La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof/La lastaj tagoj de l' Majstro kaj la funebra ceremonio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enterigo de la Majstro Indekso : La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof
de Adolfo Oberrotman, Teo Jung
La lastaj tagoj de l' Majstro kaj la funebra ceremonio
La Majstro mortis

Ĉiutage la elektra fadeno alportas sciigojn, sub kies pezo fendiĝas koro, ĉe kies eksono senlarme rigidiĝas okuloj. Tamen subite inter miloj kaj miloj ekĵetiĝis la eĥo de voĉo, kiu por la unua momento senkonsciige faligis la kurtenon de la mondteatro. Kiam ĝi releviĝis, en la unua plano por ili flamis la fajro de akra perdokonscio, bonodoris la incenso de melankolia rememoro; en la fono nur kontrastis profanaj buĉado kaj ruiniĝo. Tragedio forpuŝis tragedion.—Ankoraŭ nun en niaj koroj brulas la arda doloro, ke efektiviĝis la neimageblaĵo, ke estontaj kongresoj ne plu vidos la modelan bildon de konfidigaj egalpezo kaj kvieto, ne plu aŭdos la parolojn de mildo kaj homamo: ke nia Majstro foriris, ĝui la merititan ripozon.

Nur elektitoj pro la nunaj cirkonstancoj estis destinitaj, en korpaĉeesto adiaŭi nian gvidinton, sed ĉiu el ni, oni povas supozi, spirite al d-ro Zamenhof faciligis la lastajn horojn kaj akompanis lian ĉerkon, kaj la batado de l’ koro ne faris la malplej emocian funebran paroladon. Pli konforma al la modesta kaj laboroplena vivo de la geniulo ili ne povis imagi ĝian finon, ol la realeco ĝin estigis.

Portado de l’ ĉerko sur la tombejo

Estas konate, ke Edmond Privat, kiu en la fino de 1916 vizitis en Varsovio la kreinton de Esperanto, vidante lian malsanan aspekton, baldaŭ forlasis lin kaj al la tutmonda esperantistaro faris la meditigan proponon, la sekvontan kongreson aranĝi en la ĉefurbo de Polujo, por evitigi al d-ro Zamenhof longan vojaĝon. Jam pli frue travojaĝintoj rakontis pri malbona farto de la Majstro. Ĉar „...lia kormalsano komencis disvolviĝi tuj post la eksplodo de la milito“, d-ro Leono Zamenhof skribas. „La atakoj de la brusta angino, komence maloftaj, en la monato majo de la pasinta jaro fariĝis tiel oftaj, ke ili tute malebligis al li ne nur metiajn okupojn, sed ankaŭ lian plej amatan laboron por Esperanto. Tiuj atakoj ofte aperadis, kelkfoje tage kaj nokte forpeladis de li kvietan dormon.

„La doloriga stato de lia sano malĝojige influis lian psikon. Ĉiam egalanima, kvieta, la mortinto en la lasta tempo pro deviga senlaboreco estis tre nervekscitita. De oktobro ĝis februaro d-ro Z. sin sentis relative pli bone, kvankam la atakoj ne forlasis lin tute, aperante nun pli malofte kaj malpli dolorige.

„En tiu pli hela intertempo de lia malsano la mortinto regajnadis esperon por nova laboro kaj revis pri la progreso de siaj ideoj post la milito.... En tiu tempo li ekhavis la ideon, verki ampleksan Esperantan vortaron. Esperante, ke li povos preni sur sin tiun grandan laboron, li kelkfoje pri tiu temo korespondis kun s-ino M. Hankel en Dresden. La lasta letero, kiu devis esti sendata al s-ino H., ne finita restis inter la forlasitaj de li manuskriptoj.

„D-ro L. L. Zamenhof jam dum la milito finis la tradukon de la Biblio, kies unua parto estas jam presita en Anglujo. Ĉiam alkutimigita al laboro, la mortinto ankaŭ dum la malsaneco en horoj liberaj de suferoj ame sin dediĉis al siaj karaj pensoj pri Esperanto kaj ligitaj kun ĝi revoj pri homfrateco.

