La Kantistino/I.

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vivo kaj verkado de Hauff Indekso : La Kantistino
de Wilhelm Hauff
Tradukita de Eugen Wüster
I.
II.

"Tio estas stranga okazaĵo!" la komerca konsilanto[1] Bolnau diris al konato, kiun li renkontis sur la Larĝa strato en B. "Konfesu mem, ke ni vivas en malbona tempo."

"Vi pensas pri la afero en la nordo?", la konato respondis. "Ĉu vi ricevis komercajn informojn? Ĉu la ministro de l'eksterlandaj aferoj pro malnova amikeco diris al vi detalojn?"

"Pa, lasu min trankvila pri politiko kaj ŝtatbiloj; tio neniel interesas min. Ne, mi celas la aferon pri Bianetti."

"Pri la kantistino? Ĉu ŝi ree estas dungita? Oni ja diris, ke okazis malakordo inter ŝi kaj la orkestrestro—"

"Sed pro Dio", la komerca konsilanto ekkriis kaj miregante haltis; "en kiuj drinkejaĉoj vi do restadas, ke vi ne scias, kio okazas en la urbo? Do vi ne scias, kio fariĝis al Bianetti?"

"Nenian vorton, per mia honoro; kio do okazis pri ŝi?"

"Nu, nenio alia okazis al ŝi, ol ke ŝi hodiaŭ nokte estis mortpikata."

La komerca konsilanto inter siaj konatoj estis konsiderata kiel ŝercemulo, kiu, matene de la dekunua ĝis tagmezo farante siajn promenadojn sur la Larĝa strato, ŝatis haltigi la homojn kaj improvize kredigi ion al ili. Tial la konato ne estis tre kortuŝita de tiu terura sciigo, sed respondis: "Ion alian vi do hodiaŭ ne scias, Bolnau? Vi supozeble estas tute elĉerpinta vian spriton, ke vi pentras per tiel akraj koloroj. Cetere, se alian fojon vi ree haltigos min sur la Larĝa strato, tiam elpensu ion pli saĝan; alie mi estos devigata, iri malrektan vojon, hejmen irante de la kancelario."

"Li ree ne kredas ĝin!", la promenanto ekkriis, "Vidu, li ree ne kredas ĝin! Se mi estus dirinta, ke la imperiestro de Maroko estas mortpikita, vi estus danke akceptinta kaj disvastiginta la sciigon, ĉar tie jam okazis similaj aferoj. Sed, se kantistino ĉi tie en B. estas mortpikata, neniu volas kredi, ĝis kiam oni vidas la funebran irantaron. Sed, karulo, ĉi tiun fojon ĝi estas vera, tiel vera, kiel mi estas honesta viro."

"Homo! pripensu, kion vi diras!", la amiko kun teruro ekkriis. "Mortinta, vi diris? Bianetti mortpikita?"

"Mortinta antaŭ unu horo ŝi ankoraŭ ne estis, sed ŝi estas mortiĝanta, tio almenaŭ estas certa."

"Sed parolu fine, pro Dio! Kiel oni povas mortpiki kantistinon? Ĉu ni do vivas en Italujo? Por kio do ekzistas la laŭdinda polico? Kiel la afero do fariĝis? Mortpikita?"

"Sed ne kriu tiel surdige", Bolnau kvietigante respondis. "La homoj jam elmetas la kapojn el ĉiuj fenestroj por vidi, kie estas la strata tumulto. Vi ja povas plendi sotta voce[2], kiom ajn vi volas. Kiel la afero fariĝis, vi demandas? Jen vidu, pri tio ja estas la demando; tion ĝis nun neniu scias. Hieraŭ nokte la bela infanino ankoraŭ estis ĉe la maskobalo, tiel aminda, tiel rava kiel ĉiam, kaj hodiaŭ nokte je la dekdua la medicina konsilanto[3] Lange estas vekata; oni diras, ke signora[4] Bianetti estas mortiĝanta, ke ŝi havas pikvundon en la koro. La tuta urbo jam parolas pri tio, sed kompreneble tute ekstravagance. Troviĝas en tio, estas vere, fatalaj cirkonstancoj, tiel ke oni ne povas akiri klaron; ekzemple neniu krom la kuracistoj kaj la homoj, kiuj servas al ŝi, estas enlasata en la domon. Ankaŭ ĉe la kortego oni jam scias pri la afero, kaj venis ordono, ke la gardistaro ne preterpasu la domon; la tuta bataliono devis iri la malrektan vojon trans la foirejon."

