La Kaŝitaj Vortoj/El la persa lingvo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La Kaŝitaj Vortoj
de Bahà'u'llàh
Tradukita de E. Rodrigues Ontario
El la persa


Je la nomo de l'Sinjoro de l'Esprimado, la Potenculo

Enhavo

Ho vi kiujn havas mensojn por scii kaj orelojn por aŭskulti![redakti]

La unua alvoko de l' Amato estas ĉi tiu: Ho mistika najtingalo! Restu nenie krom en la rozĝardeno de la Spirito. Ho mesaĝisto de la Salomono de amo! Serĉu nenian ŝirmejon krom en la Ŝeba de la Bonamato, kaj ho senmortema fenikso! Loĝu nenie krom sur la monto de l'fideleco. Tie estas via loĝejo, se per la flugiloj de via animo vi soras al la regno senlima kaj vi klopodas atingi vian celon.

Ho filo de l'spirito![redakti]

La birdo serĉas sian neston; la najtingalo la ĉarmon de la rozo; dum tiuj birdoj, la koroj de la homoj, kontentaj pri forpasanta polvo, devojiĝis for de sia eterna nesto, kaj kun la okuloj rigardantaj la koton de neglektemo, ili seniĝis je la gloro de l'dia ĉeesto. Ve! Kiel strange kaj mizere; pro nura taspleno ili deflankiĝis for de la ondegantaj maroj de l' Plejaltulo kaj restis for de la plej brilanta horizonto.

Ho amiko![redakti]

En la ĝardenon de via koro plantu nenion krom la rozo de la amo, kaj for de la najtingalo de la korinklino kaj deziro ne malstreĉu vian tenadon. Alte taksu la kunestecon de la justuloj kaj evitu ĉian kontaktiĝon kun la malpiuloj.

Ho filo de l'justeco![redakti]

Kien povas iri amanto se ne al la lando de sia amatino? Kaj kiu serĉanto trovas ripozon for de sia kordeziro? Por la vera amanto reunuiĝo estas vivo kaj disiĝo estas morto. Lia brusto seniĝas je pacienco kaj lia koro ne sentas pacon. Miriadojn da vivoj li rezignus por rapidi al la loĝejo de sia amatino.

Ho filo de l'polvo![redakti]

Vere Mi diras al vi: el ĉiuj homoj la plej neglektema estas tiu, kiu disputas senutila kaj strebas elstariĝi super la fratoj. Diru, ho fratoj! Agoj kaj ne vortoj, estu via ornamaĵo.

Ho filo de la tero![redakti]

Sciu vere, tiu koro, en kiu restas la plej eta signo de envio, neniam atingos Mian eternan regionon, nek ĝi enspiros la dolĉan aromojn de pureco, kiuj emanas el Mia regno de sankteco.

Ho filo de la amo![redakti]

Vi estas nur unu paŝon for de la gloraj ĉielaj altecoj kaj de la paradiza arbo de la amo. Faru vi unu paŝon, kaj per la sekvanta antaŭeniru en la senmortan regnon kaj eniru la pavilonon de la eterneco. Aŭskultu do al tio, kio estas revelaciita de la plumo de gloro.

Ho filo de l'gloro![redakti]

Rapidegu sur la pado de sankteco, kaj eniru en la ĉielon de komunio kun Mi. Purigu vian koron per la polurilo de la spirito, kaj hastu al la kortego de l'Plejaltulo.

Ho forflugema ombro![redakti]

Preterigu la malaltajn etapojn de dubo, kaj leviĝu al la ekzaltaj altecoj de l' certeco. Malfermu la okulojn de la vero por ke vi vidu la senvualitan Belecon, kaj vi ekkriu: Sanktigata estu la Eternulo, la plej eminenta el ĉiuj kreantoj!

Ho filo de l'deziro![redakti]

Aŭskultu ĉi tion: la mortemaj okuloj neniam rekonos la ĉiamdaŭran belecon, nek la senviva koro ĝojos pro io krom la velkinta floro. Ĉar similaĵo similaĵon serĉas kaj ĝojas en kunesto kun sia speco.

Ho filo de la polvo![redakti]

Blindigu viajn okulojn, por ke vi kontemplu Mian belecon; ŝtopu viajn orelojn, por ke vi aŭskultu la dolĉan melodion de Mia voĉo; malplenigu vin je ĉia sciado, por ke vi povu partopreni en Mia sciado; kaj sanktigu vin je riĉaĵoj, por ke vi povu obteni daŭrantan parton de la oceano de Mia eterna riĉeco. Blindigu viajn okulojn, tio estas, al ĉio krom al Mia beleco; ŝtopu viajn orelojn al ĉio krom al Mia vorto; malplenigu vin je ĉia sciado krom je la sciado pri Mi; por ke per klara vido, pura koro kaj atenta orelo vi povu eniri en la kortegon de Mia sankteco.

