La Nigra Galero/III.

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
II. Indekso : La Nigra Galero
de Wilhelm Raabe
Tradukita de Fritz Wicke
Jan kaj Myga.
IV.

En unu el la altaj frontonaj domoj malantaŭ la urba muro ĉe la kajo de Antverpeno sidis la sekvintan vesperon Myga van Bergen apud sia malgranda lampo, tute en funebraj vestaĵoj — la filino de la mortinta komercisto iam riĉega kaj estimata Michael van Bergen, pri kiu nun povis esti dirata: Supremum diem obiit, senex et pauper3.

Kvazaŭ sako da ormoneroj novstampitaj estus elŝutata, tiel sonoris antaŭ dekkvin aŭ dudek jaroj la firmo van Bergen kaj Norris al ĉies oreloj. Unu el la plej riĉaj domoj estis reprezentata per tiu firmo. Sur ĉiuj maroj naĝis ĝiaj ŝipoj, ĝiaj magazenoj estis plenaj je la plej multekostaj trezoroj de Hindujo kaj Ameriko, ĝia oficejo estis plena je lertaj skribistoj. Jes, antaŭ dudek jaroj vi devis demandi en la borso aŭ en la domo de la Oosterlinge, de la granda hansatenejo pri la firmo van Bergen kaj Norris; vere bona informo estus farita al vi.

Sed nun Johann Geerdes Norris estis mortinta jam delonge en Amsterdam, kaj antaŭ dekkvar tagoj lia antaŭa kompaniano estis sekvinta lin en la tombon, fariĝinte almozulo.

Se vi nun en la borso aŭ en la domo de la Hansa estus demandintaj pri la firmo van Bergen kaj Norris, oni estus eble iginta vin ripeti pli ol unu fojon la demandon kaj skuinta poste la kapon. Kiu nun ankoraŭ konis la firmon van Bergen kaj Norris? Nur la plej maljunaj komercistoj kaj makleristoj rememoris ĝin.

Kiel estis tio okazinta?

La respondo pri tio estas facile trovebla. Kiam la domo van Bergen kaj Norris radiis en la plej granda brilo, moviĝis labore ducentmil loĝantoj en la muroj de Antverpeno; nun ili estis kunfandiĝintaj ĝis okdekmil. Ĉu tio sufiĉas al vi?

Ni ĵetu rigardon reen al la pasintaj tagoj!

Estis la dudeka de aŭgusto de la malbona jaro dekkvincent okdekkvin. En tiu tago la reformituloj faris la lastan diservon en la katedralo. Post la kapitulaco, kiun la urbo estis farinta kun sia potenca premanto, la princo Aleksandro de Parma, la katolicismo denove estis ekposedonta la sekvantan tagon la sanktejon de Nia Kara Sinjorino, kiun tiom da tempo ĝi devis lasi al la herezuloj.

Estis solena stranga momento, kiam nun, tiun dudekan de aŭgusto post la lasta protestanta prediko la sonaj ondoj de la protestantula orgeno forruliĝis. Silentego fariĝis, la popolo sidis kun la kapoj mallevitaj kaj preĝis mallaŭte kaj fajrece. Sed poste ekrompiĝis — sono duone ĝemo, duone furiozkrio subpremita — longdaŭra — doloro kaj kolerego! Bruo naskiĝis, de la seĝoj sin levis la kunvenintaro kaj rapidis furioze kaj konfuze kontraŭ la preĝejaj pordoj, kontraŭ la altaj portaloj, kiujn la katolika parto de la loĝantaro jam ĉirkaŭsieĝis.

Triumfo kaj malvenko!

Monaĥoj de ĉiuj ordenoj sin premis mokridetante aŭ minacante en la vojon de la humiligitaj, mallaŭte plorantaj aŭ kolerantaj herezuloj, la rozariojn ĝojege levantaj.

Kiom da tempo estis pasinta, ke pro la krio: "Papen uyt! Papen uyt! papanojn foren! foren la papanojn!" ili estis cedintaj al tiuj samaj herezuloj?