"Kion vi diras! Sed ĉu oni do tute ne scias, kiel okazis? Ĉu oni do tute ne havas postsignon?"

"Estas malfacile, tra la diversaj famoj penetri al la vero. Bianetti, nedisputeble, estas tre bonmora persono, pri kiu oni neniel povas malbone paroli. Sed vi konas la kutimon de l'homoj kaj precipe de la virinoj; kiam nun iu ekparolas pri la deca vivmaniero de la kompatinda knabino, oni levas la ŝultrojn kaj pretendas, pri ŝia antaŭa konduto scii tion kaj tion. Pri ŝia antaŭa konduto! Ŝi estas apenaŭ deksepjara kaj ĉi tie jam estas unu jaron kaj duonon. Kia antaŭa konduto tio estas?"

"Ne perdu tiom da tempo pri la enkonduko", la konato interrompis lin, "sed ekparolu pri la temo. Ĉu oni ne scias, kiu mortpikis ŝin?"

"Nu, ĝuste tion mi ja diras; jen oni ree asertas, ke estis malakceptita aŭ ĵaluza amanto, kiu mortigis ŝin. Strangaj ja estas la cirkonstancoj. Onidire ŝi hieraŭ ĉe la maskobalo sufiĉe longe parolis sola kun maskulo, kiun konis neniu. Ŝi baldaŭ poste foriris, kaj kelkaj homoj pretendas, ke ili vidis la saman maskulon eniranta en la kaleŝon al ŝi. Super tio neniu scias ion certan; sed mi baldaŭ sciiĝos, kiel estas pri la afero."

"Mi scias, ke vi ja havas viajn proprajn sciiĝilojn, kaj certe ankaŭ ĉe Bianetti vi havas servistaranon. Estas homoj, kiuj nomas vin la urba kroniko."

"Tro da honoro, tro da honoro", la komerca konsilanto ridis kaj ŝajne sentis sin iom flatita. "Sed ĉi-foje mi ne havas alian spionon, ol la medicinan konsilanton mem. Vi supozeble rimarkis, ke mi tute kontraŭ mia kutimo ne promenas sur la tuta strato de unu fino al la alia, sed ĉiam restas inter la Karla kaj la Frederika stratoj."

"Certe mi tion rimarkis, sed mi pensis, ke vi faras fenestran promenon antaŭ la edzino de ŝtatkonsilanto Baruch[5]."

"Lasu min trankvila pri ŝi! Ni rompis unu kun la alia antaŭ tri tagoj; mia edzino ne ŝatis la rilaton, ĉar tiu sinjorino ludas tiel altspeze. Ne, la medicina konsilanto Lange ĉiutage je la dekdua pasas tra la Larĝa strato, irante al la kastelo, kaj mi ĉi tie embuske atendas, por tuj celi al li, kiam li venas el post la stratangulo."

"Tiam mi restos ĉe vi", la amiko diris, "la aferon pri Bianetti mi devas aŭdi pli detale. Vi ja permesas tion, Bolnau?"

"Kara sinjoro, neniel lasu ĝeni vin", la alia respondis. Mi scias, ke vi manĝas je la dekdua; do zorgu, ke via supo ne malvarmiĝu. Plie Lange en via ĉeesto eble hezitos pri la rakontado; prefere post la manĝo venu en la kafejon, tie vi aŭdos ĉion.—Cetere foriĝu, tie li jam venas el post la stratangulo.

Klarigaj notoj de la tradukinto[redakti]

  1. germane Kommerzienrat, titolo, kiun povis ricevi ŝatata komercisto aŭ industriulo.
  2. (itala) = kun subpremata voĉo.
  3. germane Medizinalrat. Precipe en Pruslando oficiala titolo de kuracisto, kiu estas teknika referatisto de la distrikta registaro.
  4. (it.) = sinjorino.
  5. pron. Baruĥ.