„Lia edzino, kiu en la lasta tempo lin tute ne forlasadis, estanteĉiam apude de li, rakontas, ke ofte dum nokto, ne povante dormi, li faris diligente iajn notojn. Kaj kiam ŝi petis lin, ne malkvietigi sian noktan ripozon, li respondis, ke bonajn pensojn oni devas tuj noti, ĉar ili facile povas esti forgesitaj la sekvantan tagon!—“

La 1-an de aprilo samideano majoro Neubarth, la havena komandanto de Varsovio, lastfoje parolis kun la Majstro; li rakontas, ke d-ro Zamenhof estis ĝojige freŝa kaj bonhumora, kaj lia voĉo sonis preskaŭ klare, kontraste kun la obtuzeco de la lastaj jaroj. Li sentis sin tiom forta, ke seĝon por sia edzino li volis levi trans la tablon. Sinjoro Neubarth foriris kun la espero, ke la printempo alportos definitivan resaniĝon; jam la glacio malaperis de la Vistulo, kaj la ŝipirado rekomenciĝis. Vendredon antaŭ Pasko sinjoro Neubarth en la tramveturilo renkontis s-ron Grabowski kaj eksciis, ke okazis subita reserioziĝo en la farto de l’ malsanulo.

„Ŝajne“, Leono Zamenhof daŭrigas, „la malboniĝon de lia sanstato kaŭzis la neatendita ekscio pri la morto de nia frato d-ro Aleksandro, kiun li tre amis, kaj kiu mortis en Rusujo la pasintan jaron, estante milita kuracisto en Rusujo. En la lastaj tagoj la malsano de Ludoviko Zamenhof akre malboniĝis. La koro lacigita pro konstantaj atakoj jam ne povis normale plenumi sian funkcion; komencis aperadi la signoj de kora malforteco.“

Samideano Neubarth ĵaŭdon, la 12-an, ne plu estis allasata al la paciento. S-ino Z. komunikis al li, ke la kuracistoj malpermesisĉian okupon, eĉ pensadon; tamen oni ankoraŭ ne forlasis la esperon.

„Tiuj tagoj estis vera turmento por la mortinto. La lito, kiun li en la lasta tempo forlasadis nur tre malofte, kaj kiu kvietigis liajn fizikajn turmentojn, fariĝis por li fonto de novaj doloroj. La stato de malfortigita koro malebligis al li restadon en kuŝa pozicio. La vido de lito estis por li de tiu tempo turmentoj de Tantalo!.....

„Sed baldaŭ la sida pozicio fariĝis por li ankaŭ suferiga! En tiuj turmentoj de la lastaj kelkaj tagoj la dormo aŭ ia ajn ripozo estis por li tute neebla.—

Parolado de s-ro d-ro S. Poznanski, predikanto de l’ Varsovia Sinagogo

„Malgraŭ tiuj grandaj fizikaj kaj psikaj doloroj mi neniam aŭdis de li ian plendon. Nur unu fojon li esprimis deziron, ke la morto, seĝi estas jam por li neevitebla, venu almenaŭ sen grandaj turmentoj. Videble li supozis, ke lin atendas ankoraŭ pli grandaj suferoj.

„La 14-an de aprilo la stato de d-ro Z. rapide pliboniĝis; la koro komencis labori pli forte, kaj malaperis la signoj de ĝia akra nesufiĉeco. La kuracistoj havis esperon, ke venos pliboniĝo.

„Tiel pensis ankaŭ la mortinto la lastan tagon malgraŭ granda senfortiĝo. D-ro Ludoviko estis en tre bona humoro. Li eĉ rakontis al la ĉirkaŭantaro siajn anekdotajn sonĝojn kaj faris al si esperon, ke post longa interrompo li povos la alvenantan nokton pasigi oportune en sia lito ...

„Je la 5-a horo vizitis lin lia konstanta kuracisto kaj amiko d-ro K. kaj konstatis ĉe li efektivan pliboniĝon. Post duonhora amika interparolo, sentante sin iom laca, mia frato petis la permeson de d-ro K., iom ripozi sur divano.—

„Ĝi estis lia lasta memvola movo!

„Kiam lia edzino alproksimiĝis, por prepari al li oportunan kuŝejon, ŝi jam trovis sian edzon malviva! La morto alvenis subite kaj, kiel deziris la mortinto, sen turmentoj.

