La Kaŝitaj Vortoj
Bahà'u'llàh
E. Rodrigues Ontario
Indekso : La Kaŝitaj Vortoj de Bahà'u'llàh Tradukita de E. Rodrigues Ontario El la araba |
La Kaŝitaj Vortoj
Bahà'u'llàh
E. Rodrigues Ontario
Mia unua konsilo estas jene: Posedu puran, bonvoleman kaj radiantan koron, por ke vi estu posedanto de suvereneco pratempa, nepereebla kaj ĉiamdaŭra.
La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ĝi se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin por ke Mi konfidu al vi. Per ĝia helpo vi vidos per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de aliuloj kaj vi konos per via propra konado kaj ne pere de l'konado de viaj proksimuloj. Meditu pri ĉi tio en via koro: kiel decas al vi esti. Vere justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia miserikordo. Loku ĝin, do, antaŭ viaj okuloj.
Vualita en Mia antaŭmemora Esto kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco, Mi konadis Mian amon al vi; tial Mi kreis vin. Mi gravuris en vin Mian bildon kaj rivelis al vi Mian belecon.
Mi amis vian kreadon; sekve Mi kreis vin. Tial amu Min, por ke Mi menciu vian nomon kaj plenigu vian animon per la spirito de vivo.
Amu Min, por ke Mi amu vin. Se vi ne amas Min, Mia amo neniel povas atingi vin. Sciu tion ĉi, ho servanto.
Via paradizo estas Mia amo; via ĉiela hejmo, reunuiĝo kun Mi. Eniru tien, kaj ne malrapidu. Ĉi tio estas kio destiniĝis por vi en Nia regno plejsupra kaj en Nia ekzaltita regiono.
Se vi amas Min foriĝu el vi mem, kaj se vi serĉas Mian plaĉon, ne rigardu la vian, por ke vi mortu en Mi kaj Mi vivu eterne en vi.
Ne estos paco por vi krom se vi rezignos vin kaj turnos vin al Mi; ĉar decas al vi glori en Mia nomo kaj ne en la via; konfidi je Mi kaj ne je vi mem, ĉar Mi deziras esti amata sola kaj super ĉio, kio ekzistas.
Mia amo estas Mia fortikaĵo; tiu, kiu eniras en ĝin, estas protektita kaj sekura, kaj tiu, kiu turnas sin for de ĝi, sendube devojiĝos kaj pereos.
Vi estas Mia fortikaĵo; eniru ĝin, por ke vi estu en sekureco. Mia amo estas en vi, konu ĝin, por ke vi trovu Min apud vi.
Vi estas Mia lampo kaj Mia lumo estas en vi. Akiru el ĝi vian briladon kaj serĉu neniun alian krom Mi, ĉar Mi kreis vin riĉa kaj malavare verŝis Mian favoron sur vin.
Per la manoj de potenco Mi faris vin kaj per la fingroj de forto Mi kreis vin; kaj interne de vi Mi metis la esencon de Mia lumo. Estu kontenta per ĝi kaj serĉu nenion pli, ĉar Mia verko estas perfekta kaj Mia ordono estas obeenda. Ne kontestu ĝin, nek havu dubon pri ĝi.
Mi kreis vin riĉa, kial vi defalas al malriĉeco? Nobla mi faris vin, pro kio vi malnobliĝas? El la esenco de la sciado Mi donis al vi estadon, kial vi serĉas klarigon ĉe iu krom Mi? El la argilo de la amo mi modlis vin, kiamaniere vi okupiĝas pri aliulo? Turnu vian rigardon al vi mem, por ke vi trovu Min interne de vi, forta, potenca kaj memsubtena.
Vi estas Mia regno kaj Mia regno ne pereas, pro kio vi timas vian pereon? Vi estas Mia lumo kaj Mia lumo neniam estingiĝas, kial vi timegas la estingiĝon? Vi estas Mia gloro kaj Mia gloro ne disipiĝas; vi estas Mia vesto kaj Mia vesto neniam eluziĝos. Restu do en via amo al Mi, por ke vi trovu Min en la regno de la gloro.
Turnu vian vizaĝon al la Mia kaj rezignu ĉion krom Mi, ĉar Mia suvereneco pludaŭras, kaj Mia regno ne pereas. Se vi serĉus alian krom Mi, eĉ se vi esploras la universon por eterne via serĉado estas vana.
