La Komitato nuligis la Jarlibron sen diskuto
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | La Komitato nuligis la Jarlibron sen diskuto |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 3-a de aŭgusto 2018 |
Permesilo: | ![]() |
En sia vendreda kunsido la Komitato de UEA senŝanĝe akceptis la buĝeton por 2019, kio signifas ke venontjare la Jarlibro ne aperos. Kiel nova estrarano estis elektita Fernando Maia el Brazilo. Dum la elekto de nova C-komitatano la voĉoj estis unue fuŝe kalkulitaj.
La lasta Lisbona kunsido de la Komitato de UEA komenciĝis je kvaronhora malfruo.
– Ni atendas la ĝeneralan direktoron, kiu devis preni paperojn en la alia kongresejo post ĝia malfermo, klarigis prezidanto Mark Fettes.
La plej multaj kongresaj salonoj troviĝas en la jura fakultato de la Lisbona universitato, tamen ne la salono Hodler, kie kunvenas la Komitato. Ĝi situas en la pompa rektorejo de la universitato, kie la gardistoj laŭ sia kutimo ne emas enlasi esperantistojn. Tamen post iom da konvinkado ankaŭ ĉi-foje la komitatanoj sukcesis eniri.
Por komenco la Komitato fintraktis la detalojn de la nova kotiz-sistemo, kiu estis principe akceptita en lundo. Oni interalie decidis, ke junaj membroj ĝis kaj inkluzive la aĝo de 19 jaroj ricevos 75-procentan rabaton de la baza kotizo, dum junaj membroj en la aĝo de 20 ĝis inkluzive 25 jaroj havos rabaton de 50%.
Tio signifas, ke 26-jara baza membro en Nederlando venontjare pagos kotizon de 44 eŭroj, dum 19-jarulo pagos 11 eŭrojn. En malpli riĉaj landoj la kotizoj estos malpli altaj, laŭ matematika formulo bazita sur la meza enlanda produkto en la koncernaj landoj. Tiuj, kiuj volos ricevi la revuon Esperanto en papera formo devos aldone pagi 30 eŭrojn, sendepende de aĝo kaj loĝloko.
La proponata 25-procenta rabato por personoj kun "limigita enspezo" aliflanke estis forte kritikata de pluraj komitatnoj, ĉar mankis difino de tio, kion signifas "limigita enspezo". Prezidanto Mark Fettes unue aludis, ke povus temi pri ekzemple pensiuloj. Tiun difinon de "limigita enspezo" kritikis Michael Boris Mandirola:
– Mi ŝatus peti la estraron ne inkluzivi pensiulojn en tiu listo, ĉar se taksi laŭ la ĝenerala aĝostrukturo, tre multaj el niaj membroj apartenas al tiu kategorio. Se la kotizo estas tro alta por pensiuloj, ĝi simple estas tro alta entute.
Tuomo Grundström kritikis la la vortumon de la propono:
– Se demandi al kiu ajn, ĉu via enspezo estas limigita, la respondo estas jesa. Mankas ajna difino de tio, kion signifas limigita enspezo.
Samopiniis Brian Moon:
– Ŝajnas al mi, ke la tuta propono estas nesubtenebla ĝuste pro la manko de difino. Ĉu oni celas, ke kiu ajn rajtas deklari sin malriĉa kaj ricevi rabaton surbaze de propra deklaro?
– Jes, tio estas esence la propono, konfirmis prezidanto Mark Fettes.
Edwige Tantin Ackerman aliĝis al la kritiko de la proponata rabato, kiu laŭ la kalkuloj de Martin Schäffer venontjare kostus al UEA "ion inter 6.000 kaj 7.000 eŭroj".
– Tiu propono estas ne akceptebla, precipe se konsideri la deficiton. "Limigita" signifas nenion, dependas de la vidpunkto. Se tio estos aprobita, mi persone petos aliĝi laŭ tiu formulo.
Pro la forta kritiko Mark Fettes portempe retiris la proponon pri rabato por personoj kun "limigita enspezo". Post prilaboro nova propono estos prezentita al la komitato por reta voĉdono.
Iom longe oni diskutis pri la kotizoj de dumvivaj "Bazaj membroj", la nova senpapera membrokategorio. Laŭ la origina propono novaj dumvivaj Bazaj membroj pagu tridekoblon de la kotizo de Baza membro por la lando kie ili loĝas nun – aŭ por la lando kie oni plej longe rezidis dum la lastaj dek jaroj, se tiu kotizo estas pli alta.
Multaj esprimis dubojn pri tio, ĉu vere homoj en la landoj de la plej malalta kotizkategorio rajtu iĝi dumvivaj membroj kontraŭ nur 60 eŭroj, se la jara kotizo de Baza membro tie estos 2 eŭroj.
Orlando Raola proponis tute forigi la kategorion de dumviva Baza membro. Fine oni decidis, ke membroj en landoj de la plej favora kotizkategorio devos pagi laŭ la dua, pli kosta tarifo, se ili volos iĝi dumvivaj membroj. Tiam la minimuma kosto por iĝi dumviva Baza membro venontjare estos 210 eŭroj. En Nederlando venontjare nova dumviva Baza membro devos pagi 1.320 eŭrojn.