„Li foriris el ĉi tiu mondo kun plej bonaj pensoj, tute ne sentante, ke li forlasas ĝin por eterne!“—

Lundon, la 16-an de aprilo, je la 3-a, la funebra procesio estis forlasonta la domon sanktigitan de la spirito loĝinta en ĝi, de la vivo kaj agado de tuthomara bonfaranto.

Jam je la 2-a horo sur strato Królewska, apud la domo n-ro 41, komencis kolektiĝi multe da homoj, por akompani la mortinton. Inter ili krom la membroj de l’ familio la Varsovia esperantistaro faris al li la lastan honoron; la eksterlandajn esperantistojn reprezentis nur s-ro majoro Neubarth kaj alia germana samideano. Ĉe la sono de l’tria horo la ĉerko estis elportata kaj la irantaro ekmoviĝis; de strato al strato novaj aroj aliĝis, ĝis la procesio post 1½ horoj alvenis ĉe la tombejo. Tie atendis s-ro kantoro Sirsta kun sia ĥoro; kiam la funebra akompanantaro haltis, ili eksonigis religian kanton.

Nun predikanto de la Varsovia templo, d-ro fil. S. Poznanski, detale parolis pri la vivo de l’ funebrato, ke d-ro Zamenhof kiel kuracisto tute fordonis sin al zorgado pri la malriĉuloj, kaj ke li akiris gravecon en la mondo.

Post li la multjara amiko de nia Majstro, Leo Belmont, kelkfoje interrompate de la afekcio-esprimoj de l’ aŭskultantoj, per unuhora pola parolado al la ĉeestantoj elmontris la signifon de la vivoverko de l’ foririnto kaj kiel la mondo dankis pro ĝi. Jen la Esperanta traduko:

Funebraj aŭskultantoj!

Tra la mistera pordego inter vivo kaj morto homo eminenta trairis, per paŝoj same mallaŭtaj, kiel dum sia tuta vivo, li trairis en senmortecon!

Ĉar mortis nur viro modela, patro amema, frato perfekta, amiko elkora, kuracisto diligenta kaj oferema, civitano de noblo eksterordinara kaj homo mirinde dolĉa—kaj nur lian morteman restaĵon ni, humiliĝante al la leĝoj de l’ senkompata naturo, redonas al teropatrino ...

Sed Ludoviko Zamenhof, genia spirito, kreinto de verko ameĉirkaŭprenanta ĉiujn popolojn de l’ tero, profeto gvidanta ilin sur la vojon de frateco per la eblo de reciproka interkompreniĝo—ne mortis, ĉar li estas senmorta! La limoj, fermitaj en la tempo de la terura milito, ne permesis al amasaj aroj de liaj adorantoj kaj lernantoj, rapidi el ĉiuj landlimoj kaj respekte klini la verdajn standardojn de Esperanto ĉe la sankta ĉerko de l’ kara Majstro. Akompanas lin por lia lasta vojaĝo nur malgranda areto da homoj.Ĉar laŭ fatala leĝo pezanta sur ĉiuj grandaj spiritoj, kiuj laboras por estontaj generacioj kaj longaj centjaroj—la genia verko de Zamenhof ankoraŭ ne estas komprenata kaj taksata de la homa socio laŭ sia valoro.

Sed ni ne miru pri tio ...

Ĉar ankaŭ ni el ĉi tiu funebra sekvantaro, liaj lernantoj kaj adorantoj, ne kapablas hodiaŭ koncepti la gigantecon de lia verko kaj ĝiaj fruktoportaj efikoj. Por tio la fantazio ne sufiĉas.

Kaj tial, dum mi parolas ĉe lia ĉerko pri tiu ĉi verko—same senparola kiel elokventa—min kaptas, krom voĉon haltiganta emocioĉe la amika korpo senviva, tremo kaj senkuraĝeco ĉe la spirito de l’ Majstro ...

Parolado de s-ro inĝ. Antoni Grabowski,
prezidanto de Pola Esperantista Societo.