Forgesu ĉion krom Mi kaj komunikiĝu kun Mia spirito. Ĉi tio apartenas al la esenco de Mia ordono, pro tio turnu vin al ĝi.
Estu kontenta pri Mi kaj ne serĉu alian helpulon. Ĉar neniu krom Mi povas ja sufiĉi al vi.
Ne petu al Mi kion Ni ne deziras por vi, estu do kontenta pri tio, kion Ni ordonis por vi, ĉar estas tio, kio profitas al vi, se per ĝi vi kontentiĝas.
Mi enblovis en vin spiron de Mia propra Spirito, por ke vi estu Mia amanto. Kial vi forlasis Min kaj serĉis amaton alian ol Min?
Mia rajto je vi estas granda, ĝi ne povas esti forgesita. Mia graco por vi estas abunda, ĝi ne povas esti vualita. Mia amo starigis en vin sian hejmon, ĝi ne povas esti kaŝita. Mia lumo evidentiĝas al vi, ĝi ne povas esti obskurita.
Sur la arbon de brileganta gloro Mi pendigis por vi la plej elektindajn fruktojn, pro kio vi turnis vin for kaj kontentiĝis per tio, kio estas malpli bona? Revenu do al tio, kio estas pli bona por vi en la regno plejsupra.
Nobla mi kreis vin, tamen vi malnobliĝis. Leviĝu do al tio, por kio vi estas kreita.
Al la eterneco Mi vokas vin, tamen vi serĉas tion, kio pereas. Kio igis vin turni vin for de Nia deziro kaj serĉi la vian?
Ne transpasu viajn limojn nek pretendu tion, kio ne decas al vi. Sterniĝu antaŭ la vizaĝo de via Dio, Eternulo de forto kaj potenco.
Ne fanfaronu super la malriĉulo, ĉar Mi gvidas lin laŭ lia vojo kaj Mi vidas vin en via erarema stato kaj konfuzas vin por ĉiam.
Kiamaniere vi povas forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn faras tion estas malbenita de Mi.
Ne flustru pri la pekoj de aliaj dum vi mem estas pekanto. Se vi malobeos ĉi tiun ordonon, malbenita estos vi, kaj al tio Mi atentos.
Sciu vere: Tiu, kiu postulas al la homoj esti justaj kaj mem faras maljustaĵon ne apartenas al Mi, eĉ se li portas Mian nomon.
Ne atribuu al iu ajn tion, kion vi ne volus esti atribuita al vi, nek diru tion, kion vi ne plenumas. Ĉi tio estas Mia ordono al vi; observu ĝin.
Ne rifuzi doni al Mia servanto se li petus ion de vi, ĉar lia vizaĝo estas Mia vizaĝo; humiliĝu, do, antaŭ Mi.
Taksu vin mem ĉiutage antaŭ ol vi estos vokita al juĝo; ĉar la morto neatendita atingos vin kaj vi estos vokita por taksi viajn farojn.
Mi faris la morton ĝojportanto al vi. Pro kio vi malĝojas? Mi igis la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualiĝas for de ĝi?
Per la feliĉaj novaĵoj de la lumo Mi salutas vin; ekĝoju! Al la kortego de sankteco Mi vokas vin; restu tie, por ke vi vivu en paco por ĉiam.
La spirito de sankteco alportas al vi la feliĉan novaĵon de la reunuiĝo; pro kio vi malĝojas? La spirito de potenco konfirmas vin en Sian Kredon; kial vi vualigas vin? La lumo de Lia vizaĝo gvidas vin; kiamaniere vi povas perdi la vojon?
Ne malĝoju krom se vi estas fore de Ni. Ne ekĝoju krom se vi alproksimiĝas kaj revenas al Ni.
Ĝoju je la feliĉo de via koro, por ke vi indu renkonti Min kaj speguli Mian belecon.
Ne demetu Mian beloplenan mantelon, nek seniĝu je via parto de Mia mirinda fontano, por ke vi neniam soifu.
Marŝu laŭ Miaj statutoj pro amo al Mi kaj rifuzu al vi tion, kion vi deziras, se vi serĉas Mian volon.
Ne malatentu Miajn ordonojn se vi amas Mian belecon, kaj ne forgesu Miajn konsilojn se vi volas atingi Mian bonplaĉon.
