La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof
Adolfo Oberrotman
Je memoro de nia Majstro | Indekso : La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof de Adolfo Oberrotman, Teo Jung Alvoko al tutmonda monkolekto por monumento al D-ro L. L. Zamenhof |
Enkonduko |
La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof
Adolfo Oberrotman
Iniciatintoj:
La supre nomita Internacia Komitato formiĝis por kolekti la bezonatan monsumon per sistemo de kupon-kartoj, kaj en Varsovio stariĝis Loka Komitato, kiu prizorgos, sub la kontrolo de la Internacia Komitato, la konstruon de la monumento kaj ĝian konservadon. Ĉe la Kongreso en Praha la sekvanta rezolucio estas proponata en la nomo de la iniciatintoj:
„La XIII-a Kongreso de Esperanto, okazinta en Praha la 1.–6. aŭgusto 1921, decidas, ke estas necese konstrui indan monumenton sur la tombo de D-ro L. L. Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, kaj rekomendas la projekton de la iniciatintoj al la sindona subteno de la tutmonda esperantistaro.“
La iniciatintoj adresas alvokon al ĉiuj samideanoj kaj simpatiantoj por mondonacoj kun plena konfido, ke la Kongreso aprobos la projekton, kaj kun espero, ke la tutmonda esperantistaro subtenosĝin tutkore.
Por la desegno de la monumento estos malfermata internacia konkurso, kaj la mono kolektita estos uzata por la monumento, kaj se restos sumo, por alia taŭga memora celo.
La projekto estas aprobita de s-ino Zamenhof kaj la familianoj de la Majstro.
Dependas de vi, samideanoj, kaj de via bonvolo, ke la supra projekto efektiviĝu.
Por la Iniciatintoj kaj Organiza Komitato:
J. D. Applebaum, Hon. Sekretario.