Ĉar mi scias, ke malforta mia parolo ne sufiĉos por la malfacila tasko. Pri kio mi estas parolonta, ja estas aĵoj, pri kiuj proklamas la libro de Hiobo:

„Pro tio mi konfesas, ke mi ne komprenis, ĉar pli mirindaj estas tiuj aferoj, ol ke mi povas ilin kompreni kaj koncepti.“

Verege mirindaj!

Ja, tiu homo, kiun ni hodiaŭ tiel modeste, tiel senbrue enterigas,—homo naskita ie en malriĉa juda urboparto de Bialystok sur pola tero, kaŝiĝanta ie en strato Dzika (=„Sovaĝa“)—el tiu strato sur la ŝtupoj de l’ gloro venis en la grandajn centrojn de Eŭropo kaj Ameriko kaj spertis monarĥajn respektegaĵojn de reprezentantoj de plej brilaj kulturoj kaj de entuziasmigitaj amasoj de naŭ kongresoj!

Ornamis lin per la kruco de l’ Honora Legio la Franca Respubliko kaj por lia honoro en Boulogne sur Mer sonis la Marseillaise! Per standardoj, por lin akcepte saluti, ornamiĝis la ĝojigita Ĝenevo.

Armea eskadrono parade marŝis antaŭ li en la antikva Cambridge, kaj profesoroj de l’ angla Triunuo-kolegio klinis antaŭ li kun respekto la kapojn ĉe la enirejo ...

La tuta policanaro en Dresdeno lernis lian lingvon, por afable servi al milo da gastoj, kiuj rapidis el ĉiuj landoj, por rigardi lian vizaĝon, kvazaŭ ĉielarkon, kaj aŭskulti lian mildan voĉon.

Barcelono resonis de la entuziasmaj krioj, aŭdigantaj sur la stratoj: „Vivu Zamenhof! Vivu Esperanto!“[3]

Washington sentis la tagojn de l’ kongreso kvazaŭ grandajn festotagojn de la libera Ameriko.

La studentoj en Antverpeno maljungis la ĉevalojn kaj en triumfo tiris la kaleŝon kun la hontigita per la honoro-signoj, ĉiam modesta Majstro.

La antikva Krakovo fiere radiis, salutante lin, kaj ĝojis vidante, kioma amaso da pilgrimantoj el multaj popoloj sekvis lin, por viziti la monumentojn de Vavet, por demeti florkronojn kaj verdajn standardajn ĉe la piedestalo de la statuo de Mickiewicz kaj sur la monumenta ŝtono de Kosciuszko. Urbaj teatroj por lia honoro kaj en lia lingvo donis prezentadojn de „Halka“ kaj „Mazepa“....Kaj la salminejoj de Wieliczka, ensorbante pli ol milon da gastoj-esperantistoj, estis iluminataj same, kiel ili estas iluminataj, por akcepti la imperiestron aŭstria-hungaran ...

Refoje lin honoris la dankema Helvetio en Berno ...

Kaj pretiĝadis, por respektege lin akcepti dum la deka kongreso, laĉefurbo de l’ mondo—Parizo, kiam eksplodis la milito!

Stranga estas la sorto de ĉi tiu homo—mirinda gloro—sed plej mirinda estas tamen lia verko.

Aliaj homoj grandaj, ĝuantaj mondfamon, posedas la ardan amon de siaj samlandanoj kaj nur malardete brilantan estimon de fremdaj nacioj. Sed la adora estimo por Zamenhof eliĝadis per varmega flamo de amo ĉe ĉiuj popoloj diverslingvaj, inter kiuj li aperis. Tio estas la adoro de infanoj por patro,—amo de disĉiploj por majstro. Neniu granda homo tiel senpere, kiel li, renkontis filojn kaj filinojn de tiom da popoloj. Li estis—parolante sen troigo—la plej amata viro inter la popoloj de l’ tuta mondo de la nuna epoko. Ankaŭlia gloro estos eksterordinara: Ĉar mi klare, tra la nebuloj de l’estonteco vidas la momenton, kiam en ĉiuj ĉefurboj de l’ mondo staros liaj monumentoj!

Kaj tiu antaŭdiro neniun mirigos, kiu scias, ke Z. estis la sola homo, kiu ĝisvivis monumenton en fremdlando! Ludoviko Zamenhof havas belegan monumenton en Franzensbad.