Ho posedanto de du vidsensoj![redakti]

Fermu unu okulon kaj malfermu la alian. Fermu unu antaŭ la mondo kaj ĉio, kio en ĝi estas, kaj malfermu la alian antaŭ la sankta beleco de la Amato.

Ho Miaj filoj![redakti]

Mi timas, por ke, seniĝintaj je la melodio de la ĉiela kolombo, vi sinkados en la ombrojn de la totala perdiĝo, kaj neniam ajn vidintaj la belecon de la rozo, vi retroiros al la akvo kaj la argilo.

Ho amikoj![redakti]

Ne forlasu la ĉiamdaŭran belecon pro mortanta beleco, nek inklinu vian koron al ĉi tiu mortema mondo de polvo.

Ho filo de l'spirito![redakti]

Alvenas la tempo kiam la najtingalo de santeco ne plu malkovros la intimajn misterojn kaj vi ĉiuj estos senigitaj je la ĉiela melodio kaj je la voĉo devenanta de la alto.

Ho esenco de la neglektemo![redakti]

Miriadoj da mistikaj langoj esprimas sin per unu voĉo , kaj miriadoj da kaŝitaj misteroj estas revelacitaj per unu sola melodio; sed, ho ve! Ne ekzistas orelo por aŭskulti nek koro por kompreni.

Ho kunuloj![redakti]

La pordoj al la Senlimeco staras plene malfermaj kaj la loĝejo de l'Amato estas ornamita per la sango de la amantoj, tamen ĉiuj krom nur kelkaj restas seniĝintaj je ĉi tiu ĉiela urbo, kaj eĉ el ĉi tiuj malmultaj neniu krom la plej eta manpleno troviĝas kun pura koro kaj sanktigita spirito.

Ho loĝantoj en la plej supera paradizo![redakti]

Proklamu al la filoj de la certeco, ke en la regnoj de sankteco, proksime al la ĉiela paradizo, aperas nova ĝardeno, ĉirkaŭ kiu rondiras la enloĝantoj de la regno de la alto kaj la senmortaj loĝantoj de la ekzaltita paradizo. Strebu, do, por ke vi atingu tion rangon, por ke vi solvu la misterojn de la amo elde ĝiaj anemonoj kaj vi lernu la sekreton de la dia kaj perfekta saĝeco elde ĝiaj perfektaj fruktoj. Konsolitaj estas la okuloj de tiuj, kiuj eniras kaj loĝas tie!

Ho Miaj amikoj![redakti]

Ĉu vi forgesis tiun veran kaj radiantan matenon, kiam en tiuj sanktaj kaj benitaj ĉirkaŭaĵoj vi ĉiuj kuniĝis antaŭ Mi, sub la ombro de la arbo de la vivo, kiu estas plantita en la tutglora paradizo? Timfrapitaj vi aŭskultis dum Mi eldiris la jenajn tri sanktegajn vortojn: Ho amikoj! Ne preferu vian volon al la Mia, neniam deziru tion, kion Mi ne deziras por vi, kaj ne proksimiĝu al Mi kun senvivaj koroj makulitaj per mondaj deziroj kaj avidecoj. Se vi nur sanktigus viajn animojn, je ĉi tiu horo vi memorus tiun lokon kaj tiujn ĉirkaŭaĵojn, kaj la vero de Mia eldiro evidentiĝus al vi.

En la oka de la plej sanktaj linioj, en la kvina Tabelo de Paradizo, Li diras:

Ho vi, kiuj kuŝas kiel mortintoj sur la kampo de neglektemo![redakti]

Jarcentoj forpasis kaj viaj karegaj vivoj estas preskaŭ finitaj, tamen eĉ ne unu sola elspiro de pureco atingis Nian kortegon de sankteco elde vi. Kvankam mergitaj en la oceano de nekredemo, tamen per viaj lipoj vi konfesas la unikan kaj veran kredon de Dio. Tiun, kiun Mi abomenas, vi amas, kaj el Mia malamiko vi faris amikon. Malgraŭe, vi iradas sur Mia tero vantaj kaj memkontentaj, ne atentante ke Mia tero laciĝas pri vi kaj ke ĉio en ĝi evitas vin. Se vi nur malfermus viajn okulojn, vi vere preferus miriadon da afliktoj ol ĉi tiu ĝojo, kaj vi konsiderus la morton mem pli bona ol ĉi tiu vivo.

Ho moviganta formo el polvo![redakti]

Mi deziras komunion kun vi, sed vi rifuzas konfidi al Mi. La glavo de via ribelemo faligis la urbon de via espero. Ĉiam mi estas proksime al vi, sed vi restas for de Mi. Senperean gloron Mi elektis por vi, tamen vi preferas senliman honton por vi. Dum ankoraŭ estas tempo, revenu kaj ne perdu vian ŝancon.

