La Diversaj Aĝoj de l' Homo
La enhavo de ĉi tiu paĝo povas neglekti la regulojn de Vikifontaro pri aŭtorrajtoj. La enhavo estas kaŝita, kio povas esti pridiskutita ĉe Diskutoj pri aŭtorrajtoj, kie vi povas aldoni komenton. |
En supra ĉambro, lulo ... lulo ...
Anĝele dormas la etulo:
Etaĝo.
Sed baldaŭ li el dorm' sin ŝiras
Kaj pri la bela mondo miras:
Miraĝo.
Jam ne plu side li tamburas,
Sed tra la dom' esplore kuras:
Kuraĝo.
Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
Revenas el stratbubaj bandoj:
Bandaĝo.
Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
Knabinon ĉien sur la vojo:
Vojaĝo.
Al ŝi li donas sian nomon
Por fondi kune novan domon:
Domaĝo.
Li tiam estas tre utila
Fortika viro, kvankam vila:
Vilaĝo.
Kaj post rapida tempopaso
Postrestas nur senviva maso:
Masaĝo.
P. S.
Ni ne apliku al Virino
Ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,
Ĉar de l' komenco ĝis la fino
Ŝi ĉiam havas saman aĝon:
Avantaĝo.