroj estis posedata de Kooperativo de Literatura Foiro kaj en la praktiko funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito. La gazeto tamen havis gravajn problemojn, periode tute ne aperis, kaj fine en junio 2016 ĝi estis vendita al Fabrício Valle.

Laŭ la kontrakto inter Kooperativo de Literatura Foiro ("LF-koop", unu el la ĉapeloj de la Esperanta Civito), la firmao de Fabrício Valle ricevis la rajton je la nomo Heroldo de Esperanto kaj la liston de abonantoj. La aĉetanto devis tuj pagi parton de la aĉetsumo kaj la reston kiel dek unu partopagojn, komencante en decembro 2016.

Laŭ la kontrakto LF-koop rajtas repreni la gazeton, se la aĉetanto en tri sinsekvaj monatoj ne pagas akurate. Tion LF-koop minacis fari jam en februaro 2017, kiam montriĝis, ke la tri unuaj monataj partapagoj ne alvenis. Ĉar Heroldo estas “paktinta establo”, alivorte membras en la Civito, LF-koop tiam tamen promesis pacienci pliajn du monatojn.

Pasis pliaj monatoj, alvenis nek mono nek la promesitaj numeroj de la nova Heroldo, kaj la Civito ekeldonis sian propran version de Heroldo.

En novembro la Civito anoncis, ke pro la nesolventeco de la firmao de Fabrício Valle LF-koop reprenos Heroldon de Esperanto ekde la jarŝanĝo. En decembro la Civito anoncis, ke la gazeto en 2018 estos produktata en Bulgario kaj administrata el la sidejo de la Civito en Svisio.

Responde al demandoj de Libera Folio Fabrício Valle skribas, ke li intencas plu eldonadi Heroldon de Esperanto ankaŭ en 2018:

– Mi regule plu eldonos Heroldon, sendepende de tio, ĉu LF-koop eldonos sian “Heroldon de Esperanto” aŭ ne. Do, eble estos du “Heroldoj de Esperanto”, kaj unu el ili estos tute kontraŭleĝa eldono. La esperantistaro el la tuta mondo juĝos nin kaj verdiktos, kiu pravas. Krom tiu morala juĝo, mi ne rezignos pri proceso kontraŭ LF-koop en svisa tribunalo, sed mi flegas la esperon, ke ĝiaj gvidantoj decidos serioze kaj honeste diskuti pri nova kontrakto. Post redakto de tiu nova kontrakto, ĉio solviĝos en bona ordo; se kontraŭe, mi antaŭvidas longan disputon.

Laŭ li la ĉefa kulpo pri la disputo kuŝas ĉe la Civito:

– LF-koop estis la unua ne respekti la interkonsenton, komunikante al ni liston tute ne plu aktualan de abonantoj, kun nur poŝtaj adresoj, kaj preferis ne pritrakti mian proponon reformuli la kontrakton, kiam mi proponis preterlasi tiun mispaŝon ilian kontraŭ konsento al mi pagi dum iom pli longa tempo.

– Interese estas, ke HeKo daŭre manipulas informojn kaj daŭre aperigas artikolojn pri la nesolventeco de Lexus, sed diras nenion pri la blago de LF-koop, rilate la sendon de listo kun “aktualaj abonantoj”, la kaŭzo de tiu nesolventeco.​ Eĉ private la reprezentantoj de LF-koop neniam komentis sian sintenon sendi liston tute falsan, kun eksabonantoj kaj eĉ mortintoj.

Fabrício Valle koncedas, ke efektive estis gravaj problemoj pri la aperritmo de la nova Heroldo de Esperanto, sed li asertas ke la situacio de lia firmao nun pliboniĝas:

– Ĵus venis el la presejo en miajn manojn la 3-a numero de la jarkolekto 2017, kies PDF-versio jam estis sendita al la abonantoj. La papera versio estos sendita samtempe kun la 2-a numero. La 4-a numero estas finpretigata. La 5-a kaj 6-a numeroj aperos espereble ankoraŭ ĉi-jare, se mi sukcesos bone mastrumi mian tempon kaj la kunlaborantoj sendos siajn kontribuojn ĝustatempe.

La jarkolekto 2018 aperos regule, diras Fabrício Valle.

– Dume, se mi sukcesos trovi lokajn organizantojn por miaj diverstemaj prelegoj kaj fulmrapidaj Esperanto-kursoj, mi labor-ekskursos tra Eŭropo inter la komenco de junio kaj fino de aŭgusto. Tiu vojaĝo celos ĉefe diskonigon de nia agado por Heroldo. Pri tio informos ĝia 4-a numero.