Eĉ se vi rapidegus tra la vastecon de l' spaco kaj trairus la ampleksecon de la ĉielo, tamen vi ne trovus ripozon krom en la submetiĝo al Nia ordono kaj en la humileco antaŭ Nia Vizaĝo.
Glorigu Mian Kredon, por ke Mi rivelu al vi la misterojn de Mia grandeco kaj supurbrilu vin per la lumo de eterneco.
Humiliĝu antaŭ Mi, por ke Mi gracevole vizitu vin. Leviĝu por la triumfo de Mia Kredo, por ke estante ankoraŭ surtere vi atingos la venkon.
Faru mencion pri Mi sur Mia tero, por ke en Mia ĉielo Mi memoru vin, tiele Miaj okuloj kaj la viaj konsoliĝos.
Via aŭdpovo estas Mia aŭdpovo, aŭdu per tio. Via vidpovo estas Mia vidpovo, vidu per tio, por ke en via plej interna animo vi povas atesti al Mia ekzaltita sankteco, kaj Mi interne de Mi Mem povos atesti al ekzaltita rango por vi.
Strebadu al morto de martiro sur Mia pado, kontenta pri Mia volo kaj dankema pro tio, kion Mi ordonas, por ke vi ripozu kun Mi sub la baldakeno de majesteco malantaŭ la tabernaklo de gloro.
Pripensu kaj meditu. Ĉu estas via deziro morti sur via lito, aŭ verŝi vian sangon sur la polvo kiel martiro sur Mia pado, kaj tiele fariĝi la manifestanto de Mia ordono kaj la rivelanto de Mia lumo en la plej alta paradizo? Elektu juste, ho servanto!
Je Mia beleco! Tinkturi vian hararon per via sango estas pli granda antaŭ Miaj okuloj ol la kreado de l' universo kaj la lumo de ambaŭ mondoj. Strebu do por atingi ĉi tion, ho servanto!
Por ĉio estas signo. La signo de amo estas animforteco en Mia dekreto, kaj pacienco sub Miaj provoj.
La vera amanto sopiras al suferado same kiel la ribelulo al pardono kaj la pekanto al mizerikordo.
Se malfeliĉoj ne okazas al vi sur Mia pado, kiamaniere vi povas sekvi la vojojn de tiuj, kiuj estas kontentaj pri Mia volo? Se provoj ne afliktas vin en via sopiro renkonti Min, kiamaniere vi atingos la lumon en via amo al Mia beleco?
Mia aflikto estas Mia providenco, laŭaspekte ĝi estas fajro kaj venĝo, sed interne ĝi estas lumo kaj mizerikordo. Rapidu al ĝi, por ke vi fariĝu eterna lumo kaj senmorta spirito. Ĉi tio estas Mia ordono al vi, observu ĝin.
Se prospero venos al vi, ne ekĝoju, kaj se humiligo trafos vin, ne ĉagrenu, ĉar ambaŭ forpasos kaj ne estos plu.
Se malriĉeco atingas vin, ne ĉagrenu; ĉar siatempe la Eternulo de l' riĉeco vizitos vin. Ne timu humiligon, ĉar gloro iutage kovros vin.
Se via koro estas fiksita al ĉi tiu eterna nepercebla regno, kaj al ĉi tiu pratempa, ĉiamdaŭra vivo, forlasu ĉi tiun morteman kaj forpasantan suvereneon.
Ne okupiĝu pri ĉi tiu mondo, ĉar per fajro Ni elprovas la oron, kaj per oro Ni elprovas Niajn servantojn.
Vi deziras oron kaj Mi volas vian liberiĝon el ĝi. Vi supozas vin riĉa posedante ĝin, kaj Mi rekonas vian riĉecon en via apartiĝo de ĝi. Je Mia vivo! Ĉi tio estas Mia scio, kaj tio via fantazio; kiamaniere povas Mia vojo akordiĝi kun la via?
Donacu Miajn riĉaĵojn al Miaj malriĉuloj, por ke en la ĉielo vi povos ĉerpi el deponejoj de nevelkema splendoro kaj trezoroj de nepereebla gloro. Sed je Mia vivo! Oferi vian animon estas pli glora afero, se vi nur povus vidi per Miaj okuloj.