Ne ĉi tie estas la loko, nek nun la momento konvena, ke mi priparolu lian verkon.

Parolado de havena komandanto sr-o majoro Neubarth
en la nomo de l’ eksterlandaj esperantistoj.

Sufiĉas diri, ke la lingvo, kiun li kreis, atingis la limojn de l’Pacifika Oceano kaj de l’ Atlantiko, ke ĝi albatis la murojn de Port Arthur kaj de Madrid, ke ĝi laŭte sonis en Bombay, Pekin kaj Jokohamo, ke ĝi enpenetris la arbaregojn de Brazilio, la markolojn de Meksiko kaj la urbojn de Usono, ke ĝi ankaŭ ekpuŝis la svedajn fjordojn, la rokojn de Skotlando kaj la verdajn bordojn de Anglujo, ke ĝi transiris trans la pintojn de l’ Alpoj kaj transsaltis la Mezan Maron kaj trovis fajrujojn ĉe la marbordoj de l’ nordo kaj sudo de Afriko—eĥe sonis el la predikaj katedroj en la katolikaj preĝejoj de Krakovo kaj trovis korojn per amo batantajn en ĉiuj terpartoj de ambaŭ duongloboj de l’ mondo.

Jen kial, dum mi priparolas tiun verkon, estas permesate por komparo utiligi nomojn, kies sono la orelojn de profanuloj impresos kvazaŭkompara hiperbolo ...

Matematikisto Bourlet, volante priskribi la verkon de Zamenhof, la kreinton de Esperanto nomis Koperniko en filologio. Ĉar kiel la genio de Koperniko rektigis la komplikitajn principojn de l’ ptolemea sunsistemo, tiel Zamenhof reduktis la malrektajn fundamentojn de l’homaj lingvoj al minimumo. Lia lingvo estas praktika mallonga filozofio de parolo.

Permesate estas, kompari lin ankaŭ kun Kolumbo. Ĉar kiel Kolumbo donacinta al la malnova mondo tutan mondon novan—li malkovris al ni novan mondon animan—Esperantujon. Li plenigis ĝin per loĝantaro el la tuta mondo, per civitanoj, kiuj malgraŭ la malsameco de l’ nacioj kaj religioj sin reciproke sentis fratoj.

Kaj kontraŭ la iama diro de Akiba: „Nenio sub la suno estas nova“—li havis la rajton, diri en sia himno:

„En la mondon venis nova sento!“

Li ja donis al ni novan senton de fratiĝo per neŭtrala, al ĉiuj egala parolo, sen ofendo kontraŭ honoro kaj amo al la lingvo patruja.

Lia lingvo—nevidebla ligilo de popoloj—anima ondo elektra—estas fakto.

Kaj la persista malkredo je tiu realaĵo flanke de amasoj estas nur pruvo nerefutebla pri la genieco de ĉi tiu homo, kiu enkorpigis revojn de jarcentoj—post kiam plej instruitaj scienculoj deklaris:„Jen problemo ne solvebla!“—post kiam tiom da homoj laborantaj super tiu tasko finis sian vivon en frenezulejo.

Genia devis esti homo, farinta, kio al granda amaso ŝajnis miraklo ...

Kaj efektive! Ludoviko Zamenhof plenumis miraklon.

Ĉar liaj respektindaj manoj deprenis malbenon, kiu—laŭ tragedia bela legendo biblia—de la kolera ĉielo estis kiel puno metata sur la homaron ...

En la Biblio ja estas dirite, ke en la tempo, kiam la malhumila homaro, unu lingvon parolanta, komencis konstrui sur ebenaĵo Sennehar la turon babelan, atingontan ĝis la steloj de l’ ĉielo—ke tiam la Eternulo diris:

„Jen, Ni malsupren iru kaj konfuzu ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la alian.“

Kaj konfuzis la Eternulo ilian lingvon kaj dispelis ilin tra la tuta vizaĝo de l’ tero, kaj ili ĉesis konstrui tiun turon.