Tiel ŝanĝiĝas la sortoj de la homoj, tiel ŝanĝiĝas triumfoj kaj malvenkoj en la bataloj de la spiritoj.

La dudekan de aŭgusto la komercdomo van Bergen kaj Norris estis ankoraŭ en plena forto kaj granda ŝatateco; — la dudeksepan la firmo likvidis. Aleksandro Farnese marŝis kun granda pompo en la gajnitan urbon, Jan Geerdes Norris forlasis ĝin kun sia dekjara fileto kaj multaj aliaj, kiuj ne volis suferi la hispanan pliforton. Michael van Bergen restis en la urbo kun sia sesjara filineto. Ĉiu el la du kompanianoj agadis laŭ sia karaktero; la fortkuraĝa kolerulo Norris, kaj la timema, animomola van Bergen. La unu obstinis la sorton, tiom longe kiom estis eble, kaj cedis, kiam la batalo estis decidita, de tiu loko, por repreni ĝin alie. La alia sin fleksis al la cirkonstancoj kaj suferis silente, kion li ne povis ŝanĝi.

Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estas Geerdes Norris kaj Michael van Bergen, sed Jan Norris kaj Myga van Bergen, la idoj de la firmo antaŭe tiel fama.

En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedaŭrinduloj estis naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima. Kiel ofte la patroj estis deprenintaj la filon aŭ la filinon de la genuoj, ĉar la nokta sonorilo elvokis ilin sur la remparojn aŭ al la magistrata domo.

Bedaŭrindaj infanetoj! Neniam same kiel aliaj infanoj, naskitaj en tempoj pli feliĉaj, ili ludis sendanĝere en ombraj arbaroj, sur verdaj herbejoj. Neniam ili plektis koronojn el bluaj cejanoj kaj ruĝaj kampopapavoj de la kamprandoj.

La arbarojn ja plenigis la vagantaj partioj de la katolika reĝo, la sovaĝaj bandoj de la arbargeŭzoj, la senrajta, malbona, disigita kanajlaro de ĉiuj popoloj de Eŭropo.

Sur la verdaj herbejoj la armeoj de Hispanujo, la dungitaroj de Germanujo, Anglujo, Francujo, Italujo, la militistoj de la provincoj, de la princo de Oranujo konstruis siajn dometojn kaj tendojn.

La grenkampoj, antaŭ ol la ora frukto maturiĝis, antaŭ ol la ruĝaj kaj bluaj floroj floris, fariĝis oferoj al la ĉevaloj kaj piedfrapoj de la marŝantaj armeoj.

Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la reĝo de Hispanujo nomis sian propraĵon?

En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantaŭ la altaj muroj, remparoj kaj turoj de Paciotti, la bedaŭrindaj infanoj havis la ludejojn, kaj sufiĉe ofte eĉ tiuj estis sendefendaj kaj danĝeraj. Sufiĉe ofte sin ŝanĝis la domoj de la urbanoj en malliberejojn, en kiujn la loĝantoj mem sin enŝlosis, en kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi kontraŭ la teruro vaganta ekstere.

Tute alie ol aliaj pli feliĉaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la mondon, kaj kelka bela floreto ĝermanta estis estingata kaj detruata per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj.

Kiel ofte Jan kaj Myga dum la tuta sieĝo de la princo de Parma vidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun ĝiaj teruroj.

Ke Jan kaj Myga fariĝu geedzoj, tion estis decidintaj la gepatroj, kiam la granda firmo van Bergen kaj Norris ekzistis ankoraŭ. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la urbo estis subskribata, Jan Geerdes Norris en sia animo disŝiris la kontrakton pri la edziĝado de sia fileto kun la filineto de la kompaniano Michael van Bergen. La edzinoj de la du komercistoj tiam ambaŭ jam estis mortintaj.

La dudeksepan de aŭgusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe eĉ multe pli kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke sufiĉe baldaŭ la du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junaĝrememorojn.

