La Kaŝitaj Vortoj/Antaŭvorto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La Kaŝitaj Vortoj
de Bahà'u'llàh
Tradukita de E. Rodrigues Ontario
Antaŭvorto
Antaŭvorto
Li estas la Gloro de l'Gloroj

Ĉi tio estas kio descendis el la regno de la gloro eldirita far la lango de potenco kaj forto kaj revelaciita al la Profetoj pratempaj. Ni prenis ĝian internan esencon kaj vestis ĝin per la vestaĵoj de mallongeco, kiel signo de graco al la justuloj, por ke ili estu fidelaj al la Konvencio kun Dio, kaj plenumu dum sia vivo kion Li konfidis al ili, kaj ili atingu en la regno de l' spirito la gemon de la Dia virto.