La templo de la Esto estas Mia trono; purigu ĝin el ĉiuj aferoj, por ke tie Mi establiĝu kaj tiu Mi restu.
Via koro estas Mia hejmo: sanktigu ĝin por Mia descendo. Via spirito estas Mia loko de revelacio: purigu ĝin por Mia manifestiĝo.
Metu vian manon sur Mian sinon, por ke Mi leviĝu super vi, radianta kaj brileganta.
Ascendu al Mia ĉielo por ke vi atingu la ĝojon de reunuiĝo, kaj el la kaliko de nepereebla gloro trinkegu la nekompareblan vinon.
Multaj tagoj pasis super vin dum vi okupiĝadis pri viaj fantaziaĵoj kaj vanaj imagaĵoj. Ĝis kiam vi dormetos sur via lito? Levu la kapon el la dormo, ĉar la Suno leviĝis ĉe la zenito, eble ĝi brilos sur vin per la lumo de l' beleco.
La lumo estas brilinta sur vin elde la horizonto de la Sankta Monto kaj la spirito de iluminado elspiris en la Sinajo de via koro. Sekve liberiĝu el la vualoj de senutilaj fantazioj kaj eniru en Mian kortegon, por ke vi estu preta por la eterna vivo kaj inda renkonti Min. Tiele la morto ne trafos vin, nek laciĝo, nek maltranvilo.
Mia eterneco estas Mia kreaĵo, Mi kreis ĝin por vi. Faru ĝin la vesto por via templo. Mia unueco estas Mia manfaritaĵo; Mi forĝis ĝin por vi; vestu vin per ĝi, por ke vi estu ĝis eterne la rivelado de Mia nepereema Esto.
Mia majesto estas Mia donaco al vi, kaj Mia grandiozeco la signo de Mia mizerikordo al vi. Tio, kio decas al Mi neniu komprenos nek neniu povos ĝin rakonti. Vere, Mi gardis ĝin en Miaj kaŝitaj deponejoj kaj en la trezorejoj de mia ordono, kiel signo de Mia kompato al Miaj servantoj kaj de Mia mizerikordo al Mia popolo.
Vi estos malhelpataj ami Min, kaj homoj estas perturbataj, kiam ili mencios Min. Ĉar la mensoj ne povas kompreni Min nek la koroj enteni Min.
Je Mia Spirito kaj je Mia favoro! Je Mia mizerikordo kaj je Mia beleco! Ĉio, kion Mi estas rivelinta al vi per la langvo de potenco kaj skribis por vi per la plumo de povo, estas konforme al viaj kapablo kaj komprenemo, kaj ne al Mia rango kaj la melodio de Mia voĉo.
Ĉu vi ne scias, kial Mi kreis vin ĉiujn el la sama polvo? Por ke neniu laŭdegu sin super la alia. Meditu senĉese en viaj koroj, kiamaniere vi estis kreitaj. Pro tio, ke Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco, devas vi esti kiel ununura animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo kaj restadi en la sama lando, por ke elde via plej interna esto pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malavareco estu manifestataj. Tio estas Mia konsilo al vi, ho lumularo! Atentu al ĉi tiu konsilo, por ke vi akiru la frukton de sankteco el la arbo de la mirinda gloro.
Vi estas Mia trezorejo, ĉar en vin Mi deponis la perlojn de Miaj misteroj kaj la gemojn de Mia kono. Gardu ilin kontraù la fremduloj inter Miaj servantoj kaj kontraŭ la malpiuloj inter Mia popolo.
Sciu, ke Mi blovetis en vin ĉiujn la aromojn de sankteco, plene revelaciis al vi Mian vorton, perfektigis pere de vi Mian donacemon kaj deziris al vi tion, kion Mi deziris al Mi mem. Estu kontenta pri Mia volo kaj dankema al Mi.
Skribu ĉion, kion Ni rivelis al vi per la inko de lumo, sur la tabelon de via spirito. Se ĉi tio ne estas ebla al vi, faru do vian inkon el la esenco de via koro. Se ĉi tion vi ne povas fari, tiam skribu per tiu karmezina inko, kiu estis verŝita sur Mia pado. Ia pli dolĉa estas ĉi tio al Mi ol ĉio alia, ke ĝia lumo pludaŭru por ĉiam.