La Korvo (traduko de Leopoldo H. Knoedt)

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : La Korvo
de Edgar Allan Poe
Tradukita de Leopoldo H. Knoedt


La Korvo

Iam mi dum noktomeza morno studis, lace peza,
en kelkiaj strangaj libroj sciojn for de la memor’.
Dormen drivis mia kapo preskaŭ, kiam sur la klapo
de la pordo sonis frapo — frapo febla sen sonor’.
“Vizitanto nur,” mi grumblis, “porde frapas sen sonor’,
pli nenio en ĉi hor’.”

Oj, la rememor’ lucida: frostis la decembro frida
kaj l’mortantaj braĝoj spektris planke kvazaŭ artlabor’.
Mi sopiris je l'mateno, post la vana studopeno
kaj neĉeso de l'ĉagreno pro la perdo de Lenor’,
la radia, rara damo kun ĉiela nom’ Lenor’,
ĉi, la nom’ por ĉiam for.

La silkeca kaj susura svago de l’kurten’ purpura
min agitis, min ekscitis fremda sento de horor’.
Al la kor’ en malkvieto mi parolis per ripeto:
“Iu kun akceptopeto min vizitas en ĉi hor’,
nur akceptopeta vizitanto en malfrua hor’,
alveninta el la for’.”

Nun fortiĝis mi spirite kaj ekkriis senhezite:
“Mi pardonon petas vere, sinjorino aŭ sinjor’;
dormen drivis mia kapo; sonis sur la pordoklapo
tiel surde via frapo, frapo febla sen sonor’,
ke apenaŭ mi vin aŭdis.” Mi malfermis kun fervor’:
Nur mallumo ĝis la for’.

La mallumon mi tragapis: miro, timo min ekfrapis.
Mi dubeme revis revojn ĝis nun en nenies kor’.
Ĉio plensilenta estis, en senbru’ sensigna restis,
solan vorton mi atenstis, estis la susur’: Lenor’.
Tion flustris mi kaj eĥo flustris vorton re: Lenor’.
Tion nur kaj eĥis for.

Al la ĉambro mi revenis, dum l’animo fajroplenis.
Sed aŭdiĝis baldaŭ nova, nun pli laŭta frapsonor’.
“Jen,” mi notis, “estas io apud mia ĵaluzio:
mi atingu do al l’scio de l’mistero per esplor’.
Kor’ silentu, tuj mi solvos la misteron per esplor’”:
Nur la vento en la for’.

Vastmalfermis mi alstrate: Enen paŝis, flugilbate,
sinjoreca Korvo el la tempoj for de la memor’.
Ĝi sen riverenc’ envene, sed lordin- aŭ lordmiene,
kaj sin tute nedetene saltis al la porddekor’,
grimpis sur la Palasbuston super mia porddekor’,
sidiĝonte grimpis for.

Malgraŭ ke mi tiel tristis, la ebona birdo distris
min pro la konduto gravoplena, inda je honor’.
“Kvankam kalva krest’ vin kronas,” voĉis mi, “vi ne poltronas.
Kiun lordan nomon donas, Korv' el l' plaĝo de l' horor',
praa, hida Korv’, al vi, Plutona plaĝo de l’horor’?”
Ĝi regrakis: “Ne plu for.”

Kion tiel klare diris la plumpulo, mi primiris.
Tamen la respondo, sencomanka, estis sen valor’.
Sed ankoraŭ al homido — mi deklaras kun decido —
ne prosperis tia vido: birdo super porddekor’,
bird’ aŭ besto sur skulptita busto super porddekor’,
kun la nomo “Ne plu for”.

Side sur la paca busto, ĝi eltiris el la brusto
tiun vorton kvazaŭ estus ĝi elverŝ’ el l’tuta kor’.
Ĝi sin plu ne manifestas, eĉ ne per plumero gestas
ĝis mi flustras: “Kiel restas de l’esperoj nur memor’
kaj de l’amikar’, de ĝi matenos ankaŭ nur memor’.”
Jen la Korvo: “Ne plu for!”

Min mirigis tiu trafa mutorompo tuj repafa.
Certe, pensis mi, jen estas ĝia sola vorttrezor’.
Plendo de mizera mastro, super kiu misa astro
regis kun tiela drasto, ke en kantoj de la kor’
kaj esperohimnoj al li pezis morne sur la kor’
tiu “ne plu, ne plu for”.

Malgraŭ ke mi tiel tristis, tamen min la Korvo distris.
Mi sidigis min kontraŭ la birdo, busto kaj dekor’.
Post dronado enfotela mi revadis, kiocela
estas de l’nigrulo el la tempoj for de la memor’
— hida, fataŭgura, plumpa birdo for de la memor’ —
tiu grako ‘ne plu for’.

Tion mi diveni provis, sed eĉ ne silabon blovis
al la birdo, kies fajrogvaton sentis mi sur kor’.
Multon pli mi divenemis, dum la kapon mi alpremis
al kuseno, kie tremis lumo sur violkolor’,
kies lampe lumigatan kovron de violkolor’
kaŝos ŝi — aĥ — ne plu for.

Ŝajne nun l’aer’ pli densis: kaŝa ilo ĝin incensis.
De l’serafoj ĝin svinganta planke tintis paŝsonor’.
“Dank’al Dio,” mi nun diras, “per anĝeloj vi akiras
la nepenton, kiu ŝiras el vi pensojn pri Lenor’.
Drinku, drinku la nepenton: for la pensojn pri Lenor’.
Kaj la Korvo: “Ne plu for!”

“Ĉu profet’ aŭ de l’malbono ilo, birdo aŭ demono?
Ĉu vi sendis la satano aŭ de l’ŝtormo la rigor’
al ĉi morna tamen spita lando sorĉa kaj ermita?
Diru, ĉu de ĉi hantita hejmo plena de rigor’,
per la Galeed-balzamo fine foros la horo?"
Ĝi regrakis: “Ne plu for!”

“Ĉu profet’ aŭ de l’malbono ilo, birdo aŭ demono?
Pro l’ĉielo kaj pro l’Dio nin kuniga por ador’,
ĉu foriĝos la ĉagreno de l’animo en edeno,
diru, post brakuma teno mia de la dam’ Lenor’,
de l’radia, rara damo kun ĉiela nom’ Lenor’?"
Ĝi regrakis: “Ne plu for!”

“Tio nin disasocias, birdo aŭ demon’,” mi krias,
“Iru re al l’ŝtormo kaj Plutona plaĝo de l’horor’!
Nigra plumo ne postrestu, ĝi mensogon ne atestu,
mian solon ne molestu. For de mia porddekor’!
Bekon for el mia koro! Korpon for de l’porddekor’!”
Ĝi regrakis: “Ne plu for!”

Kaj ne plu ĝi malrigidas. Ĝi plu sidas, plue sidas
sur la pala Palasbusto super mia porddekor’.
La rigardon ĝi ricevas de demono kiu revas.
Superplanke, spektre, ŝvebas ĝia ombro sen kolor’,
dum animo mia el ĉeplanka ombro sen kolor’
sin relevos ne plu for.