La Lupfantomo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: La Lupfantomo
Aŭtoro: Bertilo Wennergren
Fonto: La Lupfantomo
Permesilo: CC BY-SA 3.0

Jen lupfantom’ de l’ famili’
meznokte iam kuris for
al tombo de la profesor’
kaj petis pri konjugaci’

Do diktis tiu dokta ul’
starante sur la kructabul’
dum lup’ senmova kiel splinto
atentis vortojn de l’ mortinto

De “lupfantomo”, simpla, rekta,
tra “lupfintomo”, plej perfekta,
plu “lupfontomo”, iom rara,
ĝis “lupfuntomo”, ho, koŝmara!

Ĉi participoj plaĉis multe
al la fantomo, kaj rezulte
ĝi petis: “Legu plu el PIV-o
pri participoj en pasivo.”

La viro ĉagreniĝis tamen:
“Jam fermis mi per fin’ kaj amen,
ĉar netransiraj bestoj feblas
kaj la pasiv’ neniel eblas.”

Sed lupfantomo pri transiro
ja spertas pli ol eĉ vampiro.
La lup’ revenis larmokula
al sia famili’ ulula.