La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof/Enkonduko

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof Indekso : La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof
de Adolfo Oberrotman, Teo Jung
Enkonduko
Enterigo de la Majstro

Enkonduko[redakti]


Lastaj tagoj de nia Majstro forpasis en tempo de plej granda tragedio de l' homaro. Mondo okupata pri la sensacioj de l' militego preskaŭ nenion aŭdis pri la lasta batalo de l' modesta Varsovia okulkuracisto. Kaj ja tiam forlasis la teron unu el la plej grandaj homoj, kiujn ĝi iam naskis, unu el tiuj, kies korpo estas mortema sed kies spirito ne povas morti.


Ĝuste en tiu ĉi momento, kiam denove miloj da samideanoj el ĉiuj anguloj de l' mondo alrapidas por soleni en la koro de Eŭropo, en la ĉefurbo de ĉeĥoslovaka respubliko sian nunjaran Mondkongreson, ĝuste nun evidentiĝas klare, ke la spirito de nia kara Majstro regas inter ni viva kaj vigla. Zorgu ni, ke tiu spirito inter ni restu por eterne! La verketo, kiun ni prezentas al la tutmonda esperantistaro kaj precipe al la partoprenantoj de la Praha Kongreso, estas modesta priskribo pri la lastaj tagoj de nia kara Majstro, tagoj de sufero kaj turmentoj, pri lia senviviĝo kaj enterigo dum plorplena, pluva tago. La artikolo (siatempe aperinta en "Germ. Esperantisto") estas afable disponigita de s-ano Wuster; s-anoj Belmont kaj Hiller konsentis pri represo de siaj poemoj. La aldonitaj ilustraĵoj estas faritaj laŭ originalaj fotografaĵoj, kiuj bedaŭrinde pro la malbona vetero dum la enterigo ne estas tre klaraj sed tamen reprezentas valoran memoraĵon pri la historia ceremonio.


Ni esperas, ke ĉi tiu verketo trovos la aprobon de la tutmondaj samideanoj kaj instigos ilin je riĉa donacado al la fondo starigita por konstrui monumenton sur la tombo de la Majstro, dum iu estonta universala kongreso aŭ pilgrimado al Varsovio.


Varsovio kaj Kolonjo, julio 1921.


La Eldonantoj.

Dro. L. L. Zamenhof.




Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,

El mia brusto nun ne saltu for!

Jam teni min ne povas mi facile,

Ho, mia kor’!


Ho, mia kor’! Post longa laborado

Ĉu mi ne venkos en decida hor’?

Sufiĉe! Trankviliĝu de l’ batado,


Ho, mia kor’!