Ho filo de l'deziro![redakti]

La kleruloj kaj saĝuloj dum longaj jaroj strebis kaj malsukcesis atingi la ĉeeston de l' Ĉioglorulo; ili pasigis siajn vivojn serĉante Lin, tamen ili ne vidis la belecon de Lia vizaĝo. Vi senpene atingis vian celon kaj senserĉe trovis la objekton de via aspiro. Kaj tamen vi restis tiom envolvitaj per la vualo de via memo, ke viaj okuloj ne vidis la belecon de l' Amato, nek via mano tuŝis la randon de Lia mantelo. Vi okulhavaj, rigardu kaj admiru.

Ho loĝantoj de la urbo de la amo![redakti]

Mortigaj ventofrapoj atakis la ĉiamdaŭran kandelon, kaj la beleco de la ĉiela Junulo estas vualita en malheleco de la polvo. La ĉefo de la monarkoj de la amo estas persekutita fare de l'popolo de tiraneco, kaj la kolombo de sankteco kuŝas mallibera en la ungegoj de strigoj. La loĝantoj en la pavilono de gloro kaj la ĉielanaro priploras kaj lamentas, dum vi ripozas en la regno de neglektemo, kaj vi opinias vin esti la veraj amikoj. Kiel vantaj estas via imagaĵoj!

Ho vi kiuj estas malsaĝaj, tamen havas reputacion esti saĝaj![redakti]

Kial vi alivestas vin kiel paŝtisto, kiam interne vi fariĝis lupoj celantaj al Mia grego? Vi estas kiel tiu stelo, kiu leviĝas antaŭ la tagiĝo, kaj kiu kvankam ĝi ŝajnas radianta kaj luma, devojigas la vojirantojn for de Mia urbo al la vojo de pereo.

Ho vi ŝajne puraj sed interne abomenaj![redakti]

Vi estas kiel klara, sed amara akvo, kiu aspektas kristale pura, sed el kiu, kiam la dia Provanto gustumis ĝin, eĉ ne unu guto estas akceptita. Ja la sunradio falas same sur la polvon kiel sur la spegulon; tamen ili malsimilas laù reflekto same kiel la stelo disde la tero, ja, nemezurebla estas la diferenco!

Ho amiko laŭ vorto![redakti]

Meditu momenton. Ĉu vi iam aŭdis, ke amiko kaj malamiko restu en unu koro? Forpelu do, la fremdulon, por ke la Amiko eniru Sian hejmon.

Ho filo de l'polvo![redakti]

Ĉion, kio estas en la ĉielo kaj la tero Mi difinis por vi, krom la homa koro, kiun Mi faris restadejo de Mia beleco kaj gloro; tamen vi donis Mian hejmon kaj loĝejon al alia ol Mi; kaj kiam ajn la manifestiĝo de Mia sankteco celis Sian propran rezidejon, fremdulon trovis Li tie, kaj senhejma, rapidis al la sanktejo de la Amato. Malgraŭ tio Mi kaŝis vian sekreton kaj ne deziris vian honton.

Ho esenco de la deziro![redakti]

Oftege en la tagiĝoj Mi turnis min for de la regnoj de l'Senlokeco al via rezidejo, kaj trovis vin sur la lito de l'komforto okupita pri aliaj krom Mi. Je tio, kiel fulmo de la spirito, Mi reiris al la regnoj de la ĉiela gloro kaj ne flustris ĝin en Miaj ripozejoj de la alto al la sanktulanaro.

Ho filo de l'malavareco![redakti]

Elde la deserto de l' nenieco, per la argilo de Mia ordono, Mi aperigis vin, kaj Mi definis por via trejnado ĉiun ekzistantan atomon kaj la esencon de ĉiuj kreitaĵoj. Tiele, antaŭ ol vi venis el la ventro de via patrino, Mi destinis por vi du fontanojn de pura lakto, okulojn por prizorgi vin kaj korojn por ami vin. Pro Mia korfavoro, en la ombro de Mia mizerikordo, Mi nutradis vin, kaj protektis vin per la esenco de Mia graco kaj favoro. Kaj Mia celo en ĉio ĉi tio estis, ke vi atingu Mian ĉiamdaŭran regnon kaj fariĝu inda je Miaj nevideblaj donacoj. Kaj tamen senatenta vi restis, kaj maturiĝinte, vi neglektis ĉiujn Miajn benojn kaj okupiĝis pri viaj bagatelaj imagaĵoj tiamaniere, ke vi fariĝis plene forgesema, kaj deturniĝinte for de la portaloj de la Amiko, vi restis en la kortegoj de Mia malamiko.