Ni vidu, ĉu tio estis vera. —

La jaroj pasis — mortis Johann Geerdes Norris, mortis Michael van Bergen, post kiam lia riĉaĵo pereis kiel neĝo pro la suno.

En sia ĉambreto malantaŭ la muro apud la kajo en Antverpeno sidis Myga en la nigraj funebraj vestaĵoj — mirinde bela ineto, ankoraŭ palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la mortanta patro. Ŝi ŝpinis — la okuloj estis plenaj je larmoj kaj la koro plena je ne laŭte plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la morto de la patro la bedaŭrindulino estis tute soleca en la granda urbo, en tempo tiel sovaĝa, kiam la malfortuloj estis liveritaj preskaŭ senrajtaj al ĉiu subpremo, al ĉiu petolaĵo.

Tute soleca estis Myga van Bergen!

Bedaŭrindulino! — Ke ŝi ne estis tute forlasita, estis ankaŭ unu el la zorgoj de Myga.

Jes, ankoraŭ iu sin interesis pri la infano de Michael van Bergen, jes, ankoraŭ sciis la orfino, ke unu fidela koro estis restinta al ŝi, ke — Jan Norris de Amsterdam fordonos la lastan sangoguton por ŝi; sed Jan Norris estis ekzilito, kiun minacis la ekzekuto per la pendigo, se iu hispano kaptos lin en la stratetoj de Antverpeno. Kaj Jan Norris, la akvogeŭzo, sin montris ofte multoble alivestita en la stratetoj de Antverpeno.

Jan Norris tute ne estis forgesinta la junaĝrememorojn, kiel opiniis lia patro Jan Geerdes Norris.

Ankoraŭ nun Jan kaj Myga estis gefianĉoj. Ke nenia forto monda ilin disigos, tion ili estis ĵurintaj al si reciproke; sed kio okazos el tio, neniu de ili povis diri, dum la patro Michael vivis ankoraŭ.

Nun Michael van Bergen estis mortinta kaj enterigita depost dekkvar tagoj; sed Jan estis malaperinta depost monatoj. Ĉu li vivis ankoraŭ? Ĉu la ondoj estis englutintaj lin? Ĉu la hispanoj, kaptante lian ŝipon, estis kaptintaj kaj pendigintaj lin?

Kiu povis diri tion?

Kion povis fari la bedaŭrinda soleca Myga en la sovaĝa mondo, se Jan estis mortinta!

La nokto pli kaj pli proksimiĝis; sed Myga timis kuŝiĝi. Ĉar ŝi ne povis dormi pro zorgo kaj korpremo, kial kuŝiĝi? Iom post iom la ĉambreto malvarmiĝis, sed la orfino ne ŝajnis senti ĝin, ŝi ne metis novajn karbojn en la kameneton. Ŝi formetis la ŝpinilon, kaj kovris la vizaĝon per la manoj, klinante la kapon al la brusto. Tiel ŝi sidis kelkan tempon, ĝis tamen ŝi eklevis sin por kuŝiĝi.

Ankoraŭ foje ŝi kliniĝis al la rigliloj de la pordo, por vidi, ĉu ili estis ekzakte alŝovitaj, kiam subite ŝi aŭskultis — senspire aŭskultis.

"Myga", flustris iu ekstere.

La orfino ektremis je la tuta korpo.

"Ho, mia Dio!"

"Myga?" oni denove flustris tra la ŝlosilingo.

Ekkriante la junulino forŝovis la riglilon kaj turnis la ŝlosilon en la seruro. Malfermata estis la pordo, kaj junulo vestita kiel oficiro de dungitregimento kun la hispana skarpo super la ŝultro la sekvantan momenton tenis en la brakoj la belulinon.

"Myga, ho Myga!"

"Ho Jan, Jan, kara, kara Jan!"

Ardaj kisoj por la sekvantaj momentoj anstataŭis la interparoladon de ili ambaŭ. Sed poste Jan Norris falis ŝajne tute senfortigita, sur la apudan seĝon, kaj nur nun Myga rimarkis la malordon de la vestaĵoj de la amato, rimarkis, ke forestis la ĉapelo, ke la vango sangis pro negrava gratvundo.