Kial do, post kiam ruine disfalis tia konstruaĵo de milionoj, la Providenco post jarcentoj permesis al li sola, plenumi verkon, kiuŝajne estis tiel kontraŭa al la Volo Ĉiela?

Ĉu ne pro tio, ke tiuj konstruintoj antaŭ jarcentoj sian verkon faris pro vanta kaj ridinda fierego, por perforte konkeri la ĉielon (tio ja ne estas permesita al homoj), dum li estis la modesto enkorpigita kaj plej vere homo dia ...

Modeste kaj mallaŭte, ne por si, sed por la mondo, kies malpaco lin tiel forte doloris,—li entreprenis tiom malfacilan laboron. Li ĝin entreprenis, ne por perforte konkeri la ĉielon, sed por venigi la diaĵon de l’ amo kaj paco sur ĉi tiun per fratmortiga sango surverŝatan teron.

Ĉar li restis fidela en sia spirito al tio, kio estis la plej alta en la gento, el kies sango li devenis,—li estis fidela al la revoj kaj idealoj de l’ profeto Izajo, antaŭdirinta sep jarcentojn antaŭ nia tempkalkulo, antaŭ la parolo evangelia, la pacon al homoj kaj al popoloj de bonvolo.

La diro de Izajo: „Kaj ili transforĝos la glavojn en plugtranĉilojn kaj lancojn en falĉilojn, ne levos popolo kontraŭ popolo la glavon, nek ili ekzerciĝos por militbatalo!“ lumis al li kiel stelo gvidanta!
Varsoviaj samideanoj kun majoro Neubarth.

Li fermis la okulojn jam tro dolorantajn pro la vido al kruelaĵoj kaj detruaĵoj de l’ milito, kaj mallaŭte li foriris de ni, kiam li jam rajtis foriri—kiam la mondo kun abomeno malfermas la okulojn konstatante la senpensecon de ĝeneralaj amaso-buĉoj kaj krimoj, kaj ĝi etendas la sopirantajn manojn al saĝa paco sub la signo de l’ interfratiĝo de liberaj kaj egalrajtaj popoloj!

Malkompreno tiun puran idealismon de Zamenhof nomis kosmopolitismo, forgesante, ke li per koro kaj ago konfesis, kion aliaj konfesas nur per la buŝo kaj kio estas la eterna religio de l’ idealo.

Sed li estis bona filo de la tero, sur kiu li naskiĝis: ĉar ĝuste en lia animo per potenca eĥo plusonis la parolo de ĝia plej granda bardo Mickiewicz, kiu eĉ al malamikoj de sia patrujo en la malproksima nordo kun sia kolombe pura koro anoncis la liberan tagiĝon, kaj kiu pri la ekzilita popolo veninta el la oriento ne parolis alie ol: „Fratoj miaj plimaljunaj, Izraelidoj“.

Sed venos momento—venos jam en la jaro sekvonta, kiam por Esperanta kongreso en Varsovio amase kunvenos delegitaroj el ĉiuj mondofinoj kaj pilgrimos al tombejo malnovtestamenta, al la tombo de Ludoviko Zamenhof en Polujo kaj klinos antaŭ ĝi la verdajn standardojn de l’espero—venos la momento, ke ĉi tiu urbo, tiel inklina al sinceraj entuziasmoj, kaj post ĝi la tuta lando pola, malfermos la okulojn kaj komprenos, kiom da gloro-radioj tiu granda filo donacis al sia hejmlando.

Kaj ne supozu, ke estis facile, fari, kion li plenumis: per la laboro de unu homa vivo doni tutan lingvon, verkon, per kiu ĝis nun ĉiam kolekte laboris jarcentoj kaj multe da generacioj de popolo.

Jen, kion li mem diris en sia unua libreto—en la kanto „Mia penso“skribita antaŭ tridek jaroj en lingvo tiam ankoraŭ fremda al ĉiuj mondanoj:


... Mia penso kaj turmento,

Kaj doloroj kaj esperoj!

Kiom de mi en silento

Al vi iris jam oferoj!


Kion havis mi plej karan—

La junecon—mi ploranta

Metis mem sur la altaron

De la devo ordonanta!


Fajron sentas mi interne,

Vivi ankaŭ mi deziras,—

Io pelas min eterne,

Se mi al gajuloj iras ...