Ho servutulo de la mondo![redakti]

En multaj tagiĝoj la brizo de Mia korfavoro blovetis super vi kaj trovis vin endormiĝinta sur la lito de neatentemo. Kaj lamentante pri via stato, ĝi reiris tien de kie ĝi venis.

Ho filo de l'tero![redakti]

Se vi deziras havi Min, serĉu neniun alian krom Mi; kaj se vi deziras kontempli Mian belecon, fermu viajn okulojn antaŭ la mondo kaj ĉio, kio estas en ĝi; ĉar Mia volo kaj la volo de alia ol Mi, simile al fajro kaj akvo, ne povas loĝi kune en unu koro.

Ho vivtenita fremdulo![redakti]

La kandelo de via koro estas ekbruligita per la mano de Mia potenco, ne estingu ĝin per la malfavoraj ventoj de l' memo kaj de la pasio. La kuracigilo de ĉiuj viaj malsanoj estas memori Min, ne forgesu tion. Mia amo estu via trezoro kaj amzorgu ĝin eĉ kiel viajn proprajn vidpovon kaj vivon.

Ho Mia frato![redakti]

Aŭskultu la plezurigajn vortojn de Mia mieldolĉa lango, kaj trinku la torenton de mistika sankteco elde Miaj sukerverŝantaj lipoj. Semu la semojn de Mia dia saĝeco en la puran grundon de via koro, kaj akvumu ilin per la akvo de certeco, por ke la hiacintoj de Mia scio kaj saĝeco ekburĝonu freŝaj kaj verdaj en la sankta urbo de via koro.

Ho loĝantoj de Mia paradizo![redakti]

Per la manoj de korfavoro Mi plantis en la sanktan ĝardenon de l' paradizo la novan arbon de viaj amo kaj amikeco, kaj Mi akvumis ĝin per la bonfaraj pluvoj de Mia tenera graco; nun, kiam la momento alvenis por ĝia fruktiĝo, strebu, por ke ĝi estu protektata kaj ne konsumita de la flamo de deziro kaj pasio.

Ho Miaj amikoj![redakti]

Estingu la flamon de l'eraro kaj ekbruligu en viaj koroj la ĉiamdaŭran torĉon de dia gvidado, ĉar post nelonge, la elprovantoj de la homaro akceptos, en la sankta ĉeesto de l'Adorato, nenion krom la plej pura virto kaj agoj de senmakula sankteco.

Ho filo de l'polvo![redakti]

La saĝuloj estas tiuj, kiuj ne parolas krom se ili havas aŭdantaron, simile al la pokalportanto, kiu ne proponas sian pokalon ĝis li trovas serĉanton, kaj al la amanto, kiu ne ĝojkrias elde la profundoj de sia koro ĝis li kontemplas la belecon de sia amatino. Sekve, semu la semojn de saĝeco kaj scio en la pura grundo de la koro, kaj tenu ilin kaŝitaj ĝis la hiacintoj de la dia saĝo burĝonos el la koro kaj ne el la koto kaj argilo.

Sur la unua linio de la Tabelo estas registrite kaj skribite, kaj interne de la sanktejo de la tabernaklo de Dio estas kaŝite:

Ho Mia servanto![redakti]

Ne forlasu por tio, kio pereas, ĉiamdaŭran regnon, kaj ne forĵetu ĉielan suverenecon por monda deziro. Ĉi tiu estas la rivero de l' ĉiamdaŭra vivo, kiu elfluis el la fonto de la plumo de l'Mizerikordulo; bone estas al tiuj, kiuj trinkas el ĝi!

Ho filo de l'spirito![redakti]

Disrompu vian kaĝon kaj, kiel la fenikso-birdo de la amo, soru al la firmamento de sankteco. Rezignu vin mem kaj, plene de la spirito de la mizerikordo, loĝu en la regno de la dia sankteco.

Ho ido de l'polvo![redakti]

Ne kontentiĝu per la komforto de forpasanta tago, nek senigu vin je la ĉiamdaŭra ripozo. Ne interŝanĝu la ĝardenon de eterna delico por la polvamaso de mortema mondo. Elde via prizono leviĝu al la gloraj herbejoj de la alto, kaj elde via mortema kaĝo elflugu al la paradizo de la Senlokeco.

Ho Mia servanto![redakti]

Liberigu vin el la katenoj de ĉi tiu mondo kaj malligu vian animon el la prizono de la memo. Profitu vian okazon, ĉar ĝi neniam plu revenos al vi.

Ho filo de Mia servantino![redakti]

Se vi vidus la senmortan suverenecon, vi strebus forpasi elde ĉi tiu efemera mondo. Sed kaŝi antaŭ vi la unuan kaj riveli al vi la duan, estas mistero, kiun neniu krom la purkoraj povas kompreni.

