La Herrenhut-anino
Charlotte Pulvers
Indekso : La Herrenhut-anino Tradukita de Charlotte Pulvers |
La Herrenhut-anino
Charlotte Pulvers
Sur la ferdeko de vaporŝipo destinita por la vojaĝoj de Bremerhaven al New York, la vojaĝantoj atendis la ekiron.
Neproksime de la aliaj pasaĝeroj apogis sin juna fraŭlino sur la ŝipbalustrado.
La figuro estis malgranda kaj gracia, kaj ŝia bela vizaĝo montris profundan animan vivon.
Kiam la vaporŝipo ekmoviĝis, la soleca junulino ektremetis; timege ŝi etendis la brakojn: "Patrino, Panjo!" ploretante ŝi paroletis.
Longan tempon post malapero de la lasta terstrio ŝi ankoraŭ fikse rigardis reen, kaj larmo fluetis super ŝian vangon.
Soleca, silenta, neparolema ŝi restadis ankaŭ dum la vojaĝo trans la oceanon, evitante ĉiun kuniĝon kun la aliaj pasaĝeroj.
Kiam la ŝipego alproksimiĝis la havenon de New York, kiam ekvidebliĝis la granda statuo pri libereco, la junulino fariĝis netrankvila.
La ŝipego jam de longe estis ankrita, la kunvojaĝintoj jam estis sur tero, nur la solemulino ne ankoraŭ estis forlasinta la ŝipon. Ŝajnis, ke ŝi timas malsupreniri sur la teron de la Nova Mondo.
"La ferdekon forlasu!" maristo kriis al la hezitantino.
Devis do esti.
Ŝi ekkuraĝigis kaj foriris. Kaj jen ŝi staris sur la doko - sur fremda tero.
Timeme ŝi ĉirkaŭrigardis; laboristoj kuradis tien kaj tien ĉi, vojaĝantoj kriadis pro siaj pakaĵoj.
Iom post iom fariĝis silente sur la doko; nur el malproksime eksonis la bruo de la urbego. La rigardoj de la junulino timplene kaj serĉante vagadis. Sento de senlima soleco ekestis en ŝi.
Kion ŝi nun faru?
Jen, apud la elirejo staris viro, kiu ankaŭ ŝajnis atenti iun, kiel ŝi. Se ŝi demandus lin? Nun li ŝin alproksimigis.
La senbarba vizaĝo, la nigra, ĝiskola vestaĵo de la viro estis tiuj de ekleziulo.
Li levis la ĉapelon antaŭ la junulino kaj diris iun nomon.
Ŝiaj vangoj ege ruĝiĝis; fulmorapide ŝia rigardo superglitis la staturon de l' sinjoro, sin alkroĉante nur pensolonge sur liaj okuloj; poste ŝia kapo malleviĝis, kaj per tremanta voĉo ŝi diris mallaŭte: "Jes".
Humile la Herrenhut-anino sekvis la viron, por kiu ŝi estis destinita kiel edzino laŭ decido de sia komunumo.