Se ne plaĉas al la sorto

Mia peno kaj laboro,

Venu tuj al mi la morto,

En espero—sen doloro!


Laŭ lia rega ordono la morto lin prenis sen doloro—la koro haltis en unu momento.... Sed ĝi ne tuj prenis lin—.... Ĝi permesis antaŭe—por nia feliĉo, ke li ĝisvivu la triumfon de sia ideo dum naŭ kongresoj—ke li vidu la disfloradon de la semita grajno, kiun li ĵetis en la plugan kampon de l’ mondo per mano de riĉulo—profeto—ke li mortu kun la espero, ke lia paca verko neniam mortos!

Por la profunde malĝoja vidvino, kiel fidela kunulino subteninta lin sur la dorna vojo en laboro por homara bono,—estu konsolo jenaj vortoj de l’ kanto de unu el la plej meritaj esperantistoj, Antoni Grabowski, direktitaj al la Majstro:


„En niaj koroj, granda homo,

Stariĝas viaj monumentoj ...

La gloron de l’ benata nomo

Ripetos ĉiuj la jarcentoj!“

* *
*

Belega ja estis la parolado de Belmont, sincera la klopodado kaj la sindono de la Varsoviaj samideanoj, sed kiu feliĉigis parton de l’homaro, meritas, forlasante la teron, pli brilan, pli indecan adiaŭon—al ni, homoj, ŝajnas. Pli indecan? La sorto volis montri, kiel mortu eminenta viro. La rekompenco, kiun homa forto ne povas doni, lin atingos per lia verko. Sed la senlima doloro, kiu singulte elŝiriĝis el la brusto de l’ paroladanto, ke larmoj haltigis lian voĉon, pli honoras la memoron de l’ senkorpigito, ol brua krako de salutpafoj, ol oratoraĵo de pompa indiferenta postlaŭdo:

En Esperanto lastfoje adiaŭis sian amikon la sama,—estas miriga destino de l’ direktanta ĉiopovo—kiu la unua salutis lin en lia lingvo, Antoni Grabowski. Li diris:

Entombigo de la ĉerko.

Funebraj aŭskultantoj, karaj samideanoj!

Granda doloro trapenetras niajn korojn; ni staras ĉe la ĉerko de nia kara Majstro. Foriris en la regnon de l’ eterneco geniulo, kies venon sur la teron atendis jarcentoj, kiu estis kvazaŭ elektita de l’ Providenco, ke li fine solvu la gravan problemon de lingvo internacia, pri kiu antaŭ li multe da pensuloj revis kaj vane laboris.

Sed, parolante al vi, karaj samideanoj, ĉu mi bezonas prezenti la grandajn meritojn de l’ mortinto rilate al la homaro kaj la patrujo?

Ĉu mi bezonas rakonti al vi, kiel nia Majstro, ekaminte sian ideon en la infaneco, restis al ĝi fidela ĝis sia lasta spiro? Vi ja scias, kiom pezajn oferojn li faris por la efektivigo al sia verko:

„La junecon li ploranta

Metis mem sur la altaron

De la devo ordonanta“,

kiel li mem konfesas en sia unua kanto. Vi scias, kiel nia Majstro longe vivis en mizero, metante ĉiujn siajn moralajn kaj materialajn rimedojn sur tiun altaron. Nur malrapide maturiĝis la fruktoj de lia penado. Fine li fariĝis fama en la mondo, centoj da miloj elparolis lian nomon kun plej grandaj amo, respekto kaj admiro; d-ro Zamenhof kvazaŭ reĝo estis adorata de sia interspirita regno; sed malgraŭ ĉiuj honoroj li ĉiam restis same modesta.