Ho Mia servanto![redakti]

Purigu vian koron el malico kaj, liberiĝinte el envio, eniru la dian kortegon de sankteco.

Ho Miaj amikoj![redakti]

Sekvu la vojojn de la volo de l'Amiko, kaj sciu, ke Lia plaĉo estas en la plaĉo de Lia kreituloj. Tio estas: neniu eniru la domon de sia amiko krom je la permeso de la amiko, nek tuŝu lian havaĵojn, nek preferu sian volon al tiu de la amiko, kaj neniel celu avantaĝojn super lin. Pripensu tion, vi kiu havas envidkapablon!

Ho kunulo de Mia trono![redakti]

Ne aŭskultu malbonon kaj ne rigardu malbonon, ne malaltigu vin, nek suspiru, nek ploru. Ne diru fiaĵojn, por ke oni ne diru ilin al vi, kaj ne pligrandigu la kulpojn de aliaj, por ke viaj propraj kulpoj ne ŝajnu grandaj; kaj ne deziru ies humiliĝon, por ke via propra humiliĝo ne evidentiĝu. Travivu, do, la tagojn de via vivo, kiuj estas malpli ol forfluganta momento, kun via menso nemakulita, via koro senmakula, viaj pensoj puraj, kaj via naturo sanktigita, por ke, libera kaj kontenta, vi povu demeti ĉi tiun morteman korpon kaj iri al la mistika paradizo kaj resti en la eterna regno por ĉiam.

Ve! Ve! Ho amantoj de la mondeca deziro![redakti]

Kvazaŭ per fulma rapideco vi preterpasis la Amaton, kaj vi neŝancele celas al satanecaj fantazioj. Vi genuiĝas antaŭ via vanta imagado, kaj nomas ĝin vero. Vi rigardas la dornon kaj nomas ĝin floro. Eĉ ne unu puran elspiron vi elspiris, nek la brizo de nedeziremo blovetis el la herbejoj de viaj koroj. Vi flankenĵetis la amemajn konsilon de l' Amato kaj tute forviŝis ilin el la tabelo de viaj koroj, kaj simile al la brutoj de l'kampo vi moviĝas kaj vivas en la brutpaŝtejoj de deziro kaj pasio.

Ho fratoj sur la pado![redakti]

Pro kio vi neglektis mencii la Amaton kaj restis for de Lia sankta ĉeesto? La esenco de beleco estas en la senkompara pavilono, lokita sur la trono de gloro, dum vi okupiĝas pri vantaj disputoj. La dolĉaj aromoj de sankteco eliĝas kaj la brizo de beno blovetas, tamen vi estas ĉiuj ege afliktitaj kaj senigitaj je ili. Ve al vi kaj al tiuj, kiuj iras laŭ viaj vojoj kaj sekvas viajn piedpaŝojn.

Ho filo de l'deziro![redakti]

Formetu la robon de vanteco kaj senigu vin je la vestoj de l' fiereco.

En la tria el la plej sanktaj linioj skribitaj kaj registritaj en la Rubena Tabelo per la plumo de la nevidato la jena estas revelacita:

Ho fratoj![redakti]

Estu indulgemaj unu al la aliaj kaj ne turnu vin al malbonaj aferoj. Ne fieru pri via gloro nek hontu pri humiliĝo. Je Mia beleco! Mi kreis ĉion el la polvo, kaj al la polvo Mi reirigos ilin.

Ho filoj de l'polvo![redakti]

Rakontu al la riĉuloj pri la noktomezaj suspiroj de la malriĉuloj, por ke neglektemo ne konduku ilin al la vojo de detruiĝo kaj senigu ilin je la Arbo de Riĉeco. Donaci kaj esti malavara estas atributoj Miaj; bone estas al tiu, kiu ornamas sin per Miaj virtoj.

Ho kvintesenco de l'pasio![redakti]

Flankenmetu ĉian avidecon kaj provu esti kontenta; ĉar la avidulo ĉiam estas senigita kaj la kontentulo estas amata kaj laŭ.

Ho filo de Mia servantino![redakti]

Ne estu maltrankvila en malriĉeco nek memfidema en riĉeco, ĉar la malriĉecon sekvas riĉeco kaj la riĉecon sekvas malriĉeco. Tamen, esti malriĉa pri ĉio krom Dio estas mirinda donaco, ne malgrandigu la valoron de tio, ĉar en la fino ĝi faros vin riĉa je Dio, kaj sekve vi scios la signifon de la esprimo, « Vere vi estas la malriĉuloj »; kaj la sanktaj vortoj , « Dio estas la Ĉioposedanto », simile al la vera mateniĝo ekaperos glorege brila sur la horizonton de la koro de la amanto kaj restos sekura sur la trono de l'riĉeco.