"Pro Dio, kio denove okazis, Jan? — mi tremas — ho, vi denove furioze vin ĵetegis en danĝeron — ho Jan, Jan, malbona Jan!"

"Efektive, nur unu haron, kaj tiun ĉi fojon ili estus kaptintaj min, Myga! Sed ne timu, karulino, nur preskaŭ ili kaptis min — diablo, kiel hundo mi estus pendigita, se ne tiel feliĉe estus pasinta la afero."

"Ho Jan, kaj vi pretendas min ami? Vi volas min forsavi el tiu ĉi urbo? Ho, kompatema Dio! Pereos vi, kaj mi ankaŭ, kaj mia patro ankaŭ estas mortinta, ho sankta kompatema Dio, kion mi fariĝos? Kiu min gardos, kiu min helpos?"

"Vi estas prava! Bedaŭrinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha, kaj via patro ankaŭ mortis, kaj mi ne ĉeestis por konsoli vin pro via ĉagreno. Mi dume devis krozi antaŭ Dunkerke por funden pereigi la rabistojn; ho, estis kruele, Myga, kaj tamen — tamen mi ne povis alie agi, kaj ankaŭ ne hodiaŭ vespere. Por savi la noblan patrujon ĉiu risku la vivon; — ha, Myga, Myga, amu do min ankoraŭ iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedaŭrinda patro Michael —"

"Lasu la mortintan patron, Jan! Li fartas bone, li havas ripozon kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu ĉi sangoplena terura tempo!"

"Ho Myga, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l’patro; sed — nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi al Amsterdam, nun nenio plu ligas vin al tiu ĉi bedaŭrinda Antverpeno. Myga, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn, mia dolĉa, dolĉa fianĉino. Nur ankoraŭ mallongan tempon, kaj mi forkondukos vin — aŭskultu, eble kun majesta edziĝakompanantaro, ke eĉ reĝino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la feliĉegan horon, en kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, ĉu ne estos vera, kion mi konfidas al vi tute sekrete."

"Ha, kiaj fantaziaĵoj, sovaĝa, kara Jan Norris. Diru al mi, kiel fariĝos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru ĝin al mi, ja estas vana malsaĝo; preferu raporti pri la danĝero, el kiu vi ĵus apenaŭ forkuris. Vi ja penadas, kuraĝaĉa Jan, ke plua nokta sonĝo min teruros!"

