La Grenobla Ĉarto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Antaŭparolo[redakti]
La reprezentantoj de la francaj studentoj, laŭleĝe kunigita en Nacia Kongreso en Grenoblo, la 24-a de aprilo 1946, konscia pri la historia valoro de la epoko
- Kiam la Franca Unuiĝo ellaboras la novan Deklaron pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj;
- Kiam konstruiĝas la paca Statuto de la Nacioj;
- Kiam la mondo de la laboro kaj de la junularo aperigas la bazojn de ekonomia kaj sociala revolucio por la Homo;
- Asertas ilian volon por partopreni en la unuanima rekonstrustrebo;
- Fidelaj al la tradiciaj celoj strebitaj de la franca studenta junularo tiam, kiam ĝi havis la plej alta konscio pri ĝia misio;
- Fidelaj al la ekzemplo de la plej bonaj el ili, mortitaj dum la francpopola lukto por ĝia libereco;
- Konstatantaj la eksvalidecon de la institucioj, kiuj administras ilin;
- Deklaras voli sin loki, tiel, kiel ili tiom ofte faris dum nia historio, en la avangardon de la franca junularo, libere difinantaj, kiel bazoj de iliaj taskoj kaj de iliaj postuloj, la venontajn principojn:
- Artikolo 1
- La studento estas juna intelekta laboristo.
- Rajtoj kaj devoj de la studento kiel junulo:
- Artikolo 2
- Kiel junulo, la stud-ento rajtas propran socialan antaŭzorgon en fizika, intelekta kaj morala fakoj.
- Artikolo 3
- Kiel junulo, la studento devas integri la tutan Nacian kaj Tutmondan Junularon.
- Rajtoj kaj devoj de la studento kiel laboristo:
- Artikolo 4
- Kiel laboristo, la studento rajtas labori kaj ripozi laŭ la plej bonaj kondiĉoj kaj laŭ la materiala sendependeco, samgrade persona kiel sociala, garantiitaj de la libera uzo de la sindikataj rajtoj.
- Artikolo 5
- Kiel laboristo, la studento devas akiri la plej bonan teknikan kapablecon.
- Rajtoj kaj devoj de la studento kiel intelektulo:
- Artikolo 6
- Kiel intelektulo, la studento rajtas la serĉadon de la vero, kaj la liberecon, kiu estas ĝia unua kondiĉo.
- Artikolo 7
- Kiel intelektulo, la studento devas:
- serĉadi, diskonigi kaj defendi la veron, kio implicas la devon dispartigi kaj progresigi la kulturon kaj liberigi la historidirekton;
- defendi la liberecon kontraŭ ĉiuj subpremoj, kio, por la intelektulo, estas la plej sankta misio.