Ho filoj de l'neglekto kaj de la pasio![redakti]

Vi permesis al Mia malamiko eniri Mian domon kaj vi elĵetis Mian amikon, kaj en viaj koroj vi ensanktigis la amon al alia krom al Mi. Aŭskultu al la vortoj de la Amiko kaj turnu vin al Lia paradizo. Mondanecaj amikoj, celante sian propran profiton, ŝajnas ami unu la alian, dum fakte la vera Amiko amis kaj amas vin pro vi mem; ja Li suferis sennombrajn afliktojn por gvidi vin. Ne estu mallojalaj al tia Amiko, ja prefere rapidu al Li. Tiele estas le tagstelo de la vorto de vereco kaj fideleco, kiu tagiĝis super la horizonto de la plumo de l'Eternulo de ĉiuj nomoj. Malfermu viajn orelojn, por ke vi aŭskultu la vorton de Dio, la helpanto en danĝero, la memekzistanto.

Ho vi, kiuj fieras pro la mortema riĉeco![redakti]

Sciu vere, ke la riĉeco estas fortega barilo inter la serĉanto kaj lia deziro, inter la amanto kaj lia amantino. La riĉuloj, krom malmultaj, neniel atingos la kortegon de Lia ĉeesto nek eniros la urbon de l'kontento kaj rezignacio. Bone estas do al tiu, kiu, estante riĉa, ne estas malhelpata de liaj riĉaĵoj eniri la eternan regnon. Je la plej sankta nomo! La splendoro de la riĉulo lumigos la loĝantaron de l'ĉielo, same kiel la suno lumigas la surterajn homojn!

Ho vi riĉuloj sur la tero![redakti]

La malriĉuloj inter vi estas Mia konfido; gardu vi Mian konfidon, kaj ne celu nur vian propran komforton.

Ho filo de l'pasio![redakti]

Purigu vin de la makuliĝo pro riĉecoj kaj en perfekta paco eniru la regnon de la malriĉeco; por ke elde la fonto de malavideco vi trinku la vinon de senmorta vivo.

Ho Mia filo![redakti]

Kunesti kun la malpiuloj plimultigas la malfeliĉon, dum fratuleci kun la justuloj elpurigas la ruston de sur la koro. Tiu, kiu celas kumunii kun Dio, li turnu sin al la kunesto kun Liaj amatoj; kaj tiu, kiu deziras aŭskulti al la vorto de Dio, li malfermu siajn orelojn al la vortoj de Liaj elektitoj.

Ho filo de l'polvo![redakti]

Gardu vin! Ne iru kun la malpiulo kaj ne celu kuneston kun li, ĉar tia kunesto aliigos la radiantecon de la koro en inferan fajron.

Ho filo de Mia servantino![redakti]

Se vi celas la gracon de la Sankta Spirito, kunestu kun la justulo, ĉar li jam trinkis el la pokalo de eterna vivo ĉe la manoj de la senmorta Pokalportanto kaj simile al la vera mateniĝo li vivigas kaj lumigas la korojn de la mortintoj.

Ho neatentemuloj![redakti]

Ne supozu, ke la sekretoj de la koroj estas kaŝitaj, ja sciu certe, ke per klaraj literoj ili estas gravuritaj kaj plene manifestitaj antaŭ la Sankta Ĉeesto.

Ho amikoj![redakti]

Vere mi diras, kion ajn vi kaŝis en viajn korojn estas al Ni malferma kaj videbla kiel la tago; sed ĝi estas kaŝita pro Niaj graco kaj favoro kaj ne pro tio, ke vi estas meritindaj.

Ho filo de l'homo![redakti]

Rosguton elde la nesondebla oceano de Mia mizerikordo Mi verŝis sur la popolojn de la mondo, tamen neniu turnis ĝin al ĝi, ĉar ĉiu turnis sin for de la ĉiela vino de unuiĝo al la malbonodora feĉo de malpureco, kaj, kontenta pri la mortema pokalo, flankenmetis la kalikon de senmorta beleco. Malnobla estas tio, per kio li kontentiĝas.

Ho filo de l'polvo![redakti]

Ne deturnu viajn okulojn for de la nekomparebla vino de l' senmorta amato, kaj ne rigardu malbonodoran kaj morteman feĉon. Akceptu el la manoj de l'dia Pokalportanto la kalikon de l'senmorta vivo, por ke la tuta saĝeco estu la via, kaj por ke vi aŭskultu al la mistika voĉo vokanta el la regno de la nevideblo. Kriu laŭte, vi kiuj havas malaltan celon! Pro kio vi turnis vin for de Mia sankta kaj senmorta vino al efemera akvo.