"Ne tiel kuraĝaĉa, kiel vi opinias, karulino!" ridetis la junulo. "La kapitano de la Nigra Galero alie gardus sin uzi kapon kaj piedojn, koron kaj brakojn de Jan Norris tiel kiel li faras. Pro granda afero mi estas en tiu ĉi urbo — ni volas fari heroaĵon pri kiu la Antverpenaj idoj kantu eĉ ankoraŭ post eĉ post cent jaroj. Por spioni pro tio, mi estas vestita per tiu ĉi vestaĉo, en germanaj vastegpantalonoj anstataŭ en zeelandaj ŝipistpantalonoj. Nun aŭskultu, Myga. Mi estis apud la kajo fininta miajn aferojn kaj sciiĝinta, ke kvar galeroj de Spinola hodiaŭ matene maren iris por kapti la Nigran Galeron, plue bedaŭrinde mi eksciis, ke patro Michael mortis, ekzakte studis la lastan ĝenovan ŝipon, Andrea Doria, kiu estas tie ĉi ankrigita, pro la konstruadmaniero, kaj dum tio venis la vespero. Tage jam ofte kaŝe mi rigardis al via fenestro, karulino, sed ne trovis unu minuton por ŝteliri al vi, ĉar kelkaj homoj observis min. Mi do intencas atendi la mallumon — mi ja havas la domŝlosilon — kaj malrapide vagas tra la stratetoj, ĝis antaŭ lumigita drinkeja pordo mi decidas, atendi sidante la nokton kaj apude atenti la konduton de la popolo kaj de la fremduloj — pro mia afero, komprenu! — Bone, mi eniras la tavernon, demandas botelon da vino kaj eksidas al la tablo, apogante la kubutojn, kvazaŭ la tuta mondo estus mia kaj mi ne estus en danĝero kaj zorgo pri la bedaŭrinda Myga, kies patro mortis dum mia foresto. Ĉirkaŭ mi estas bruego kiel dum la Babilona turkonstruo. Germanoj, burgundoj, hispanoj, italoj, nederlandoj parolaĉas kaj malbenas kaj krias, ĉiu estaĵo en sia lingvo, kaj drinkas ĉiuj sammaniere. Ĉiu tablo kaj angulo estas okupitaj, kaj nur apud mi du seĝoj estas neuzataj. — Jen venas du arogantuloj, mi ilin konas bonege, la unu estas la estro de Andrea Doria, la alia estas lia leŭtenanto. Ili paŝas super la tablojn kaj benkojn kaj eksidas apud mi. Mi ankaŭ volonte lasas al ili sidlokon, ĉar ekkoni ilin estas tre valore por mi, kaj ĉiun vorton parolatan de ili mi zorgeme pesas. Sed mi agas kvazaŭ neniam mi estus vidinta ilin, metas kiel dormeme la kapon sur la du brakojn kaj atentas nenion en la mondo, sed la orelojn mi malfermegas. Nun la du italaĉoj mendas vinon, kaj la plej juna, la leŭtenanto ĉirkaŭprenas la koksojn de la servistino. Sed la alia tute mizere kaj melankolie rigardadas, kvazaŭ lia petroselo estus hajldetruita; — mi preskaŭ priridis lin; sed pro la ĵuro de la geŭzoj; ne estis okazo por ridi! Nun la vortoj estas interŝanĝataj, kaj komence oni nature nur parolas pri nia fiera verko, pri la afero de la antaŭpasinta nokto, pri la ĉieliro de la Immakulata Koncepcio. Pri tio mi kore gajegas, sed subite ĉiuj pulsoj ekstaras, ĉar nomo estas nomata, kiun mi konas. Pri vi, Myga van Bergen, ili parolas!"

"Pri mi?" ekkriis la junulino; "ho ĉielo, kaj la itala kapitano pri mi parolis? Ho Dio, Jan, Jan, gardu min kontraŭ tiu! Ho kiel mi tiun timas!"

"Ĉu do vere, tiu hundo insidas vin?" ekkriis Jan kun surda voĉo, kaj Myga kaŝis la vizaĝon je lia brusto kaj kapjesis tremante.

La juna akvogeŭzo grincis per la dentoj kaj kolere ridis.

"La trinkaĵo ne estas trinkata tiel varmege, kiel ĝi estas farata; tion ja spertos la italaĉo. Kvietiĝu, Myga; ĉu mi ne estas ĉe via flanko kaj multaj fidinduloj post mi? Bedaŭrindulino, kiel vi tremas!"

"Ho Jezuo, Jan, mi ne povas helpi min. Ĉu la fortaj petolaj fremduloj ne havas la potencon? Kiu malhelpas ilin efektivigi sian volon? Ho Jan, Jan, forprenu min kun vi — en tiu ĉi nokto ankoraŭ, nun tuj!"

Jan Norris tenis la palan, tremantan fianĉinon en la brakoj kaj provis kvietigi ŝin ĉiumaniere. Kiam li estis iomete sukcesinta, li pluen rakontis pri la aventuro en la restoracio de la "Ora Leono".

