La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: La Esperanta Civito
invitas IJK-n 2021 al si
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 2-a de februaro 2020
Permesilo: CC BY 4.0

Aperis kvin kandidatoj, pretaj aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. Unu el ili estas la Esperanta Civito, kiu proponas ke la kongreso okazu en Svisio. Ĝis la fino de februaro ĉiuj kandidatoj devos prezenti detalajn proponojn.

La origina limdato de kandidatiĝoj por aranĝi la IJK-n 2021 pasis fine de novembro 2019. La sola teamo, kiu tiam proponis sin estis el Britio, kaj la plano estis okazigi la junularan kongreson en Belfasto en Norda Irlando, samurbe kie en tiu jaro okazos la Universala Kongreso.

Tamen dum la komitata kunsido de TEJO en la Junulara Esperanto-Semajno jarŝanĝe la brita teamo retiris sian kandidatiĝon, kaj subite tute mankis kandidatoj. Tial TEJO denove malfermis la eblon kandidatiĝi – la limdato estis plilongigita ĝis la fino de januaro 2020.

La 1-an de februaro la kasisto de TEJO, Mung Bui (Feliĉa), anoncis al la komitato, ke ĝis la nova limdato venis kvar kandidatiĝoj: Kultura Centro Esperantista (Svislando), Junulara Organizo de Tanzanio Esperantista (Tanzanio), Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo (Ukrainio) kaj Korea Esperanto-Junularo (Koreio).

”Ni anoncas ke 4 kandidatoj daŭre iros al la 2-a etapo. La limdato por tiu ĉi etapo estas la 28-a de Februaro 2020”, ŝi skribis en la komitata diskutejo. Tio signifas, ke kandidatoj kiuj volas pluiri en la selekta procezo devos ene de 26 tagoj prezenti detalan proponon pri la organizado de la kongreso, kun subskribitaj oficialaj dokumentoj.

Se la elekto de ejo por IJK 2021 pasus laŭ la normala tempoplano, la kandidatoj post la sinanonco havus tri monatojn por prezenti siajn detalajn planojn al TEJO. Pro la manko de kandidatoj kaj la retiriĝo de la brita teamo la marĝenoj nun estas multe pli striktaj. Aliflanke, se efektive kandidata teamo en malpli ol kvar semajnoj sukcesos pretigi seriozan, detalan planon de kongreso, tio jam per si mem estos pruvo de organiza kapablo.

El la kandidatoj nur Korea Esperanto-Junularo estas forta, internacie konata junulara organizaĵo. KEJ havas longan sperton de internaciaj aranĝoj interalie pro la Komuna Seminario, junulara aranĝo kiu jam ekde la jaro 1982 alterne okazadas en Suda Koreio, Ĉinio kaj Japanio. En 1994 la 50-a IJK okazis en Ĉonano en Suda Koreio. KEJ estis fondita en 1958 kaj estas junulara sekcio de TEJO ekde 1964.

La du aliaj junularaj organizaĵoj kiuj kandidatas por organizi la venontjaran IJK-n, ŝajnas multe malpli solidaj. Junulara Organizo de Tanzanio Esperantista estis formale fondita en 2017, kaj ne estas landa sekcio de TEJO. Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo ja estas landa sekcio de TEJO, sed malmulte aktivas.

Malantaŭ la kvara kandidato, Kultura Centro Esperantista, fakte staras la Esperanta Civito. "Por realigi la kongreson KCE probable petos la helpon de la stabo de la Esperanta Civito", la Civito skribas en sia retejo.

La regulaj provoj de la Esperanta Civito logi TEJO-n al pli proksima kunlaboro ne plaĉas al ĉiuj, kaj la demando estis aparte diskutita en la komitata kunsido jarŝanĝe. La konkludo de la diskuto estis komitata decido, laŭ kiu la estraro de TEJO ĉiam devas informi la komitaton antaŭ ajna formala kunlaboro kun la Civito.

Kvankam pri la elekto de la loko por la venontjara IJK respondecas la estraro, eventualan decidon kongresi en KCE povus malaprobi, per plimulta voĉdono, la komitato.

Dimanĉe posttagmeze laŭ eŭropa horo montriĝis, ke venis ankaŭ kvina kandidatiĝo, de privata turisma firmao en Tjumeno en Rusio. Pri tio atentigis Mung Bui (Feliĉa) en la komitata diskutejo de TEJO:

– Pardonu, ni ĵus ricevis mesaĝon, kiu atentigis pri 5a kandidato Societo kun Limigita Respondeco ”Selfriĝ Ink” el Rusio. La kandidatiĝo venis en spamo de mia retpoŝto, do mi ne atentis. Do ni anoncas ke ankaŭ Rusio iros al 2-a etapo.

Kiel respondeculo pri la invito estas indikita la konata esperantisto Stanislav Belov.