Entombigo de la ĉerko.
Sed mi ne bezonas pentri al vi la larme puran karakteron de nia Majstro, vi konas ĝin, same, kiel la grandecon de lia tuthomara verko, same, kiel ĉiun pli gravan momenton el lia vivo. Unu tia momento vive al mi prezentiĝas en la nuna funebra horo: Kun kortuŝo mi rememorigas al mi, kiel, antaŭ tridek jaroj, mi la unuan fojon salutis nian Majstron en la lingvo internacia: tiam okazis la unua interparolo Esperanta. Ĉu tiam mi povis antaŭsenti, ke mi staros ĉe via ĉerko, por diri al vi, kara amiko, la lastan: adiaŭ!en Esperanto! Adiaŭ! Kaj ĝis revido en pli bona mondo sen doloroj kaj suferoj! Sed ne! vi ne foriras, vi vivas kaj vivos eterne en la mondo, kiam ni, viaj fidelaj lernintoj, jam longe estos foririntaj; vi vivos en la koroj de niaj posteuloj, ĉiam pli granda, ĉiam pli adorata bonfaranto de l’ homaro. Vi eniris en la panteonon de l’senmortaj geniuloj. Tio estu konsolo ankaŭ por vi, funebranta, grandanima lia vivkunulino, kiu lin tutkomprenis kaj ĉiam kuraĝigis dum la malfacilaj momentoj de lia vivo.

Arbeto, kiun, Majstro kara,

Vi plantis ĉe Vistul-rivero,

Elkreskis ĝis lazuro klara,

Etendis branĉojn ĉirkaŭ tero.


En niaj koroj, granda homo,

Jam staras viaj monumentoj,

La gloron de l’ benata nomo

Ripetos ĉiuj la jarcentoj!

Post la penadoj de la vivo ripozu kviete, la tero estu por vi malpeza!
La Tombo.
Fotografejo Studio, Varsovio, Marszalk. 88. Eldonas Pola Esp. Soc.

Kiam la emocianta impreso de tiu simpla kortuŝa parolo permesis, s-ro majoro Neubarth kiel sola eksterlanda reprezentanto en la nomo de l’ germanaj esperantistoj solene eldiris, kion ni senhezite ripetas, ke ni ne ĉesos imiti la ekzemplon de l’ Majstro kaj promesas, persisti en la Esperanta laborado ĝis la fino.

Post finkanto de la kantoro la malĝoje kantata himno ĉirkaŭsonis la malsupren glitantan ĉerkon, super kiu fermiĝis la tero.

Sur la tombo amasiĝis florkronoj el amplena mano. Sur la rubandoj oni legis: „De polaj esperantistoj al la kara Majstro“, „De Germana Esperanto-Asocio al nia neforgesebla Majstro“, „De Pola Esperantisto al la kara Majstro“. Dum la ceremonio fotografistoj kaj kinematografistoj laboradis, por doni al malproksimuloj kaj postaj generacioj bildon de la okazaĵo forrabinta de la mondo viron, laŭkiu oni nomos lian epokon.

Kvar paroladojn oni faris super la ĉerko de nia karmemora Majstro.Ĉiu enhavis multe da amo kaj danko kaj plensentaj vortoj; tamen ni citos ankoraŭ kvinan plene egalvaloran, kvankam ĝi ne estis farata en Varsovio, sed eliris el kaptitejo de rusoj, poŝtkarto al la redakcio de Germana Esperantisto:

17. 4. 1917. Hammerstein.

Ni subskribintoj, rusaj esperantistoj, troviĝantaj en la Hammerstein’a kaptitejo, esprimas profundan doloron kaj grandan malĝojon pro la morto de nia kara Majstro.

Malpeza estu al li la tero!

Samideanoj:

Abram Koliner; Levi Suĥman; M. Miliawskij; H. Samler; S. Naginiosnis; N. Koŝarovski; I. Fejgel; I. Wernowsky; I. Maneviĉ;Naum Gordon; Abram Kislinski; Sergej Fljagin.

Tiu seneksteraĵa blanka folio impresas kvazaŭ simbolo de l’estonteco: Malamikaj manoj, kiuj trans la tombon de l’ Majstro etendas la manon unu al la alia, por ree kune labori, realigante la altajn ideojn de l’ foririnto.

Eble ne malproksima estas la tempo, kiu vidos la efektiviĝon de tiu simbolo: La polaj samideanoj invitas la tutmondan esperantistaron, post ebliĝo okazigi universalan kongreson en Varsovio kaj ligi kunĝi pilgrimadon al la tombo de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj starigon al monumento por li. Ilia alvoko naskos unuvoĉan eĥon.

E. B. Wüster.