"Krutege stariĝis la haroj, kaj ĉiu sango sin premadis en la cerbon. Sed mi devis min majstri, ke mi ne perfidu min, kaj tio estis malfacila laboro; sed Jan Norris ĝin tamen atingis kaj agis kvazaŭ tute neniun vorton de la itala parolaĉo li komprenus. Pro la grafo de Lumey! Faraĉo pli nigra ol la nokto tie estis prikonsilata; sed mi scias ĉion, kaj tio sufiĉas. Postmorgaŭ matene la Andrea Doria velveturos — la ordono estas donita de la admiralo — kaj ĉar la okazo estas tiel favora, en la morgaŭa nokto la delikata plano estos efektivigata. En la morgaŭa nokto la kolombeto Myga van Bergen estos en la potenco de la kapitano Antonio Valani; kun la helpo de la diablo kaj de la leŭtenanto Leone della Rota. En la morgaŭa nokto tiu ĉi domo estos atakata; — sed tiel mallaŭte, ke neniu najbaro vekiĝos, ke neniu koko en tuta Antverpeno pri tio krios. Myga sur la galeonon! Lerte levu la ankron, buboj — hojho, eksteren por ĉasi la ribelajn herezulojn, — gaje eksteren en la vastan maron; kiu en la granda maro aŭdos la helpkrion kaj la ploron de la eta Myga? Ĉielo kaj infero, kaj Jan Norris apudsidas en la Leono kaj ne devas sin movi, tenas en la pugno la tranĉilon kaj ne devas mortigi la flustrantajn friponojn!"

"Ho Jan, Jan, pro mia kaj via patrino — kaj pro nia amo, savu min! Ne lasu min fali en iliajn manojn! La morto estus malpli terura ol tio!"

"Estu nur trankvila, infaneto! Estas ankoraŭ multa tempo ĝis la sekvanta noktmezo. En Amsterdam apud la kameno ni ofte memoros tiun ĉi aferon. Konfidu al mi, korfianĉino, nenio vin ofendos, dum Jan Norris ankoraŭ staros sur la du piedoj. Sed nun daŭrigu aŭskulti, mia rakonto ankoraŭ ne estas finita. Mi antaŭe devas diri al vi, kiel okazis, ke ili suspektis min kiel duan direktiliston de la Nigra Galero. Tio ĉi estis afero pli gaja ol tiu, kiun mi ĵus rakontis al vi."

"Ho, Jan, sentu, kiel frapegas mia koro; — ho kompatema Dio, kiu defendos la bedaŭrindan Mygan? Ho Jan, ni forkuru, nun, tuj, momente, tie ĉi mi jam ne povas spiri — la aero de tiu ĉi ĉambro min sufokas."

"Estu nur trankvila, kara Myga. Volonte tuj mi vin forkondukus, kaj boato ankaŭ estus preta por akcepti nin; sed nur aŭskultu en la stratetojn — la tuta urbo en tiu ĉi momento scias, ke anoj de la Nigra Galero alivestitaj estas en ĝiaj muroj. Aŭskultu nur la bruegon tie sube — la kurado estas pro mi, nun estas neeble, ke ni sane ilin trairas. Eksidu kaj ne tremu tiel — ankoraŭ ni estas protektitaj, kaj tempo naskas konsilon — pensu pri tiu ĉi minuto, kiam en Amsterdam ni sidos apud la vintra fajro. Hahaha, ili sube nur serĉu, tro lerte kaj ruze forkuris de ili Jan Norris — estus ankaŭ domaĝe pri la bubo, se ili estus pendigintaj lin, ĉu ne, Myga?"

"Ho Jan! Jan!"