Ho vi popoloj de l'mondo![redakti]

Sciu vere, ke neatendita katastrofo sekvas vin kaj ke terura puno atendas vin. Ne supozu, ke la agoj, kiujn vi faris, estas forviŝitaj el Mia vido. Je Mia beleco! Ĉiujn viajn farojn Mia plumo gravuris per klaraj literoj sur tabeloj de krizolito.

Ho subpremantoj sur la tero![redakti]

Retiru viajn manojn de la tiraneco, ĉar Mi solene promesis al Mi ne pardoni ies ajn maljustaĵojn. Ĉi tio estas Mia interkonsento, kiun mi nerevokeble dekretis en la konservita tabelo kaj sigelis ĝin per Mia sigelo de gloro.

Ho ribeluloj![redakti]

Mia indulgemo arogantigis vin kaj Mia toleremo faris vin neglektemaj, tiagrade, ke vi spronis la vivegan ĉevalon de pasio en dangerajn vojojn, kiuj kondukas al detruiĝo. Ĉu vi supozis, ke Mi estas senatenta aŭ ke Mi ne scias?

Ho elmigrantoj![redakti]

La langon mi definis por mencii Min, ne malpurigu ĝin per kalumnioj. Se la fajro de la memo venkas vin, memoru viajn proprajn kulpojn kaj ne la kulpojn de Miaj kreituloj, ĉar ĉiu el vi konas sin mem pli bone ol la aliajn.

Ho filo de l'fantazio![redakti]

Sciu vere, ke dum la radianta tagiĝo ekaperas super la horizonto de eterna sankteco, la satanecaj sekretoj kaj agoj faritaj en la malluma nokto estos malkaŝitaj kaj videblaj antaŭ la popoloj de la mondo.

Ho trudherbo, kiu elkreskas el la polvo![redakti]

Pro kio ĉi tiuj viaj malpuraj manoj ne tuŝis unue vian propran robon, kaj kial per via koro makulita per la deziro kaj pasio vi celas komunii kun Mi kaj eniri Mian sanktan regnon? For, for estas vi de tio, kion vi deziras.

Ho filoj de Adamo![redakti]

Sanktaj vortoj kaj puraj kaj bonaj agoj leviĝas al la ĉielo de la dia gloro. Strebu, por ke viaj faroj estu purigitaj je l' polvo de la memo kaj je hipokriteco, kaj por ke ili trovu favoron ĉe la kortego de gloro; ĉar post nelonge la provantoj de la homaro, antaŭ la sankta ĉeesto de la Adorato, akceptos nenion krom absolutan virton kaj agojn de senmakula pureco. Ĉi tio estas la tagstelo de saĝeco kaj de la dia mistero, kiu brilas super la horizonto de la dia volo. Benitaj estas tiuj, kiuj turnas sin al ĝi.

Ho filo de mondamo![redakti]

Plaĉa estas la regno de l'esto, se vi atingus ĝin; glora estas la regiono de eterneco, se vi preterpasus la mondon de mortemeco; dolĉe estas la sankta ekstazo, se vi trinkus el la mistika kaliko el la manoj de la ĉiela Junulo. Se vi atingus ĉi tion rangon, vi liberiĝus de detruiĝo kaj de la morto, de penado kaj de pekado.

Ho Miaj amikoj![redakti]

Rememoru tiun interkonsenton, kiun vi faris kun Mi sur la monto Paran, situanta en la sanktaj ĉirkaŭaĵoj de Zaman. Mi atestigis la ĉielanaron kaj la loĝantojn en la urbo de eterneco, tamen nun Mi trovas neniun fidela al la interkonsento. Sendube la fiereco kaj la ribelo forviŝis ĝin el la koroj, tiagrade ke restas nenia postsigno de ĝi. Kaj malgraŭ tio, Mi atendas kaj ne malkaŝas ĝin.

Ho Mia servanto![redakti]

Vi estas ja kiel bone hardita glavo kaŝita en la mallumo de la ingo kaj ĝia valoro sekretigita for de la scio de la metiisto. Sekve elvenu el la ingo de la memo kaj de l'deziro, por ke via valoro fariĝu brilega kaj videbla al la tuta mondo.

Ho Mia amiko![redakti]

Vi estas la tagstelo de la ĉieloj de Mia sankteco, ne lasu, ke la malpuriĝo de la mondo eklipsu vian splendoron. Deŝiru la vualon de neglektemo, por ke el malantaŭ la nuboj vi ekaperu brileganta kaj ornamu ĉiujn aĵojn per la roboj de la vivo.

Ho filoj de fanfaronemo![redakti]

Pro forpasanta suvereneco vi abandonis Mian nepereeblan regnon kaj ornamis vin per la multkoloraj livreoj de la mondo kaj faris ĝin via fieraĵo. Je Mia beleco! Ĉiujn Mi kunigos sub la multkolora kovrilo de la polvo kaj forviŝos ĉiujn ĉi tiujn diversajn kolorojn krom tiujn, kiuj elektos la Mian, kaj tio estas elpuriĝi de ĉiu koloro.