Multa tempo estis elspezita por diskutoj pri ekonomia justeco, kaj la buĝeto devis esti traktita tre haste. Efektive nenio estis dirita pri la nuligo de la Jarlibro, se ne konsideri la intervenon de Mireille Grosjean, kiu "forte subtenis" ke la Jarlibro aperu ĉiun trian jaron, kaj "povus konsideri" ke la revuo aperu nur ĉiun duan monaton, por ŝpari monon.
Michael Boris Mandirola proponis, ke estu aldonita al la buĝeto enspezojn de luigado de ejoj en la Centra Oficejo kaj la Volontula domo por eksteruloj. Martin Schäffer kontraŭis la aldonon de difinitaj sumoj en la buĝeto dum oni ne scias, ĉu efektive oni sukcesos ion gajni. La Komitato samopiniis, kaj ne volis aldoni novajn teoriajn enspezojn en la buĝeton.
La deficito de la originala buĝetpropono de la estraro por 2019 estis 133.000 eŭroj.
– Ni proponas konservativan, se ne diri pesimisman buĝeton, ĉar ni preferas riski ke ni poste faros pl bonan rezulton – kaj ne male, kiel okazis en lastaj jaroj, klarigis Mark Fettes.
Post la ŝanĝoj kaŭzitaj de la forte rabatitaj kotizoj por la plej malriĉaj landoj, aprobitaj de la Komitato en lundo, la deficito de la proponata buĝeto altiĝis je 9.000 eŭroj, al 142.000.
Dietrich Weidmann kontraŭis la aprobon de tia buĝeto, krom se oni samtempe povus devontigi la estraron rapide sanigi la ekonomion de la asocio.
– Mark ja ne kulpas pri la terura situacio, sed se ni daŭrigos tiel, mi ne povas subteni politikon, kiu kondukos nian asociojn al kompleta detruo post kelkaj jaroj. Ni uzas la kapitalon por kovri kostojn, kiuj devas esti kovritaj el la enspezoj. Oni jam avertis pri la situacio en Bonaero, sed pasis tri jaroj kaj ne okazis saniĝo. Ni devas havi planon, kiu reduktas la deficiton jaron post jaro, mi ne volas ke venontjare la estraro denove prezentos al ni tian buĝeton, li diris.
Post malmulta diskuto la Komitato aprobis la buĝeton prezentitan de la estraro senŝanĝe. Aldone ĝi aprobis ankaŭ la rezolucion proponitan de Dietrich Weidmann, laŭ kiu la deficito devos esti duonigita ĝis 2020 kaj en 2022 la buĝeto estu ekvilibra. Post tio la buĝeto dum la sekva trijara periodo devos resti averaĝe ekvilibra. Tamen ne klaras kio okazos, se la ekonomio de la asocio ne sekvos la rezolucion de la Komitato.
Pro tempopremo la kunveno, kiu devis finiĝi je la 12-a horo, estis trifoje longigita. Eble pro la urĝo okazis grava fuŝo, kiun ĝenerala direktoro Martin Schäffer lastmomente sukcesis korekti.
Michela Lipari, iama estrarano kaj ĝenerala sekretario de UEA, kandidatis por la posteno de estrarano pri kongresoj kaj kulturo. Por ke la kandidatiĝo estu valida, ŝi tamen devus unue esti elektita komitatano C. Kontraŭ ŝi kandidatis Rakoen Maertens, kiun forte subtenis Francesco Maurelli.
Por subfosi la eventualan subtenon de Michela Lipari li interalie laŭtlegis la alineon pri ŝi el la demisia letero de la tiama ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. En 2001 li skribis interalie: "Per konstanta pikado kaj agacado de tiuj, kiuj ne ĝuis ŝian favoron, ŝi venenis la atmosferon en la kunsidoj kaj inter ili."
– Tio ne estas serioza. Do voĉdonu por serioza kandidato, konkludis Maurelli.
Post iom kaosa disdono de balotiloj kaj rapida voĉdonado oni kalkulis la voĉojn. Montriĝis ke Lipari estis elektita komitatano C per 27 voĉoj, dum Maertens ricevis nur 8 voĉojn. La kalkulintoj jam volis forporti la balotilojn, sed la ĝenerala direktoro Martin Schäffer unue petis rigardi ilin, kaj baldaŭ kun ĉagrenita mieno anoncis:
– Mi havas la impreson, ke estas tute inverse.
La balotiloj estis zorge rekalkulitaj, kaj montriĝis ke efektive Lipari ricevis 8 voĉojn kaj malgajnis la baloton. Per 27 voĉoj Rakoen Maertens estis elektita komitatano C. Tri komitatanoj ne voĉdonis.
Ĉar Lipari ne iĝis komitatano C, ŝi ne povis kandidati al la estraro. Estis do kvin kandidatoj: Brunetto Casini, Arina Osipova, Fernando Maia, Orlando Raola kaj Amri Wandel. Post la unua voĉdono restis du kandidatoj: Maia kaj Raola. En la dua voĉdonado Raola ricevis 15 voĉojn kaj Maia 25. Kiel nova estrarano estis do elektita Fernando Maia, kiu ne ĉeestis en la kunveno, sed prezentis sin per sesminuta filmeto.
Sekvafoje la Komitato de UEA renkontiĝos venontjare en la Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando. Tie estos elektita tute nova estraro, kun nova prezidanto, ĉar post du mandatperiodoj Mark Fettes ne plu povos kandidati.