"Ha, bah, kisu min, kaj ree, kaj nun mia rakonto! Mi do sidas kaj sangmordas la lipojn al mi, sed neniu vorto de la interparolado apud mi perdiĝas por mi, kaj la friponoj daŭrigas parolaĉi kaj ĝojegi pri la fiatenco. Poste ili eltrinkas la glasojn, eklevas sin de la seĝoj kaj volas foriri, sed estas haltigataj apud la pordo per granda tumulto. Ĉar bubo estas enportata sur la ŝultroj de du viraĉoj, kaj granda hura! fariĝas, kiam la restoracianoj lin rigardas. La bubo estas la kajutisto de la Immakulata, kiu sola de la tuta ŝipanaro sin savis kaj albordiĝis post freneza kurado tra aero kaj akvo. Ĉiu volas vidi la bubon, ĉiu volas al li paroli, kaj ĉiuj sin premegas al li kaj prezentas al li pokalojn kaj kruĉojn. Sed al mi ŝajnis plej bone, uzi la tumulton kaj nerimarkite foriri. Mi tial kiel eble plej laŭlonge la muroj min ŝovas, kaj preskaŭ estas atinginta la pordon, kiam malfeliĉe la rigardo de la bubo ankoraŭ kaŭranta sur la ŝultroj de la portantoj falas sur min. La bubo fikse min rigardis, kvazaŭ mi estus fantomo, li paliĝas kiel fromaĝo kaj krias fortege: 'Helpu, helpu! ecco! ecco! jen estas unu! Helpu, haltigu — haltigu lin!' — 'Kiu estas? Kiel? Kio?' krias la popolo, kaj ĉiu rigardas la bubon kaj liajn najbarojn. — 'Jen, jen, tiu apud la tablo — haltigu lin, li estas la satano de la akvogeŭzoj, kiu mortigis la kapitanon Perazzo — unu el la Nigra Galero!' Bruego ekfariĝas, kvazaŭ krevus la infero — ĉiuj okuloj estas direktitaj al mi, ĉiuj glavoj eliĝas el la ingoj, kaj ankaŭ mi eltiras la tranĉilon, por vendi en la danĝero la vivon kiel eble plej multkoste. Nun ili sin ĵetas sur min; sed mi estas pli lerta ol ili, prenas la plej apudan benkon kaj ĵetegas ĝin antaŭ la piedojn de la plej antaŭaj, tia, ke tuta aro faletas pro ĝi kaj ĥaose ruliĝas sur la planko. Tiun momenton mi uzas — estas per alta salto en la mezo de la tumulto, dekstren kaj maldekstren la tranĉilon mi pikas en iliajn fivizaĝojn — la pordo estas atingita — mi estas sur la strateto — post mi mi aŭdas la blekegadon de la persekutantoj — dank’ al Dio, ke mi konas Antverpenon kiel mian poŝon. Tien ĉi kaj tien ili ĉasas, sed mi trompas ilin per diversaj ruzaĵoj; gvidas ilin al malĝustaj postsignoj kaj fine venas tien ĉi. Al la kajo ankoraŭ estas silentego — mia fida ŝlosileto malfermas dompordon bone konatan — kaj — jen mi estas savita por savi vin, kara Myga, dolĉa fianĉino. Sed aŭskultu do, ili ankoraŭ ne ekmalesperas pendigi la geŭzon — diablo, aŭskultu do, la tuta garnizono vere estas alarmata — haha, granda honoro, sinjoroj! Dankon sindonegan, hahaha!"

Ridante aŭskultis Jan Norris, tremante aŭskultis Myga van Bergen la bruegon en la stratetoj.

"Ho, kara Jan, ĉu vi estas tute certa, ke neniu vidis vin eniri tiun ĉi domon? Aŭskultu do, la tuta tumulto ruliĝas tien ĉi — ho Dio, rigardu el la fenestro — torĉoj kaj lancoj — Jezuo, ili frapas la pordon — ili serĉas vin, Jan, kompatema ĉielo, defendu nin, perditaj, perditaj!"

La dompordo malfermiĝis, oni ŝajnis penetri en la domon; Jan Norris premegis la dentojn unu sur la alian kaj kaptis la prenilon de la armilo.

"Trankviliĝu, trankviliĝu — estas neeble! Trankviliĝu, Myga!"

"Ili venas, ili venas!" ekkriis la knabino. "Ili supreniras la ŝtuparon, ili trovos vin; Jan, Jan, mi mortu kun vi!"

La juna geŭzo estis pala kiel la morto.

"Ĉu malsingardeme mi vin tiel gvidis en danĝeron, Myga? Estus terure. Pro la ĵuro de la geŭzoj, jen ili penetras supren la ŝtuparon. Myga, ho Myga!"

"Mi mortu kun vi, Jan", spiris la junulino, sin kroĉante al la brusto de la fianĉo.

Piednotoj[redakti]

3