Ho filoj de l'neglektemo![redakti]

Ne celas al mortema suvereneco kaj ne ĝoju pri tio. Vi estas ja kiel la nesingarda birdo, kiu tromemfide triladas sur la branĉo; ĝis neatendite la ĉasanto, la Morto, faligas ĝin al la polvo, kaj la melodio, la formo kaj la koloro estas for sen ia ajn postsigno. Sekve atentu, ho servutuloj de deziro!

Ho filo de Mia servantino![redakti]

La gvidadon oni ĉiam donis per vortojn, sed nun ĝi estas donita per agoj. Ĉiu devas elmontri agojn purajn kaj sanktajn, ĉar vortoj apartenas al ĉiuj egale, dum tiaj agoj kiel ĉi tiuj estas la propraĵo nur de Niaj amatoj. Strebu do tutkore kaj tutanime por distingi vin per viaj agoj. Tiamaniere Ni konsilas al vi en ĉi tiu sankta kaj brileganta tabelo.

Ho filo de l'justeco![redakti]

En la noktosezono la beleco de la senmorta Esto iris de sur la smeralda pinto de fideleco al la Sadratu'l-Muntahá kaj ploris per tia plorado, ke la ĉielanaro kaj la loĝantoj de la alto plorĝemis je Lia lamentado. Je kio estis la demando: Pro kio la plorĝemoj kaj la plorado? Li respondis: Kiel ordonite, Mi atendis avide sur la monteto de lojaleco, tamen ni ne inspiris elde tiuj, kiuj loĝas surtere, la aromon de fideleco. Tiam, ordonite reiri, Mi rigardis, kaj jen! certaj kolomboj de sankteco estis turmentataj per la ungegoj de la hundoj de la tero. Je tio la Virgulino de la ĉielo rapide elvenis, senvualita kaj briletanta, elde Sia mistika loĝejo, kaj ŝi demandis pri iliaj nomoj, kaj ĉiuj estis diritaj krom unu. Kaj kiam ŝi insistis, oni eldiris ĝian unuan literon, je kio la loĝantoj de la ĉielaj ĉambroj rapidegis el siaj loĝejoj de gloro. Kaj dum oni eldiris la duan literon, ili ĉiuj falis sur la polvon. Tiumomente voĉo aŭdiĝis de la plej interna sanktejo: « Ĝis ĉi tien kaj ne pluen. » Vere ni atestas al tio, kion ili faris kaj nun estas farantaj.

Ho filo de Mia servantino![redakti]

Trinku el la lango de l' kompatema, la torenton de l'dia Mistero, kaj kontemplu ĉe la tagiĝo de dia esprimado la senvualitan splendoron de la tagstelo de l'saĝeco. Semu la semojn de Mia dia saĝo en la grundon puran de la koro, kaj akvumu ilin per la akvo de l'certeco, por ke la hiacintoj de l'sciado kaj saĝeco ekkresku freŝaj kaj verdaj en la sankta urbo de la koro.

Ho filo de l'deziro![redakti]

Kiomlonge vi sorados en la regnoj de l' deziro? Flugilojn Mi donis al vi por ke vi povu flugi al la regnoj de mistika sankteco, kaj ne al la regionoj de sataneca fantazio. Kombilon ankaŭ Mi donis al vi por ke vi aranĝu Miajn nigrajn buklojn, kaj ne por ke vi ŝirvundu Mian gorĝon.

Ho Mia servanto![redakti]

Vi estas la arboj de Mia ĝardeno, vi devas produkti bonajn kaj mirindajn fruktojn, por ke vi mem kaj aliuloj profitu el ili. Sekve estas devige al ĉiu okupiĝi pri metioj kaj profesioj, ĉar en tio kuŝas la sekreto de riĉeco, ho homoj de komprenpovo! Ĉar rezultoj dependas de rimedoj, kaj la graco de Dio estos tutsufiĉa al vi. Tiuj arboj, kiuj ne produktas fruktojn, estis kaj ĉiam estos por la fajro.

Ho Mia servanto![redakti]

La plej malnoblaj el la homoj estas tiuj, kiuj ne produktas fruktojn surtere. Tiaj homoj estas vere enkalkulitaj inter la mortintoj, ja pli bonaj estas mortintoj antaŭ Dio ol tiuj maldiligentaj kaj senvaloraj animoj.

Ho Mia servanto![redakti]

La plej bonaj el la homoj estas tiuj, kiuj gajnas vivrimedojn per sia laboro kaj elspezas por si kaj por siaj parencaroj pro la amo de Dio, la Eternulo de ĉiuj mondoj.