La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof/La Majstro mortis

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La lastaj tagoj de l' Majstro kaj la funebra ceremonio Indekso : La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof
de Adolfo Oberrotman, Teo Jung
La Majstro mortis
Je memoro de nia Majstro


La Majstro mortis.

Julio Baghy.

Ne estis mi tie,
Preĝante plorpie:
Katenis min sklave Siberio.
La famon, ne brue,
Nur poste, malfrue,
Simile al eĥo de mortkrio
Mallonga sciigo alportis:
„La Majstro mortis!“

Sed scias mi sente,
Ke oni sensente
Plezurojn pelante babiladis,
Eĉ kiam plorante,
La ĉerkon portante
Amaso funebra trapaŝadis.
Mallonga sciigo alportis:
„La Majstro mortis!“

Por ili, jen, homo,
Eĉ malpli—nur nomo
Sin kaŝis por ĉiam en la ĉerko;
Por ni, funebrantoj,
Por pacbatalantoj
Ĝi gardas kreinton de Mondverko.
Mallonga sciigo alportis:
„La Majstro mortis!“

La Tombo
Fotografejo Studio, Varsovio, Marszalk. 88.
Eldonas Pola Esp. Soc.